Выбрать главу

La domomastro promesis ĉion. Li sciis, ke tiaj stomakoj bone pagas, des pli, ke la sinjoro ŝajnis esti iu altrangulo. Tian formon de vintra palto li vidis nur en Sofio. La publiko en la kafejo atente rigardis la novalveninton kaj kun rideto aŭdis la mendon por vespermanĝo. Ili kvazaŭ ne kredis, ke la stomako ĉe la homoj estas diversa kaj ke ekzistas bulgaro, kiu ne povus digesti ion en tiu ĉi mondo.

La hotelmastro kun la nova vojaĝanto iris supren. Ĉiuj ekparolis.

― Kiu estas tiu ĉi?

― Estas iu inĝeniero … diris unu, multe da tiaj pasas nun.

― Devas esti iu revizoro …

― Revizoro! … ekridis alia. Kion li revizios ĉi tie? En la tuta ĉirkaŭaĵo oni ne povas trovi 100 groŝojn entute.

― Eble nur tiel pasas la homo.

― Kien li pasos? Ni ja estas ĉe la fino de la mondo.

Post unu horo Irmov malsupreniris lavita, kombita, kun aliaj vestoj. Li sidiĝis apud unu tablo, superŝutita de gazetoj, sed ne kuraĝis ilin tuŝi, preskaŭ ĉiuj ĉefartikoloj estis makulitaj de diversaj manĝaĵoj.

― Ĉu la manĝaĵo estas preta? demandis li.

― Bonvolu, sinjoro, en la alian ĉambron, tie manĝas la oficistoj.

Irmov pasis en la alian ĉambron kaj trovis tie 5 ― 6 personojn, lokajn grandulojn. Unuj el ili legis gazetojn, aliaj parolis pri la kuirejo kaj kritikis la pasintjaran kuiriston. Irmov sidiĝis, laŭte tusis, alkroĉis la viŝtukon ĉe la kolumo, tiris flanken malplenan manĝilaron kaj atendis. Oni alportis al li buljonon de kokido. La abonantoj delasis la gazetojn, ĉesis paroli kaj nevole observadis la novalveninton. Scivolemo, miksita kun envio, estis legebla en iliaj okuloj. Ili instinkte malamis tiun ĉi homon, venantan de alia mondo ― de tie, kie ili neniam estis, aŭ, se ili estis, apenaŭ reestos tie. Kaj li eĉ ne rimarkis, aŭ ŝajnigis, ke li ne vidas ilin. Ĉi tio ankoraŭ pli malicigis ilin. Se ili estus certaj, ke li ne estas iu altrangulo, kiu per unu kapto ĉe la kolumo povas ilin forigi de la terglobo, ili estus aranĝintaj al li iun lokan ŝercon. Sed ĉiu lin konsideris kiel grandulo de sia ministerio.

Vespermanĝinte, Irmov diris, ke oni alportu al li supren la kafon, lin veku frue kaj supreniris en la hotelon. Ĉies buŝo malfermiĝis.

Ili saltis antaŭ la hotelmastro por demandi, kia homo estas tiu.

Plena disreviĝo kaj grimacoj. La novalveninto sin enskribis en la libro de vojaĝantoj: "verkisto".

― Vidu lin! … kaj malmulte restis, ke mi lin konsideru kiel ĉefrevizoron.

― Diablo prenu ankaŭ la verkistojn! … Ĉu ili kun buljonoj sin nutras.

Ĉiuj kvietiĝis. Kaj kelkaj, kiuj antaŭ momento pensis ekrigardi tiun ĉi vesperon en la kasojn, vokis al la knabo alporti la triktrakon. Neniu volis scii, ke supre super iliaj kapoj maldormas bulgara verkisto kaj, eble, gale jam puŝas ilin sur sian plumon. Li ne povis rompi ilian pacon, li ne estis timinda, li ne estis revizoro.

* * *

La alian tagon Irmov iris en la gimnazion renkontiĝi kun instruisto, kiun oni rekomendis al li, por lin helpi en la kolekto de materialo por lia nova historia romano. La instruisto apenaŭ ne svenis, sciiĝinte kun kiu li parolas, kvankam post momento li estis devigata konfesi, ke preskaŭ nenion li legis de liaj verkoj.

― Ah! vi ne scias, sinjoro Irmov, kiel la provinco mortigas la homon, precipe nin, la instruistojn. Ĝi elsuĉas nian tutan sangon, kaj ni fine fariĝas konservaĵoj. Kaj ne ke mankas tempo kaj legaĵo … ne, sed por kio? Por vivi kaj morti ĉi tie, eĉ tio ĉi, kion oni legis, pli ol sufiĉas. Bulgario nin oferas kaj ni ĝin akceptas por peco da pano. Ni perdis ĉi tie apetiton vivi, kaj sen tiu ĉi apetito oni, se ne kadavro, almenaŭ estas malsanulo. Ni dum nia tuta vivo gardas dieton.

Irmov nenion reparolis al li. La instruisto daŭrigis.

― Vi, eble, diros al mi: la legado estas celo, ne rimedo … Ne estas tiel. La libro restas ĉiam libro kaj ne povas anstataŭigi vivan homon. Estas minutoj, kiam mi estus preferinta la societon de iu vivĝoja stultulo antaŭ ĉiuj volumoj de la eŭropaj verkistoj. La libro sen societo estas terura. Ĝi naskas revojn kaj apetitojn, kaj la ministerio delonge per cirkuleroj malpermesis revi kaj tromanĝi. Ĉu vi scias, ke iam mi volas forkuri de ĉi tie, kien miaj okuloj vidas. Iri en Sofion, fariĝi kelnero en iu bierejo ― tie la vivo estas ĉiam pli enhava ol la nia. Se mi estus Napoleono, mi neniigus la malgrandajn urbojn kaj vilaĝojn. Ne estas tiom terura la malsato, la mizero, terura la soleco tie ĉi … tiu ĉi ĝismorta izoleco de ĉio. Ni, ĉi tie, ne pri vagonaro, sed pri fiakro ĝojas kiel infanoj. Ni malkutimis je poezio, muziko, kantoj. Ni forgesis virinajn karesojn. Vilaĝanino kelkafoje nin allogas pli, ol vin viaj dekoltitaj belulinoj en la baloj. Ni atrofiĝiis ĉi tie kaj similas je mumioj, nur ke ni ankoraŭ spiras, pensas kaj sentas, ĝis kiom al ni permesas la budĝeto kaj la ministerio.

Irmov lin aŭskultis kaj plene komprenis lian humoron. Kaj en la profundo de sia animo li estis kontenta, ke la sorto ne destinis al li tian parton. Li neniam paciĝus kun tio. "Malfeliĉuloj!" li pripensis kaj ne trovis bezone eĉ lin konsoli.

Marŝante tra la urbo, ili pasis preter alta, duetaĝa domo kun vendejo malsupre kaj vasta korto malantaŭe.

Sur la supra etaĝo estis balkono.

― Al kiu apartenas tiu ĉi domo? demandis Irmov.

― Al riĉa maljunulo, sed nun ĉio estas en la manoj de lia bofilo Linovski. Verŝajne vi ne konas lin, la tutan regionon li tenas en sia poŝo. Post nelonge li estos deputito, kaj delonge li devus esti pendigita.

― Linovski! … mi konis tian homon iam. En Francio li studis leĝosciencon, poste li havis disputon kun la juĝejoj pro falsigo de diplomo.

― Tio ĉi estas malnova historio. Nun li falsigas ankaŭ la patrinan lakton de siaj infanoj, sed la leĝo ne tuŝas lin.

― Do, li estas la sama Linovski?

― Devas esti la sama, ĉu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin … nenion li timas, nenion li konfesas.

Post momento ili disiĝis kaj Irmov iris en la restoracion.

Apud la tablo, ĉe kiu li tagmanĝis, sidis tuta kompanio de geviroj.

Lia manĝilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi iujn el ili.

― Pardon! … ĝentile diris li.

La kompanio komencis senkulpiĝi, ke ĝi estas okupinta lian tablon.

― Estas nenio … estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable … Post kvin minutoj li konatiĝis kun ĉiuj.

― D ― ro Ivanov! …

― Membro de la tribunalo Rankov …

― Instruisto Markov …

― Kapitano Ŝevronov …

― Sinjorino tia … k. t. p.

Post iom, eksciinte, ke Irmov morgaŭ forveturos al iu vilaĝo ― ili decidis iri tien gaste ĉe la landlima kapitano.

― Ni prenos manĝaĵon kaj trinkaĵon …

― Ĝuste la noktoj estas lunaj …

― Nur nokte kun fiakro … kun glitveturilo, ― insistis la sinjorinoj.

― La elspezoj po egale, laŭtiĝis iu.

Ĉe la penso pri la morgaŭa festeno, la kompanio gajiĝis kaj ĉiuj komencis rigardi ĉu iu ne trompiĝos regali.

Neniu decidiĝis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la restoraciestro.