Выбрать главу

 

N-ro 361. L. 24.1. 1912

 

Kara sinjorino! — Vian belan libron „Tri Rakontoj“ (de Tolstoj)

mi ricevis kun plezuro, kaj mi kore vin dankas.

 

A1 via deziro dediĉi al mi vian tradukon de „Princo Serebrjanij*

mi danke donas mian konsenton. Mi ankau donas mian konsenton

al tiu frazo, per kiu vi intencas komenci vian antaŭparolon.

A1 s-roj T. C. Martin M. D. kaj Freeman W. Crofts,

Coleraine, Irlando

 

N-ro 362. L. (aŭ P.?) 12. III. 1912

 

Karaj sinjoroj! — Se la Brita Esperantista Asocio deziras, ke mi

portu la titolon de honora prezidanto de la kvina Brita kongreso, mi

danke akceptos tiun honoron. Sed ŝajnas al mi, ke pro diversaj kaŭzoj

estus pli bone, ke la kongreso n e proponu al mi tiun titolon (ĉar tiam

ĉiuj aliaj naciaj kongresoj pensus, ke ili devas imiti vian ekzemplon).

A1 s-ro H. Bolingbroke-Mudie, London

 

N-ro 363. L. (aŭ P.?) 9. VII. 1912

 

Kara sinjoro! — Reveninte Varsovion, mi trovis vian afablan

inviton por la malferma kunveno de U.E.A. Sed bedaŭrinde mi devas

sciigi vin, ke pro diversaj kaŭzoj mi decidis, ke en Krakovo mi partoprenos oficiale nur en la malfermo de la komuna kongreso; en ĉiuj

aliaj kunvenoj mi aŭ tute ne partoprenos, aŭ partoprenos nur kiel

esperantisto tute privata, t. e. „inter la amaso“.

 

N-ro 364. L. (aŭ P. ?) Bad Neuenahr, 4. VIII. 1913

 

Kara sinjoro! — Tre malĝojigis min via sciigo, ke vi ne povas

veni Bernon. Pro via forestado la kongreso multe perdas. Sed mi

komprenas tre bone la gravecon de la kaŭzo kiu devigas vin foresti,

kaj kompreneble, neniu sur via loko povus agi alie. Vian sciigon pri

la bona progresado de nia afero en Britujo mi legis kun plezuro.

Veni Londonon al la kongreso medicina mi bedaŭrinde ne povas,

ĉar la stato de mia sano tion absolute ne permesas. Mi restos en

Neuenahr ĝis la 22-a aŭ 23-a de Aŭgusto. Mi deziras al vi feliĉan

vojaĝon kaj feliĉan revenon.

 

576

 

Martin

 

N-ro 365. L. (aŭ P.?) Bad Neuenahr, 11. VIII. 1913

 

Kara sinjoro! — Mi tre ĝojas, ke vi venos Neuenahron kaj pasigos

kun mi unu tagon. Pri la tago kaj horo de via alveno volu min sciigi,

por ke mi povu atendi vin en la stacidomo.

A1 s-ro J. Schrnid 1 , Bern

N-ro 366. L. 18. IX. 1913

 

Kara sinjoro! — Reveninte hejmen kaj rememorante nun la belajn

tagojn de Berno, mi sendas al vi mian koran gratulon pro la bonega

aranĝo de Ia kongreso. Vi multege laboris, sed vi povas almenaŭ

diri al vi, ke via laboro ne perdiĝis vane. Ĉu vi nun jam iom ripozis?

 

En la ĉambro de nia hotelo en Berno kuŝis bela kuseneto kun

verda stelo kaj la vortoj „En la mondon venis nova sento u ; ĉar neniu

ion diris al mi pri tiu kuseneto, tial mi pensis, ke ĝi estas apartenaĵo

de la hotelo. Nur en la momento de nia forveturo la hotelmastro

diris al mi, ke la kuseneto estas destinita por mi, sed li ne diris, kiu ĝin

alsendis. Supozante ke la donaco venas de fraŭlino via filino, mi petas

volu transdoni al ŝi … 2 plej koran dankon de mia edzino kaj de mi.

 

A1 vi, al sinjorino Schmidt 3 kaj al viaj estimataj gefiloj mi sendas

plej koran saluton de mi kaj de mia tuta familio.

 

N-ro 367. L. 11. VI. 1914

 

Kara sinjoro! — Mi … 2 ricevis vian leteron de 27/V kaj mi

dankas vin kore pro via penado por la kongreseto de Homaranoj.

 

Mi tute konsentas, ke ni atendu. Eĉ se troviĝos nur 20 partoprenontoj, ni povos aranĝi la kongreseton en Berno, sed .. . se tiuj

20 personoj efektive kaj propramove havos sinceran intereson por

la homaranismo. Sed se ĝis la fino de Julio promesos veni nur … 2

malmultaj personoj, kiuj volos veni pro scivoleco, ĉar ili loĝas proksime de Berno, aŭ ĉar oni forte agitis kaj forte petis ilin, —

tiam eble estos pli bone, ke ni ne aranĝu la kongreseton en Berno.

Cetere ni povas atendi kaj la finan decidon ni faros en Parizo. Tial

por mi estas tre interese, scii, kiuj estas la personoj, kiuj aliĝis.

 

Ni devas nur peni, ke la esperantistoj sciu pri la kongreseto;

sed perforte varbadi ni, laŭ mia opinio, ne bezonas; ĉar mi ripetas,

ke laŭ mia opinio estas pli grave havi nur 20 partoprenantojn, kiuj

havas intereson por la afero, ol 50 partoprenantojn indiferentajn.

Personoj, kiuj mem ne havas en sia koro la homaranismon, prezentus

por ni nur malhelpon, ĝenus la liberecon de nia diskutado kaj mal-faciligus la akcepton de iaj decidoj.

 

1 S-ron Schmid mi tre dankas pro la alsendo de la originaloj. Mi

ne plu povis mencii lin en mia antaŭparolo , ĉar ĝi jam estis presita,

kiam mi ilin ricevis. 2 vorto trastrekita , ne plu legebla . 3 la nomo tiel

skribita en la originalo.

 

37 Dietterle, Zamenhof.

 

577

 

V. B. ĉis nun nepresitaj leteroj al

 

N-ro 368. L. 29. VI. 1914

 

Kara sinjoro! — Vian lastan leteron (de 27/V) vi finis per la vortoj:

„Post kelkaj tagoj mi ree raportos al vi a . Tamen ĝis nun mi ricevis

de vi nenian pluan sciigon, kvankam mi skribis al vi antau 4 semajnoj.

 

Ĉar nun restas jam tre malmulte da tempo, kaj mi devas scii,

kian materialon mi devas prepari por la kongreseto 1 , tial mi kore

petas vin, se vi havas iom da libera tempo, volu sciigi min:

 

1. Kiaj estas la nomoj de tiuj personoj, kiuj ĝis nun aliĝis al

la kongreseto;

 

2. Ĉu vi ne ricevis iajn leterojn kun gravaj opinioj por au kontraŭ

la kongreseto mem, pri la dezirinda karaktero de la kongreseto aŭ

pri (la 2 ) dezirindaj ŝanĝoj en la Deklaracio?

A1 s-ro W. Hahn, Leipzig

 

N-ro 369. L. 27.1. 1914

 

Estimata sinjoro!— Statistikan materialon mi bedaŭrinde tute ne

posedas. Mi gvidas min ĉiam nur per tiu materialo, kiun mi trovas

en la jarlibro de la Pariza „Centra Oficejo a . Ia fidinda materialo,

koncernanta speciale Rusujon, ne ekzistas; tamen povas esti, ke vi

ricevos ian malgrandan materialon de la eldonanto de la gazeto „Ondo

de Esperanto a ; mi konsilas al vi, ke vi vin turnu al li. (La adreso

estas: Moskvo, Lubjanskij Projedz No. 3.)

 

Pro la kompara facileco-malfacileco de la lernado de diversaj

lingvoj mi bedaŭrinde ankaŭ povas doni al vi nenian bonan konsilon.

Mi eĉ ne imagas al mi, kiamaniere oni povas starigi tabelon pri tio,

ĉar mi neniam okupis min pri tia demando. Tamen, se vi publikigos

vian peton en la esperantistaj gazetoj, tiam eble troviĝos personoj,

kiuj povas doni al vi konsilojn kaj materialon.

A1 f-ino Margarethe Noll , Kopenhagen 3

 

N-ro 370. L. 29. VIII. 1914

 

Kara sinjorino! — Antaŭ 3 tagoj mi sendis al vi telegramon, kiu

eble vin mirigis; tial mi nun volas doni kelkan klarigon.

 

Kune kun mi elveturis al la Pariza kongreso mia frato Felikso

kun sia edzino. Ni veturis kune ĝis Berlino, kaj poste ni disiĝis.

 

Kiam komenciĝis la milito, mi kun mia edzino sukcesis ankoraŭ

reveni Varsovion (post 14-taga laciga veturado tra Germanujo, Svedujo,

Finnlando k.t.p.); sed kio fariĝis kun mia frato kaj lia edzino, — ni

absolute nenion scias. Pasis jam pli ol 4 semajnoj post ilia elveturo,

kaj ni havas pri ili absolute nenian sciigon! Iliaj infanoj tute malesperas.

 

1 vidu la antaŭan leteron! 2 trastrekita en la teksto . 3 La cenzuristo

 

de ĉi tiu letero estis samideano N . 0. Evstifeieff. Li skribis je la fino

 

de la letero: n Skribu germane ^\/X u .

 

578

 

J. Schmid - W. Hahn - Margarethe Noll. — N-roj 368—371