Nokto trankvila surnaĝas al lúna mar’
ĉio ekdormis en tuta ĉirkaŭ’,
nur aŭdiĝetas korbatoj de l’júna par’
kaj iufoje de katoj: «miaŭ’, miaŭ’».
Brilas okuloj, plenplenaj de áma larm’
pro dolĉatendo, ekstazo kaj rav’;
tamen en koro sentiĝas de drám’ alarm’
kaj al ĝi ŝajnas jam plendi: «miaŭ’, miaŭ’…»
Pasos amtempo simile al mára ond’,
venos kruela kun am’ adiaŭ’…
Koro tremetas, kaj eĥas amár-respond’:
«Miaŭ’, miaŭ’, miaŭ’…»
«Fji, fji, fji …» sonas melodi’ —
ŝute-trilas najtingalo …
Tsss … Aŭskultu ni.
«Mi estas malgranda birdeto,
modesta kun griza plumar’,
kaj tamen mi estas poeto,
helpanto en amo-deklar’.
Min ĉiuj amantoj tre ŝatas,
aŭskultas al mia gajtril’,
dum koroj iliaj trilbatas
sub nokta silenta kovril’.
Mi kantas nur aman plezuron,
belaĵojn, belecon de l’viv’,
ĉar mem ili spertos teruron,
banalon de l’prem-efektiv’.
Nu, ili nun amu sincere,
dum pulsas en kor’ emoci’,
ĝis venos kruele-severe
la tempo de l’viv-konvulsi’.
Al ili mi kantos fabelon,
dormigan fabelon de l’sud’,
ĝis luno forlasos ĉielon,
ĝis tago banalos en krud’.
Dorlotu, ho kanto, junkorojn
per trilaj koloroj de l’am’,
dum ili ne scias dolorojn,
dum vivo nur ŝajnas ornam’.»
Nokto svenigas nin; tera parfumas sin’;
korpo sopiras al ĝu’.
Steloj smeraldas jen … Stele-briletas ben’,
ben’ de ĉiela helblu’.
Spiras natur’ je l’am’, flosas satur-balzam’,
koron plenigas dezir’.
Lipojn kunligas kis’, kaŝas arbust-kulis’
korpojn en ama delir’…
Matenruĝo nin surprizas
lacajn de l’pasi-ebrio;
ĝiaj strioj nin avizas
pri venonta sunradio.
Ni nin levas de-sur molaj
herboj verdaj, rosebrilaj,
kaj revenas mut-parolaj
kun la koroj pac-trankvilaj.
Torento
Dediĉita al mia unua amiko L. Gonĉar.
De monto alta, en fal’ senhalta,
torento kuras,
perlante fluas, liberon ĝuas,
karesmurmuras.
Tra tuta mondo ŝaŭmadas ondo,
freŝecon spiras;
pelante ŝlimon, ĝi la animon
al Puro tiras.
En akvo ludas la sun’ korala
per helradi’ …
Nuancas akvo en flu’ defala
kaj flustras ĝi:
«…Venu al mi, ĉiuj junaj,
kun varma, kun freŝa la kor’;
fluos ni fortaj kaj kunaj,
la sunon kantante en ĥor’.
„Suno hela, suno varma,
lumradia,
sur la bela, sur la ĉarma
firmament’,
al vi iras nun sincera
kanto nia,
vin aspiras jen libera
la torent’.
Diamanta, en purpuro,
varmodona,
sun’ brilanta en lazuro,
en altec’,
ni vin gloras, ho Potenco
orekrona,
vin adoras, ho Esenco
de Belec’.“»
Verdaj ondoj trabatas graniton,
ĉion voje forportas kun si,
al Malnovo deklaras militon,
belkantante en mova pasi’.
Verdaj ondoj kunportas fervoron,
flamigante per nova rimed’,
donas povon, instigas laboron,
pligrandigas fortecon de l’kred’.
Ŝprucas akveroj de l’Helo,
ŝprucas tra la universo;
brilas perleroj de l’Belo,
ŝutas kolorojn en verso.
Kantas la ondoj pri Vero,
diras pri fin’ de turmento …
Vokas al plena libero
verda libera torento.