Paŝoj al plena posedo
de
William Auld
Antaŭklarigo
Tiu ĉi libro estas planita tiel, ke ĉiun «paŝon» la studanto komencu per legado de la legaĵo. Kiam li renkontas vorton, kiun li ne konas, aŭ kies signifon li ne povas diveni laŭ la kunteksto, nur tiam li sin turnu al la sekcio «Vortaro», kaj pere de la klarigo tie donita li klopodu kompreni la sencon de la vorto en ĝia aktuala kunteksto. Nur en okazo de absoluta bezono, aŭ eventuale por kontroli sian koncepton pri la signifo de la vorto, li sin turnu al nacilingva vortaro. (La difinoj en tiu ĉi libro ne celas esti kompletaj kaj definitivaj — tio ja estas la tasko de la vortaristoj; ili celas nur ebligi al la studanto kompreniĝon pri la kuntekste uzita vorto.)
La celo de tiu ĉi agmaniero estas: liberiĝi kiel eble plej komplete el la katenoj de la nacilingva pensado. Kompreneble, se temas pri arbnomoj (ekzemple) li eble devos konsulti vortaron antaŭ ol scii, pri kiu arbo fakte temas. Finkompreninte la legaĵon, li povas fari la lingvajn ekzercojn de tiu «paŝo».
En la komenco mi supozas ĉe la studanto posedon de la gramatiko kaj elementan vortprovizon de ĉ. 700 vortoj (precize, tiuj en «Esperanto — A New Approach»; sed ĝenerale tiuj vortoj estos pli-malpli komunaj al ĉiuj studintoj en elementa kurso).En tiu ĉi libro estas klarigataj 1.682 vortoj; kun la elementa vortaro, do, la studanto en la fino devus disponi pri ĉ. 2.400 radikoj. Post la unuaj lecionoj, la sperta esperantisto eble rimarkos, ke kelkfoje la vortprovizo de la legaĵo ne ĉiam kongruas kun tiu de la ekzercoj; kelkfoje, ekzemple, vorto enkondukita en la ekzercoj aperas nur poste en la antaŭlegaĵa vortaro. Tio okazas ĉar ĉiun novan vorton en la legaĵo mi klarigas, sed nur por tiuj, kiuj volas tralegi la libron ignorante aŭ lasante por posta tralaboro la ekzercojn. Mi ankaŭ supozas, ke neniu studanto plendos pri tro multe da klarigoj.
Estas menciinde, ke la nombro da vortoj en la listoj ne indikas la malfacilecon de la teksto. Ĉiu studanto tuj rekonas certan nombron da novaj vortoj — la preciza nombro dependos de lia lingvoscio — kaj ne bezonos sin turni al la klarigoj. La tekstoj estas aranĝitaj progresige, kaj ilia malfacileco estas ĝenerale gramatika aŭ stilistika.
La libro celas kaj kursojn kaj memlernantojn. Kursgvidantoj scios utiligi la donitan ekzercmaterialon laŭ sia bontrovo. La devizo de la libro estas: Esperanton oni plej bone lernas per studado de bona Esperanto. Laŭeble evitu la nacian lingvon; komprenu en Esperanto, kaj vi pensos en Esperanto!
W. Auld
Dollar, la 25an de aŭgusto, 1967
Paŝo unua
Vortaro
AGO: io, kion oni faras.
BENZINO: hejtaĵo por irigi aŭtomobilon.
CERTA: malhezitema.
DANA: rilata al la lando Danujo.
DATO: tago, en rilato al la tempo.
EFEKTIVA: reala.
FABELO: historio pri mirigaj okazaĵoj.
FERIO: libertempo.
FIDI: plenkredi pri iu aŭ io.
FROSTI : esti tre malvarma.
FROTI: preme movi ion sur io alia.
GLASO: ujo, el kiu oni drinkas.
GLITI: facile movigi sur grasa supraĵo.
HEJTI: varmigi ĉambron aŭ loĝejon.
JAKO: vestaĵo por la supra parto de la korpo.
KONSIDERI: zorge atenti ion.
KAPTI: ekteni.
KOSTO: pago necesa por ricevi ion.
LITO: aĵo, sur kiu oni dormas.
MARMORO: bela blanka ?tono.
MATERIALO: Krudaĵo necesa por plenumi ion.
MEDITI: pripensadi.
METROPOLO: granda urbego.
MODERNA: nuntempa.
MODESTA: malfiera.
NU: vorto uzata por atentigi pri tio, kio sekvos.
ORDINARA: kutima.
PAŬZO: mallonga hezito.
PUTO: subterejo, el kiu oni levprenas kutime akvon.
PROVIZI: havigi necesaĵojn.
RAKONTI: diri historion.
RANO: vivantaĵeto, kiu loĝas sambone teron kaj akvon.
RIPOZI: resti nenion faranta, eble dormanta.
RULI: ĉirkaŭmove antaŭenigi ion.
SOBRA: malebria.
SPECIALA: intencata por unu celo.
SUPOZI: kredi ion vera.
ŜULTRO: plej supra trunkoparto.
ŜVEBI: resti senmove pendanta, kvazaŭ fluge.
TERURO: timego.
URĜI: plirapidigi.
VOJAĜI: iri aŭ veturi por atingi lokon ne proksiman.
Legaĵo:
Tre moderna fabelo
Tiun ĉi eksterordinaran kaj freŝdatan fabelon mi nur peras transigante la respondecon al mia tre fidinda amiko — ni nomu lin Sen Dubo — kiu la unuan fojon rakontis ĝin ĉe blanka tablo, kie ne mankis glasoj.
«Aŭdu nur» — diris Sen. «Mia amiko, Ripsrops, veturis anta? nelonge per sia beleta ?aro, vi scias, tiu Mercedes, inter Arĥangelsk kaj Kopenhago sur la ŝoseo. Sed li jam ne estis malproksime de Kopenhago, kiam ĉe benzinputo, post kiam li aĉetis hejtmaterialon kaj dum la agado de la benzinulo, li iom promenis. Subite li aŭdis voĉon sub si:
«Sinjoro Ripsrops, sinjoro, bonvolu atendi…»
Ripsrops rigardis malsupren kaj vidis ranon ruliĝantan al li. Li ne estas speciala ŝatanto de ranoj, sed io kaptis lin en la afero.
«Ĉu mi komprenas rane? Kaj ĉu vi povas paroli? Ĉu vi konas min?»
La rano respondis:
«Jes, kara sinjoro Ripsrops, mi povas paroli, sed mi ne parolas rane, sed dane. Mi petas vin, sinjoro Ripsrops… Mi frostas. Metu min en vian poŝon. Ĉu mi rajtas kunveturi al Kopenhago? Por bonfaro vi ricevos bonon!»
Ripsrops tre miris, precipe, ke la rano frostas, kiam estas varme, sed rano estas rano, kaj ĉar la petita varmo ne kostos al li elspezojn, li metis la ranon en sian poŝon. (…Kion vi diras? Jes… Jes, li estis sobra kiel mi.)
Iom post iom la rano iĝis hejmeca de Ripsrops. Ĝi petis eĉ manĝon kaj iom da akvo, kiujn Ripsrops, kiu konsideris la ranon cetere tre modesta, donis al sia kunvojaĝanto. Tiel ili alvenis vespere al la metropolo, eĉ al la loĝejo de Ripsrops, ĉar la rano petis ripozlokon. Ripsrops malfermis la pordon de sia loĝejo kaj tiam la rano denove ekparolis:
«Kara sinjoro Ripsrops, mi estas tiel dormema. Ĉu mi rajtus dormi en tiu lito?»
Ripsrops ekmeditis. Estis la unua fojo, ke iu fremdulo volis dormi en ilia familia lito, sed efektive sinjorino Ripsrops estis for kaj tiu ĉi mirinda rano estis tiel dormema. Li metis la ranon en la apudan liton kaj demetis sian jakon kaj komencis pretigi sin por la nokta trankvilo. Li volis jam mallumigi, kiam li alrigardis la apudan liton kaj tiam li rimarkis, ke el la stranga rano fariĝis belega reĝidino, kiu supozeble apenaŭ estis provizita per noktovestoj. Lia rigardo ekglitis sur la marmoraj ŝultroj de la reĝidino. Ripsrops tute teruriĝis. Li frotis la okulojn. La regidino alrigardis lin kaj diris:
«Ri-i-ipsĉjo!»
Sen Dubo, t.e. la rakontanto, nun faris longan paŭzon kaj sekvis iom malcerte la ŝvebon de la cigareda fumo.
Mi urĝis:
«Nu, kiel estis poste?»
Sen alrigardis min kaj diris:
«Ĉu vi vere kredas tiun ĉi historion?»
«Kredi? Tute ne. Kial mi kredu?»
«Nu ankaŭ sinjorino Ripsrops, kiu tiumomente realvenis neatendite el sia feriado en Polinezio kaj malfermis la pordon de la dormoĉambro, ne kredis ĝin. Eĉ ne unu vorton…»
F. Szilágyi
(el «Norda Prismo»)
Ekzercoj
1. Leginte la supran fabelon, respondu jenajn demandojn:
1. Kion faris Sen Dubo kaj lia amiko antaŭ ol tiu lasta rakontis la fabelon?
2. Kial Ripsrops haltigis sian aŭtomobilon proksime al Kopenhago?
3. Kiun lingvon parolis la rano?
4. «… la petita varmo ne kostos al li elspezojn.» Kion tiuj vortoj sciigas al ni pri Ripsrops?
5. Kion donis Ripsrops al la rano dumvojaĝe?
6. Kial Ripsrops hezitis konsenti, ke la rano dormu ĉe Ii?
7. Pro kiuj kialoj li fine konsentis?
8. Kio okazis al la rano dum Ripsrops pretigis sin por dormo?
9. Kiajn vestojn portis la reĝidino?
10. Kio okazis antaŭ ol Ripsrops povis enlitiĝi?