VII
En silento de nokto malluma kaj peza,
sub la ŝarĝo de pensoj tedeme venantaj,
sub la prem’ de pasio volupte tentanta,
for de mia junino amate-amanta
min ekkaptis la paroksismo freneza.
En koŝmaro de nokto, kun stranga amem’
mi ekamis min mem.
Sed ne kisoj dolĉaj sonis reciproke,
ne pasia korp’ al korp’ kontaktis —
en volupto mi baraktis.
Faŭkis la mallumo moke.
Luktis mi malforte-forta, luktis …
vane penis, sed nenio fruktis.
Sola «ŝi» min savi povus de mi mem,
per karesoj patrinecaj kaj sentem’.
Sola «ŝi» … Sed estas revo, iluzio?!
Ĉu solviĝos iam tiu ĉi problem’?
Estas ĉio kaj nenio.
Ĉu ekzistas eĉ «mi mem»?
Eble «mi» estas nur fantazio!?!
Papilio
Dediĉita al amiko Polakov V.
Estas mi — papili’
gajflirtanta en aero,
dancas mi, ĝojas mi
tutan tempon dum somero.
De la lun’, ĝis la sun’
kun korjun,
flugas mi;
de la ter’, de mizer’,
de sufer’
fuĝas mi.
Kantas mi, gaja tril’
ĉie flugas kun sincero,
brilas mi per flugil’,
ĉiujn vokas al etero.
Firmament’, dolĉa sent’,
sorĉa tent’
regas min.
Sunradi’! Harmoni’!
Dancas mi
en senfin’!
Mi estas filo
de suna brilo,
kaj per flugilo
koketas mi.
Senzorge spiras,
naturon miras,
mi kantas — liras,
sonetas mi.
Aromojn glutas,
petolojn ŝutas,
ampersekutas
kuninon mi.
Ho, ŝi rifuzas,
min korkontuzas,
sed ne ĵaluzas,
belinon mi.
Mi pluen vojaĝas
sen ia difino,
mi dronas, elnaĝas
tra nuba river’;
naturo pejzaĝas
sen limo, sen fino ….
Kaj mi ne domaĝas
pri laso de l’ter’!
Tie sube post mi restis plene
maljusteco, envio, dolor’, —
ĝi inkube torturis katene,
ĝis mi lasis kaj flugis mi for.
Min turmentis kruela ofendo,
profanado al mia korpur’, —
Mi ne pensis pri vana defendo
kaj formigris al vasta lazur’.
Tie, ĉie
helradie
suno ridas jen;
brile-trile
mi facile
flugas tra seren’.
Mi estas papilio
kun varianta koro,
ne scias pri envio
kaj pri koler-memoro.
Mi flirtas, gajas, ridas,
nuancas per koloro
kaj vivi ĝu-rapidas
dum regas varma horo.
«Al sun’, al sun’ » ridetas la naturo,
«Al sun’, al sun’ » batbatas mia kor’ …
Baniĝas mi en suna uverturo,
konkordas mi kun kosma fluga hor’.
Kaj malsupre restis montoj kaj abismoj faŭkaj,
kie raŭpis mi en stato de malforto,
kaj de kie sonis voĉoj nazetone-raŭkaj,
kie min minacis ekposedi morto.
Frostoj kaj glacio, fal’ abrupt-subita,
monstroj, strangaj monstroj kun simil’ je homoj,
erupci’ de puso el vulkan’ zenita
kaj senĉesaj fluoj de mucidaj vomoj.
Ne, mi ne bedaŭras, ke lasis mi subon,
mi libera iĝis en ĉielen-flugo;
mi flirtante celas tra nubon kaj nubon,
al la suno hela celas mi en fugo.
Mi malsupre havis floron, belan rozon,
kiu sola povis doni la ripozon
dum alveno de krepusko.
Mi vizitis ofte la amatan floron
kaj al ŝi malkaŝis la amatan koron …
Rozo kreskis inter musko …
Foje mi alflugis. Rozon jam ne trovis —
ŝin kruela vento, vento ŝin forblovis,
kaj por mi survenis la krepusko.
Natur’ ne atentis,
ke mortis la floro;
la koro lamentis
pri rozo-viktim’.
Mi restis en solo
kun mia doloro,
sen ĉia konsolo
je mia anim’.
Tamen sun’ ekbrilis,
najtingal’ ektrilis,
kaj sekiĝis miaj larmoj for.
Sed la koro febris,
amon ĝi funebris
kaj ploregis pri la amaŭror’.
Ne, mi ne bedaŭras, ke teron forlasis —
(ĉu povas mi vivi, se mankas kunuloj?)
Kaj jen mi ekmigris, feliĉon ekĉasis:
ja, eble, ĝin trovos mi inter nebuloj.
Mi vin adiaŭs, ho raŭpoj rampantaj,
mi flugu superen sen vol’ je reveno;
ĉielaj profundoj min logas bluantaj,
libere mi spiras en pura sereno.
Mi papilio estas,
infan’ de sunradi’,
mi sunbriladon festas
kaj himnas mi al ĝi:
«Nur vi, nur sola vi —
ja estas amo, vero,
eterna poezi’,
eterna junlibero!»
Printempaĵoj
Dediĉita al mia edzino-amiko.
Vento karesis miajn buklojn
Kvazaŭ amatino dum horo de l’amo;
kisis la vento miajn lipojn —
sur ili mi sentis ebrion de l’amo.
Mi komprenis grandan sakramenton,
sakramenton de l’naturo;
mi ekamis arde-flugan venton,
kiu kisis min en puro.
Ĝi min kisis, — malaperis,
jen aperis, jen foriĝis,
jen kliniĝis, jen aeris —
mi pro kisoj ebriiĝis.
Vento, kiso, ĉirkaŭpreno,
korpa sveno, ventofluoj,
kaj turkiso — firmamento,
farniento, amoĝuoj.
Mi vin gloras en la kanto,
vin adoras la animo;
estas ankaŭ mi vaganto,
vi — aera, mi — en ŝimo.
Tial amas koro mia
vin, potenca, flugpasia.
Mi estas bardo
de suna ardo,
al ĝi kantadas kore mi;
ĝi estas dio
de poezio
kaj de pasi’.
Dum ĝi karesas,
mi plenforgesas
kaj mi ripozas je banal’;
la pens’ vojaĝas,
en revoj naĝas
al Ideal’.
Suno, varmo, bluo,
ĉarmo, juno, oro,
rido, larmo, ĝuo,
varmo en la koro.
Simfonio de printempo. Junaj tuŝoj
de la vento blovetanta.
Harmonio, dolĉa tempo. Sunaj duŝoj;
mararĝento strietanta.
Sur bulvardo verdiĝanta sidas paro:
gefianĉoj ŝajnas ili;
amrigardo korpikanta; ridas maro;
arbobranĉoj ŝajnas trili:
«Amu vin, amu, junkoroj,
dum tempo-juno torentas,
dum ekburĝonas la floroj,
dum la amemon vi sentas».