Ombroj vesperaj — movoj misteraj
rampas ….
Ĝemas piano, kvazaŭ infano
ploras,
lampo
finbrulas …
Mi rememoras …
Rememoroj enlulas.
En malproksimo ie en nigra senlimo
Vagas spirito sola simile al splito
de «memo»;
nenie
ĝi trovas
realon en foro simbola …
Ombroj-spiritoj sin movas;
ploras piano kun ĝemo
Interplektiĝas la ombroj sin puŝas,
pereas…
Koro silentas, duboj ĝin tuŝas,
sonoj lamentas,
veas
al vivo-pasio…
Lampo finbrulis, restis nenio;
nokto tegmentas.
30 Decembto 1911.
Vi, Esperanto, estas mia prismo,
Tra kiu vidas mi el mia ĉel’.
Tra vi mi vidas nigron de abismo,
Tra vi mi vidas blankon de ĉiel’.
N. Nekrasov.
La vivo estas varia. Ĝi kiel ĥameleono jen tiel kolorbri-las, jen tute alian brilon disradias.
Kaj, ĉar la kor’ de poeto estas de l’vivo spegulo, evi-dentas, ke ĝi ankaŭ ĥameleonas, varias en multefacetaj kristaloj de l’verso, trile nuancas, najtingalon simile; ravas la muzikeman aŭdivon per torente-rapida tonaro, son-imitas la naturon, sian patrinon, aspiras al ĝi kaj nure el ĝi ĉerpas forton por plua batado …
Sed iufoje, kelkiam, venas tro pezaj minutoj. Ĉielo de l’vivo tegiĝas je nigraj teruraj nubegoj; tondras kaj fulmas; fulmeroj rapidaj, kiel korbatoj timigitaj, subite por ioma tempero ekbrilas kaj montras inversan bildon de l’vivo; ili montras profundajn abismojn de l’subkonscio, kie vane-vane baraktas la menso, celante ilin forlasi… Vane! Ili montras lagon ŝlimitan, kie dronas-aperas spirito, celante al roko alta sur bordo; ili montras ankoraŭ multon, multon…
Ankaŭ al tiu mallumo kun fulmeroj kaj tondroj donas lokon en si la timigite angora kor’ de poeto, ĉar ĝi, peza mallumo, tamen estas unu el la fenomenoj de l’ĉirkaŭanta natur’ kaj socio …
Kaj tiuj diversespecaj fenomenoj, ofte tute nerimarke-blaj al la simpla koro, rapide alternas en kor’ de poeto, stampolasante en ĝi la postesonojn…
La poeta kor’, malgraŭ sia amplekso, povas tamen ne ĉiujn sonsignojn enhavi; kaj ĝi unue pro sia komunikiĝemo, due pro simpla bezono partumi ĉion inter ĉiuj, ĉion donitan, fokusitan de l’naturo en unu koro — havigi al ĉiuj, al vasta rondo, la kor’ de poeto eldiras tiujn postesignojn-impresojn, eldiras en gamoj de sonoj-vortoj, proksimum-ĝuste esprimantaj esprimendon de l’koro; ilin eldiras tiel, kiel ili venas en la koron, t.e. varie, ĥameleone, fragmente, abrupte aŭ konsekvence.
Tial ankaŭ en poemoj «Ajno», «Papilio» kaj «Printempaĵoj»[1] vi vidos tre akrajn ŝanĝojn de l’ritmo, ĉar same akre abruptas, nuancas la pensoj, ĵetataj nervece de l’ideo, sub kiu zigzage-tremas la grundo, ĝin produktanta.
Dediĉita al amiko Izgur E.
Rapide
Streĉvervas muskoloj ….
Posthorizontas la suno.
Krepuskas la kor’
en sopiro.
Golgotas la vivo.
Nigras du krucoj.
Grakas amasoj da korvoj,
sentante mortontojn.
Manon al mi amikino,
lipojn sur lipojn
de l’ama konfid’.
Golgotas la vivo…
Nigras du krucoj …
. . . . . . . . . . . . . . .
Knaras radoj, krakas pordoj,
fajfsirenas aŭtoj …
Brilas vitroj magazenaj …
Kalvas placa rond’.
Ĉielenas templa pinto
reliefe.
La dekdua.
Estingiĝas lum’.
Glitas ombroj fantomecaj,
malaperas en la grizo
de nebula ŝalo.
Ŝi kaj mi
en densa maro
de banalo.
Dereliĝis tramvagono —
kaj ekbluis la fajrero;
tra la grizo kri’ eksonis,
kri’ de malespero.
Golgotas la vivo.
Du krucoj. —
Ŝi kaj mi.
Super urbo pendas nebulo peza,
lanternoj palpebrumas;
estas noktomezo
malluma…
Mi straten eliris enpensa, sopira:
min jam vivo tedis
per kutima iro.
Mi oscedis.
Mi spertis en vivo pri multo,
travivis maldolĉon kaj ĝuon;
en mez’ de banalo kaj stulto
mi trovis enuon.
Mi vidis de l’Scio palacojn,
loĝatajn de alta scienco,
kaj tie nur trovis grimacojn
de saĝa sensenco.
Mi templojn vizitis de Dio,
mi vidis en ili brilpompon,
kaj trovis en masko de pio
profiton kaj trompon.
Mi amis per koro juneca
kaj revis estante poeto,
sed estis en am’ multespeca
ĉiama ripeto.
Mi volis en lego forgesi
premantan sufokon de l’vivo,
sed fine mi devis konfesi
pri mia naivo.
Kaj en nokto nebula mi hejmon forlasis
kun ĝia komforta ripozo …
Kun sento malvarma je ŝton’ mi frakasis
violonon de prozo.
Ĝi ektintis obtuze, mortante kun ĝemo …
Ekpendis malluma silento.
Tiele post la rekviemo
venas ĉerka tegmento.
En noktaĵon mi iras tra malseka pavimo —
mi ĉasas al novo kaj freŝo;
en la proksimo
ekbruis kaleŝo;
preter mi ĝi ruliĝas, tie sidas junino
belega sub ŝalo aĵura.
— «Haltu, virino!
ĉu Vi konsentos je la promenado plezura
tra nebuloj de sento volupta
al ĝuo abrupta?»
— «Mi volas.» Ŝi simple rediris
kaj elkaleŝiĝis rapide.
… Ni ekiris.
Mi vekiĝis post nokto de amo plenplena —
estas mateno…
Al vizaĝo ŝia mi rigardas, ŝi kviete dormas,
ŝiaj belaj formoj
de l’korpo pasia
estas karesataj de la sunradioj,
penetrantaj tra l’kurteno.
Kial silente mi staras, ĉu mi bedaŭras,
ke nokto finiĝis, ne daŭras
la iluzio?
Ĉe la lito mi ekkaŭras,
longe, longe sidas tiel, ŝin rigardas,
ŝian sanan dormon gardas,
dormon de ripozo dolĉa.
Ho, virino sorĉa!
Ne! pli vere — korpo sorĉa, korpo dia
en nudeco sia!
Ci, — ekstremo de komenco, —
ci, — komenco de ekstremo, —
frenezigas per potenco
de eterna am-problemo.
Ruĝa disko elnaĝas en grizekolora ĉielo,
perlas roseroj en vazoj sur floroj,
nuancas panelo
en ĉielarkaj koloroj …
Ludas radioj petolaj sur lipoj de la kuŝantino,
sur lipoj — pokalo de ĝuo …
alloge-incite defalis kovrilo de sur la junino,
postulas la kisojn ŝia neĝblanka genuo.
Ŝi dormas en paco
post laco
pro nokta kares’ malmodera.
— «Virino, adiaŭ!
min vokas „hodiaŭ“
per bruo enurba por laboro afera…»
вернуться
Rimarko de l’aŭtoro: «Papilio» kaj «Printempaĵoj» pro miskompreno aperis aparte de l’ unua poemo «Ajno» en libreto sub titolo «Du poemoj». Ankaŭ la antaŭskizo verkita de l’ aŭtoro mem estis erare atribuita al k-do Krassovski N.