Выбрать главу

Vespermanĝinte, Irmov diris, ke oni alportu al li supren la kafon, lin veku frue kaj supreniris en la hotelon. Ĉies buŝo malfermiĝis.

Ili saltis antaŭ la hotelmastro por demandi, kia homo estas tiu.

Plena disreviĝo kaj grimacoj. La novalveninto sin enskribis en la libro de vojaĝantoj: "verkisto".

— Vidu lin!… kaj malmulte restis, ke mi lin konsideru kiel ĉefrevizoron.

— Diablo prenu ankaŭ la verkistojn!… Ĉu ili kun buljonoj sin nutras.

Ĉiuj kvietiĝis. Kaj kelkaj, kiuj antaŭ momento pensis ekrigardi tiun ĉi vesperon en la kasojn, vokis al la knabo alporti la triktrakon. Neniu volis scii, ke supre super iliaj kapoj maldormas bulgara verkisto kaj, eble, gale jam puŝas ilin sur sian plumon. Li ne povis rompi ilian pacon, li ne estis timinda, li ne estis revizoro.

La alian tagon Irmov iris en la gimnazion renkontiĝi kun instruisto, kiun oni rekomendis al li, por lin helpi en la kolekto de materialo por lia nova historia romano. La instruisto apenaŭ ne svenis, sciiĝinte kun kiu li parolas, kvankam post momento li estis devigata konfesi, ke preskaŭ nenion li legis de liaj verkoj.

— Ah! vi ne scias, sinjoro Irmov, kiel la provinco mortigas la homon, precipe nin, la instruistojn. Ĝi elsuĉas nian tutan sangon, kaj ni fine fariĝas konservaĵoj. Kaj ne ke mankas tempo kaj legaĵo… ne, sed por kio? Por vivi kaj morti ĉi tie, eĉ tio ĉi, kion oni legis, pli ol sufiĉas. Bulgario nin oferas kaj ni ĝin akceptas por peco da pano. Ni perdis ĉi tie apetiton vivi, kaj sen tiu ĉi apetito oni, se ne kadavro, almenaŭ estas malsanulo. Ni dum nia tuta vivo gardas dieton.

Irmov nenion reparolis al li. La instruisto daŭrigis.

— Vi, eble, diros al mi: la legado estas celo, ne rimedo… Ne estas tiel. La libro restas ĉiam libro kaj ne povas anstataŭigi vivan homon. Estas minutoj, kiam mi estus preferinta la societon de iu vivĝoja stultulo antaŭ ĉiuj volumoj de la eŭropaj verkistoj. La libro sen societo estas terura. Ĝi naskas revojn kaj apetitojn, kaj la ministerio delonge per cirkuleroj malpermesis revi kaj tromanĝi. Ĉu vi scias, ke iam mi volas forkuri de ĉi tie, kien miaj okuloj vidas. Iri en Sofion, fariĝi kelnero en iu bierejo — tie la vivo estas ĉiam pli enhava ol la nia. Se mi estus Napoleono, mi neniigus la malgrandajn urbojn kaj vilaĝojn. Ne estas tiom terura la malsato, la mizero, terura la soleco tie ĉi… tiu ĉi ĝismorta izoleco de ĉio. Ni, ĉi tie, ne pri vagonaro, sed pri fiakro ĝojas kiel infanoj. Ni malkutimis je poezio, muziko, kantoj. Ni forgesis virinajn karesojn. Vilaĝanino kelkafoje nin allogas pli, ol vin viaj dekoltitaj belulinoj en la baloj. Ni atrofiĝiis ĉi tie kaj similas je mumioj, nur ke ni ankoraŭ spiras, pensas kaj sentas, ĝis kiom al ni permesas la budĝeto kaj la ministerio.

Irmov lin aŭskultis kaj plene komprenis lian humoron. Kaj en la profundo de sia animo li estis kontenta, ke la sorto ne destinis al li tian parton. Li neniam paciĝus kun tio. "Malfeliĉuloj!" li pripensis kaj ne trovis bezone eĉ lin konsoli.

Marŝante tra la urbo, ili pasis preter alta, duetaĝa domo kun vendejo malsupre kaj vasta korto malantaŭe.

Sur la supra etaĝo estis balkono.

— Al kiu apartenas tiu ĉi domo? demandis Irmov.

— Al riĉa maljunulo, sed nun ĉio estas en la manoj de lia bofilo Linovski. Verŝajne vi ne konas lin, la tutan regionon li tenas en sia poŝo. Post nelonge li estos deputito, kaj delonge li devus esti pendigita.

— Linovski!… mi konis tian homon iam. En Francio li studis leĝosciencon, poste li havis disputon kun la juĝejoj pro falsigo de diplomo.

— Tio ĉi estas malnova historio. Nun li falsigas ankaŭ la patrinan lakton de siaj infanoj, sed la leĝo ne tuŝas lin.

— Do, li estas la sama Linovski?

— Devas esti la sama, ĉu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin… nenion li timas, nenion li konfesas.

Post momento ili disiĝis kaj Irmov iris en la restoracion.

Apud la tablo, ĉe kiu li tagmanĝis, sidis tuta kompanio de geviroj.

Lia manĝilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi iujn el ili.

— Pardon!… ĝentile diris li.

La kompanio komencis senkulpiĝi, ke ĝi estas okupinta lian tablon.

— Estas nenio… estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable… Post kvin minutoj li konatiĝis kun ĉiuj.

— Dro Ivanov!…

— Membro de la tribunalo Rankov…

— Instruisto Markov…

— Kapitano Ŝevronov…

— Sinjorino tia… k. t. p.

Post iom, eksciinte, ke Irmov morgaŭ forveturos al iu vilaĝo — ili decidis iri tien gaste ĉe la landlima kapitano.

— Ni prenos manĝaĵon kaj trinkaĵon…

— Ĝuste la noktoj estas lunaj…

— Nur nokte kun fiakro… kun glitveturilo, — insistis la sinjorinoj.

— La elspezoj po egale, laŭtiĝis iu.

Ĉe la penso pri la morgaŭa festeno, la kompanio gajiĝis kaj ĉiuj komencis rigardi ĉu iu ne trompiĝos regali.

Neniu decidiĝis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la restoraciestro.

— Alportu bieron!

— Kiom?

— Kiel kiom? kiom ni estas: 7-8-10 bierojn.

La kompanio ridaĉis ĝis la oreloj.

— Kaj tio… daŭrigis Irmov, alportu ian almanĝaĵon por la biero… nur pli multe, kaj por la sinjorinoj… kion ili amas?

— Ankaŭ ili trinkas bieron, diris iu.

La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, ĉiuj tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin: kiel ili vivas, kien ili iras, ĉu ili havas distrojn.

— Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie ĉi vivaj enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon…

— Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie ĉi? tutan tagon ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie ĉi kaj la unuan de ĉiu monato trak… trak 400 franketojn kaj iom pli…

— Ne estas tute tiel… ĉu ni ne gardas la landlimon! La serboj… ni ekaŭdas ion, preparas sin kontraŭ Aŭstrio…

— Ili preparas porkajn kolbasojn por Aŭstrio… Ci demandu nin, la mizerulojn. Tutan monaton ci ĉirkaŭiru la regionon, tage ci ne havas tempon manĝi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas, kaj kiam ci iras, oni ne pagas, ĉiam amikoj estis… konatuloj. Kvazaŭ la medicino havas ion komunan kun la amikeco.

— Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov.

— Kiel ĝi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50 frankojn ci ne povas enspezi monate. La ĉi tieaj homoj estas tiaj, ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn.

— Do, la salajro ne sufiĉas?

— Por pano ne sufiĉas, kaj vi ja scias, la scienco marŝas, ne atendas… necesas novaj libroj, gazetoj, perfektiĝoj.

— Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun ĉi jaron ci prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel ŝajnas al ci? Puran monon da 236 frankoj 36 centimoj, turnu ĝin ĉiel, restas ĉiam tiel. La tuta regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edziĝofesto monon ci ne havas, aŭdigis sin la juĝisto.

— Kial ci ne fariĝas advokato?

— Mi ja fariĝos… Ankoraŭ du jaroj restas al mi ĝis pensiuliĝo.

Unuvorte, estis eĉ ne unu kontenta homo — ĉiuj estis ofenditaj de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin.

— Mi komprenas, daŭrigis la kapitano, ni aŭ devas havi armeon kiel decas, aŭ oni ĝin maldungu. La armeo estas ĉio por la regno. Oni devas memori, ke la oficiro ne estas ŝtata. Se vi volas pacon, preparu vin por milito, diris Napoleono — ergo — pagu bone viajn oficirojn.

— Antaŭ ĉio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj urbanoj — malsanaj soldatoj. Mens sana in corpore sano. Do, la kuracistoj devas esti plej bone garantiitaj.