Выбрать главу

Momenton li haltis, verŝis vinon en sian glason, eltrinkis ĝin, viŝis siajn lipojn kaj ankoraŭ pli nerve daŭrigis.

― Kvazaŭ nun mi ĝin memoras, tri tagojn mi estis manĝinta nenion ― kaj tiam unuafoje venis al mi la ideo, kvankam mi studis la juron, ke ne estas justeco en tiu ĉi mondo. Kien mi ne vagis en Eŭropo por serĉi panon kaj laboron, mi apenaŭ subtenis min. Kaj iun belan tagon, eĉ sen plej malgranda riproĉo de l'konscienco, mi fabrikis mian diplomon. Kaj, prave diri al vi, mi pli meritis ĝin ol multaj aliaj. Ankaŭ nun ĉiujn miajn procesojn mi mem gvidas, speson mi ne donas al advokatoj; kaj miaj procesoj estas ĉiuj ĉarlatanaj de ambaŭ flankoj, mi ruinigis la plej famajn friponojn tie ĉi. Pasante tra la stratoj, ne estas homo, kiu ne tremu pro mi. Al ĉiuj mi eniĝis en la cerbo, la animo kaj la poŝo, kaj mi dormas trankvile kiel novenaskita infano. Mi suferas nek sendormon, ne perdas eĉ apetiton. Kial vi rigardas min tiel, Irmov? Vi miras, ne kredas? Vi pensas, ke mi ŝercas, ke mi afektas, ke pro ebrieco mi parolas tiel? Vere, la vino malligis mian langon, sed mi ankaŭ en sobra stato ĉiam tiel pensas. Mirinda homo vi estas! Kial vi fiksis la okulojn sur min kaj min rigardas, kvazaŭ vi supreniris la Eiffel ― turon? Ne estas vi por tie … ne estas: tre facile senkonsciiĝas via cerbo, vi falos. Kaj vane vi imagas, ke vi estas iaj elektitoj en tiu ĉi mondo, ke vi estas naskitaj speciale por ĝin ordigi. Vana babilo … Ne estas tiel, Irmov! Kaj ne nur vi: nek Ibsen, nek Tolstoj ŝanĝos la mondon ― mi ŝanĝos Bulgarion kaj tiaj kiel mi, ĉar mi estas forto, aŭtoritato … kaj mi dispremos ĉion, kio aperos antaŭ mi. Mi estas nun inter porkoj ― morgaŭ vi vidos min en la parlamento. Leĝojn mi kreos kaj vi obeos min, kaj ne mi vin. Vi ja daŭrigu skribi viajn dramojn, se vi ne havas alian laboron.

Liaj okuloj brulis. Lia vizaĝo malheliĝadis. Malbonsigna fajro erarvagis en liaj rigardoj, kvazaŭ li denove travivis ĉiujn siajn suferojn kaj iun minacis pro ili.

Al Irmov fariĝis ĉio tie ĉi malplaĉa: kaj Linovski, kaj tiu ĉi meblaro, kaj tiu ĉi vespermanĝo.

Al li komencis naŭzi, kvazaŭ li manĝis ion malbonan, nesanan. Kaj li sentis senfinan deziron pli baldaŭ foriri de ĉi tie.

― He, tempo estas jam, Linovski! li diris kontraŭvole ridetanta, stariĝinte de la seĝo.

Linovski rekonsciiĝis.

― Kion? Ĉu vi foriros? Mi tedis al vi, ofendis … vi ekhontas pro mi, ĉu ne? vi pentas, ke vi venis, sed ne koleru al mi. Plej poste ne estas mi, kiu malkonvinkos vin, kaj kiam mi venos en Sofio, ne forkuru de mi: eble mi estos bezona al vi iun tagon. Kaj ja, prave diri al vi, se mi estus peninta fariĝi kiel vi, certe ĝis nun skribisto mi estus ie kaj pensus, ke Bulgario estas kreita por ĉiuj, sed ne ankaŭ por mi.

― He, adiaŭ … diris Irmov.

― Adiaŭ … kaj vidu, kiam vi iros en Sofio, skribaĉu iun felietonon pri la provincaj bestmontrejoj, kaj min insultu bone por edifo de la juna generacio, sendu al mi ankaŭ la gazeton, mi ne koleros al vi. Mi min konas tre bone kaj duan fojon se mi naskiĝus, ĉiam tiel mi vivos. Kaj sen ofendo, Irmov, se mi eĉ nur eksentus, ke miaj infanoj skribas versojn, iliajn manojn mi fortranĉos. Adiaŭ.

La morgaŭan tagon Irmov forlasis la urbon.

Sidiĝinta en la fiakro, li penis pensi pri sia nova romano, vicigadis en sia cerbo la ombrojn de la iamaj puraj bulgaroj, kaj antaŭ li nevole videtiĝis la ebria Linovski, kaj apud liaj oreloj ankoraŭ sonis lia malagrabla voĉo.

Ili alvenis ĉe la stacidomo.

Irmov supreniris la vagonaron.

Sed ankaŭ en la kupeo, lokita sur mola kanapo, li ne pensis pri Sofio, kie lin atendis edzino, kamaradoj, literaturo ― kaj antaŭ liaj okuloj kiel viva staris la figuro de lia iama kunlernanto.

Ili alproksimiĝis Sofion.

Ili eniris la stacidomon. Irmov eliris el la kupeo. Sur la platformo lin atendis lia edzino.

Unuan fojon li rimarkis, ke ŝi ne estas tiel bela, nek tiel aminda, kiel li imagis al si pli frue.

Kaj kiel neniam li rimarkis, ke ŝia ĵaketeto estas iom eluzita.

Ili sidiĝis en fiakro. Ili alvenis hejme.

Irmov eniris en sian kabineton ― malgranda, malalta ĉambreto kun ordinara ligna tablo, apogita ĉe la muro, kun arigitaj sur ĝi en malordo libroj kaj broŝuroj. Kaj, ne sciante kiel, li sidiĝis apud ĝi kaj enpensiĝis.

― Niĉjo, li aŭdis la voĉon de sia edzino, venu, la vespermanĝo estas preta.

― Tuj, elkriis li iel nerve.

Kaj denove antaŭ li videtiĝis la granda korto, en ĝi ridetanta ĝis la oreloj, memkontenta Linovski … apud li juna, bela, majesta, ridetanta virino ― kaj apud ili staranta, dentmontranta porko, kvazaŭ kune kun ili ĝi ridis al li pro io.

Piednotoj de l'tradukinto

note 9 Pitoreska vilaĝeto ok kilometrojn okcidente de Sofio, en kiun oni ofte iras por pasigi la somerajn tagojn.

note 10 20 frankaj ormoneroj.

note 11 la bulgara nacia poeto.

note 12 Ordinare la bulgaroj alnomas per baj ĉiujn pli aĝajn virojn.

note 13 Tiel la bulgaroj ordinare nomas la Okcidentan fremdlandon.

note 14 Tiam Bulgario estis princlando.

note 15 t. e. poŝtmandatoj internaciaj, kiuj ĉe ni estas bluaj.

ESPERANTO ― LITERATURO

Bennemann, Pauclass="underline" Internacia legolibro

TRA LA MONDO

1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. 1922. 2a eldono. 96 paĝoj. Kartonita.

2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponaĵoj. 1922. 144 paĝoj. Kun 12 paĝa muzika aldono. Kartonita.

– Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Handel ― Mozart ― Wagner) Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.

– – Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtelik, iama orkestrestro ĉe la opero en Leipzig. 1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita.

Dietterle, Joh., Prof. D ― ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.

Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto de la altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.

Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita.

Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano originale verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.

Moliere: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita.

Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.

Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D ― ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto ― Instituto por la Germana Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj: