Выбрать главу

KONFIDI: plenkrede transdoni.

KONJUNKTURO: cirkonstancaro.

KONKURSO: konkuro por premio.

KONTINUA: seninterrompa.

KOVERTO: kovrilo por letero.

KREPUSKO: duonlumo matena aŭ vespera.

KRITIKI: montri la mankojn de iu aŭ io.

KRURO: korpoparto, per kiu oni marŝas.

KUIRI: prepari manĝaĵon.

KURBA: malrekta.

LOGARITMO: nombro de aritmetika progresio respondanta al alia nombro de geometria progresio.

MANIERO: metodo de agado.

MODULI: variigi la tonojn.

MUŜO: doma insekto.

NERVO: korpoparto, kiu transdonas impresojn al la cerbo.

NOBLA: havanta altajn moralajn kvalitojn.

NOMBRO: nedifinita kvanto.

NOTI: skribi resumon.

NUMERO: cifero.

PASIO: arda deziro.

PAVIMO: ŝtona tegaĵo de strato.

PERSISTI: energie daŭri aŭ daŭrigi.

PLACO: libera spaco en urbo.

PLAĈI: kontentigi.

PLANDO: suba parto de piedo.

POEMO: versaĵo.

POETO: versaĵisto.

POLVO: sekaj eretoj de tero.

PRECIZA: klare determinita.

PREMIO: donaco al konkursgajninto.

PROMESI: certigi, ke oni faros ion.

PROPORCIO: rilato de partoj inter si.

RAŬKA: sonanta skrape kaj malklare.

REDAKTORO: persono, kiu estras gazeton.

RENVERSI: faligi ion aŭ iun.

RETO: truplena fadenplektaĵo.

REZIGNI: definitive forlasi ion.

ROMANO: longa proza fikciaĵo.

ROMANTIKO: literatura doktrino, kiu preferas fantazion al racio.

RUZA: lerte trompa.

SENCO. komprenebleco.

SERVICO: manĝilaro.

SEZONO: jarkvarono, laŭ vidpunkto de la normala vetero.

SOMNAMBULO: persono, kiu marŝas dormante.

SONĜO: dumdorma mensbildo.

SORĈI: ĉarmegi.

STATURO: korpalteco.

STUMPO: mallonga restaĵo de io.

SUĈI: alspiri al si.

ŜABLONO: modelo, laŭ kiu oni eltranĉas objekton; (metafore): banalaĵo.

ŜERCI: paroli neserioze, ridige.

TERMINO: speciala vorto aŭ esprimo.

TRAGEDIO: dramo kun malĝoja fino.

TURNI: ĉirkaŭmovi ion.

UNIVERSITATO: centro de supera studado.

VETI: riski sumon en ludo.

VETERO: stato de la atmosfero.

ZIGZAGO: linio, iranta alterne laŭ kontraŭaj direktoj.

«HAPPY END» (anglaĵo) = feliĉa fino.

Legaĵo:

Simpla konfeso

Ĉu vi konas N, tiun ĉi urbeton en la orienta landparto? Se ne, vi perdis nenion. Ĉi urbetoj terure similas unu la alian kaj certe vi jam vidis tiaspecan vilaĝegon, kun unusola pavimita ĉefstrato, koto aŭ polvo sur la aliaj ĝisgenue, laŭ la sezono; tri preĝejoj sur la urbocentra placo kaj trifoje tri drinkejoj; kino, aro da grizaj, seninteresaj homoj, enuo… enuo…

Jarojn mi vivis tie — sed vi ja ne konas min, vi eĉ ne povus imagi, kiel mi suferis en tiu urbaĉo. Sed ne temas pri mi kaj estas superflue plendi. Jam delonge mi forlasis ĝin. Nun temos pri la sola homo, kiun mi renkontis en tiu kotujo kaj kiun mi ankoraŭ ne forgesis. Tuj vi aŭdos, kial.

Li estis inĝeniero, la nomo ne gravas. Ni amikiĝis rapide kaj sen ia ajn signifa okazo. Cetere mi amikiĝas tre malfacile. Mi havas nur du-tri amikojn; ĉiuj miaspecaj, neplibonigeblaj maljunaj fraŭloj, kiuj opinias la geedziĝon eltrovo de la diablo kaj ofte ili fanfaronas, per kiaj ruzaĵoj ili evitis la reton de la ina gento. La ideala kunvivo de la inĝenier-familio tamen kortuŝis eĉ min kaj foje-foje mi pripensadis, ĉu mi ne faris stultaĵon, kiam mi — antaŭ 30 jaroj — tiu knabino — eh, negrave! Egale jam… kaj mi promesis rakonti pri la inĝeniero, ne pri mi.

La inĝeniero gvidis la konstruon de la kanalo kaj — ĉar ankaŭ la prizorgadon kaj inspekton de la kanalo oni konfidis al li — ekloĝis en la urbo. Laŭ sia ekstero li estis ĉiutaga, griza hometo, mezastatura, 35-40-jara, kun okulvitroj, kaj hararo jam iom maldensa, sed ne griziĝinta. Li havis superkritike grandan kaj ampleksan scion, ne nur en sia fako, sed ankaŭ krome li estis surprize erudicia, tamen modesta kaj ĝentila; mallonge tia, kiun oni nomis iam «ĝisplanda sinjoro». Mi nomas lin simple: homo.

Ni ambaŭ ege malŝatis la t.n. «sociajn formalaĵojn». Ni renkontiĝis ie, paroladis kaj — ĉar ankaŭ mi vidis ion el la mondo — bonege komprenis unu la alian. Ofte mi vizitis ilin preskaŭ ĉiutage kaj tie mi ekkonis «hejmon» en citiloj, pri kiu kantas la poetoj. La inĝeniero, lia edzino, preskaŭ dek jarojn pli juna blonda virineto, kaj la du filinoj formis kompletan unuon. La domon plenigis la paco, harmonio, trankvilo kaj kompreno. Estis vere resanigo por mi ŝanĝi mian solecon por unu-vespera restado de ili kaj vidi la feliĉon regantan en tiu familio.

Mi povas diri: mi estis ilia amiko. Intima amiko mi tamen ne estis. Neniam ni intime interparolis, krom unu fojon, ankaŭ tiam nevole kaj ĝuste tion mi intencas rakonti.

Estis komenco de printempo, la lastaj tagoj de aprilo, bela, varmeta vetero. Eble pro tio ni estis iom pli komunikemaj?

Mi vespermanĝis kun ili. Post la manĝo ni restadis iomete ankoraŭ ĉirkaŭ la tablo, ni babiladis, ŝercadis, kiel kutime. La edzino poste formetis la servicon kaj akompanate de la helpemaj filinoj malaperis en la kuirejo.

Mi restis duope kun la inĝeniero.

En la forno brulis ankoraŭ la fajro kaj en la densiĝanta malhelo la flagranta lumo de la flamoj kreis ian ankoraŭ ne sentitan romantikan humoron.

Dum minutoj ni admiris senvorte la flamludon. Miaj pensoj zigzagis en la estinto kaj estanto, ĝis foje — mi mem ne scias, kiel — vortoj ekverŝiĝis el mi. Mi rakontis la tragedion de mia vivo, kiu ja nur por dudekjarulo estis tragedio; nun, post pli ol tridek jaroj, ĝi estas nur memoro, eĉ ne dolora. Ĉu aŭskultas min iu, aŭ ne, mi ne pripensis. Mi rakontis kvazaŭ al mi mem la historion malnovan, ŝablonan, tamen belan por mi, ĉar ĝi estas la mia. Vi ja ĉiuj konas la temon milfoje vivitan kaj skribitan: nobla, riĉa familio… bela knabino… bela knabino… malriĉa knabo. Renkontoj sekretaj… rapidaj kisoj… malvolo de gepatroj… adiaŭo… ĵuroj: ĉiam, neniam! … kaj poste… nenio.

«Mi do restis fraŭlo — mi finis — kaj mi ne bedaŭras! — mi almetis kun iom falsaplomba gesto. — Sed de kiam mi konas vin…»

Mi ĉesis. Li eble pensus, ke mi envias ilian feliĉon. Estis ja nur la restaĵo de la juneca romantiko, revekita de nekutima situacio.

Silento regis dum momento.

La inĝeniero dum la tuta tempo fiksrigardis la fajron kaj lia lipo apenaŭ moviĝis ekparolante:

«Nin…?»

La vorto sonis strange, tre strange! Min frapis io ne atendita, kvazaŭ la vorto enhavus amaron kaj malfeliĉon. Mi ne povis diri ion. Ni silentis longe, poste la inĝeniero subite, kvazaŭ vekita el sorĉa sonĝo ekĝemis, prenis cigaredon, ekfumis kaj komence balbute, poste pli kaj pli flue konfesis jene:

«Vi do kredas, ke mia vivo estas plena de belo, seninterrompa feliĉo?… Do, vi eble pravas… kion ni konsideras feliĉo? Mi amas mian familion, ankaŭ mia laboro plaĉas al mi… kun la homoj mi vivas harmonie… jes, feliĉo… Sed iam…»

Jam fluis la vortoj el li:

«Vi scias, iam, kiam mi estis ankoraŭ studento, mi estis tre enamiĝinta. Tre enamiĝinta — tio ja estas sensencaĵo! Oni amas aŭ ne amas; mi ne povas gradigi la amon. Sed oni ne filozofadu! Mi estis studento de inĝeniera fako, ŝi estis filologino. Du jarojn pli juna ol mi. Ni konatiĝis… mi ne scias kiel kaj kie. Inter studentoj okazas facile la interkonatiĝo… kaj mi ekamis ŝin.»

«Ne, ŝi ne estis bela. Malalta ŝi estis, kun iom kurbaj kruroj… ŝia nazeto estis stumpeta… Miaj kolegoj ofte ŝercis pri mia amo. Sed en ĝi troviĝis ia stranga beleco, ia interna koreco, aŭ altirpovo… mi ne povas esprimi, eĉ tiam mi ne povis, kvankam tiutempe mi preferis la precizajn terminojn.»

Iom li ekridetis.

«Mi estis inĝeniero estonta! Do mallonge: mi enamiĝis al ŝi kaj mi ne estis la sola: la duono de la klaso estis miaj samsortanoj. Kaj ŝi elektis min, kvankam jam en tiu tempo mi ne estis belulo.»

«Multfoje ni kunestis… ni promenadis kune, paroladis kaj… jes, ni ankaŭ kisadis. Mi estis feliĉa kaj fiera, ne nur, ĉar ŝi amas min, sed — laŭ vere vira maniero — ĉefe ĉar ŝi min amas kaj ne iun, kiu estas pli bela, pli saĝa ol mi, kiun ŝi ankaŭ estus povinta elekti.»