Eŭgeno Miĥalski
Prologo
1918–1928
Enkonduko
Al Vi, nekaptebla «os»,
neniam kaj ĉiam as’anta,
mi sendas poemojn de pensoj-ĥaos’
el mia menso serĉanta.
«Is», «As», «Os» —
tri elementoj de Tuto —
finito, vivato,ĥaos’ —
problemo de Absoluto.
Triunuo de hom-superstiĉ’,
triunu’ de profeta humano,
Vi tra vivo miljaris fetiĉ’,
Vi — amboso por di’ kaj satano.
Vi — serĉata de l’viv’ eliksir’,
viva akvo, fabel-talismano,
paroksisma freneza delir’,
temp-maŝino de Wells’a romano.
Sub sekcanta mens-analiz’
de progresanta scienco
kun ĝusta skrupula preciz’
iam klariĝos esenco.
«Is — as» = estiv’
sekvigas «os»-energion,
tiel socia viv’
produktas konscion.
Al Vi, sfinkse-enigma «os»,
ĝis la scienco Vin solvos,
kun poezia patos’
mi florojn-poemojn disvolvos.
Sintezante en vorto-parol’
ĝiajn fortojn de l’en’ kaj ekstero,
mi la menson risortos je Vol’
sur la vojo al plena libero.
«Is» — «As» — «Os»
tri elementoj de l’Tuto,
finito, vivato, ĥaos’, —
problemo de Absoluto.
Dediĉo al L. Ivn
Al Vi, amik’, dediĉas mi verkoton
el la intimprofunda kora en’;
se trovos Vi en ĝi ver-koton,
purigu ĝin per propra kor-seren’.
Komencos mi sinceran retrospekton
de miaj pensoj dum junula aĝ’,
kaj du sitelojn per balanca vekto
sur fajna ŝnur’ mi portas kun kuraĝ’.
En unu — akvo malvarmege-brula,
kaj en la dua — vaporanta brog’;
en unu flank’ de l’ŝnur’ — nebulo,
kaj en la dua — sun-prolog’.
Kienas mi? Ne donos mi respondon,
ĝin mi ne scias ankaŭ mem;
similas mi ribelvagantan ondon,
batantan kontraŭ bordoj de problem’.
Ĉu la isas’ produktas la konscion,
aŭ male ĝin estigas la konsci’,
ĉu cia penso, hom’, eligas ĉion,
aŭ nur en ĉio onas ci?
Nervece turnas-turnas mia penso
foliojn de l’kreiva libr’,
kaj en sonanta preĝ-incenso
eknaĝas rememoroj-vibr’.
Al L. Ivn
En akordoj de l’kor’ impresema
mi agordis mian kreivon
kaj el vivo banala kaj prema
mi transiĝis alian vivon.
Per sonoraj sonaroj mi spiris,
promenante en rimo-aleoj,
kaj literajn ensorĉojn mi diris,
mi, grandegulo-pigmeo.
Sur sonanta ale’ mi renkontis
vivan fonton de vorto-magio, —
mi ne timis plu morton estontan,
ĉar eternas kreeca genio.
Kaj, vagante sur proza bulvardo,
kie stumpoj glatstultaj fieris,
mi renkontis hazarde vin, bardo,
vi modeste kaj grize aperis.
Sed pro ena konscio nevole
mia «mio» en «vio» sin solvis,
kaj en la seriozo frivola
belpetalojn kunrozo disvolvis.
Komuniis min via spirito
el kaliko de l’son-sakramento, —
kaj fariĝis mi via kaptito,
ho, amiko de mia belsento.
Letero al L. Ivn
El malproksima proksim’,
denove kun Vi mi parolas,
kaj ĝojas la korda anim’,
pri eblo de l’kara intim’.
Mi volas,
mi volas varian humoron
enstampi sur blanka foli’,
en versojn enspiri la koron
de l’poezia delir’,
partumi plezuron, doloron
kun Vi.
Ho, kiom kolombas la koro
en vana aspir’
al kuniĝo.
Ho ve, rememoro
pri l’horo-
-disiĝo.
Krajon’ en hezito haltas,
zigzagas la duboj je l’menso,
falas kaj saltas
akre-vibranta penso.
Krei —
dolĉe-amara destino;
suferas la menso en penoj,
ĝojas la kor’ en la sino.
Krei!? —
Postulas la tuto:
amo, naturo, socio,
eĉ bruto.
Krei en sonoj — ĥameleonoj,
sunoradioj — varioj.
Krei, —
perei, naskiĝi kaj droni,
sveni
ĉiam, konstante, subite.
Ho, mia revo —
devo
de l’baraktanta spirito.
Vi nur ĝin povas kompreni,
kanto-amik’ — satelito.
Novo, malnovo,
kutimoj,
movo
de l’hezitantaj rimoj — limoj
Eterna flagranto —
tra densa mallum,
diamanto.
Ĉu Vi ion komprenis
tra fragmenta deliro,
amiko?
Furiozaj, ĝojaj kaj rapidaj dancoj
korpon mian pikas kvazaŭ akraj lancoj,
koron mian ŝiras kaj turmentas ili,
tamen mi deziras trili, trili,
trili.
Mi stelojn jungos …
Mi stelojn jungos al revado,
kaj ili portos min tra bluo
en landon de la nemortado,
de la eterna vivo-ĝuo.
Do, arogantu mia kanto,
do, akresonu mia verso.
Mi estas forto kaj giganto
kaj regontul’ de l’universo.
La morto?! Ho, ĝi plu ne tedos,
restinte sole nur simbolo;
je l’universo nur procedos
la menso de l’scienca volo.
Mi estas …
Mi estas pokalo de belpoezio;
Mi estas martelo de ver’,
Mi estas fontano de versfantazio,
Potenca liber’!
Mi estas modesta, sen celo je «nomo»;
Mi estas fluganta la vent’;
Mi estas de floroj flosanta aromo,
Ribela torent’.
Mi estas realo. Mi estas fantomo.
Mi estas de l’am’ sakrament’.
Mi estas animo kaj koro de l’homo,
Rapida moment’.
Mi flugas tra l’mondo kaj ĉiuj min kantas.
Mi flugas per kanto-flugil’.
Mi flugas fajrere kaj flamdiamantas
En koroj per tril’.
Mi celas ne famon. Mi celas ne «nomon».
Mi celas ne brilon de l’or’.
Mi celas ne laŭrojn, nek bardan diplomon,
Nek pompon de l’glor’.
Mi kreas por krei. Sen ia kromcelo.
Mi kreas poemon el kor’.
Mi kreas per ĝi monumenton de l’Belo
En versa kolor’.
Perlas per la belo stelo-stilo
Perlas per la belo stelo-stilo,
kun facilo spruĉas Esperanto —
gaja tril’ de l’najtingalbabilo
dum trankvilo de l’printempa kanto.
Amo de l’universeca koro
en kristalo de l’penetra penso
brilnuancas en bukedo-ĥoro,
sonparfumas en versaĵ-incenso,
vibras en la melodioj-ĉarmoj —
fibroj de l’animo poezia, —
en ĝoj-ploro aŭ maldolĉaj larmoj, en intimo kun revad’ vizia.
Torenteco de l’pasi-deziro
sur la verda kampo de la amo,
radieco de l’revad-inspiro
kaj neniam foriĝanta flamo.
Antaŭ la ĝardeno de l’beleco,
permanenta celo al grandiozo,
for de l’korpo en la animeco
estas mia farnient-ripozo.
~ 1 ~