por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn
oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto,
de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne
al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas
aprobataj. La „Fundamento de Esperanto* devas troviĝi en
la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu
gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.
Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute
netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos
ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos … Ho, ne! Malgraŭ la
severa netuŝebleco de la fundamento, nia lingvo havos la plenan
eblon ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝ-adi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la fundamento nur
garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per
arbitra, interbatala kaj ruiniga rompadokaj ŝanĝado, ne per
nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per
45
I. Antaŭparoloj
vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio
ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa:
1. Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam
nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj
kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke
ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj
devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin
uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj riekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el
la „Fundamento u , ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj,
ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam
poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam
tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel „Aldonon al la Fundamento”.
2. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia
vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne
devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun
la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post
iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel
ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton
de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos eljetitaj,
sed ĉiam estas presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon,
ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto
neniam estos rompata kaj neniu verko esperanta eĉ el la plej
frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por
la estontaj generacioj.
Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco
de la „Fundamento K gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo,
ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ
konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj
jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre
singardaj kun ĉia „perfektigado K de la lingvo: a) ni devas
tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva
neceseco; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne
apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro.
Mi finas do per la jenaj vortoj:
1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas
antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo;
46
Fundamento de Esperanto. Proverbaro Esperanta 1905. — N-roj 7—8
2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam ne-tu ŝebla;
3. ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos
pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per
oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas
en la „Fundamento de Esperanto“, devas esti rigardata ne kiel
deviga, sed nur kiel rekomendata.
La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de
Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan
sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj
de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi
verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.
N-ro 8. 1905
Antaŭparolo al la „Proverbaro Esperanta”
Aldono al la verko „Frazeologio rusa — pola—franca—germana de
M. F. Zamenhof“. Kaj. I. Varsovio 1905. Komp. ankaŭ 1.16.
(Kvankam ĉi tiu verko aperis nur sub la nomo de la patro de
d-ro L. L. Zamenhof, tamen la esperanta parto estas verko de la laste
nomita. Pri ĉi tiu punkto ankaŭ konsentis min d-ro Leono Zamenhof,
samtempe sciigante min, ke lia patro ne verkis ion en Esperanto.)
Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en
ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj
la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco, kaj
per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke
esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de
proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.
Precipan intereson prezentas la proverboj, kiam oni esploras
ilin ne en unu lingvo aparte, sed samtempe en kelkaj lingvoj,
komparante la diferencon de la formo, en kiu tiu sama ideo
estas esprimata en diversaj lingvoj. Por doni la eblon fari
tian komparadon de proverboj en diversaj lingvoj, mi komencis
la eldonadon de Kompara Frazeologio Rusa — Pola — Franca
— Germana, kiu estas aranĝita en la sekvanta maniero: la
unua kolono enhavas proverbojn rusajn laŭ alfabeta ordo de
tiuj vortoj, kiuj prezentas la esencon de la proverbo; en la
ceteraj kolonoj estas donitaj paralele en la tri lingvoj tiuj proverboj, kiuj respondas al la proverboj, presitaj en la unua
kolono. Tiamaniere la verko prezentas tutaĵon, aranĝitan laŭ
la alfabeta ordo de la proverboj de unu lingvo.
Ĉar mi estas konvinkita, ke ankaŭ por la lingvo Esperanto
la ekzistado de sufiĉe plena kolekto da proverboj estas necesa,
mi decidis aldoni nun al la kvar partoj de mia verko ankoraŭ
47
I. Antaŭparoloj — Fundamenta Krestomatio, V-a eldono 1907.
kvinan parton, norne proverbaron esperantan, aranĝitan
paralele al la proverboj de la aliaj kvar lingvoj. Ĉar la unuaj
2 kajeroj de mia verko estas jam presitaj, tial mi ne povas
jam presigi la esperantan parton kiel kvinan kolonon, sed mi
devas ĝin eldoni kiel apartan aldonon. Tamen por ke la
leganto povu uzi la esperantan parton paralele kun la partoj
en la aliaj kvar lingvoj, la esperanta proverbaro estas aranĝita
laŭ la sama ordo kaj en la komenco de ĉiu grupo da proverboj
estas presita la rusa vorto, respondantj^al la grupo.
Mi esperas, ke mia laboro trovos amikojn kaj ne estos tro
severe juĝata de la esperantistoj, ĉar ĝi estas ja nur la unua
provo de tiaspeca laboro en la esperanta literaturo, kaj tial
ĝi ne povas esti perfekta, sed kun la tempo ĝi povas iom post
iom perfektiĝadi kaj pleniĝadi. M. F. Zamenhof.
N-ro 9. 1907 (Junio)
Antaŭparolo al la kvina eldono de la
Fundamenta Krestomatio
Wŭster: Kr Ant
„Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto“ Kvina eldono.
Hachette et Cie., Paris 1907,~ paĝ. VI — VII.
Mi trarigardis denove la tutan Krestomation kaj mi forigis
el ĝi ĉiujn preserarojn kiujn mi trovis. Dum la trarigardado