Выбрать главу

— Kaj nun — plena forgeso de la okazintaĵo ĉi tie. Kaj ni foriru — ankaŭ al mi tedas ĉi tiuj lokoj.

Aleĉjo stariĝis, ŝi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la vilaon.

— Aŭskultu, mia kara knabino, ĉu efektive vi estas kapabla ami mortiginton?

— Silentu! eĉ ne unu vorton pri tio. Ĉio estas mortinta kun via frato.

Post kelka tempo lia vizaĝo klariĝis, facila rideto ekludis sur liaj lipoj.

Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la parkon.

— Ha!… Ha!… Ha!… Ha!… Ha!… Ha!… Kion vi diros, karulino?

Ŝi ekpensis, ke li freneziĝis.

— Kion vi diros?… ha?… ĉu malbone mi finludis mian rolon?… Kaj vi kredis?…

Lina okulfikse lin rigardis.

— Kion signifas ĉi tio?

— Ĝi signifas, ke mi ludis komedion… kaj mi estas kontenta, ĉar mi certiĝas, kiel forte vi amas min…

— Komedion!! Kial?…

— Jen tiel… Fantazio… Kaprico…

— Kaj vi havis nenian fraton?

— Kiel ne havis — mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi mensogis al vi pri alia afero. Mi mensogis al vi, ke, ĉio ĉi tio estas mia… Ĝi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian senkulpan mensogon?… Kiu pardonis la mortiginton — pardonos ankaŭ la mensoginton!… Kaj vi ne ĉesos min ami pro tio, ke la vilao ne estas nia?… Ĉu ne, karulineto?…

En tiu tempo de la kontraŭa flanko iris al ili la administranto de la vilao — li haltis apud Aleĉjo kaj diris al li ion en la orelon.

— Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon — mi ja… tuj venos.

Kaj li ekiris post la administranto.

Post duonhoro Aleĉjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li serĉis en ĉiuj ĉambroj — nenie ŝi estis. Li eniris en la ĝardenon, kruciris la aleojn — ŝi malestas. En la parko, en la arbarkampeto — ankaŭ. Li komencis voki — nenia respondo. Nur la eĥo malice ripetadis ŝian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian cerbon. "Ne! ne! Tio ĉi ne estas ebla!… Sed kie ŝi estas?"

Puŝita de malbona antaŭsento — li rapide ekpaŝis al la vilao, serĉis la servistinojn — trovis neniun. Li ekiris pluen — vojire li renkontis la ĝardeniston.

— Aŭskultu — li demandis lin per tremanta voĉo, — ĉu vi ne estas vidinta la fraŭlinon?

— La fraŭlinon? Ŝi pasis de tie ĉi al la ŝoseo.

— Al la ŝoseo? Kaj ŝi ne revenis?

— Ne.

— Kaj nenion ŝi diris?

— Ŝi demandis min, kies estas tiu ĉi vilao.

— Ŝi demandis vin, kies estas tiu ĉi vilao? Kion vi respondis al ŝi?

— Ke ĝi nun apartenas al sinjoro via frato.

La ĝardeno, la ĝardenisto, la vilao, la parko — ĉio malheliĝis antaŭ la okuloj de Aleĉjo.

Nevole li eliris sur la ŝoseon.

Longa, ebena, malkovrita vojo.

Lina ne estas, — anstataŭ ŝi malproksime videtiĝis malgranda nigra punkteto.

Iom post iom ĝi ankaŭ perdiĝis de la horizonto.

"Finite! — mallaŭte paroletis li — ankoraŭ unu viva mortinto!"

Kaj maŝinsimile li ekiris returnen.

Li preterpasis la vilaon, la ĝardenon, eniris en la arbarkampeton apud la kaverno kaj sidiĝis ĉe la tablo.

La maro indiferente ludis antaŭ li, kvazaŭ ĝi lin konis.

La rigardo trankvile postsekvis la ondojn, kaj la pensoj forkuradis malproksimen sur la ŝoseon, persekutante la malaperintan — karan estaĵon.

Li kredis, ke iun tagon li retrovos ŝin… Post tempo — jes. Sed nun — li estis treege malsana — Lina forŝiris parteton de lia animo. Ĉio pasos iun tagon — sed en tiuj ĉi minutoj, li sciis nur unu aferon, ke, se li estus vere mortiginta sian fraton — li ne suferus tiel multe, kiel nun.

En la tombejo.

— Nadja, ĉu vi memoras vian promeson?

— Mi memoras, kaj vi ne devas timigi min per ĝi. Vi scias bonege: mi mem ĝin proponis.

— Mi scias. Kaj mi volas, ke vi tie ĝin plenumu.

— Bone. Kvankam, mi diru al vi la veron, via insisto estas iom ofenda por mi.

— Ne estas ofendo tio, kio min trankviligos.

— Kaj ĉu vi trankviliĝos? Sed mi povas vin mensogi ankaŭ tie!

— Nekredeble. Estas minutoj, kiam la plej kuraĝa animo ekteruriĝas… Per kiu robo vi vestos vin?

— Sed ĉu hodiaŭ ni iros?

— Jes, kio estas?

— Nenio, nur la vetero ŝajnas al mi iom dubinda.

— La vetero estas bela… sed vi fariĝas dubinda.

— Mi!? Vi ne konas min…

— Tie mi ekkonos vin… Ne vestu vin per tiu ĉi robo; ĝi ne estas konvena por la tombejo.

— Kontraŭe, ĝi havas sian sencon.

— Ĝi estas tre senkulpa…

— Kia mi estas.

— Ni vidos…

Anstataŭ respondon, ŝi ĵetis al li duonmalestiman rigardon.

Post ne longe ili eliris el la domo kaj luis fiakron.

Ili atingis la tombejon kaj iris internen. Ili trapasis la aristokratian kvartalon de la malvivula urbo. Ĉie lukso. La dankemaj heredintoj estas eternigintaj la mortintojn per grandiozaj monumentoj kaj per pezaj marmoraj tabuloj — por ke ili ne leviĝu de tie. Freŝaj floroj, ekbruligitaj sanktlampetoj, ombroriĉaj arbetoj, sub ili feraj seĝoj. Komforto, kiel en la vivo. Plie — modestaj vojetoj, malebenaj tomboj, sen krucoj, preskaŭ malaperintaj.

Ili haltis apud tomba ĉirkaŭbaro. Ligna kruco en ĝi, ordinara benko de lignotabuloj. Grandaj literoj, duonelviŝitaj de la pluvo, parolis pri la mortinto. Apud la kruco juna arbeto kun branĉetoj sekiĝintaj kune kun la larmoj de tiuj, kiuj ĝin plantis.

Ili eniris en la ĉirkaŭbaron.

Nadja pie stariĝis apud la kruco. Ŝia tuta infaneco trapasis ŝian memoron, kiel sonĝo, kiel io tralegita, rakontita de iu. Ŝi ne memoris la trajtojn de la kara mortinto, nek unu el liaj karesoj. Kaj ŝi eksentis sin tiel malfeliĉa, forlasita, ĉirkaŭita de fremdaj homoj! Eĉ tiu, kiu ŝin amas kaj staras apud ŝi, ne estas al ŝi proksima en ĉi tiuj minutoj. Kaj li ne mallevis siajn okulojn de ŝi. Ŝi neniam aspektis al li tiel bela kaj la robo konvenis al ŝia humoro kaj al la loko. Io pura, infana estis en ŝia kvieta, malgaja vizaĝeto kaj en la malsupren direktita rigardo.

Ŝi genufleksis. Sur ŝiaj palpebroj vibris du lumaj gutetoj kaj falis teren.

Sed ankaŭ en la silenta tombejo lia penso nevole transportiĝis en la bruan urbon — kaj ŝia senkulpa, suferanta vizaĝo videtiĝis antaŭ li en alia aspekto, kun aliaj rigardoj.

Kaj ekŝajnis al li, ke ŝi nun trastudas novan rolon, por deklini la teruran ĵuron. Li decidis kontroli tiun animon, senzorgan, kaprican, nekonstantan en la vivo. Kaj tiel koncentrigitan, malĝojantan tie ĉi.

Li volis disŝiri ŝian maskon.

Tie, en la urbo, kie la aero estas venenigita de eternaj komedioj, kie ĉio estas falsa kaj la homo afektas antaŭ la tuta mondo, eĉ en soleco, en la plej senbruaj dormoĉambroj, oni facile mensogas. Sed tie ĉi, antaŭ la okuloj de la morto, antaŭ la Nekonateco, antaŭ la Eterneco, ĉu ne frostiĝos la mensogo sur la lango?