Выбрать главу

― Alportu bieron!

― Kiom?

― Kiel kiom? kiom ni estas: 7 ― 8 ― 10 bierojn.

La kompanio ridaĉis ĝis la oreloj.

― Kaj tio … daŭrigis Irmov, alportu ian almanĝaĵon por la biero … nur pli multe, kaj por la sinjorinoj … kion ili amas?

― Ankaŭ ili trinkas bieron, diris iu.

La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, ĉiuj tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin: kiel ili vivas, kien ili iras, ĉu ili havas distrojn.

― Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie ĉi vivaj enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon …

― Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie ĉi? tutan tagon ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie ĉi kaj la unuan de ĉiu monato trak … trak 400 franketojn kaj iom pli …

― Ne estas tute tiel … ĉu ni ne gardas la landlimon! La serboj … ni ekaŭdas ion, preparas sin kontraŭ Aŭstrio …

― Ili preparas porkajn kolbasojn por Aŭstrio … Ci demandu nin, la mizerulojn. Tutan monaton ci ĉirkaŭiru la regionon, tage ci ne havas tempon manĝi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas, kaj kiam ci iras, oni ne pagas, ĉiam amikoj estis … konatuloj. Kvazaŭ la medicino havas ion komunan kun la amikeco.

― Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov.

― Kiel ĝi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50 frankojn ci ne povas enspezi monate. La ĉi tieaj homoj estas tiaj, ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn.

― Do, la salajro ne sufiĉas?

― Por pano ne sufiĉas, kaj vi ja scias, la scienco marŝas, ne atendas … necesas novaj libroj, gazetoj, perfektiĝoj.

― Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun ĉi jaron ci prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel ŝajnas al ci? Puran monon da 236 frankoj 36 centimoj, turnu ĝin ĉiel, restas ĉiam tiel. La tuta regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edziĝofesto monon ci ne havas, aŭdigis sin la juĝisto.

― Kial ci ne fariĝas advokato?

― Mi ja fariĝos … Ankoraŭ du jaroj restas al mi ĝis pensiuliĝo.

Unuvorte, estis eĉ ne unu kontenta homo ― ĉiuj estis ofenditaj de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin.

― Mi komprenas, daŭrigis la kapitano, ni aŭ devas havi armeon kiel decas, aŭ oni ĝin maldungu. La armeo estas ĉio por la regno. Oni devas memori, ke la oficiro ne estas ŝtata. Se vi volas pacon, preparu vin por milito, diris Napoleono ― ergo ― pagu bone viajn oficirojn.

― Antaŭ ĉio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj urbanoj ― malsanaj soldatoj. Mens sana in corpore sano. Do, la kuracistoj devas esti plej bone garantiitaj.

― La fina celo de ĉio estas la justeco ― al ni venas kaj ŝtataj, kaj militistaj, kaj malsanaj, kaj sanaj … Anglio, diris mi ne memoras kiu filozofo, tenas sian tutan ŝiparon kaj armeon, por ke funkciu kelkaj magistratoj. Jen kial la situacio de l'juĝisto devas esti plej multe asekurita.

En la kompanio sidis iu popolinstruisto de la vilaĝoj. Aŭskultante ilin, li ne kuraĝis plendi: li hontis diri antaŭ tiom da homoj kian salajron ricevas, kaj krom tio li ne konis iun scienculon dirinta ion en favoro de l'bulgara popolinstruisto.

Post nelonge Irmov denove mendis po unu biero. Iom post iom la interparolo perdis la sciencan karakteron, ili komencis rakonti diversajn bulgarajn ŝercojn kun loka koloro. Ĉe kelkaj pli fortaj pecoj la sinjorinoj prenis tiajn virgajn fizionomiojn, ke la tuta pipro de la anekdotoj trafalis sencele. Poste ili pasis al la kantoj. Irmov trian fojojn mendis bieron kaj pozitive ĉarmis ĉiujn. Kelkiuj eĉ demandis lin, kie ili povas trovi liajn verkojn.

― He, tio, la verkistoj estas malŝparuloj, tramurmuris iu al sia najbaro.

― Kompreneble, saĝon ili havas senpage; li sidiĝas, skribaĉas ion fuŝe, iun mokaĵon … kaj hop, 100 fr. Oni diras ke Vazovnote 4 per siaj romanoj konstruis domojn.

― Kaj ni nian tutan cerbon eluzas por 200 fr. monate.

Post la kantoj oni metis la tablojn flanken, trovis ie du ekdormintajn ciganojn, vekis ilin kaj komenciĝis dancoj. Iun tempon la kompanio tiel entuziasmiĝis, ke ĝi elkriis eĉ "hura", kiam Irmov deklaris al la restoraciestro, ke hodiaŭ li pagas ĉion.

― Tamen, honte estas, flustris iu al siaj kamaradoj. La homo estas ĉi tie pli ĝuste nia gasto, kaj ni lin lasas pagi ĉion.

― Kiu lin devigas, li mem volas …

― Ne decas, ankaŭ ni devas pagi ion. Kion pensos la homo pri ni? Li nin priskribos ie.

― Kaj ree li havos sian monon.

Ĝis la 4a horo matene daŭris la vesperfesto. La restoraciestro ankaŭ estis kontenta de la verkisto kaj, kiam ĉiuj stariĝis por foriri, li saltis kaj mem donis al li la surtuton. Ili eliris sur la straton kaj faris tian bruon, ke la ekdorminta patriarkeca urbeto tuta saltis el la lito, kvazaŭ pro brulado. Sed la policestro estis kun ili, kaj la du patrolaj policanoj respekte salutis la kompanion.

* * *

Du ― tri fojojn post la interparolo kun la instruisto, Irmov renkontadis Linovski en la stratoj, sed ankoraŭ de malproksime li ĉu revenis malantaŭen, ĉu deiris en alian straton. Li neniel volis renkontiĝi kun homo, al kiu li jam kiel studento ne donis la manon ― precipe, kiam li eksciis, ke li nun tro riĉiĝis kaj fuŝagas en la tuta regiono. Do, ne vane oni antaŭdiris, ke tiu ĉi homo je ĉio estas kapabla … ke por li elekto ne ekzistas en la vivo.

Sed iun fojon okaze ili renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo. Irmov ne sciis kion fari kaj nevole haltis.

― Irmov!? ĉu estas vi? Mi vin serĉis, sciiĝinte, ke vi estas tie ĉi. Oni diras al mi, ke vi estis en la vilaĝoj … kolektas materialon por nova dramo … aŭ romano. Mi de tiuj aferoj ne multe komprenas, sed viajn laboraĵojn mi legis. Ĉiam vi flugas alten, homojn de Marso priskribas … ĉiam honestaj … ĉiam herooj ― eĉ ne unu malbonulo. Vi restos tie ĉi ankoraŭ iun tagon, jes? Mi volas vin vidi, iom interparoli. Kiom da jaroj ni ne vidis nin! Ni ja estis kunlernantoj ― kaj hodiaŭ … tiun ĉi vesperon vi vespermanĝos ĉe ni? … ne … ne … ĉi tio estas decidita.

― Mi apenaŭ povos, diris sendecide Irmov, tiun ĉi vesperon mi volas iom labori.

― Nenia laboro … En Sofio vi laboros. Kie vi laboros en la ĉi tiea atmosfero. Jam nun ni iros kune hejmen.

― Sed min oni atendos tie. Estas instruisto, al kiu mi promesis.

― Li atendos … mi sendos la serviston diri al li, ke vi estas ĉe mi. Kaj kion vi manĝos tie? Tiu bajnote 5 Koljo ilin nutras tiel … Miajn porkojn mi pli bone nutras.

― Sed por mi tie oni kuiras speciale.

― Ankaŭ mi preparos ĉion speciale por vi, kaj vinon ― vi ne trinkis tian. Mi al la tuta regiono liveras vinon, sed vinon … trinkas nur mi. Neniamaniere mi allasos, ke vi nutriĝu tie. Ne rigardu la oficistojn ― ili manĝas kion vi donas al ili. Ili ne rajtas havi guston. Ilia stomako devas elteni dum 15 jaroj la venenojn de via baj Koljo … kaj tiom. Poste enterigo, pensio … orfoj, estontaj oficistoj ktp. Sed sufiĉe ni parolaĉis, ni iru. Vi ne povas prezenti al vi kiom mi estas kontenta.