Выбрать главу

kelkaj strangaj esprimoj en la tekstoj (kiel ekz. „kiel eble pli u anstataŭ

„kiel eble plej u ; pri kelkaj vortformoj kun „iĝ u aŭ sen „ec u , „aĵ u , pri la di-1 Estos interese, diri ion pri jena situacio: Kompletajn jarkolektojn

de la gazeto „La Esperantisto u mi povis konstati nur ĉe 3 personoj. lli

estas: s-ro Bailev en Manchester, s-ro E. de Wahl en Reval (Tallinn)

kaj s-ro Eugen Wŭster en Berlin. (Por la kolekto de la laste nomita,

kiu estis je mia dispono, mankas ankoraŭ unu numero, la numero 11,

1890; ĝin tre precize kopiis por mi s-ro Bailey, al kiu mi ĉi tie denove

esprimas mian koregan dankon. Li ankaŭ helpis min rilate la enhavon

de kelkaj linioj, ne plu sufiĉe klare legeblaj en la ekzemplero de Wŭster.)

 

Eĉ neniu el lafamilio de Zamenhof hodiaŭ posedas kompletan kolekton; jam 1892 Zamenhof mem ne plu posedis ĝin.

 

57

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

versaj skribmanieroj de la sama nomo; pri la uzado de „de“ kaj »da“ y

»po“, „pro“, „por“ ktp.; pri la uzado aŭ neuzado de la adjektiva pluralo;

pri mankantaj vortetoj ktp. ktp.). Kelkfoje ankaŭ la frazaj „periodoj“ de

Zamenhof (same kiel en la unuaj broŝuroj) estas iom malsimplaj kaj ne

tuj kompreneblaj. Estus tre interesa tasko, sur la bazo de ĉiuj tekstoj

en la „Originala Verkaro“ de Zamenhof konstati, kiamaniere iom post

iom lia stilo pliperfektiĝis ĝis perfektaj klareco kaj simpleco.

 

Mi ĉi tie ĝenerale nur konstatu, ke mi multfoje komparis mian

manuskripton kun la tekstoj Zamenhofaj kaj la presprovaĵojn kun mia

manuskripto, kaj ke mi laboris, ĉiam piece respektante d-ron Zamenhof

mem, cetere nur celante, ke la esperantistaro posedu la tutan materialon

en kiel eble plej taŭga kaj superrigardebla formo.

 

1889

 

N-ro 1. paĝ. 15

 

z Respondoj al la amikoj 1

 

A1 s-ro I. V. en T. — Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun

neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nu 2 , kiu

estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi

nian aferon atendos, ke oni laboru energie, ke oni faru la

aferon pli konata en ilia urbo — tiam nia afero neniam progresos en via urbo. Vi demandas min kial nia afero estas

ankoraŭ malmulte konata 3 en via urbo! Ne forgesu, ke en

nia afero mi estas nur unu el la laboristoj, kaj se mi devus

mem kaj sola fari la tutan aferon, kiu devas esti farata de

multaj lokoj, tiam 4 nia afero estus perdita.

 

N-ro 2.

 

A1 s-ro M-n. en G. — Via letero estas subskribita: „Unu

el la plej varmaj amikoj de la lingvo Esperanto“! Mi efektive

memoras, ke de tempo al tempo vi sendas al mi leterojn kun

demandoj pri la irado de la afero; sed neniam ankoraŭ vi

skribis al mi kion vi mem faris por nia afero. Varma amiko

de nia afero povas sin nomi ne tiu kiu ĉiam demandas, sed nur

tiu kiu laboras por nia afero kaj vastigas ĝin. Anstataŭ demandi

min ĉiumonate „kio estis farita K , vi devas en la fino de ĉiu

monato demandi vin mem: „kion mi faris por nia afero en la

pasinta monato?“

 

1 La „respondoj“ en „La Esperantisto“, same kiel la „leteroj“ —

 

komp. ekz. II. 4 = 1889, paĝ. 18; II. 17 = 1890, paĝ. 52 — ne estas

leteroj alsenditaj al iu persono, sed nur gazetaj sciigoj. 2 teksto: nun.

 

3 teksto: kornato. 4 teksto: tiom.

 

,La Esperantisto a 1889. — N-roj 1—3

 

N-ro 3. paĝ. 17—18

 

z Tutmonda ligo de Esperantistoj 1

 

La legantoj memoras, ke ne volante preni sur min la tutan

respondecon por la sorto de nia lingvo, mi fordonis ĝin en la

manojn de la kongreso, kiu estis esperata laŭ la iniciativo de

la Amerika Filozofia Societo. Sed nun pasis jam pli ol lf jaroj,

kaj la kongreso bedaŭrinde ne efektiviĝis, kaj pro la indiferenteco de la instruituloj ĝi jam kredeble neniam efektiviĝos. Dume

la afero restis sen kondukanto. Kvankam 2 de multaj flankoj oni

sin turnas ankoraŭ ordinare al mi mem kun diversaj proponoj,

sed mi ne havas jam la privilegion nek akcepti nek malakcepti

la faratajn proponojn kaj fari en la lingvo ian ŝanĝon laŭ mia

propra bontrovo. Se mi volus ankoraŭ esti mem leĝdonanto

en la lingvo kaj ŝanĝadi ĝin ĉiutage laŭ mia propra volo, tiam

la afero baldaŭ tute detruiĝus. Ankaŭ se mi volus esti mem

la kondukanto de la laboroj, la afero ne malproksime irus, ĉar

mi, unu sola persono, estas tro inalforta. Ni bezonas nun

havi ian ligon aŭ akademion, kiu estante kreita de la amikoj

mem, estus aŭtoritata por ĉiuj amikoj de nia afero. La kreadon

de tia ligo mi intencas nun proponi al niaj amikoj.

 

E1 la „Aldono al la Dua Libro“ la legantoj eble memoras

ankoraŭ, ke mi konsilis, ke en la okazo se la kongreso Amerika

ne efektiviĝos, la amikoj de nia afero faru mem kongreson aŭ

fondu akademion ne pli frue ol en la jaro 1893. ĉis tiu tempo,

t. e. en la daŭro de la unuaj 5 jaroj, en la lingvo laŭ mia opinio

nenio devus esti ŝanĝata kaj la tuta laborado de la amikoj

devus havi la celon nur fortigi kaj vastigi nian aferon. Sed

multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori; ili

volas, ke tia aŭ alia ŝanĝo estu farata jam nun. Ili forgesas,

ke pacienco estas la unua kondiĉo, sen kiu nia sankta afero

povas baldaŭ fali en grandan danĝeron. Mi ripetas, ke mia

persona opinio restas ankoraŭ nun tiu sama kiel antaŭe, t. e.

ke la kelkajn unuajn jarojn 3 ni ne devas pensi pri plibonigado

de la lingvo (kvankam la plej granda de la farataj proponoj

tute ne plibonigus la lingvon); sed nur pri ĝia fortigado kaj

vastigado. Sed ne volante sur min solan preni la tutan

respondecon por nia grava afero, ne volante ke oni vidu en

mia maniero de laborado aŭtoran obstinecon aŭ la timon perdi

la multan monon kiun mi enmetis en nian sanktan aferon, —

mi proponas nun mem, ke niaj amikoj jam nun fondu tutmondan ligon, kaj en la manoj de tiu ĉi ligo kuŝos nun la

 

1 La artikolo estas verkita kaj en germana lingvo kaj en Esperanto.

 

2 „kvankam“ ĉi tie en la senco de „tamen“. 3 teksto: la kelkaj unuaj jaroj.

 

59

 

II. A. Gazetartikoloj el

 

tuta sorto de nia afero. Tiu ĉi ligo estu la sola kaj absoluta

leĝdonanto en nia afero. La ligo estos kreita de niaj amikoj

mem, kaj la decidoj de la ligo prezentos la decidojn de la

plejmulto de la amikoj de nia afero. Mi promesas al tiuj ĉi

decidoj mian tutan obeon, kaj mi esperas, ke ankaŭ por ĉiuj

niaj amikoj la decidoj de la ligo estos sanktaj, kaj neniu, al

kiu nia ideo estas kara, volos labori kontraŭ la decidoj de la

ligo, se ili eĉ ne plaĉos al li.

 

En unu el la venontaj numeroj de la „Esperantisto a mi

donos mian projekton de statutoj por la tutmonda ligo de

esperantistoj. Sed antaŭ ol mi presos mian projekton, mi

petas ke ankaŭ la aliaj amikoj sendu al la redakcio siajn 1 projektojn. Kelkaj el la plej bonaj projektoj estos presitaj en la

„Esperantisto a , kaj la projekto, kiu la plej multe plaĉas al

niaj amikoj, estos akceptita.

 

La plej gravaj demandoj, kiuj devas esti priparolitaj en la

projektoj, estas:

 

1. Kio estas postulata por fariĝi membro de la ligo?

 

2. Kie la ligo prenados la rimedojn materialajn por sukcesa Ia-borado?

 

3. Kiel devas esti organizataj la kluboj lokaj kaj en kia rilato ili

devas stari al la ligo?

 

4. De kiuj personoj kaj per kia maniero la ligo devas esti administrata?

 

5. De kiuj personoj kaj per kia maniero devas esti farataj la decidoj tuŝantaj la ŝanĝojn en la lingvo?