Выбрать главу

ĉapitroj I kaj 11 en la „Fundamenta Krestomatio“ sub la titolo „El la

unua libro de la lingvo Esperanto“. Ĝi troviĝas en ĉiuj eldonoj de la

Fundamenta Krestomatio, komp. ekz. V-a eldono, paĝ.241 — 246.

 

Kvankam la ĉi tie represigita parto en la Krestomatio ne havas la

surskribon „antaŭparolo“, ĝi fakte estas tia.

 

Se oni komparas la antaŭparolojn en la rusa, pola, franca, germana

eldonoj de la „Unua Libro“, oni povas konstati, ke Zamenhof tradukis

ĝin ne laŭvorte.

 

(Jam sur la 2-a paĝo de la „Unua Libro“ en rusa lingvo troviĝas

la noto de Zamenhof: „,Lingvo Internacia* kiel ĉiu nacia estas komuna

propraĵo; la autoro forlasas por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn al ĝ[“.)

 

La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en

la manojn kun malkonfido, kun antaŭe preta penso, ke al li

estos proponata ia neefektivigebla utopio; mi devas tial antaŭ

ĉio peti la leganton, ke li formetu tiun ĉi antaŭjuĝon kaj ke li

pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon.

 

Mi ne parolos tie ĉi vaste pri tio, kian grandegan signifon

havus por la homaro la enkonduko de unu komune akceptita

 

1 Zamenhof mem poste citas la titolon de tiu ĉi libro jen>

„«Lingvo Internacia». Antaŭparolo kaj plena lernolibro.“

 

2 Dietterle, Zamenhof.

 

FILIA Nr 14

\

I. Antaŭparoloj

 

lingvo internacia, kiu prezentus egalrajtan propraĵon de la tuta

mondo, apartenante speciale al neniu el la ekzistantaj nacioj.

Kiom da tempo kaj laboroj estas perdata por la ellernado de

fremdaj lingvoj, kaj malgraŭ ĉio, elveturante el la limoj de nia

patrujo, ni ordinare ne havas la eblon kompreniĝadi kun similaj

al ni homoj. Kiom da tempo, laboroj kaj materialaj rimedoj

estas perdata por tio, ke la produktoj de unu literaturo estu

aligitaj al ĉiuj aliaj literaturoj, kaj en la fino ĉiu el ni povas

per tradukoj konatiĝi nur kun la plej sensignifa parto de fremdaj

literaturoj; sed ĉe ekzistado de lingvo internacia ĉiuj tradukoj

estus farataj nur en tiu ĉi lastan, kiel neŭtralan, al ĉiuj kompreneblan, kaj la verkoj, kiuj havas karakteron internacian,

estus eble skribataj rekte en ĝi. Falus la ĥinaj muroj inter

la homaj literaturoj; la literaturaj produktoj de aliaj popoloj

fariĝus por ni tiel same atingeblaj, kiel la verkoj de nia propra

popolo; la legataĵo fariĝus komuna por ĉiuj homoj, kaj kune

kun ĝi ankaŭ la edukado, idealoj, konvinkoj, celado, — kaj la

popoloj interproksimiĝus kiel unu familio. Devigataj dividi

nian tempon inter diversaj lingvoj, ni ne havas la eblon dece

fordoni nin eĉ al unu el ili, kaj tial de unu flanko tre malofte

iu el ni posedas perfekte eĉ sian patran lingvon, kaj de la

dua flanko la lingvoj mem ne povas dece ellaboriĝi, kaj, parolante en nia patra lingvo, ni ofte estas devigataj aŭ. preni vortojn

kaj esprimojn de fremdaj popoloj, aŭ esprimi nin neprecize kaj

eĉ pensi lame dank’ al la nesufiĉeco de la lingvo. Alia afero

estus, se ĉiu el ni havus nur du lingvojn, — tiam ni pli bone

ilin posedus, kaj tiuj ĉi lingvoj mem povus pli ellaboriĝadi kaj

perfektiĝadi kaj starus multe pli alte, ol ĉiu el ili staras nun.

Kaj la lingvo ja estas la ĉefa motoro de la civilizacio: dank’

al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj, kaj ju pli alte staras

la lingvo, des pli rapide progresas la popolo. La diferenco de

la lingvoj prezentas la esencon de la diferenco kaj reciproka

malamikeco de la nacioj, ĉar tio ĉi antaŭ ĉio falas en la okulojn

ĉe renkonto de homoj: la homoj ne komprenas unu la alian

kaj tial ili tenas sin fremde unu kontraŭ la alia. Renkontiĝante

kun homoj, ni ne demandas, kiajn politikajn konvinkojn ili

havas, sur kiu parto de la tera globo ili naskiĝis, kie loĝis

iliaj prapatroj antaŭ kelke da miljaroj: sed tiuj ĉi homoj ek-parolas, kaj ĉiu sono de ilia parolo memorigas nin, ke ili estas

fremdaj por ni. Kiu unu fojon provis loĝi en urbo, en kiu

loĝas homoj de diversaj reciproke batalantaj nacioj, tiu eksentis

sendube, kian grandegan utilon alportus al la homaro lingvo

internacia, kiu, ne entrudiĝante en la doman vivon de la

popoloj, povus, almenaŭ en landoj kun diverslingva loĝantaro,

 

18

 

Unua Libro 1887. — N-ro 1

 

esti lingvo regna kaj societa. Kian, fine, grandegan signifon

lingvo internacia havus por la scienco, komerco — per unu

vorto, sur ĉiu paŝo — pri tio mi ne bezonas vaste paroli.

Kiu almenaŭ unu fojon serioze ekmeditis pri tiu ĉi demando,

tiu konsentos, ke nenia ofero estus tro granda, se ni povus

per ĝi akiri al ni lingvon komunehoman. Tial ĉiu eĉ la plej

malforta provo en tiu ĉi direkto meritas atenton. A1 la afero,

kiun mi nun proponas al la leganta publiko mi oferis miajn

plej bonajn jarojn: mi esperas, ke ankaŭ la leganto, pro la

graveco de la afero, volonte oferos al ĝi iom da pacienco kaj

atente tralegos la nun proponatan broŝuron ĝis la fino.

 

Mi ne analizos tie ĉi la diversajn provojn, faritajn kun la

celo krei lingvon internacian. Mi turnos nur la atenton de la

legantoj al tio, ke ĉiuj tiuj ĉi provoj aŭ prezentis per si sistemon

da signoj por mallonga interkomunikiĝo en okazo de granda

bezono, aŭ kontentiĝis je plej natura simpligo de la gramatiko

kaj je anstataŭigo de la vortoj ekzistantaj en la lingvoj per

vortoj aliaj, arbitre elpensitaj. La provoj de la unua kategorio

estis tiel komplikitaj kaj tiel nepraktikaj, ke ĉiu el ili mortis

tuj post la naskiĝo; la provoj de la dua kategorio jam prezentis

per si lingvojn, sed da internacia ili havis en si nenion.

La aŭtoroj ial nomis siajn lingvojn „tutmondaj“, eble nur pro

tio, ke en la tuta mondo estis neniu persono, kun kiu oni

povus kompreniĝi per tiuj ĉi lingvoj! Se por la tutmondeco

de ia lingvo estas sufiĉe, ke unu persono ĝin nomu tia, en

tia okazo ĉiu el la ekzistantaj lingvoj^ povas fariĝi tutmonda

laŭ la deziro de ĉiu aparta persono. Ĉar tiuj ĉi provoj estis

fonditaj sur la naiva espero, ke la mondo renkontos ilin kun

ĝojo kaj unuanime donos al ili sankcion, kaj tiu ĉi unuanima

konsento ĝuste estas la plej neebla parto de la afero, pro la

natura indiferenteco de la mondo por kabinetaj provoj, kiuj

ne alportas al ĝi senkondiĉan utilon, sed kalkulas je ĝia pret-eco pionire oferi sian tempon, — tial estas kompreneble, kial

tiuj ĉi provoj renkontis plenan fiaskon; ĉar la plej granda parto

de la mondo tute ne interesis sin je tiuj ĉi provoj, kaj tiuj,

kiuj sin interesis, konsideris, ke ne estas inde perdi tempon

por la lernado de lingvo, en kiu neniu nin komprenos krom

la aŭtoro; „antaŭe la mondo“, ili diris, „aŭ kelkaj milionoj

da homoj ellernu tiun ĉi lingvon, tiam mi ankaŭ ĝin lernos“.

Kaj la afero, kiu povus alporti utilon al ĉiu aparta adepto nur

tiam, se antaŭe jam ekzistus multego da aliaj adeptoj, trovis

nenian akceptanton kaj montriĝis malvive naskita. Kaj se unu

el la lastaj provoj, „Volapŭk“, akiris, kiel oni diras, certan

nombron da adeptoj, tio ĉi estas nur tial, ke la ideo mem de

 

o*

 

19

 

I. Antauparoloj

 

lingvo „tutmonda a estas tiel alta kaj alloga, ke homoj, kiuj

havas la inklinon entuziasmiĝi kaj dediĉi sin al pionireco,

oferas sian tempon en la espero, ke eble la afero sukcesos.

Sed la nombro de la entuziasmuloj atingos certan ciferon kaj

haltos, kaj la malvarma indiferenta mondo ne volos oferi sian

tempon por tio, ke ĝi povu komunikiĝadi kun tiuj ĉi nemultaj,

— kaj tiu ĉi lingvo, simile al la antaŭaj provoj, mortos, alport-inte absolute nenian utilon*.