Выбрать главу

― Lasu min … lasu min … kriis ŝi, foriru de tie ĉi … lasu min.

Vane Mirski konvinkadis ŝin, ke ŝi trinku iom da akvo kaj, eliru en puran aeron.

Ŝi ne movetiĝis de sia loko ― nur klinis la kapon sur siajn manojn apud la tablo ― kvazaŭ ŝi ekdormis.

― Finiĝis! … diris iu.

― Kaj tio ĉi estis festeno! …

― Vi, Mirski, kion vi estas parolinta al ŝi?

Iutempe ŝi levis sian kapon, kvazaŭ ŝi rememoris ion.

Kaj jen subite forta, nerva rido plenigis la ĉambron.

― Ha! … ha! … ha! … ha! … ha! … ha! … ha! … ha! … li estis kaptinta miajn genuojn! ha! … ha! … ha! … ha! … Ĉu vi aŭskultas? … Mirski estis kaptinta miajn genuojn … kaj mi forlasis lin pro tio. Ha! … ha! … ha! … ha! … li mensogas! … mensogas! … mensogas … Kaj la rido transiris en histerion.

Mirski saltis, kaptis ŝin per siaj manoj, elverŝis tutan karafon da akvo sur ŝian vizaĝon, malbutonumis ŝian vesteton kaj forportis ŝin sur la kanapon.

Li zorgis pri ŝi tiel, kvazaŭ neniu, ekster li, havis tiun ĉi rajton.

Post nelonge ŝi fermis la okulojn. Ŝia kapo pezis, ŝi forte spiris, sed ŝia cerbo iom post iom rekonsciiĝadis.

Ŝi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la manĝaĵojn … ŝi komencis rekonadi ĉiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski'n.

Ŝia brusto ekmoviĝis, io malsaneca eltiriĝis el ĝi, iom post iom ĝi premis ŝian gorĝon … kuntiris ĝin … kaj ŝi, forte ploregante, enigis sian vizaĝon en la kanapon.

― Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke estos plej bone, se vi iomete foriros de ĉi tie. En certaj minutoj via ĉeesto kaŭzas al ŝi suferon.

Iuj ekmurmuris, aliaj indignis.

― Kaj kial do?

― Kia vi ja estas tie ĉi?

― Videble, li estas prava.

― Jes … jes … ili foriru … ĉiuj foriru … ĝis la lasta, kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski.

Restinte solaj, Mirski sidiĝis apud ŝi.

Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kuŝejo de sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi.

Li vidis la tutan teruron de ŝia sorto kaj sentis, ke li ne povus, ne entreprenus savi ŝin.

Rigardante ŝian belan talion, la dolĉan vizaĝeton, li klare komprenadis, ke ĉio ĉi tio estis destinata kiel momentaj amuziĝoj de l'homo.

Ĉiu rajtas ĝui tiun belan korpon … ĉiu povas ĝin aĉeti … kaj ŝi neniam kaj per nenio povos ĝin reaĉeti de l'mondo. Nek la pento, nek la pardono restarigus ŝiajn rajtojn super ŝi mem.

Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto.

― Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru … al mi estas malvarme.

Mirski stariĝis, fermis la fenestron, kovris ŝin per sia supra vesto kaj denove sidiĝis apud ŝi.

― Ĉu vi scias, ekparolis li al ŝi kaj volis diri "Nevena", sed li englutis la vorton … vi faros plej bone, se vi iom dormos.

― Ne … ne … mi ne volas dormi … al mi ne estas malbone. Vi pensas, ke tio ĉi estas de la biero, ke mi estas ebria … ne … mi estas trinkinta eĉ pli multe alifoje. Al mi fariĝis malbone de alia afero … de nia renkontiĝo … de tio, kion vi diris al mi … de la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron kaj mi hontas … mi hontas ne antaŭ mi mem, sed antaŭ vi. Al mi estas malagrablaj ĉiuj tiuj homoj, kiuj estis tie ĉi kun ni. Mi vin petas, ne enlasu ilin plu ĉi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili eniros, mi faros skandalon.

Li ekrigardis ŝin rekte en la okulojn.

― Kaj kion vi serĉas en tiu kompanio? demandis li preskaŭ severe.

― Ne demandu, ne demandu kion ajn … mi ne povis alie.

― Kaj kial vi forlasis vian edzon?

― Mi vin petas, eksilentu … Tie estas pli malbone ol ĉi tie. Sed mi ne povas resti plu ĉi tie … konduku min hejmen … mi sufokiĝas en ĉi tiu ĉambro.

― Vi estas malforta nun … ĉu vi povus stariĝi kaj iri ĝis la fiakro?

― Mi povos … mi apogos min je via mano kaj vi subtenos min.

Mirski helpis al ŝi stariĝi. Li surmetis la supran veston sur ŝiajn ŝultrojn, prenis ŝin sub la brako kaj ili eliris el la bierejo.

Estis jam plena nokto. La lanternoj de l'fiakro briletis proksime.

― Ĉu vi scias, Mirski, mi estas tre kontenta, ke estas mallume kaj, ke estas neniu ĉirkaŭe. Mi hontus iri kun vi, ja ankaŭ vi, certe, ne decidiĝus eliri tiel kun mi, ŝi ekparolis mallaŭte.

Mirski respondis nenion kaj vokis la veturigiston.

Sidiĝinte en la fiakro unu apud la alia ― ili ambaŭ silentis, kaj Mirski nevole meditis: "Kiom da fojoj sur la sama ŝoseo, eble per la sama fiakro, ŝi revenadis tiel kun alia", kaj samtempe iu interna voĉo murmuretis al li: "Dolore estas al vi nun … ĉu ne? Kaj vi … ĉu vi ne veturis ĝuste tiel kun fremdaj virinoj, kiuj ankaŭ estis karaj al iu tiel same, kiel al vi estis kara Nevena tiame?" … "Kiom da puraj kreitaĵoj vi malĉastigis en tiu ĉi mondo? Kiom da vivoj vi difektis? Kaj nun vi indignas, ke la mondo malpurigis vian iaman puran revon?" … kaj la rememoroj pri la antaŭa Nevena, kunmiksiĝante kun la nunaj cirkonstancoj, ― malsanece kuntiris lian koron.

Li sentis, ke inter li kaj Nevena estis io komuna, parenca … kaj samtempe li ne povis trankvile spiri apud ŝi: ŝia tuta estaĵo ― la vestoj, la ĉapelo, la gantoj sur ŝia mano, okaze apogita je lia mano, la bukloj de ŝiaj haroj, kiuj malligitaj de l'vento karesis lian vizaĝon ― ĉio rememorigis al li tiun mondon, en kiu estas nenio pura, en kiu ĉio estas aĉetita kaj ĉio vendiĝas, kaj li nevole rememoris pri siaj kamaradoj. Kiel ili enviis al li ĉi tiun vesperon! Kiel ĝoje ili okupus lian lokon! Sed kial li sentis, ke li ne estas kapabla, ne povas, ne devas ŝin preni? … Kial la penso pri fizika posedo forkuradis de li kiel io neebla … nebela … krima? … Kial en la profundo de sia animo li havis al ŝi sentojn, kiajn havas ĉiu homo al sia belulino ― fratino? Kaj ĉu oni povas atenci kontraŭ sia fratino, eĉ se ŝi fariĝos publika? Kaj nun en tiu ĉi minuto li plu ne kuraĝis elmontri antaŭ ŝi siajn instinktojn, ol tiam en la salono, kiam ŝi estis ankoraŭ pura kaj senkulpa.

Ŝajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon, malpurigus ankaŭ sian tiame puran beston "mi".

La fiakro alproksimiĝadis al Sofio, kaj Mirski daŭrigis sondi en sia animo.

"Sed li povus esti ŝia edzo! … Kial ne esti amanto? …"

Kaj li sentis, ke de nun povas ŝin preni ĉiu ajn, nur ne li. Por li, ŝi estis perdita por ĉiam. Al aliaj ŝi sin fordonis por mono, aŭ pro kaprico, al li, ŝi sin fordonus por repravigi kaj revenigi la estintecon, por ke ŝi puriĝu per li kaj poste deklaru rajtojn de pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li vidis en ŝia animo tiun rompiĝon, soifon pri laŭleĝa feliĉo, kaj li sentis sin malforta por etendi al ŝi la manon.

Kristo iam haltigis levitajn ŝtonojn kontraŭ la malĉastulino ― sed ankaŭ li ne prenis ŝin, sed foriris pluen … Kaj ĉu li purigis ŝin?

Nevena, ŝajne, komprenis liajn pensojn.