Выбрать главу

Mirski tuta estis en fajro.

Liaj okuloj brilis — la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo daŭrigis ripetadi la samon.

Li sentis nun, ke antaŭ li staras fantomo de lia iama Nevena, tiu Nevena, pentanta pri sia malsaĝaĵo en la salono… Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue!… kaj tre multekoste.

Li aŭdis en ŝia voĉo sonojn de la antaŭa Nevena, sed la pasia kaj bela vizaĝo… ŝia mirinda talio de formiĝinta virino… formiĝinta ne de amo, sed nur de ĝuoj, malheligadis la puran figuron de l’amata Nevena.

Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hieraŭ, poveble, staris surgenue anstataŭ li iu alia, kaj ŝi senzorge sin fordonadis al liaj karesoj.

Kaj en ĉi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se ŝi senhonte, cinike sin proponus al li, li, eble, kraĉus sur sian junulecan revon kaj prenus ŝin, kiel li estis preninta aliajn virinojn. Sed en ŝia voĉo li rimarkis sincerajn tonojn, melodion de pura amo, de terura pento, kaj tio ĉi lin timigis.

Li vidis, ke ŝi kapablas ekploregi en liaj brakoj kaj finfine ekdezirus ankaŭ lian amon… ŝi ekpetus ĝin.

Kaj li estus devigita ŝin savi kaj pri tio ĉi li ne havis fortojn.

Ŝin preni nur por momento kaj foriri, al li ŝajnis malhoneste. Lian momentan pasion — ŝi opinius kiel revenon de l’malnova sento, ŝi esperus liberigon — kaj li ne povus ŝin liberigi — kaj amuztrompi ŝin li opiniis malnobla.

— Nikĉjo! Nikĉjo, kial ci silentas?

— Nevena!… ekparolis li serioze, mi ne povas esti cia amanto.

Nevena klinis la kapon sur la kanapon.

— Dio mia… Dio mia… Kial? Kial? Kial ĉiu povas min havi… ĉiu… nur ne ci, kiam mi nur cin deziras? Diru al mi, kial? Diru al mi, kial tiam, kiam mi estis nesperta — malsaĝa infano, vi postulis de mi pasiojn, kaj nun… nun, kiam en mi krom pasioj estas nenio alia, ci min rifuzas… kial?

— Tial, ke mi treege amis cin tiam. Mi ne volas malpurigi mian unuan amon. Se mi ne amus cin tiam, mi senhezite cin prenus, sed nun mi ne povas. Ĉu vi komprenis, mi ne povas…

Ŝi levis siajn okulojn al li, kaj Mirski tralegis en ili tian sinceran peton, tian penton pri ĉio, tian soifon pri pura amo, ke li nevole ektimis.

Li vidis, ke ŝi povas esti savita, ke li per unu kiso povus elviŝi la tutan malhonoron el ŝia frunto kaj ŝin levi alten — alten super la popolamaso… sed ankaŭ li estis el la sama amaso… kaj li havis eternajn prenojn-donojn kun ĝi, kaj tion, kion ĉi tiu amaso piedfrapis kaj forlasis sur la strato — li ne kuraĝis levi. Ŝi volis oferdonon de li — li ne povis akcepti tion.

Kaj en tiu ĉi minuto en li aperis sola deziro — ke li tuj foriru de ĉi tie, por ne fari iun abomenaĵon aŭ malsaĝaĵon.

— Aŭskultu, Nevena, li diris serioze, hodiaŭ ci estas tre ekscitita, mi ankaŭ — mi petas vin plej sincere kuŝiĝu, trankviliĝu, kaj morgaŭ… morgaŭ mi venos kaj ni babilos pri ĉio pli serioze kaj pli trankvile. Li stariĝis de l’kanapo kaj prenis sian ĉapon de l’seĝo.

— Kaj vi venos morgaŭ? ŝi demandis lin, fiksante la rigardon en liajn okulojn.

— Jes, mi venos, diris li decide.

Ŝi tralegis liajn pensojn.

Mirski premis ŝian manon forte, dolĉe… malfermis la pordon kaj eliris en la koridoron.

Kiam la servistino lin forkondukis al la ekstera pordo, Mirski haltis momenton.

Li aŭdis el la salono bruon — kvazaŭ falon de peza objekto — lia koro frostotremis, li tuta paliĝis kaj timeme diris al la servistino: "Kuru en la salonon!… Al la sinjorino okazis malbonaĵo"…

Kaj tre rapide, kvazaŭ el la loko de iu krimo, li ekpaŝis al la strato.

Pri unu anguleto de l’animo.

Nevena estas kolera al sia edzo — eĉ ne kolera, sed pli vere disrevita pri li. Li komencis ŝajni al ŝi ne tia, kia ŝi kutimis lin prezenti al si.

Kiel neniam ŝi sentis sin ofendita kaj ne povis paciĝi kun la penso, ke li kaŝas ion de ŝi.

"Ah, tiu tirkesto, tiu tirkesto! Kion mi ne donus, se mi nur povus foje ĝin malfermi kaj vidi, kio estas interne… Tio estas kruela, malnobla, malhonesta de lia flanko: li kaŝas de mi kiel de fremda homo, dum mi rakontas al li ĉion, ĉion…" Momente ŝi kaptis sin mem en mensogo — se li estus tuŝinta per tranĉilo ŝian koron, ŝi neniam konfesus al li sian mallongan romanon kun iu sinjoro, kiu antaŭ ne longe mortis kaj forportis ŝian sekreton en la tombon kun si mem: "Jes, sed tio estas tute alia afero!" — tramurmuris ŝi, tamen ne klarigante al si, kial tio estas tute alia afero. Sed vane ŝi traserĉadis en la estinteco kaj la estanteco de sia edzo por diveni, kion ekzemple li povas kaŝi de ŝi — nenion ŝi trovis. Amanta, delikata, bona, atenta — jen kia ŝi lin konas. Tia li estis ja hodiaŭ, kaj hieraŭ, tia certe li restosankaŭ dum la tuta vivo.

"Ne nur mi lin amas, — ĉiuj lin estimas, laŭdas, metas lin kiel ekzemplon… Kiajn sekretojn povas havi tia homo? Kaj malgraŭ tio li havas sekreton, havas… Kial ĉiam, kiam mi lin trovas serĉantan en tiu ‘mistera tirkesto’, li tuj ĝin fermas, lia vizaĝo ŝanĝiĝas, fariĝas serioza kvazaŭ estas por li malagrable lin trovi apud tiu tirkesto… jes, sekreto estas… nur kia ĝi povas esti?… Kaj ĉu mi neniam ĝin ekscios?… Ĉu en la plej delikataj minutoj mi devos ĉiam senti, ke io nin disigas, ke inter ni estas ‘io alia’… ‘iu alia ino’… Ne, nur tio ĉi estas neebla! Je tia malnoblaĵo li ne estas kapabla… kaj kiu do povas esti tiu ino?… Mi konas ĉiujn niajn konatulinojn… Ne, ne… kaj malgraŭ tio estas, estas io!…"

Tiu ĉi penso ĝis tia grado ŝin persekutis, ke ŝi aspektis kiel malsana.

Nevena komencis vidi en sonĝo tiun tirkeston; kaj en sia sonĝo ŝi legas iajn leterojn trovitajn en ĝi.

Malgraŭ sia profunda kredo en la amo kaj fideleco de sia edzo, Nevena ne povis trankviliĝi, antaŭ ŝiaj okuloj videtiĝis senĉese iu malklara, virina figuro, kiu ŝin incitadis kaj maltrankviligadis. Ŝi ĝin persekutadis, ridadis je sia timo, kaj ĝi, kiel iu malbona spirito, marŝis ĉiam post ŝi kaj kelkafoje ŝajnis al ŝi, ke ŝi aŭdas ĝis siaj oreloj arogantan virinan ridon.

"Sed tio estas kontraŭdia, ke li min turmentu tiel!"

Kaj ŝi ĉiam atendis, atendis, esperante, ke li mem venos al ŝi, ĉirkaŭprenos ŝin kaj diretos: "Jen la ŝlosilo, iru vidi, kio estas interne kaj trankviliĝu!" Nevena opiniis, ke li devas fari tion. Iun tagon ŝi eĉ pensis, ke "se ĝis la vespero li ne faros ĝin, tio signifos, ke tie ĉi estas io, ĉu li ekamis iun alian, ĉu… ĉu… en ĉiu okazo ĉesis min ami."

Nenio simila okazis. Ŝia edzo post la vespermanĝo kiel ĉiam leviĝis kaj foriris en sian kabineton.

Nevena decidis, kio ajn okazos, peti klarigon de li.

Enirinte en la kabineton, ŝi sidiĝis en la apogseĝon, li flanken ĵetis la paperaĵojn kaj delikate ŝin ekrigardis.

— Kio estas?

— Kio estas?! Estas tio, ke mi suferas, ĉu vi komprenas? Mi suferas tiel, kiel neniam dum mia vivo… Vi min turmentas kaj returmentas senkompate…

— Ĉu denove pri la tirkesto? li demandis ŝin ridetante — kaj mi pensis, ke vi ĝin forgesis jam.

— Jes, jes, denove pri la tirkesto, pri tiu malbenita tirkesto, kiu donas al mi trankvilon eĉ ne unu minuton, nek tage, nek nokte.

— Ĉu vi serioze parolas aŭ ŝercas?

— Mi ne ŝercas, Mitjo, kaj parolas al vi plej serioze, ĉu vi scias, ke al mi kelkafoje ŝajnas, ke vi estas iu krimulo, ke vi kaŝas ion teruran en tiu ĉi tirkesto… mi komencis timi — kion, mi mem ne scias… sed ĉiam ŝajnas al mi, ke ĉe ni okazos io…

— Ĉu vi scias, Nevena, vi eble estas malsana; mi ne povas vin kompreni, kial tiu ĉi tirkesto estas enirinta en vian kapon.

— Mi ne estas malsana, Mitjo, sed diru al mi, kio estas en tiu ĉi tirkesto? Malfermu ĝin antaŭ mi kaj mi trankviliĝos…

— Ĉu ne milfoje mi diris al vi, kaprica infano, ke nenio estas… Estas kelkaj kajeroj kun miaj skribaĵoj kaj nenio alia. Tiu ĉi tirkesto fariĝis ĉe vi ideo… fiksa…