Выбрать главу

— Sed ĉu la feliĉo ja ne ripetiĝas?… ŝi tramurmuretis, kvazaŭ al si mem. Ĝi estis terura tiam… Kial vi silentas?… Ĉu ne ripetiĝas?…

— Ne… tia feliĉo ne ripetiĝas. Ankaŭ ĝi kiel homo unufoje naskiĝas kaj mortas por ĉiam. Ne ripetiĝas… demandante pri la feliĉo, oni ne sentas ĝin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj, sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj de l’primitiva kaj ama dramo… Dafnis kaj Ĥloe elkreskis kaj tiam, ĝis la lasta sceno, ni estis kiel ili.

— Sufiĉe… sufiĉe… ne parolu al mi pri la tiamo — ne rememorigu al mi la perditan paradizon…

Ŝi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia ombrelo.

Li ne interrompis ŝian silenton.

— Ne… sinjoro Mirski, subite ekparolis ŝi, vi ne estas prava. Se estus vero, ke oni nur unufoje povas esti feliĉa, tiam oni ĉiutage sin pafus… ne ekzistus homo pli aĝa ol de dudek-dudek kvin jaroj… Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu…

— Kaj ĉu vi do amas min?…

— Ĝi estas mia afero. Mi pruvos al vi, ke tion, kion iam rifuzis al vi unu malsaĝa infano — hodiaŭ centoble redonos la virino.

— Ne parolu al mi pri amo… mi vin petas… tio ĉi ne estas amo… eĉ ne pasio, sed simpla kaprico.

— Ni interŝanĝis niajn rolojn. Tiam mi faradis malsaĝaĵojn — nun venis via vico. Tiam mi ofendis vin… nun vi ofendis min… Ni estas kvitaj!… Ni komencu ĉion denove. Mi malpermesas al vi hodiaŭ disiĝi de mi, diris ŝi per tiu certa, potenca tono, per kiu ŝi estis kutiminta konduti al siaj adorantoj. Li stariĝis kaj riverencis. Kaj al Nevena montriĝis, ke en tiu ĉi respektoplena riverenco estas ironio. Ŝi… por kiu la plej riĉaj junuloj estus malfermintaj siajn plenajn monujojn — por li, havis nenian valoron. En ŝi li vidadis nur memoraĵon de la iama Nevena — duonhelan kiel revo… La nunan, li trankvile disponigis al la aliaj, sen envio kaj ĵaluzo.

Ŝia koro dolore kuntiriĝis. Ŝi kvazaŭ unuafoje sentis sian falon.

Ŝi komprenis tiun momenton en la turniĝo de l’monda bruo — la momenton kiam oni klare komprenigas ŝin, ke ŝi havas nenion komunan kun tiuj virinoj, kiujn oni povas ami…

Kaj en ĉi tiuj minutoj ŝi kredis… sciis, ke, se li prenos ŝin — li prenos ŝin kiel ordinaran publikan virinon, kun kiu oni povas pasigi plej pasie tutan nokton, kaj ĉe sunleviĝo ruĝiĝi pro ŝi.

Baldaŭ ili aŭdis la voĉojn de l’kompanio venanta al ili.

— Ĉu vi scias, Mirski, diris ŝi iel nerve… mi bedaŭras nun, ke mi renkontis vin. Vi memorigis al mi la nerevenigeblan estintecon kaj mortigis en mi la senzorgecon, vere, eble kriman, tamen sen kiu mi apenaŭ povus vivi pluen.

Kiam la kompanio kolektiĝis — oni decidis iri en Knjaĵevo’n[1] kaj aranĝi malgrandan festeton en iu bierejo.

Mirski manetendis por levi la ĉapon kaj adiaŭi de la kompanio — Nevena fiksis sian rigardon sur lin. Ŝi invitadis lin, ordonis, ke li restu. Mirski trankvile renkontis ŝian rigardon.

Ŝi vidis sin senforta antaŭ li.

— Sinjoroj! diris ŝi ekscitite — se sinjoro Mirski ne iros kun ni, ankaŭ mi restos ĉi tie.

Ĉiuj ĉirkaŭis Mirski’n kaj komencis lin konvinki, ke li devas konsenti.

Por ĉesigi tiun ĉi komedion — li cedis.

Post unu horo la kompanio sidis en aparta ĉambreto de bierejo en Knjaĵevo.

Oni alportis bieron, mendis manĝaĵojn.

Jam enirinte en la bierejon — Mirski eksentis ke li faris malsaĝaĵon, kaj tenis sin iom flanke de Nevena — sed ŝi, rimarkinte lian humoron, sidigis lin apud si.

— Ni, ŝajnas, komencos ĵaluzi, diris iu el la kompanio.

— Kial do?!… ridetis alia. Tie ĉi inter ni Mirski aperas kiel speco de eksedzo — kaj pri viroj ne estas akceptite ĵaluzi…

— Sinjoro Mirski, se iliaj malsaĝaĵoj estas al vi malagrablaj — mi silentigos ilin.

— Lasu… diris li mallaŭte, mi eĉ ne aŭskultas ilin, kaj mi diru al vi… ĝi ĉesis dolori…

— Tre baldaŭ… videble ĝi eĉ ne doloris.

— Eble…

— Kruela!… pli kruela ol mi tiame, almenaŭ ne diru ĝin.

— Mi silentos.

— Ne, vi parolos… nur ne tion… ne tiel… pri io alia kaj gaja.

— Ne atentu pri mi: mi hodiaŭ estas ne respondema.

— Kaj ili envias al vi kaj rajtas envii al vi.

— Kial?… mi nun sentas nur unu solan deziron — ke mi foriru de ĉi tie — al mi tedas tiu ĉi kompanio.

— Vi ne foriros… ĉu vi aŭdas? Se vi foriros, ankaŭ mi ekiros kun vi.

La kompanio, rimarkinte la mallaŭtan interparolon de Nevena kun Mirski, faris tian bruon, ke Nevena estis devigita forlasi Mirski’n por momento kaj sin okupi pri ili, kaj Mirski, profitinte de tio, trankvile observadis siajn konatojn.

Li konis ilin tre bone ĝis la lasta kaj, kune kun ili, kiel ankaŭ nun, li amindumis iam la fremdajn virinojn, perdis tutajn vesperojn kaj noktojn kun sola celo — venki… sukcesi, kaj tiam ŝajnis al li tre nature antaŭ la okuloj de l’edzo, la patro aŭ la frato ŝteliri al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la edzeco alplenigi la malplenaĵojn de l’vivo.

Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis… en aliaj perdis aŭ atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aŭ ili faras ion nebelan. Sed tiun ĉi vesperon, ĉiuj liaj kamaradoj videtiĝis antaŭ li en sia estanta grandeco… kvazaŭ ili formetis siajn maskojn. La besto — la nesatigebla besto, kiu rekonas nek virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj okuloj… ke li naŭzis de ili.

Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj esperis jam tiun ĉi nokton ŝin konduki en sian hejmon… kaj ŝi scias tion, kaj tute trankvile sidas, sentante, ke antaŭ ŝia vizaĝo ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom do ŝi kostos?"

Kaj tio ĉi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies figuro ankoraŭ estas konservita en lia memoro.

Nesciante kial — li sentis en tiuj ĉi minutoj, ke ili ofendas ankaŭ lin per tio.

Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan ŝercon, pli malmodestan alparolon al Nevena — li ekvolis kapti la seĝon kaj ilin forpeli, ĉiujn ĝis la lasta de ĉi tie kune kun ŝi.

Lia cerbo komencis pli forte labori… sed iutempe, atentinte, ke li trinkis kvinan aŭ sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel ekscitiĝas? Tio ĉi estas certe de la biero… ĉu tuŝas mian aferon ĉio ĉi tio?… Kia mi estas por ŝi?… En kio ili estas kulpaj al mi?… Ĉu ankaŭ mi sur ilia loko ne farus la samon?… Komedioj!… sentimentalecoj!… De kelkaj bieroj mi ekscitiĝis."

Kaj samtempe li sentis, ke io doloras… kuntiras lian koron, kaj iu interna voĉo murmuretas al li, ke ĉio ĉi tio ne devis esti tiel… ke tio ĉi estas terura… ke, se la vivo estas loterio, hazardo… kaprico de io nevidebla, nerespondebla, ĝi ne havas sencon. Ke estas monstre… krime disbatiĝi tiel la homo kiel iu malkara ludilo en minuto de ebrieco. Ke ĉiuj ĉi tiuj aĉuloj devus genufleksi antaŭ ŝi, se ne pro alia afero, pro ŝia beleco, sed genufleksi preĝante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn je bankbiletoj.

Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l’biero, ŝercaj interparoloj — li vidis antaŭ si deksepjaran knabinon — preskaŭ infanon.

Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitaĵon?

Kiel ĝojplenaj ja rapidis ĉiuj ĉirkaŭantoj detrui ŝian virgan mondon, kaj la malklerecon de l’amo anstataŭigi per la subtilaj konoj de l’malĉasteco — de tiu malĉasteco, kiun ni samtempe serĉas kaj malestimas.

Kaj en ĉi tiu minuto li tiel kompatis Nevena’n, ke li preferis ŝin forporti de ĉi tie, diri al ŝi, ke li denove ŝin amas, nur, ke ŝi denove fariĝu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin vangofrapi pro unu senkulpa manetendo.

Sed rigardante ŝin nun, aŭskultante ŝian voĉon, vidante ŝiajn gestojn — li certiĝis, ke tiu Nevena estis mortinta por ĉiam kiel por li tiel por si.

вернуться

1

Pitoreska vilaĝeto ok kilometrojn okcidente de Sofio, en kiun oni ofte iras por pasigi la somerajn tagojn.