Выбрать главу

— Vi miras, ĉu ne? Ĉu estas la sama tiu Linovski, al kiu vi en Eŭropo 50 centimojn ne pruntedonis, ĉar vi sciis, ke li ne redonos ilin al vi. Sed kio estas ĉio ĉi kompare kun via sorto?… gloro, senmorteco, monumentoj… Ne miru: ĉiuokaze, ankaŭ ni estas io en la vivo, kvankam maldekstraj.

— Maldekstraj, kiuj havas kelkajn parojn da dekstroj, diris ridetante Irmov, mi ne povus amasigi ĉion ĉi dum 100 jaroj.

— Vi ĉion turnas en pensojn kaj figurojn, kaj ni nian tutan cerbon ŝanĝas en spesdekojn.

En tiu tempo en la koridoro estis aŭdata tia krio, kvazaŭ tuta roto da soldatoj atakis la ĉambron. La pordo brue malfermiĝis kaj unu post alia spiregantaj eniris la infanoj de Linovski.

— Kiel vi vidas, ni bredas ne nur porkojn, li diris ridetante. La infanoj ĉirkaŭiris sian patron kaj scivoleme trarigardadis la gaston. — Diru "bonan tagon" al la onklo. La infanoj unu post alia iris ĉe Irmov kaj memkontente etendis al li siajn manetojn.

— Belaj, sanaj knabetoj, diris Irmov.

— Ili vivas en plena libereco, kaj la bato estas malpermesita. Ankaŭ mi havas principojn. La infano ne devas esti timigita, por ke ĝi timu poste neniun en la vivo. Al instruado apartan emon ili ne havas, kaj mi ne trolaborigas ilin, sed la gimnazion ili finos ĉiuj, kaj poste ni disigos la ŝafojn de l’kaproj. Unujn mi sendos eksterlanden, la aliajn mi lasos ĉe mi, nur ne oficistoj — ili ne bezonas, mi de nun difinis la pension de ĉiu.

— He, Ivanĉjo, venu ĉi tien.

Unu el la infanoj proksimiĝis al la patro.

— Ivanĉjo, ĉu ci volas esti oficiro?

— Mi ne volas, paĉjo.

— Kaj oficisto?

— Ne.

— Kaj instruisto?

— Ne, paĉjo. La instruistoj marŝas kun disŝiritaj pantalonoj.

— Kaj kia ci volas fariĝi?

— Komercisto, paĉjo, kiel ci.

— Kial?

— Ĉar ĉiuj venos al mi peti monon, sed mi al neniu donos.

Linovski ekridetis, kaj Irmov malafabliĝis.

— Nun, infanoj, for de ĉi tie! ekparolis Linovski, hodiaŭ vi manĝos en via ĉambro, kaj posttagmeze Petro veturigos vin al la farmo. Ĉu vi volas?

— Ni volas, ni volas… kaj post nelonge la infanoj malaperis en la koridoron.

— Disciplino kaj humaneco… sen perforto kaj sen sentimentaleco.

— Ĉu vi scias, ke via edukado estas iom originaleta, vi mortigos en la infanoj ĉian homecon. Ĉu de nun vi preparas ilin por procenteguloj?

— Daŭrigu, daŭrigu… ni konas tiujn teoriojn, ni mem pro ili baldaŭ estus restinta sur la strato, se ni ne estus forlasinta ilin ĝustatempe. Ĉiuokaze, kia ajn mi estu, mi kredas, vi konsentos, ke mi ne deziras malbonon al miaj propraj infanoj.

— Jes, sed via teorio estas falsa. La vivo malvarmigos la plej sentimentalajn junulojn, kaj pro tio ne estas necesa speciala lernejo. Kaj se vi jam nun komencas veki ĉe ili tiujn instinktojn, ili fariĝos sovaĝbestoj — kanibaloj.

— Mi ne preparas ilin por misiistoj. La vivo estas bestomontrejo kaj, se vi min demandas, mi ne povas kompreni, por kiu vi skribas viajn dramojn. Mi legis kelkajn el ili kaj unu mi vidis sur la scenejo. Kaj, vere diri al vi, mi ne povis kompreni, kiel saĝaj homoj esperas, ke kiam ajn, kie ajn, alvenos tiu regno, pri kiu vi revas.

— Ni revenu tiam en primitivan staton?

— Kial ni revenos, kvazaŭ ni ne estas en ĝi nun!… Aŭskultu, Irmov, ni ne interkomprenos nin unu la alian, ni estas kreitaj de malsama koto. Vi ne estas de la "nuna mondo", kaj mi estas nur bulgaro de la kapo ĝis la kalkanoj kun granda ventro en la mezo. Per ĝi mi spiras, sentas, vivas kaj mi scias, ke iun tagon la infanoj min benos. Vi diros: mi estas riĉa, ili estas garantiitaj… Kial vi ilin edukas tiel? Ne estas tiel, kara mia! Nenio estas certa en tiu ĉi mondo. Jen, vi timas nenion — vian cerbon neniu povas sekestri, kaj la plej solidaj konstruaĵoj malaperas "kiel fumo", kiam aperas la polickomisario. Vi ne timas lin, sed demandu la tutan regionon, kio estas pli timiga: la ĥolero aŭ li? Morgaŭ mi fermu miajn okulojn, ĉio povos renversiĝi. Aperos parencoj, zorgantoj… advokatoj, juĝejoj… kaj tiujn ĉi aferojn ni konas tre bone. Jen kial mi ilin instruas jam nun scipovi montri la dentojn. Ne forgesu, ke ni vivas en Bulgario. Sed sufiĉas tiom… nun ni vespermanĝu, kaj en attendant ni glutu po unu — ĉu vi trinkos konjakon aŭ prunbrandon?

— Al mi estas egale…

Linovski plenigis la glasojn.

— Je via sano… kaj jen ankaŭ almanĝaĵo, ne ĝenu vin, mi tre ĝojas, ke ni vidis nin. Mi scias, mi scias… ne pravigu vin, al vi estas iom malagrabla tiu ĉi renkonto. Sed mi ne koleras al vi, la mondo ja estas tia. Ĉiu havas la sian. Vi miras pri mi — mi pri vi. Pli bone estas neniu pri neniu miru. Nenio estas mirinda en tiu ĉi mondo, kiam ĝi okazas. Kion vi rigardas tien en la salono? La pianon?… Ĉu vi opinias, ke hejme, estante piano, estas ankaŭ pianisto… ne ekzistas tiaĵo. Vi demandos, kial mi ĝin aĉetis? por la edzino, la infanoj? — Vana babilo!… He tiel, mi ĝin aĉetis… pro plezuro: la tuta regiono scias, ke nur ĉe mi estas piano.

Tiumomente en la ĉambron eniris alta, juna, bela virino. Linovski ŝin prezentis al Irmov. "Kia belulino" nevole ekpensis Irmov kaj, ne volante, ĵetis rigardon al Linovski.

Linovski sciis, ke lia edzino impresos kaj memkontente ridetis. Liaj okuloj parolis al Irmov: "kiel vi vidas, ankaŭ ĉi tion en la vivo ni elektis, kiel decas."

La vespermanĝo komenciĝis. Ili manĝis, trinkis kaj al la fino de l’vespermanĝo Linovski estis jam duonebria. Li komencis eĉ insulti, ne atentante, ke lia edzino estas tie. En la najbara ĉambro aŭdiĝis voĉo de infano kaj la sinjorino eliris el la ĉambro. Linovski plenigadis la glasojn, invitadis Irmov’on kaj, ne rigardante, ke tiu ĉi nur tuŝas sian glason, li levadis la sian, malplenigadis ĝin ĝisfunde kaj daŭrigadis paroli. Iom post iom li ebriiĝis. Lia vizaĝo flamiĝis, la okuloj brulis kaj iu nebela malkaŝemo ekludis en lia rigardo.

— Mi scias… mi scias ĉion, mi ne estas verkisto, mi ne estas psiĥologo, sed nun mi legas en viaj okuloj, kion vi pensas! Al vi oni parolis tie ĉi pri mi… oni diris al vi ĉion.

— Neniu nenion parolis al mi, pravigadis sin Irmov.

— Al mi ne pasas tiaj, mi konas la homojn, nur ke mi ne traserĉas en ilia animo. Kial estas al mi ilia animo? Kapra felo kostas pli ol ĝi. Ne ŝajnigu vin… vi almenaŭ konas la historion pri la diplomo kaj al ci ne estas agrable sidi kun mi, kun homo, kiu falsigis dokumentojn, ĉu ne? Vi hontas de mi, kaj mi hontas de neniu… ĉu vi aŭdas? — de neniu. En Bulgario oni ne havas de kiu honti, ĉiuj estas friponoj ĝis la lasta — ĉiu en la sia. Nur vi estas tute apartaj homoj — kun aero kaj gloro vi nutras vin kaj ne bezonas monon. He, kara mia, vi estas verkistoj — psiĥologoj… vi konas la homon, kaj ne konas la bulgaron. Vi skribas dramojn, vi konas la vivon, sed vi ne scias vivi. Tuta Bulgario vin konas, en Sofio per fingro oni montras vin… Vi donas saĝon al la tuta mondo, kaj unu propran domon vi ne havas. Mi scias, ke vi flugas alte, ke por vi mi estas bagatela, malpura insekto — pediko, ke vi naŭzas nun aŭskulti min kaj, se vi sidas ĉi tie, ĝi estas ĉar neniu vidas. En Sofio vi deiros en alian straton, se vi renkontos min, kaj ĉu vi haltigis iam vian saĝon sur mian vivon?… Tuta Bulgario esti grakanta kontraŭ mi, kiam okaze malkovriĝis, ke mia diplomo estas falsa. Tuj telegramoj en Eŭropon al diversaj universitatoj, korespondoj kun la prokuroro, la esplorjuĝisto — viva oni min estus enteriginta. Oni komencis proceson — la proceso perdiĝis, kompreneble, ĉiuj suspektis min. Kaj kial kaŝi nun — mi ĝin ŝtelis. Kaj ne nur mi estus ĝin ŝtelinta, kaj ne nur tion mi estus farinta — se mi ne povus ĝin forŝteli, mi estus ekbruliginta la tutan juĝejon… Sofion mi estus bruliginta. He, amiko, facile estas paroli tieclass="underline" honesteco, ideeco, principoj, kiam vi estas naskita de honestaj gepatroj, en varma ĉambro, kaj jam en la popollernejon vi iradis kun gantetoj kaj galoŝoj; en la gimnazion kun horloĝo kaj monujo, kaj en Okcidenton via patro mem forkondukis vin. Li mem metis vin en pensionon, por ke ne difektiĝu la stomaketo de la knabeto, dum mi, kvazaŭ kiam mi naskiĝis, mi eliris nuda sur la straton kaj ĝis mia dekjara aĝo mi vagis sur la vojo, servis en gastejoj, drinkejoj, razejoj. Troviĝis poste iu pli prudenta stultulo, akcepti min por nutri min kaj sendi min en la gimnazion. Mirinde bela estis la vivo ĉe li! neniam ĝis tiam mi manĝis ĉiutage. Vere, la scienco marŝis malforte, sed mi pasigis kvin klasojn. Poste mi malpaciĝis kun mia bonfaranto, kaj ĉu vi scias kial? Li kulpigis min, la malbenito, ke mi forŝtelis la orajn ornammonerojn de lia edzino. Mi ne estas de la speco de l’kaŝemuloj… La tutan regionon mi nun senhaŭtigis, la infanon de patrina brusto mi forŝiros, se mi havas ekzekutpermesilon. Mi venenas la tutan distrikton per falsigita vino, miajn servistojn mi nutras per putra sekviando. Mi estas fripono, azeno, porko — pli granda ol tiu, kiun vi vidis en mia gastejo, sed la ornammonerojn ne estis forŝtelinta mi. Kaj ne ke mi ne bezonis monon, kaj ne ke mi ne sciis kie ili troviĝas… ne, sed tiam mi estis bruto kiel vi… principojn mi ankoraŭ havis: ke la ŝtelo estas krimo, kaj sin fleksi pro malsato estas heroaĵo. Mi lin forlasis, komencis la oficistecon — fariĝis skribisto. En nia tempo la skribistojn oni rigardis kiel vin la verkistojn nun, nur ke oni pagis al ili. Post du jaroj mi jam havis lakŝuojn kaj bastoneton — kaj eĉ monon mi estis metinta flanken. Pli poste mi decidis laŭ la konsiloj de kelkaj kamaradoj en la gimnazio forveturi por studi la juron. Tiam oni akceptadis ankoraŭ ĉiun ajn. Mi forveturis, enskribiĝis, studis jaron kaj duonon. Restis al mi ankoraŭ tiom — la monon mi elmanĝis ĝis centimo. Vi, kiuj restis en Okcidento kvin ĝis dek jaroj, kaj ĉiumonate la poŝtoficisto alportadis al vi la bluetajn mandatojn[7], ĉu vi havas ideon, kio estas resti sen speso — al la tuta mondo skribi kaj ne havi kiu sendu al vi centimon? Vi tiam malestimis min, ke mi ne havas monon por tabakon aĉeti al mi, nun oni manĝas mian kapon, ke mi havas multe da mono — ke mi povas ĉiujn aĉeti. Samtempe ili manĝas mian kapon — samtempe ili envias. Ankaŭ vi envias min — sed vi diros, kun malnoblaĵo mi ĝin gajnis… ankaŭ tiel ĝi estu. Ĉu vi scias, kio estas malnoblaĵo? Ne, vi ne scias — ankaŭ ĝi estas talento, ennaskita en la homo, kiel via talento. Unu naskiĝas talenta verkisto — alia talenta fripono. Ĉu vi komprenis?

вернуться

7

t. e. poŝtmandatoj internaciaj, kiuj ĉe ni estas bluaj.