Выбрать главу
Voznesensk, 1 Aprilo 1922.

Ciklo de l’Arĝenta Astro

Dediĉas al Nekrasov N.

I

Aspergas mi per spermo de l’espero virginon de l’arĝenta astro en la arom’ de ŝia sino ĉasta dum farniento de l’vespero.
Aspiras mi per spiro de l’pasio elkrei novan mondon de la sonoj — mi, nova pastro de l’venonta dio: virgino de l’arĝenta astro de l’fantaziaj tonoj.
Al foraj kaj viziaj regionoj mi venas de l’estonto gasto, virginon aŭreolos mi per kronoj el fonto de l’anim’ elasta.
Karesvario — ritmo de l’mezuro de mia am’ senfunde-ĝua; kaj kisoj dolĉaj — rimoj-uverturo de l’delikatpasio blua.
Kaj sakramentas mi dum la vespero, mi nova, juna kaj onteca pastro, virginon de l’arĝenta astro aspergas mi per spermo de l’espero.

II

En ornato orname orita ĉe altaro de l’vorto mi staras, kiel orfo ĉe pordo fermita             de l’morto…
Kaj orgen’ al orelo ordonas enaŭskulti por ĉiam sonkulton — orakolon de la Oriono             radia …
Tra la orto al la oriento kore celas dezire-ribela oremuso de mia belsento             aspire …
Oro, ornamo, ornato alternas en alto interna …. Mi — pastro de la nekonato — staras ĉe ĝia altaro lumate de l’astro eterna             arĝenta.

III

Per akraj strofoj mi traversos vivon, kreante revan riĉon, amaran forgesante efektivon kaj malfeliĉon.
El kaĝo de l’tagvica trivialo mi celas al mistera transo, mi — Don Kiĥot naivkristala —, por esti for de Sanĉo-Panso.
Per trilflugiloj de koloroj-versoj nuancas mi per skvamoj-asonancoj kaj ronde-flugas tra la universo en furioz-ebriaj dancoj.
Por iu danse macabre, — por mi nur gajo kaj senfineco de l’mezuro, por iu — vintro, sed por mi — floranta majo kaj brila suno en lazuro.
Ĉu iu kredos mian religion — ne interesas min ja tio, sed mi adoras fantazion, — ĝi estas mia dio.
Kaj antaŭ la altaro de Fabeloj incensas mi, poeto-pastro; Virginon de l’arĝenta astro adoras mi en himnoj belaj.

IV

En maten’ perlamote flagranta, kiam brilis la ros’ en petaloj, al surlagaj lilioj-pokaloj vidis mi beljuninon kurantan. Diafanis la korpo gracia, en la faldoj de lag-arbetaro papiliis orece la haro sub la kisoj de l’suna radio. Kaj aero karese vualis belfiguron de l’stranga junino;       sed subite ŝi falis,             en unu momento                   mi alkuris, rekonis:                         Virgino                         de l’astro arĝenta.
Voznesensk, 28 Novembro 1922

Amaj Melodioj

I

Finiĝas nokto. En ĉirkaŭpreno ci kisas min, karesas, flustras kun pasio. Susuras silko sur kuseno … Maten’ de l’am’, de l’tag’ mateno … — Unua ora sunradio penetras ĉambron tra kurteno … Okulojn ci fermetas, dronas en ebrio … Leviĝas mi, malfermas pordon al ĝardeno … Parfumas mole akacio… Kaj ĉio vokas, logas al promeno; kaj spiras vera poezio en tiu ĉi vilaĝ-edeno.
Ci levas ankaŭ cin kaj min pro ĝeno elpelas for kun koketema krio: «Ho, iru tuj — ne estas ja konveno       ĉeesti dum ceremonio       de la vestado.»                   — «Granda Dio! Pro kio tia ĉi kateno! Cin ĝui volas mi ja ankaŭ dum mateno …» Sed pordo frap! eĉ malgraŭ mia peno kaj malgraŭ mia opinio.
Saratov, 19 Januaro 1921

II

Heine-ecaĵo
Puto profunda — jen Via rigardo, puto kun akvo serena; tamen, junino, mi estu singarda: eble ĝi estas venena!? Bluo ĉiela — jen Via rigardo, bluo karese-edena; tamen, karino, mi estu singarda: eble ĝi estas gehena!? Lango korala — jen Via ponardo, lango alloge-kaprica; tamen, belino, mi estu singarda: eble ĝi estas malica!? Via buŝeto, brulanta en ardo, — — rozo ravanta kaj bena; tamen, junino, mi restu singarda: eble ĝi estas venena!?!
Voznesensk, Oktobro 1921.

III

Mi min kaŝis en bosko kaŝtana en krepusk’ de l’printempa vesper’, sur la musk’ sub la kron’ diafana kuŝis mi. Simfoniis mister’. La mister’ de l’natur’ simfoniis: en folioj susuris fabel’, en river’ en reflektoj helstriis per la plektoj arboja ombrel’! Kaj mi ĝoja en reva krepusko sur la lim’ de la lum’ kaj mallum’ ne evitis fatalan embuskon kaj fariĝis viktim’ de l’parfum’. De l’parfum’ de la korpo virina aperinta subite en bosk’, saturite mi svenis al sino, kien logis potence la mosk’. Kaj kadence trembatis la koro pro alflu’ de l’volupta pasi’; kaj en ĝu’ de l’virgeca doloro mi abruptis kaj dronis en ŝi … Disburĝonis kaŝtanaj la floroj kun kreiv-geedziga polen’, ĝi miksiĝis kun niaj odoroj en mistera pasia solen’.
Voznesensk, 11 Decembro 1923.

IV

En koloroj de vespero am’ fabelas, lulas senton de la koroj am’, jen mantelas per etero, jen nebulas firmamenton je l’disiĝo-gam’.
Nin ĉirkaŭas freŝgirlando el la floroj, de l’muziko bela rava son’ … Vokoj-ploroj el verando kun mistiko de ribela fluas violon’.
Inspirite de ĉi-sonoj mi cin kisas, tremas cia kortuŝite brust’, nin kulisas floraj kronoj … mi cin premas, dolĉo mia … benas nin arbust’.
Sed jam falis noktaj horoj … mortis kantoj, kiujn pure najtingalis kor’ … Diamantoj-rememoroj restis nure … … amaj ĉarmoj pasis for.
Saratov, 14 Decembro 1918.

Paraleloj

I
… Novo — malnovo, eterno — momento, potenco — senpovo, feliĉo — turmento.
II
Edeno — infero, kompato — kruelo, beato — sufero, mildeco — ribelo.
III
Revado — konfeso, timemo — arogo, memoro — forgeso, vereco — mensogo.
IV
Amemo — pasio, hontemo — senĝeno, tuteco — nenio, libero — kateno.
V
Kareso — insulto, konfido — ĵaluzo, konstanto — adulto, sincero — amuzo.