La demando pri lingvo internacia okupadis min jam longe;
sed sentante min nek pli talenta, nek pli energia, ol la aŭtoroj
de ĉiuj senfrukte pereintaj provoj, mi longan tempon limigadis
min nur per revado kaj nevola meditado super tiu ĉi afero.
Sed kelke da feliĉaj ideoj, kiuj aperis kiel frukto de tiu ĉi
nevola meditado, kuraĝigis min por plua laborado kaj igis min
ekprovi, ĉu ne prosperos al mi sisteme venki ĉiujn barojn por
la kreo kaj enkonduko en uzadon de racia lingvo internacia.
Sajnas al mi, ke tiu ĉi afero iom prosperis al mi, kaj tiun ĉi
frukton de longtempaj persistaj laboroj mi proponas nun al la
prijuĝo de la leganta mondo.
La plej ĉefaj problemoj, kiujn estis necese solvi, estis la
sekvantaj:
I. Ke la lingvo estu eksterordinare facila, tiel ke oni povu
ellerni ĝin ludante.
II. Ke ĉiu, kiu ellernis tiun ĉi lingvon, povu tuj ĝin uzi
por la kompreniĝado kun homoj de diversaj nacioj, tute egale
ĉu tiu ĉi lingvo estos akceptita de la mondo kaj trovos multe
da adeptoj aŭ ne, — t. e. ke la lingvo jam de la komenco mem
kaj dank’ al sia propra konstruo povu servi kiel efektiva rimedo
por internaciaj komunikiĝoj.
III. Trovi rimedojn por venki la indiferentecon de la mondo
kaj igi ĝin kiel eble plej baldaŭ kaj amase komenci uzadi la
proponatan lingvon kiel lingvon vivan, — ne kun ŝlosilo en
la manoj kaj en okazoj de ekstrema bezono.
E1 ĉiuj projektoj, kiuj en diversaj tempoj estis proponitaj
al la mondo, ofte sub la laŭta, per nenio pravigita nomo de
„lingvo tutmonda*, neniu solvis pli ol unu el la diritaj problemoj, kaj eĉ tiun ĉi nur parte. Krom la supre montritaj
* RimarJcigo de Zamenhof mem en la „Fundamenta Krestomatio“:
Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj en la komenco de la jaro 1887, kiam
Volapŭk havis en la tuta mondo grandegan gloron kaj rapidege progresadis! La tempo baldaŭ montris, ke la antaŭdiro de la aŭtoro de
Esperanto ne estis erara.
20
Unua Libro 1887. Dua Libro 1888. — N-roj 1—2
tri ĉefaj problemoj, mi devis, kompreneble, solvi ankoraŭ multajn aliajn, sed pri ili, ĉar ili estas ne esencaj, mi ne parolos
tie ĉi. Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi
solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton
mediti iom pri la signifo de tiuj ĉi problemoj kaj ne preni tro
facile miajn rimedojn de solvo sole nur tial, ĉar ili aperos al
li eble kiel tro simplaj. Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias
la inklinon de la plimulto da homoj rigardi aferon kun des pli
da estimego, ju pli ĝi estas komplikita, ampleksa kaj malfacile-digestebla. Tiaj personoj, ekvidinte la malgrandegan lernolibron
kun plej simplaj kaj por ĉiuj^ plej kompreneblaj reguloj, povas
preni la aferon kun la malestima malŝato, dum ĝuste la atingo
de tiu ĉi simpleco kaj mallongeco, la alkonduko de ĉiu objekto
el la formoj komplikitaj, el kiuj ili naskiĝis, al la formoj plej
facilaj — prezentis la plej malfacilan parton de la laboro 1 .
N-ro 2. 1888
Antaŭparolo al la „Dua Libro de T lingvo Internacia*
Wtister: Dua
„Dua Libro de V lingvo Internacia.“ Eldono 1888 de Kelter, Varsovio,
paĝ.3 — 16. Dua eldono, Varsovio, strato Navolipie n-ro 11, paĝ. 3—16.
Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi
sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la
viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj
promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas
subskribita „senkondiĉe“, la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj
— ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je T homaro
min ne trompis. La bona genio de T homaro vekiĝis: de ĉiuj
flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas
tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj
kaj virinoj — rapidas porti sian 2 ŝtonon por la granda, grava
kaj utilega konstruo. Vivu T homaro, vivu la frateco de T popoloj,
vivu eterne!
En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas
je T tempo de unu jaro al la juĝo de T tuta mondo; kiam 3 pasus
la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj
pensoj esprimitaj de T publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive
estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post
1 Nun Zamenhof donas ekzemplojn, kiuj klarigu la enhavon de la
afiksoj ktp. kaj montras sub I, kiamaniere li solvis la unuan, kaj sub II,
kiamaniere li solvis la duan problemon. 2 teksto: ilian. 3 arkaika
formo: kian.
21
I. Antaŭparoloj
tio ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj,
libroj, gazetoj kaj cetere, ĉar tiam 1 la lingvo jam estus trairinta la juĝon de V tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj,
kiuj povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de unu homo, —
estus jam pli aŭ malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti
en la daŭro de tuta jaro. Sed de 1’ tago, kiam 2 eliris mia libreto,
mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun
petoj rapidigi 1’ aferon. Respondi je ĉiu letero aparte estas por
mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj
kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi por multaj
demandantoj. Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiuj prezentos
daŭrigon de 1’ unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus
la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi
devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro
estos preta kaj eldonita, — tiom pli, ke konstante al mi venas
novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj — per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de
la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj
de unu kajero ĝis la venonta. En tiuj ĉi kajeroj 3 ĉiuj demandoj
estos responditaj; je 1’ fmo de 1’ jaro 1888 eliros la lasta kajero
kaj la „Dua Libro de 1’ lingvo internacia“ estos finita.
Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de 1’
kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraŭ 1’ intenco, kiun mi esprimis
en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue
ol estos finita la juĝo de F publiko je V lingvo, proponita de mi,
— de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide
eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu
koniĝi tiun ĉi lingvon 4 ĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi
ĝin. La nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi
ne povas jam aŭdi ilin silente. Eldonante la „Duan Libron de
V lingvo internacia”, skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos
al la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj la eblon tute
bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de V libro, kiu jam
per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos
ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti.
La tuta libro havos 5—6 kajerojn, en kiuj estos trovataj
respondoj je ĉiuj demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian
konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni,
kiel plej rapide kaj certe vastigi ĝian uzon en la mondo, —
kaj cetere. Kiam la lasta kajero de V libro estos elirinta, tiam
1 arkaika formo: tian. 2 arkaika formo: kian . 3 Ili tieniam aperis;
la kialoti klarigas la sekvanta „Aldono al la Dua Libro“. 4 Poste Zamen -
hof ne plu uzas tiajn parolturnojn.
22
Dua Libro 1888. — N-ro 2