Выбрать главу

Pro rapida parolmaniero kaj ekscitiĝo Mirski haltis momenton.

― Mi vin petas, daŭrigu … al mi estas tiel agrable vin aŭskulti. Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis pura, senkulpa … Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi mem, ĉu mi estis tiam sincera? ĉu mi ne afektis? …

― Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio … mi ekkonus la afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre juna vi estis ankoraŭ. Kaj kian intereson vi havis, por afekti! … ne … Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema juĝisto, kaj mia krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio finiĝis ĉio. Jen la homa ĉasteco … Infana kaj malsaĝa ĉasteco! …

― Kaj ĉu vi memoras la leteron? …

― Ĝian enhavon … jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu ĉiam murmuretis al vi pri ideala amo … pri parenceco de l'animoj … –estis ordinara homo, serĉanta nur voluptan amon … ke vi disreviĝis en ĉio … ke ne estis amo en tiu ĉi mondo … ke ĉiuj viroj estas la samaj … ke vi hontis aminte min … ke, se tio ĉi estas amo … tiam pli bone estas edziniĝi je la kolonelo. Li almenaŭ ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed serĉas en la virino nur virinon …

― Kaj mi edziniĝis je li kaj venĝis al vi … diris Nevena kun maldolĉa rideto.

― Ĉu vi scias, sinjorino, daŭrigis Mirski, mi donus nun dek jarojn de mia vivo, se povus reveni ĉio ĉi tio denove … nur sen tiu vespero, ĉar tiam mi sentis la poezion de l'vivo. Depost tiam sekvis, mi ne neas, ankaŭ gajaj minutoj kaj ĝuoj, sed la poezio ne ripetiĝis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolĉe … pasie, sed ne estas plu tiu aromo, tiu printempo de l'sentoj. Sole dum la unua amo oni amas nur per la koro, ― ne enmiksante la saĝon. Pluen la kalkuloj venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas eĉ en la brakoj de l'amata estaĵo.

Nevena aŭskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis ŝian animon, kvazaŭ ŝi sentis tiun ĉi vesperon, ke ŝi havas animon …

Ĝis nun kvazaŭ ŝi ne bezonis ĝin … ŝi forlogiĝis en la estintecon.

Pasis tra ŝia memoro ĉio, kion ŝi estas iam travivinta kun Mirski, kaj veninte ĝis la sceno en la salono … ĝis la letero, ― ŝi ne volis kredi, ke tio ĉi okazis … ke ŝi … nome ŝi … estis kapabla pri tio.

Kaj maŝinsimile, kvazaŭ apud ŝi sidis Mirski ― ŝia fianĉo ― ŝi metis sian manon sur la lian.

― Sed ĉu la feliĉo ja ne ripetiĝas? … ŝi tramurmuretis, kvazaŭ al si mem. Ĝi estis terura tiam … Kial vi silentas? … Ĉu ne ripetiĝas? …

― Ne … tia feliĉo ne ripetiĝas. Ankaŭ ĝi kiel homo unufoje naskiĝas kaj mortas por ĉiam. Ne ripetiĝas … demandante pri la feliĉo, oni ne sentas ĝin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj, sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj de l'primitiva kaj ama dramo … Dafnis kaj Ĥloe elkreskis kaj tiam, ĝis la lasta sceno, ni estis kiel ili.

― Sufiĉe … sufiĉe … ne parolu al mi pri la tiamo ― ne rememorigu al mi la perditan paradizon …

Ŝi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia ombrelo.

Li ne interrompis ŝian silenton.

― Ne … sinjoro Mirski, subite ekparolis ŝi, vi ne estas prava. Se estus vero, ke oni nur unufoje povas esti feliĉa, tiam oni ĉiutage sin pafus … ne ekzistus homo pli aĝa ol de dudek ― dudek kvin jaroj … Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu …

― Kaj ĉu vi do amas min? …

― Ĝi estas mia afero. Mi pruvos al vi, ke tion, kion iam rifuzis al vi unu malsaĝa infano ― hodiaŭ centoble redonos la virino.

― Ne parolu al mi pri amo … mi vin petas … tio ĉi ne estas amo … eĉ ne pasio, sed simpla kaprico.

― Ni interŝanĝis niajn rolojn. Tiam mi faradis malsaĝaĵojn ― nun venis via vico. Tiam mi ofendis vin … nun vi ofendis min … Ni estas kvitaj! … Ni komencu ĉion denove. Mi malpermesas al vi hodiaŭ disiĝi de mi, diris ŝi per tiu certa, potenca tono, per kiu ŝi estis kutiminta konduti al siaj adorantoj. Li stariĝis kaj riverencis. Kaj al Nevena montriĝis, ke en tiu ĉi respektoplena riverenco estas ironio. Ŝi … por kiu la plej riĉaj junuloj estus malfermintaj siajn plenajn monujojn ― por li, havis nenian valoron. En ŝi li vidadis nur memoraĵon de la iama Nevena ― duonhelan kiel revo … La nunan, li trankvile disponigis al la aliaj, sen envio kaj ĵaluzo.

Ŝia koro dolore kuntiriĝis. Ŝi kvazaŭ unuafoje sentis sian falon.

Ŝi komprenis tiun momenton en la turniĝo de l'monda bruo ― la momenton kiam oni klare komprenigas ŝin, ke ŝi havas nenion komunan kun tiuj virinoj, kiujn oni povas ami …

Kaj en ĉi tiuj minutoj ŝi kredis … sciis, ke, se li prenos ŝin ― li prenos ŝin kiel ordinaran publikan virinon, kun kiu oni povas pasigi plej pasie tutan nokton, kaj ĉe sunleviĝo ruĝiĝi pro ŝi.

Baldaŭ ili aŭdis la voĉojn de l'kompanio venanta al ili.

― Ĉu vi scias, Mirski, diris ŝi iel nerve … mi bedaŭras nun, ke mi renkontis vin. Vi memorigis al mi la nerevenigeblan estintecon kaj mortigis en mi la senzorgecon, vere, eble kriman, tamen sen kiu mi apenaŭ povus vivi pluen.

Kiam la kompanio kolektiĝis ― oni decidis iri en Knjaĵevo'nnote 2 kaj aranĝi malgrandan festeton en iu bierejo.

Mirski manetendis por levi la ĉapon kaj adiaŭi de la kompanio ― Nevena fiksis sian rigardon sur lin. Ŝi invitadis lin, ordonis, ke li restu. Mirski trankvile renkontis ŝian rigardon.

Ŝi vidis sin senforta antaŭ li.

― Sinjoroj! diris ŝi ekscitite ― se sinjoro Mirski ne iros kun ni, ankaŭ mi restos ĉi tie.

Ĉiuj ĉirkaŭis Mirski'n kaj komencis lin konvinki, ke li devas konsenti.

Por ĉesigi tiun ĉi komedion ― li cedis.

Post unu horo la kompanio sidis en aparta ĉambreto de bierejo en Knjaĵevo.

Oni alportis bieron, mendis manĝaĵojn.

Jam enirinte en la bierejon ― Mirski eksentis ke li faris malsaĝaĵon, kaj tenis sin iom flanke de Nevena ― sed ŝi, rimarkinte lian humoron, sidigis lin apud si.

― Ni, ŝajnas, komencos ĵaluzi, diris iu el la kompanio.

― Kial do?! … ridetis alia. Tie ĉi inter ni Mirski aperas kiel speco de eksedzo ― kaj pri viroj ne estas akceptite ĵaluzi …

― Sinjoro Mirski, se iliaj malsaĝaĵoj estas al vi malagrablaj ― mi silentigos ilin.

― Lasu … diris li mallaŭte, mi eĉ ne aŭskultas ilin, kaj mi diru al vi … ĝi ĉesis dolori …