Выбрать главу

"Mi havas pasian deziron observi min kaj traserĉi en mia pasinteco, kia ajn ĝi estu kaj precipe tial, ĉar mi rimarkas, ke oni min opinias ne tia, kia mi estas… Min ĉiuj opinias, eĉ miaj malamikoj, kiel senriproĉe honesta… kaj mi uzas mian tutan saĝon, por subteni tiun ĉi opinion. Mi paciĝus kun multaj kulpigoj, sed mi neniam pardonus al mia amiko, se li aludas eĉ ion suspektan pri mia honesteco… kaj dume…

"… Jes, mi denove ripetas, ke ĉiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas, kien eĉ li mem enrigardas nekontenta, ĉar nur en tiu ĉi anguleto li sin sentas tia, kia li estas… Aliloke li ne estas ‘li’. Kaj se ni opinias la homon pli bona, aŭ pensas ke li povas esti pli bona — ĝi estas nur pro tio, ke ni ne konas ĉi tiujn anguletojn de l’animo… kaj pli bone estas ilin ne koni!… Mi skribas ĉion ĉi tion kun la sola celo — studi min mem… Okupitaj per la studado de la vivo kaj de la homoj, ni malmulte konas nin mem… Mi volas traesplori mian vivon de l’komenco ĝis la fino kaj tiam mia heredonto aŭ la posteularo komparu mian personan ekzistadon kaj mian oficialan biografion kaj vidu, ĉu estos io komuna?

"Kelkaj homoj nomas la ĵaluzecon nobla sento, aliaj ĝin miksas eĉ kun la amo mem.

"Li min ĵaluzas, sekve amas!" pensas iu malsaĝa virino. "Mi vin ĵaluzas, ĉar mi vin amas", trankviligas despoto-edzo sian malfeliĉan duonon, fermante ŝin en kaĝon.

— Laŭ mi, la ĵaluzeco estas la plej granda malnobleco, kiun povas manifesti homo. La ĵaluzeco de iu viro estas mem-opinio de homo, kiu imagas al si, ke ekster li la virino nenion bezonas "kiel ĉu mi mem ne sufiĉas al ŝi? kaj ŝi ree ne estas kontenta? Kion plu ŝi volas?" — pensas tiaj sinjoroj. Tio estas imago de malsaĝulo, kiu pensas, ke li estas sufiĉa por plenigi ĉiujn malplenaĵojn en la vivo de l’alia. Mia Nevena min ĵaluzas, eĉ je la libroj. Ŝi ne povas kompreni, kiel iu libro, kia ajn ĝi estu, povas esti pli interesa ol ŝi.

"… Mi ne scias, ĉu ekzistas homo en tiu ĉi mondo, kiu dum sia vivo ne faris iun abomenaĵon — ĉu malgrandan aŭ grandan, ĉu primonan aŭ alian? Apenaŭ ekzistas homo sur la terglobo kun saĝo kaj ventro, kiu akiris riĉaĵon aŭ altan situacion, nefarinte iun malnoblaĵon? Efektive, ĉe la unua rigardo ŝajnas, ke la plimulto el tiuj sinjoroj estas puraj, senriproĉaj, aŭ almenaŭ nesuspektaj. Sed enirinte en ilian animon, traserĉinte iom en iliaj biografioj, vi nepre trovos iun etan malnoblaĵon, etan kiel mikrobo, el kiu volviĝas poste tiu riĉaĵo aŭ situacio… Poste, la monero naskas napoleonojn[2] aŭ la rangoj iras kiel minutoj… sed la komenco de l’sukceso estas en tiu ĉi eta malnoblaĵo, kiun oni eĉ forgesas pli poste.

"Kiel hodiaŭ, mi memoras tion… Mi estis oficistigita kiel ekspertizisto… ĉio dependis de mi… Mi konis tre bone la interesiĝantan personon… iu riĉulo… liberigita kontraŭ garantiaĵo… Kelkajn tagojn antaŭ la ekspertizo mi trovis sur mia tablo en la monujo 10 bankbiletojn po 500 fr. ĉiu kaj mallongan noteton: ‘Al tiu, kiu eĉ sen tio povas esti senpartia, sed oni ne volas esti maldanka.’ Kia kolero bruegis en mia animo en ĉi tiuj minutoj! Tuj mi prenis la monon kaj la noteton kaj iris ĉe la ministro. Tiu ĉi noteto indignigis ĉiun mian nervon… Sekve, li pensis, ke li trovis la ciferon, post kiu mi ĉesas plu esti honesta. Monstro! Mi pruvos al li, ke ekzistas ankoraŭ homoj en tiu ĉi mondo. Mi iris en la ministrejon. La ministro forestis. Mi iris en lian domon — same. La morgaŭan matenon mi devis enporti en la bankon 500 fr. Mi jam kelkajn tagojn serĉis tiun sumon — mia amiko promesis ĝin pruntedoni al mi tiujn ĉi tagojn. ‘Kio okazos, ekpensis mi, se mi pagos al la banko de tiu mono kaj, prenante de l’amiko 500 fr., mi ilin metos sur la loko de l’prunteprenita mono…’ Ĉu estas io pli simpla ol tio ĉi? Mi ne povis rigardi tiun monon, kiu estis en mia poŝo, kiel neekzistantan. Mi alportis la monon al la banko kaj tuj iris serĉi mian amikon. Mi lin vidis. Li nur post du tagoj povus doni al mi 500 fr. Viziti la ministron estis sensence jam.

"La morgaŭan tagon la komisio kunsidadis. Mia subaĉetinto aperis, li sin tenis kvazaŭ li ne konas min. Mi kelkafoje volis salti sur lin, ĵeti la bankbiletojn en lian vizaĝon, precipe min pliincitadis lia indiferenteco, kvazaŭ li estis certa, ke mi deklaros min je lia profito. Kaj mi deklaris min je lia profito, ĉar mi timis, ke en alia okazo li laŭte deklaros antaŭ ĉiuj pri tiu mono. Mi pensis tiam pri nenio, mi ne pensis, ĉu mia deklaro estas prava aŭ ne el la vidpunkto de mia specialeco, mi atentis nur ne diri ion malagrablan pri tiu sinjoro, kiu povis per unu vorto: ‘mi subaĉetis lin’ aŭ ‘mi volis subaĉeti lin’ min neniigi. ‘Se li estus honesta, kial li ne deklaris?’ — demandos li kaj ĉiu alia. Kaj de tiam mi penas konvinkigi min, ke mia decido estis justa, ke ne ĉar mi timis lin, aŭ ĉar li sendis al mi monon, mi deklaris min tiel, sed ĉar tiel devis esti. Alivorte li estis senkulpa kaj ne bezonis min subaĉeti. Mi neniam forgesos lian rideton, kiam li adiaŭis kun la komisio — li kvazaŭ dankis al mi per ĝi. Kaj mi estas certa, ke se la leĝo ne punus ambaŭ pro subaĉeto — li plezure ekridus en mian vizaĝon kaj rakontus pri la mono al miaj konatuloj; tian kompatindan mienon aldonadis al la vizaĝo mia unua nesperta malnoblaĵo.

"Kiel nun, mi rememoras, ke, plej unue mi pensis tiam, venonte hejmen — disŝiri je pecetoj tiujn malbenitajn bankbiletojn kaj prunteprenonte de l’amiko 500 fr. ankaŭ ilin fari sammaniere. Sed veninte hejmen la vesperon, al mi montriĝis, ke estos tre malsaĝe nuligi tiun monon. Kia ajn ĝi estis, ĝi ĉiam restis mono. Fine mi povas ĝin uzi ne por mi… mi povas ĝin disdoni al malriĉuloj…

"Kaj tiel la mono restis ĉe mi…

"Mirinda kreitaĵo estas homo! Estas minutoj, kiam mi simple abomenas kontraŭ Nevena… Kiajn akrajn timtremojn mi sentas, kiam ŝi fariĝas pasia je mi, kiam ŝi forĵetas flanken ĉian honton — mi ebriiĝas tiam de ŝia volupto, mi kisas ŝiajn piedojn… kaj minuton post tio, ŝi falas en miaj okuloj, kvazaŭ ŝi faris ion malhonoran… kvazaŭ la pasio, eĉ dum la plej forta amo, estas iu malpurega sento…

"… Mi travivas tri vivojn — iafoje en la sama tago, en la sama horo. Alia mi estas antaŭ la societo, kiu dividas la homojn je fortaj kaj malfortaj, je honestaj kaj malhonestaj. Tute alia mi estas antaŭ mia edzino, kie la vorto amo iafoje rememorigas al la homo la vortojn: ‘dum la plenumado de l’oficaj taskoj.’ Kaj nenion komunan mi havas nek kun la unua, nek kun la dua homo nun; tie ĉi en soleco mi estas tia, kia estis Adamo, kiam Dio lin kreis el simpla koto. Tie ĉi mi loĝas kaj mi ne timas pensi tion, kion pensas mia kapo, kaj ne tion, kion oni devas pensi, por subteni interparolon kun iu politika aganto, aŭ delikatan interklarigon kun sia edzino, en minutoj kiam ŝi eĉ ektedas al vi… kia ĝuo, povi sur pura blanka papero paroli kun si mem… ĉu povas tion anstataŭigi la interparolo kun la plej sincera amiko? Ĉu do estas sinceraj amikoj? Kiu estas freneza fordoni sian animon en la manojn de alia? Oni konfesas multajn aferojn al la homoj, sed estas aferoj, kiujn eĉ antaŭ Dio oni rifuzos. Kiel iu avarulo oni kalkulas vespere, antaŭ ol kuŝiĝi, ĉiujn siajn sekretajn pensojn, enrigardas en la anguleton de sia animo, ĉu io ne mankas tie… Nevena koleras, ke mi ne komunikas al ŝi ĉion, ke mi kaŝas tiun ĉi kajeron al ŝi. Sed ĉu estas eble rakonti al ŝi ĉion, kion mi scias pri mi mem?

"Amo! Edzeco! Kunvivo! kaj ĉu tio ĉi estas sufiĉa por ke ni havu la rajton grati unu al la alia en la animoj.

"… Mi denove rememoras pri mia unua malnoblaĵo kaj denove ŝajnas al mi, ke la plimulto el la homoj kondutus same kiel mi… kaj eble pli malbone ol mi… Antaŭ ĉio, mi faris al neniu malbonon, sed mi savis homon, kvankam krimulon. Mi komprenas, se mi estus la kaŭzo esti kondamnita senkulpulo… kaj interese estas, ĉu mi estis kapabla fari ankaŭ ĉi tion? Mirinda estas homo! Kiomaj estas la homoj, kiuj povus diri certe ĉu ili estas kapablaj je granda heroaĵo aŭ je granda krimo? Ni mem ne konas nin mem… kaj iom post iom ni malkovras niajn indecojn kaj malvirtojn, eĉ ne sentante ilin pli frue.

вернуться

2

20 frankaj ormoneroj.