Выбрать главу

"Kiu ekkredus, ke tiu ĉi homo povas esti tiel hipokrita, tiel sensenta, tia egoisto. Sed ĉu mi vere estis blinda por ne povi eĉ unufoje kapti en liaj okuloj la malestimon? Ne, mi ne estis blinda, mi memoras ĉiujn liajn vortojn, gestojn … Dio mia! Kian komedion li ludadis dum sia tuta vivo! Sed kial? Kial? Ĉu vere li ne povis veni ĉe min kaj diri al mi: 'Nevena, mi ne plu amas vin, ni devas disiĝi!' … Sed kien, kien foriris tiu amo, pri kiu li rakontadis al mi antaŭ la edziĝo kaj poste … post la edzeco … Li certe ankaŭ tiam ne amis min … Li edziĝis je mi kvazaŭ li aĉetus ludilon en iu magazeno … Sed en kiu ni kredu tiam? Kiun ni amu? De kiu ni atendu reciprokecon, se la plej belaj homoj laŭvide estas tiel senanimaj kaj kruelaj? … Kaj mi kredis min feliĉa, mi imagis al mi, ke oni envias al mi." Ĝis tia grado ŝi estis konsternita de tiu frapo, ke ŝi ne volis kaj ne povis pli profunden enrigardi en sian animon kaj vidi, ke eble ankaŭ ŝi, kiel li, povus skribi samajn paĝojn … Ŝi sentis nur unu aferon, ke la homo, kiun ŝi opiniis kapabla morti por ŝi, eĉ larmon li ne verŝus se ŝi malaperos … Eĉ ŝajnis al ŝi, ke li nome tion atendas malpacience. Ŝia Mitjo, ŝia idealo, tiu perfekta homo, montriĝis plej ordinara mortemulo. Kaj, ĉu eĉ la simplaj mortemuloj tiel amas siajn edzinojn?

Dum momento, ŝi levis sian kapon kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen.

"Sed ĉu vere ĉio ĝis nun estis sonĝo? Ke jam la antaŭpasintan tagon tie ĉi, sur la sama kanapo, li ne sciis per kiaj plej delikataj vortoj min nomi … Sekve li ankaŭ tiam mensogadis … Sed ĉu mi povas de nun vivi kun li? … Kiel post tio ĉi mi permesos al li min karesi, sciante, ke samtempe li pensas pri tute alia afero … Dio mia! Ĉio estas finita inter ni!" Kaj ŝi ekploris kiel infano … "Kial, kial mi malfermis tiun ĉi tirkeston? Kial mi tralegis tiun ĉi kajeron? Ĉu ne estus pli bone, se mi nenion scius kaj se mi vivus kun iluzioj, ol kun tia efektiveco? Li estas malbona! Egoisto! Sensenta! Sed malgraŭ tio mi ne povas vivi sen li!" Kaj nur la sola penso, ke ŝi povas apartiĝi de li, ŝin ĵetadis tutan en malvarman ŝviton. "Ne, mi silentos! Mi silentos! … Mi kaŝos la kajeron, fermos la tirkeston kaj per nenio, per nenio mi malkovriĝos, ke mi scias ĉion. Mi ankaŭ havos unu anguleton en la animo, kien neniam kaj neniun mi enlasos … al li mi diros, ke se li ne scias, kial li edziĝis je mi ― mi scias kial … kaj mi lin faros feliĉa, se eĉ mi devus morti por tio!"

Post tio ŝi kolektis la kajerojn kaj volis stariĝi de la kanapo. Sed jen ― la pordo de l'kabineto malfermiĝis … Nevena elkriis kaj paliĝis kiel tolo. En la ĉambron eniris ŝia edzo. Mitjo alpaŝis al Nevena kaj paliĝis ne malpli ol ŝi vidinte siajn kajerojn dismetitaj sur la kanapo.

― Kio estas ĉi tio? Kio estas ĉi tio? kriis li, ne kredante siajn okulojn, ke ŝi kuraĝis malfermi lian tirkeston. ― Kion vi faris? Vi tralegis tion ĉi?

Ne estis bezone, ke Nevena respondu al li: li komprenis de ŝia vizaĝo, ke ŝi tralegis ĉion. Terura indigno kaptis lian tutan estaĵon ĉe la penso, ke ŝi estas permesinta al si traserĉadi lian animon … En tiuj ĉi minutoj ŝi montriĝis al li kiel iu agento de la sekreta polico. Kun premitaj, pro kolero, dentoj li stariĝis kontraŭ ŝi kaj ekkriis: "Kiel vi kuraĝis, kiel vi kuraĝis fari ĉi tion? Kiu donis la vi tiun rajton? Aŭ vi pensas ke estante mia edzino, vi povas eniradi en mian animon kiel dum vizito ĉe viaj najbarinoj? … Ĉu vi ne scias, ke tio ĉi estas spionado … la plej terura spionado … kaj ĉu vere troviĝus iu frenezulo edziĝi, se li scius, ke vi pretendas tiajn rajtojn al li? … Diru al mi, diru al mi kiel vi kuraĝis fari tion?"

Nevena nenion respondis al li, ŝi timis lin kaj ne kuraĝis lin ekrigardi.

― Diru al mi ĉu mi permesis al mi iam grati en via animo? Ĉu homo mi estis, kiun vi amas aŭ malfeliĉulo loĝanta sub polica observo? … He … Kion vi faris nun? Ĉu vi scias, ke post tio ĉi mi ne povas vivi kun vi? … Eĉ se mi volus, mi ne povas … Mi ne povas vivi kun homo, kiu eniras en mian animon kiel iun drinkejon. Kaj tio ĉi estas nomata ĉe vi pruvo de senfina amo! …

Pro kolero li ne povis paroli. Li sidiĝis sur unu seĝon kaj enpensiĝis: "Kiaj kreitaĵoj estas tio ― la virinoj! Kaj kiaj komprenoj pri amo! Kaj kion ŝi faris nun? … Ŝi eksciis … pri la kvin miloj da frankoj … Ĉu do mi povos post tio ĉi vivi kun ŝi? … Nesatiĝeblaj kreitaĵoj! … Ne sufiĉas al ili tio, kion oni donas al ili de sia ekzisto … ne, ili nin bezonas tutan, kun ĉiuj nervoj kaj cerbo … Jes … jes, mi ŝin forlasos …"

Li stariĝis.

― Ĉu vi scias, Nevena? Se estus trovinta tiujn ĉi kajerojn iu mia malamiko, mi pli volonte paciĝus, ol nun. Mi komencus batalon kontraŭ li, mi batus lin per liaj mankoj, mi lin malamus, eble mi lin mortigus … Kaj kun vi kia batalo? Aŭ mi devos komenci min pravigi, peti pardonon … Ne, ne, de nun pluen niaj plej ordinaraj delikataĵoj estos falsaj … nesinceraj … Vi disbatis ankaŭ tiun feliĉon, kiu estas ebla en tiu ĉi mondo … Vi volis min ekkoni nepre tutan … kaj vi ekkonis min … ĉu vi konvinkiĝis nun, ke nepre tuta homo ne povas esti amata, ĉar li valoras nenion. Ĉu mi ne estis prava dirante al vi ne grati tre multe en via feliĉo, se vi ne volas ĝin kripligi … Kaj kion vi gajnis nun? … Mi ne povas vivi kun vi … mi ne povas … eĉ se mi volus … Niaj rigardoj ne povas renkontiĝi plu, ne mallevante niajn okulojn unu antaŭ la alia …

Kaj ne ekrigardante ŝin, ne dirinte al ŝi adiaŭ, li eliris el la ĉambro.

Nur nun Nevena komprenis, ke tiu ĉi homo, kiu montriĝis al ŝi tiel terura post la tralego de la kajeroj, estis al ŝi tiel kara, ŝatata pli ol ĉiam. Ŝi ĉion, ĉion pardonis al li nun … nur ke li restu ĉe ŝi. Ŝi kontentiĝos per tio, li vivu kiel li volas, li faru kion li volas, nur li ne foriru.

Malfrue dum la nokto lin atendis Nevena, sed li ne venis. Matene ŝi ricevis de li leteron, ke li foriras en la provincon, en sian naskurbon, ĝis kiam ŝi decidos kion ŝi faros.

Tiu ĉi letero donis al ŝi esperon … "Li certe volas minaci min, puni min … Ne, ne, tiu ĉi homo meritas esti amata, kia ajn li estas … antaŭ li mi ne hontas humiliĝi kaj lin peti". Kaj ŝi skribis al li tian leteron, kian ne skribus eĉ kondamnito por amnestio. Ŝia letero trankviligis ŝin, ŝi pensis ke la ventego forpasos kaj denove ekestos por ŝi trankvilaj tagoj en la vivo.

Post kelkaj tagoj Mitjo ricevis rekomenditan leteron de sia edzino, sed ne respondis …

Du talentoj.

La fiakro haltis antaŭ la hotelo, pli vere gastejo. Irmov malsupreniris de ĝi kaj ordonis ke oni portu la pakaĵon supren, pagis la veturigiston, donis al li trinkmonon kaj eniris la kafejon, la malsupran etaĝon de la konstruaĵo.

La domomastro estime lin renkontis.

― Preparu supre por lavi min kaj por la vespermanĝo ion facilan: supon de kokido kaj duonkuiritajn ovojn. Mia stomako estas iom delikata, ĝi ne povas ĉion toleri, ― li senkulpigadis sin.