Выбрать главу

Dum momento, ŝi levis sian kapon kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen.

"Sed ĉu vere ĉio ĝis nun estis sonĝo? Ke jam la antaŭpasintan tagon tie ĉi, sur la sama kanapo, li ne sciis per kiaj plej delikataj vortoj min nomi… Sekve li ankaŭ tiam mensogadis… Sed ĉu mi povas de nun vivi kun li?… Kiel post tio ĉi mi permesos al li min karesi, sciante, ke samtempe li pensas pri tute alia afero… Dio mia! Ĉio estas finita inter ni!" Kaj ŝi ekploris kiel infano… "Kial, kial mi malfermis tiun ĉi tirkeston? Kial mi tralegis tiun ĉi kajeron? Ĉu ne estus pli bone, se mi nenion scius kaj se mi vivus kun iluzioj, ol kun tia efektiveco? Li estas malbona! Egoisto! Sensenta! Sed malgraŭ tio mi ne povas vivi sen li!" Kaj nur la sola penso, ke ŝi povas apartiĝi de li, ŝin ĵetadis tutan en malvarman ŝviton. "Ne, mi silentos! Mi silentos!… Mi kaŝos la kajeron, fermos la tirkeston kaj per nenio, per nenio mi malkovriĝos, ke mi scias ĉion. Mi ankaŭ havos unu anguleton en la animo, kien neniam kaj neniun mi enlasos… al li mi diros, ke se li ne scias, kial li edziĝis je mi — mi scias kial… kaj mi lin faros feliĉa, se eĉ mi devus morti por tio!"

Post tio ŝi kolektis la kajerojn kaj volis stariĝi de la kanapo. Sed jen — la pordo de l’kabineto malfermiĝis… Nevena elkriis kaj paliĝis kiel tolo. En la ĉambron eniris ŝia edzo. Mitjo alpaŝis al Nevena kaj paliĝis ne malpli ol ŝi vidinte siajn kajerojn dismetitaj sur la kanapo.

— Kio estas ĉi tio? Kio estas ĉi tio? kriis li, ne kredante siajn okulojn, ke ŝi kuraĝis malfermi lian tirkeston. — Kion vi faris? Vi tralegis tion ĉi?

Ne estis bezone, ke Nevena respondu al li: li komprenis de ŝia vizaĝo, ke ŝi tralegis ĉion. Terura indigno kaptis lian tutan estaĵon ĉe la penso, ke ŝi estas permesinta al si traserĉadi lian animon… En tiuj ĉi minutoj ŝi montriĝis al li kiel iu agento de la sekreta polico. Kun premitaj, pro kolero, dentoj li stariĝis kontraŭ ŝi kaj ekkriis: "Kiel vi kuraĝis, kiel vi kuraĝis fari ĉi tion? Kiu donis la vi tiun rajton? Aŭ vi pensas ke estante mia edzino, vi povas eniradi en mian animon kiel dum vizito ĉe viaj najbarinoj?… Ĉu vi ne scias, ke tio ĉi estas spionado… la plej terura spionado… kaj ĉu vere troviĝus iu frenezulo edziĝi, se li scius, ke vi pretendas tiajn rajtojn al li?… Diru al mi, diru al mi kiel vi kuraĝis fari tion?"

Nevena nenion respondis al li, ŝi timis lin kaj ne kuraĝis lin ekrigardi.

— Diru al mi ĉu mi permesis al mi iam grati en via animo? Ĉu homo mi estis, kiun vi amas aŭ malfeliĉulo loĝanta sub polica observo?… He… Kion vi faris nun? Ĉu vi scias, ke post tio ĉi mi ne povas vivi kun vi?… Eĉ se mi volus, mi ne povas… Mi ne povas vivi kun homo, kiu eniras en mian animon kiel iun drinkejon. Kaj tio ĉi estas nomata ĉe vi pruvo de senfina amo!…

Pro kolero li ne povis paroli. Li sidiĝis sur unu seĝon kaj enpensiĝis: "Kiaj kreitaĵoj estas tio — la virinoj! Kaj kiaj komprenoj pri amo! Kaj kion ŝi faris nun?… Ŝi eksciis… pri la kvin miloj da frankoj… Ĉu do mi povos post tio ĉi vivi kun ŝi?… Nesatiĝeblaj kreitaĵoj!… Ne sufiĉas al ili tio, kion oni donas al ili de sia ekzisto… ne, ili nin bezonas tutan, kun ĉiuj nervoj kaj cerbo… Jes… jes, mi ŝin forlasos…"

Li stariĝis.

— Ĉu vi scias, Nevena? Se estus trovinta tiujn ĉi kajerojn iu mia malamiko, mi pli volonte paciĝus, ol nun. Mi komencus batalon kontraŭ li, mi batus lin per liaj mankoj, mi lin malamus, eble mi lin mortigus… Kaj kun vi kia batalo? Aŭ mi devos komenci min pravigi, peti pardonon… Ne, ne, de nun pluen niaj plej ordinaraj delikataĵoj estos falsaj… nesinceraj… Vi disbatis ankaŭ tiun feliĉon, kiu estas ebla en tiu ĉi mondo… Vi volis min ekkoni nepre tutan… kaj vi ekkonis min… ĉu vi konvinkiĝis nun, ke nepre tuta homo ne povas esti amata, ĉar li valoras nenion. Ĉu mi ne estis prava dirante al vi ne grati tre multe en via feliĉo, se vi ne volas ĝin kripligi… Kaj kion vi gajnis nun?… Mi ne povas vivi kun vi… mi ne povas… eĉ se mi volus… Niaj rigardoj ne povas renkontiĝi plu, ne mallevante niajn okulojn unu antaŭ la alia…

Kaj ne ekrigardante ŝin, ne dirinte al ŝi adiaŭ, li eliris el la ĉambro.

Nur nun Nevena komprenis, ke tiu ĉi homo, kiu montriĝis al ŝi tiel terura post la tralego de la kajeroj, estis al ŝi tiel kara, ŝatata pli ol ĉiam. Ŝi ĉion, ĉion pardonis al li nun… nur ke li restu ĉe ŝi. Ŝi kontentiĝos per tio, li vivu kiel li volas, li faru kion li volas, nur li ne foriru.

Malfrue dum la nokto lin atendis Nevena, sed li ne venis. Matene ŝi ricevis de li leteron, ke li foriras en la provincon, en sian naskurbon, ĝis kiam ŝi decidos kion ŝi faros.

Tiu ĉi letero donis al ŝi esperon… "Li certe volas minaci min, puni min… Ne, ne, tiu ĉi homo meritas esti amata, kia ajn li estas… antaŭ li mi ne hontas humiliĝi kaj lin peti". Kaj ŝi skribis al li tian leteron, kian ne skribus eĉ kondamnito por amnestio. Ŝia letero trankviligis ŝin, ŝi pensis ke la ventego forpasos kaj denove ekestos por ŝi trankvilaj tagoj en la vivo.

Post kelkaj tagoj Mitjo ricevis rekomenditan leteron de sia edzino, sed ne respondis…

Du talentoj.

La fiakro haltis antaŭ la hotelo, pli vere gastejo. Irmov malsupreniris de ĝi kaj ordonis ke oni portu la pakaĵon supren, pagis la veturigiston, donis al li trinkmonon kaj eniris la kafejon, la malsupran etaĝon de la konstruaĵo.

La domomastro estime lin renkontis.

— Preparu supre por lavi min kaj por la vespermanĝo ion facilan: supon de kokido kaj duonkuiritajn ovojn. Mia stomako estas iom delikata, ĝi ne povas ĉion toleri, — li senkulpigadis sin.

La domomastro promesis ĉion. Li sciis, ke tiaj stomakoj bone pagas, des pli, ke la sinjoro ŝajnis esti iu altrangulo. Tian formon de vintra palto li vidis nur en Sofio. La publiko en la kafejo atente rigardis la novalveninton kaj kun rideto aŭdis la mendon por vespermanĝo. Ili kvazaŭ ne kredis, ke la stomako ĉe la homoj estas diversa kaj ke ekzistas bulgaro, kiu ne povus digesti ion en tiu ĉi mondo.

La hotelmastro kun la nova vojaĝanto iris supren. Ĉiuj ekparolis.

— Kiu estas tiu ĉi?

— Estas iu inĝeniero… diris unu, multe da tiaj pasas nun.

— Devas esti iu revizoro…

— Revizoro!… ekridis alia. Kion li revizios ĉi tie? En la tuta ĉirkaŭaĵo oni ne povas trovi 100 groŝojn entute.

— Eble nur tiel pasas la homo.

— Kien li pasos? Ni ja estas ĉe la fino de la mondo.

Post unu horo Irmov malsupreniris lavita, kombita, kun aliaj vestoj. Li sidiĝis apud unu tablo, superŝutita de gazetoj, sed ne kuraĝis ilin tuŝi, preskaŭ ĉiuj ĉefartikoloj estis makulitaj de diversaj manĝaĵoj.

— Ĉu la manĝaĵo estas preta? demandis li.

— Bonvolu, sinjoro, en la alian ĉambron, tie manĝas la oficistoj.

Irmov pasis en la alian ĉambron kaj trovis tie 5–6 personojn, lokajn grandulojn. Unuj el ili legis gazetojn, aliaj parolis pri la kuirejo kaj kritikis la pasintjaran kuiriston. Irmov sidiĝis, laŭte tusis, alkroĉis la viŝtukon ĉe la kolumo, tiris flanken malplenan manĝilaron kaj atendis. Oni alportis al li buljonon de kokido. La abonantoj delasis la gazetojn, ĉesis paroli kaj nevole observadis la novalveninton. Scivolemo, miksita kun envio, estis legebla en iliaj okuloj. Ili instinkte malamis tiun ĉi homon, venantan de alia mondo — de tie, kie ili neniam estis, aŭ, se ili estis, apenaŭ reestos tie. Kaj li eĉ ne rimarkis, aŭ ŝajnigis, ke li ne vidas ilin. Ĉi tio ankoraŭ pli malicigis ilin. Se ili estus certaj, ke li ne estas iu altrangulo, kiu per unu kapto ĉe la kolumo povas ilin forigi de la terglobo, ili estus aranĝintaj al li iun lokan ŝercon. Sed ĉiu lin konsideris kiel grandulo de sia ministerio.