Выбрать главу

afero eksterordinare grava. La ĉefaj kaŭzoj de tiu graveco estas:

 

l e . Neniu libro estas tiel konata en la tuta civilizita mondo,

kiel la Biblio; kaj se ni povus montri al la mondo, ke Esperanto posedas la tradukon de la tuta Biblio, tio estus por ni tre

potenca propagandilo. 2 e . Neniu libro havas en la tuta civilizita mondo tiom multege da adorantoj, kiel la Biblio; sekve la

posedo de la Biblio estus por nia literaturo pli grava akiro,

ol la posedo de multoble pli granda kvanto da aliaj verkoj.

3 e . Neniu libro havis en la historio de la homaro tiel grandegan

signifon, kiel la Biblio; sekve jam de vidpunkto pure historia

kaj socia ĝi devas havi grandan intereson por ĉiu homo; mi

estas konvinkita, ke multaj personoj, kiuj ĝis nun eble neniam

legis la Biblion en sia nacia lingvo, kun intereso legos ĝin en

bona esperanta traduko. 4 e . Por la plimulto de la nuntempaj

kulturaj lingvoj la Biblio estis la ĉefa bazo, sur kiu la lingvoj

literaturiĝis kaj disvolviĝis; tial ankaŭ por nia lingvo sendube

estos tre grave, se ĝi posedos en si en plena tuteco tiun bazon

kun ĝiaj multaj vortoj kaj esprimoj, kiuj fariĝis elementa necesaĵo

por ĉiu nuntempa kultura lingvo. 5 e . Ĉar ĉiu povas tre facile

havi la tradukon de la Biblio en sia nacia lingvo kaj komparadi

 

4*

 

51

 

I. Antaŭparoloj — Genezo 1910. Plena Vortaro

 

ĝin kun la traduko esperanta, tial por ĉiuj popoloj de la mondo

la esperanta traduko de la Biblio povas esti tre oportuna kaj bona

rimedo, por facile kaj fundamente ellerni Esperanton, rimedo

precipe gr^va por tiuj multaj popoloj aŭ popoletoj, kiuj ne havas

ankoraŭ tute bonajn kaj fidindajn lernolibrojn de nia lingvo.

 

Pro ĉiuj diritaj kaŭzoj mi jam antau longe intencis komenci

sisteman tradukadon de la Biblio. Lasante la Novan Testamenton al aliaj, pli kompetentaj tradukontoj, mi elektis por mi

la Testamenton Malnovan, ĉar la lingvon, en kiu estas verkita

ĉi tiu parto de la Biblio, mi konas, laŭ mia opinio, en sufiĉa

grado, por ke mi povu entrepreni la tradukadon. Sed kiam

mia laboro estis jam komencita, fondiĝis la Esperantista Biblia

Komitato. Tial, ne dezirante enmiksi min en aferon, kiu devas

aparteni al personoj pli kompetentaj, mi nur finis la komencitajn

„Psalmojn“ kaj „Sentencojn de Salomono”, kaj mi haltis, esperante, ke la Biblia Komitato baldaŭ donos al ni bonan tradukon

de la Biblio.

 

Bedaŭrinde, pro diversaj malfavoraj cirkonstancoj kaj pro

granda malfacileco de la tasko, la Biblia Komitato ĝis nun ne

povis multe fari. Doni ion nebonan la Komitato tute prave

ne volis, kaj la donado de io bona montriĝis pli malfacila, ol

oni povis supozi. Tial, ne dezirante, ke ni tro longe vane

atendu la tradukon de la Biblio, mi demandis la Biblian Komitaton, ĉu ĝi trovas bona, ke mi mem komencu la tradukadon

de la Malnova Testamento. Kiam el la ricevita respondo mi

vidis, ke la Komitato plene kaj sincere aprobas mian intencon,

mi komencis traduki.

 

Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko

la vortojn „la Sinjoro*, al kiuj alkutimigis ilin ilia nacia lingvo;

ili eble supozos, ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto;

tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio

uzas la vortojn „Jehovah“ (Estanto, Eternulo) kaj „Elohim“

(Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭitaj de idolistoj,

pensis, ke „Jehovah K estas la „nomo propra“ de speciale

hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio

estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo,

ke, skribante „ĵehovah“, ili elparoladis „Adonaj a (mia

Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea

Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la

titolado de Dio per „Sinjoro“ (titolado, bazita ne sur ia religia

postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro

triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo

„Sinjoro Dio“), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por

„Jehovah“ estas „la Eternulo“.

 

52

 

Rusa-Internacia 1910. Proverbaro Esperanta 1910. — N-roj 14—16

 

N-ro 15. 1910

 

Antaŭparolo al la Plena Vortaro Rusa—Internacia

 

Wŭster: RE

 

„Plena Vortaro Rusa — Internacia a Stereotipa eldono 1910 de Kelter,

paĝ. 5—7.

 

(PresJcaŭ la sama enhavo kiel en la antaŭparolo al la „Meza Vortaro

internacia — germana u . Komparu I. 5.)

 

Laŭ la deziro de la amikoj de V lingvo internacia mi decidis

eldoni la plenan vortaron; kaj ĉar la plej granda parto de

la petantoj estas rusoj, mi eldonas la vortaron antaŭ ĉio en la

lingvo rusa. Sed mi ripetas tie ĉi tion, kio estis jam dirita

en la „Aldono al la Dua Libro“: la plena vortaro, kiun mi

eldonas, devas esti nur helpo por tiuj, kiuj mem ne povas aŭ

ne volas krei novajn vortojn; sed ĝi tute ne devas esti absoluta aŭtoritato por la amikoj de la lingvo. Sen ŝanĝo devas

resti nur la vortoj, kiuj sin trovas en la malgranda vortareto

(aldonita al la lernolibro); ĉiujn ceterajn vortojn mi donis en

la plena vortaro en tiu formo, en kiu mi persone ilin ordinare

uzas, kaj se la leganto trovos, ke tiu aŭ alia vorto estas kreita

de mi ne bone, li povas uzi alian formon anstataŭ la formo

kiun mi donis. (Sed estus tamen dezirate 1 , ke tiaj aliformigoj

estu farataj nur en okazo de efektiva neceso.)

 

N-ro 16. 1910

 

Antaŭklarigo al la Proverbaro Esperanta 2

 

Wŭster: Prov

 

„Proverbaro Esperanta. a Lasta parto. Laŭ verko de M. F. Zamenhof.

Unua aparta eldono. Hachette et Cie., Paris 1910, paĝ. 5.

 

„La Revuo a IV. 1909/10, paĝ.241.

 

En la jaro 1905 mia karmemora patro komencis la publikigadon de kvarlingva frazeologio-proverbaro, super kiu li laboris

kun amo en la daŭro de longa tempo. Ĉar li esprimis la

deziron, ke lia verko, krom la partoj rusa, pola, franca kaj

germana, enhavu ankaŭ parton esperantan, tial mi prenis sur

min pretigi tiun ĉi parton, kiu estis eldonota poste kune kun

la partoj en la aliaj kvar lingvoj kaj provizore komencis eliradi

per apartaj kajeroj (paralele al la kajeroj kvarlingvaj) sub la

titolo „Proverbaro Esperanta”.

 

Bedaŭrinde mia patro mortis, kiam nur duono de lia verko

estis eldonita (la elirintaj kajeroj estas riceveblaj ĉe la firmo

Moller kaj Borel en Berlino). La manuskripto de lia tuta verko

 

1 teksto: dezirata. 2 komp. I. 8.

 

53

 

I. Antaŭparoloj — La Batalo de V vivo 1910. — N-roj 16—17

 

estas finita, sed eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko en la

nuna tempo estas malfacile; tial mi decidis, antaŭ ol la tuta

verko povos esti eldonita, eldoni almenaŭ aparte la parton

esperantan. La ĝis nun ankoraŭ nepublikigitan lastan parton

de la „Proverbaro Esperanta“ mi publikigas nun en „LaRevuo“,

kaj poste la tuta verko eliros en formo de aparta libro.

 

Pretigita kiel parto de verko kvinlingva, la „Proverbaro

Esperanta“ estas aranĝita laŭ la alfabeta ordo de tiu parto,

kiu en la dirita verko estas prenita kiel bazo (la parto rusa).

Sed por ke oni povu facile trovi la proverbojn, traktantajn pri

ĉia dezirata temo, la laŭenhave dividitaj grupoj da proverboj

estos numeritaj, kaj en la fino de la verko estos presita alfabeta registro de temoj, kun montro de la numeroj, sub kiuj

oni povas trovi ĉiun apartan temon. L. L. Zamenhof.

 

N-ro 17. 1910