Li sentis, ke inter li kaj Nevena estis io komuna, parenca… kaj samtempe li ne povis trankvile spiri apud ŝi: ŝia tuta estaĵo — la vestoj, la ĉapelo, la gantoj sur ŝia mano, okaze apogita je lia mano, la bukloj de ŝiaj haroj, kiuj malligitaj de l’vento karesis lian vizaĝon — ĉio rememorigis al li tiun mondon, en kiu estas nenio pura, en kiu ĉio estas aĉetita kaj ĉio vendiĝas, kaj li nevole rememoris pri siaj kamaradoj. Kiel ili enviis al li ĉi tiun vesperon! Kiel ĝoje ili okupus lian lokon! Sed kial li sentis, ke li ne estas kapabla, ne povas, ne devas ŝin preni?… Kial la penso pri fizika posedo forkuradis de li kiel io neebla… nebela… krima?… Kial en la profundo de sia animo li havis al ŝi sentojn, kiajn havas ĉiu homo al sia belulino-fratino? Kaj ĉu oni povas atenci kontraŭ sia fratino, eĉ se ŝi fariĝos publika? Kaj nun en tiu ĉi minuto li plu ne kuraĝis elmontri antaŭ ŝi siajn instinktojn, ol tiam en la salono, kiam ŝi estis ankoraŭ pura kaj senkulpa.
Ŝajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon, malpurigus ankaŭ sian tiame puran beston "mi".
La fiakro alproksimiĝadis al Sofio, kaj Mirski daŭrigis sondi en sia animo.
"Sed li povus esti ŝia edzo!… Kial ne esti amanto?…"
Kaj li sentis, ke de nun povas ŝin preni ĉiu ajn, nur ne li. Por li, ŝi estis perdita por ĉiam. Al aliaj ŝi sin fordonis por mono, aŭ pro kaprico, al li, ŝi sin fordonus por repravigi kaj revenigi la estintecon, por ke ŝi puriĝu per li kaj poste deklaru rajtojn de pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li vidis en ŝia animo tiun rompiĝon, soifon pri laŭleĝa feliĉo, kaj li sentis sin malforta por etendi al ŝi la manon.
Kristo iam haltigis levitajn ŝtonojn kontraŭ la malĉastulino — sed ankaŭ li ne prenis ŝin, sed foriris pluen… Kaj ĉu li purigis ŝin?
Nevena, ŝajne, komprenis liajn pensojn.
— Sinjoro Mirski, al vi eble ne estas agrabla ĉio ĉi tio, kio okazis hodiaŭ? Vi ne dezirus min akompani ĝis la domo.
— Kiel vi vidas — mi faras la kontraŭon, li eldiris rapide kaj eksilentis.
Ili atingis la domon de Nevena.
La servistino malfermis al ili la pordon kaj, kiam ili eniris en la salonon, ŝi turnis la elektran butonon sur la muro.
Forta, akra lumo lumigis altan, grandan ĉambron, en kiu meze staris Mirski kaj apud li Nevena.
Ŝi nevole fiksrigardis lin, kvazaŭ ne kredante, ke li estas tie ĉi en ŝia domo.
Kaj Mirski denove rimarkis, ke ŝi nun estas ankoraŭ pli bela ol antaŭe.
"Dio mia!… ĉu tian sorton ŝi meritis?"
Sed ĉirkaŭrigardante ŝian ornamitan salonon — lia koro denove kuntiriĝis.
La salono estis troŝarĝita de multekostaj remburitaj mebloj: seĝoj, kanapoj, tabloj kaj tabletoj, vazoj kaj vazetoj, sur la muroj bildoj, portretoj… kaj sennombraj multekostaj nebezonaj bagatelaĵoj. Ĉio estis droninta en floroj kaj parfumo…
"De kie ŝi povas havi ĉion ĉi tion… ŝi, filino de malriĉaj gepatroj?"
Ĵetante rigardon ĉirkaŭ si — ŝajnis al li, ke tiuj ĉi objektoj ne estas mebloj… ne estas ordinaraj hejmaj objektoj, sed ili estas pecetoj de Nevena, pecetoj de ŝia korpo… ke ĉio tie ĉi, eĉ la plej senkulpa tintilo — estas mona signo — valoro de ŝiaj karesoj.
— Sidiĝu!… kial vi ne sidiĝas, sinjoro Mirski, diris delikate Nevena. Vi ne povas prezenti al vi kiel feliĉa mi estas hodiaŭ!… Neniam… neniam mi revenis tiel hejmen.
Mirski sidiĝis.
— Mi pensas, sinjorino, ke vi faros plej bone nun, se vi kuŝiĝos. Vi estas tiel pala!…
— Ho, mi neniel estas dormema… ne estas al mi malbone… male, tiel bone estas al mi… mi ne povas eĉ dormeti nun.
Kaj ŝi demetis sian ĉapelon, metis ĝin sur la marmoran tableton apud la spegulo, ĵetis kelkajn rigardojn al li, per rapida movo de l’mano reĝustigis siajn harojn kaj sidiĝis kontraŭ Mirski.
— Sinjoro Mirski, mi ne deziras, ke vi estu malgaja… Ĉu vi aŭdas? Mia koro turniĝas vidante vin tia, ĉar ŝajnas al mi, ke vi hontas pri mi, ke ne estas al vi agrable sidi ĉe mi.
— Kiu diris al vi tion? ekparolis Mirski, tute ne… kaj sentis, ke li mensogas.
— Ne ŝajnigu vin… via vizaĝo vin perfidas. Vi ne povas mensogi al mi nun. Mi ne plu estas tiu deksepjara infaneto, kiu nenion komprenis en la mondo. Mi scias ĉion… ĉion mi scias. Mi scias, ke en tiu ĉi minuto vi rapidas foriri, morgaŭ al neniu vi diros, ke vi estis tie ĉi, kaj alifoje vi ne envenos en tiun ĉi domon… ĉu ne? Diru al mi la veron…
Mirski ne volis tiel kruele ŝin ofendi.
— Vi rigardas hodiaŭ tra specialaj okulvitroj ĉion, diris li, ĉi tio tute ne estas en mia kapo. Mi pensas ĵus, ke la mondo estas abomeninde aranĝita kaj ke ni, la homoj — ĉiuj estas senfortaj infanoj en ĝi.
— Kial vi parolas tiel? Ĉu vere estas, ke la feliĉo en la vivo ne ripetiĝas? Ĉu tio ĉi estas ebla? Kaj ĉu ĝi daŭras nur momenton kaj nur tiam, kiam oni ne komprenas ĝin, kiam oni estas malsaĝa infano?
— Jes!… tiu feliĉo ne ripetiĝas!…
— Dio mia!… sed tio ĉi estas terura!… Kial en tia okazo kune kun ĝi ne malaperas ankaŭ la revo pri ĉi tio? Ne… ne… vi trograndigas. Kaj kia estas ĝi, la feliĉo, ke ĝi ne ripetiĝas? Ĉu ĝi ne dependas de ni? Kio mankas poste al homo, ke li ne povas ĝin renovigi?
— La feliĉo… devas esti… pura… ĉu vi aŭdas? Pura kiel la sonĝo de infano, kaj ni ambaŭ estas malpurigitaj de l’vivo.
— Sed ĉu do oni povas ĉesi ami? Ĉu vere, ĉio mortas en ni? Ne… ne… tio ĉi estas neebla… tio ĉi estas mensogo. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne… eĉ ne nova, sed io malnova — malnova, kion mi travivadis iam. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne ploris de longe… Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru… ne, ne malestimu min… nur vi ne malestimu min. La tuta mondo rezignu je mi, ĝi ĵetu koton en mian vizaĝon, mi ne timas ĉi tiun malhonoron… Mi ne hontas ilin… neniun. Mi hontas nur vian malestimon… ĝin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion… nenion volas de vi… Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam, sidiĝi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski! Nikĉjo!… Karulo… ŝi tramurmuris… kaj ŝi falis antaŭ li genuflekse. Rememoru, ke ankaŭ ci amis min iam, ke mi estis al ci kara, karega… ke ci intencis farigi min cia edzino… cia ĝis la tombo por ĉiam.
Mirski frostotremis.
— Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas agrable rememorigi tion nun… ke ci ruĝiĝas nun pro tio. Pardonu min, mi silentos… mi mem ĉesis kredi, ke ankaŭ mi estis pura iam. Kelkafoje ŝajnas al mi, ke mi naskiĝis en iu bierujo. Ofte la teruro min kaptas… mi naŭzas de mi mem, rememorante, ke ankaŭ mi estis senkulpa kiel la aliaj. Sed ĉu mi estas kulpa, Nikĉjo, ke en tiu ĉi mondo oni… la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed ĉu vere ĉio estas finita por mi en tiu ĉi mondo? Ĉu tiu ĉi, kiu ne povas esti cia edzino… ĉu ŝi ne povas fariĝi cia amatino?… amatino, sed cia… nur cia, tage, hore, momente… Ne forlasu min, Nikĉjo, permesu ankaŭ al mi almenaŭ unufoje en la vivo, ke mi mem min donu. Min tedis vendiĝadi. Nikĉjo… karulo, kial ci silentas? Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min, Nikĉjo, kiel min prenas aliaj… Pagu al mi fine…