Выбрать главу

― Tre baldaŭ … videble ĝi eĉ ne doloris.

― Eble …

― Kruela! … pli kruela ol mi tiame, almenaŭ ne diru ĝin.

― Mi silentos.

― Ne, vi parolos … nur ne tion … ne tiel … pri io alia kaj gaja.

― Ne atentu pri mi: mi hodiaŭ estas ne respondema.

― Kaj ili envias al vi kaj rajtas envii al vi.

― Kial? … mi nun sentas nur unu solan deziron ― ke mi foriru de ĉi tie ― al mi tedas tiu ĉi kompanio.

― Vi ne foriros … ĉu vi aŭdas? Se vi foriros, ankaŭ mi ekiros kun vi.

La kompanio, rimarkinte la mallaŭtan interparolon de Nevena kun Mirski, faris tian bruon, ke Nevena estis devigita forlasi Mirski'n por momento kaj sin okupi pri ili, kaj Mirski, profitinte de tio, trankvile observadis siajn konatojn.

Li konis ilin tre bone ĝis la lasta kaj, kune kun ili, kiel ankaŭ nun, li amindumis iam la fremdajn virinojn, perdis tutajn vesperojn kaj noktojn kun sola celo ― venki … sukcesi, kaj tiam ŝajnis al li tre nature antaŭ la okuloj de l'edzo, la patro aŭ la frato ŝteliri al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la edzeco alplenigi la malplenaĵojn de l'vivo.

Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis … en aliaj perdis aŭ atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aŭ ili faras ion nebelan. Sed tiun ĉi vesperon, ĉiuj liaj kamaradoj videtiĝis antaŭ li en sia estanta grandeco … kvazaŭ ili formetis siajn maskojn. La besto ― la nesatigebla besto, kiu rekonas nek virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj okuloj … ke li naŭzis de ili.

Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj esperis jam tiun ĉi nokton ŝin konduki en sian hejmon … kaj ŝi scias tion, kaj tute trankvile sidas, sentante, ke antaŭ ŝia vizaĝo ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom do ŝi kostos?"

Kaj tio ĉi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies figuro ankoraŭ estas konservita en lia memoro.

Nesciante kial ― li sentis en tiuj ĉi minutoj, ke ili ofendas ankaŭ lin per tio.

Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan ŝercon, pli malmodestan alparolon al Nevena ― li ekvolis kapti la seĝon kaj ilin forpeli, ĉiujn ĝis la lasta de ĉi tie kune kun ŝi.

Lia cerbo komencis pli forte labori … sed iutempe, atentinte, ke li trinkis kvinan aŭ sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel ekscitiĝas? Tio ĉi estas certe de la biero … ĉu tuŝas mian aferon ĉio ĉi tio? … Kia mi estas por ŝi? … En kio ili estas kulpaj al mi? … Ĉu ankaŭ mi sur ilia loko ne farus la samon? … Komedioj! … sentimentalecoj! … De kelkaj bieroj mi ekscitiĝis."

Kaj samtempe li sentis, ke io doloras … kuntiras lian koron, kaj iu interna voĉo murmuretas al li, ke ĉio ĉi tio ne devis esti tiel … ke tio ĉi estas terura … ke, se la vivo estas loterio, hazardo … kaprico de io nevidebla, nerespondebla, ĝi ne havas sencon. Ke estas monstre … krime disbatiĝi tiel la homo kiel iu malkara ludilo en minuto de ebrieco. Ke ĉiuj ĉi tiuj aĉuloj devus genufleksi antaŭ ŝi, se ne pro alia afero, pro ŝia beleco, sed genufleksi preĝante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn je bankbiletoj.

Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l'biero, ŝercaj interparoloj ― li vidis antaŭ si deksepjaran knabinon ― preskaŭ infanon.

Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitaĵon?

Kiel ĝojplenaj ja rapidis ĉiuj ĉirkaŭantoj detrui ŝian virgan mondon, kaj la malklerecon de l'amo anstataŭigi per la subtilaj konoj de l'malĉasteco ― de tiu malĉasteco, kiun ni samtempe serĉas kaj malestimas.

Kaj en ĉi tiu minuto li tiel kompatis Nevena'n, ke li preferis ŝin forporti de ĉi tie, diri al ŝi, ke li denove ŝin amas, nur, ke ŝi denove fariĝu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin vangofrapi pro unu senkulpa manetendo.

Sed rigardante ŝin nun, aŭskultante ŝian voĉon, vidante ŝiajn gestojn ― li certiĝis, ke tiu Nevena estis mortinta por ĉiam kiel por li tiel por si.

De la ĉasta infano ne restis eĉ ombro.

Eĉ ŝajnis al li nun, ke ŝi plisaĝiĝis … Ŝia interparolo fariĝis kuraĝa ― la respondoj trafaj, spritaj. Ŝi lernis moki, povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn pensojn de siaj adorantoj … kaj majstre ilin metadis en iliajn lokojn, kiam ili trouzis aŭ ne plaĉis al ŝi.

Sed en tiu ĉi saĝo Mirski trovis nenion konsolan.

Ŝajnas, ke tio ĉi estis saĝo de iu komercisto, deziranta pli kare vendi sian komercaĵon en la bazaro.

Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur ŝi. Ŝia vizaĝo estis ekscitita … ŝiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon.

"Dio mia, li tramurmuretis ― kial ŝi ne estas tiel pura, kiel ŝi estas bela?" …

Ŝia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj ŝi, turninte sin al Mirski, diris al li:

― Ĉu vi scias? mi decidiĝis ĉi tiun vesperon min ebriigi … sed, vi scias, tiel bone ebriiĝi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia animo iun malnoblaĵon …

― Kial do tiaj fantaziaĵoj?

― Tio ĉi ne estas fantaziaĵoj … Mi preferas forgesi hodiaŭ ĉion … forgesi, ke mi naskiĝis en tiu ĉi mondo … forgesi, ke mi iam sidis kun vi ĉe ni en la salono … ke mi skribis al vi leterojn … ke mi vin renkontis denove … ĉion … ĉion forgesi, eĉ min, eĉ vin.

― Tiam plej bone estas, ke mi foriru de ĉi tie? …

― Ho! ne … Neniamaniere … tio ne helpos al mi. Kontraŭe, mi tiam ebriiĝos ankoraŭ pli multe. Mi ploros tiam … batos … mordos … he, al ĉiuj ĉi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, ĉu vi aŭdas? Sidiĝu pli proksime de mi … ankoraŭ. Ĉu vi aŭdas, Mirski! Se vi foriros, mi ĵetos min sub la tramveturilon … Kial vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio … mi volas, ke vi rakontu al mi denove pri tiu vespero en la salono … de la komenco mem, kaj morgaŭ … morgaŭ vi alportos al mi tiun leteron: mi volas vidi, ĉu mi ĝin skribis. Se vi ne alportos ĝin, mi mem venos al vi … ĉu vi aŭdas? … mi venos al vi! Aŭ vi ne volas? Ĉu vi ne akceptos min? …

Mirski ŝin rigardis, sentante, ke la biero komencis efiki en ŝi.

Estis minutoj, dum kiuj ŝi kliniĝis al li ― kvazaŭ ŝi volis ĉirkaŭpreni lin.

Tiutempe la sinjoro, sidanta ĉe la alia flanko, tuŝetis la nudan parton de ŝia mano por diri al ŝi ion.

Ŝi sentis la ektuŝon de fremda mano.

― For la manojn! … ŝi elkriis, turninte sin al li. Kiel vi kuraĝas tuŝi min. Kiu donis al vi tiun rajton? … Ha? …

Ŝi eksilentis, kvazaŭ ŝi estis sufokiĝinta.

Ŝia kapo ekturniĝis.

Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj altigis sian rigardon sur Mirski.

― Mirski! … Tio estas vi? Ĉu ne? … Kial vi silentas? … Mirski! … Vi mensogas pri tio … pri ĉio vi mensogas … Mi neniam skribis al vi!

Ŝi komencis balbuti kaj ripeti la vortojn.

Ŝiaj okuloj erarvagis, la vangoj flamis.

Mirski kliniĝis al ŝi.

― Sinjorino, trankviliĝu … trinku akvon.

― Kial estas bezona al mi akvo? Mi ne volas akvon.

― Sinjorino, al vi estas malbone … Sinjoroj, mi vin petas malfermu la fenestron.