Выбрать главу

«La afero daŭris du jarojn, escepte nature la libertempojn, kiam ni forlasis la urbon kaj ni ambaŭ — almenaŭ mi certe — nombris la tagojn ĝis la nova studsezono.»

«Kiel min konfuzis ĉi tiu sento! Juĝu vi mem, vi konas min kaj ankaŭ tiam mi estis la sama: mi verkis poemojn! Aĉajn poemojn. Sed ili plaĉis al ŝi kaj krom ŝi neniu sciis pri ili. Niaj kolegoj, ankaŭ inĝenieroj, trovis iom ridinda jam ankaŭ mian amon en la mondo de la logaritmoj kaj kompakt-moduloj. Mi verkis, notis, laŭtlegis la poemojn, donis ilin al ŝi, ĉar ŝi petis kaj mi ne bezonis ilin. Ŝi promesis, ke ŝi montros ilin al neniu.» «Ili koncernas nur nin, samkiel niaj kisoj» — ŝi diris.»

«Tiel ni vivis dum niaj universitataj jaroj. Poste mi finis la studadon, mi forlasis la urbon kaj vetkuregis por la ĉiutaga pano. Honte, sed vere: ni devas antaŭe manĝi kaj nur poste ni povas ami.»

«Ni priparolis nenion, interkonsentis pri nenio plua. Eĉ unu vorto ne estis pri geedziĝo, miaopinie tio estis natura, alie ne povas okazi, se unu amas la alian. Mi devas trovi postenon kaj ni devas atendi, ke ankaŭ ŝi finu la studadon. Ŝian adreson — en la universitata urbo — mi konis kaj foje mi skribis al ŝi. Tiutempe mi vagadis en Francujo, do ŝi ne povis respondi.»

«Oni diras, la amo malpliiĝas proporcie al la distanco kaj tempopaso. Eble, sed mi estas esceptulo. Eĉ unu komon mia sento ne aliiĝis, mi amis ŝin same, kiel antaŭe, kiel iam ajn, nur mi kutimiĝis al tiu ĉi amo. Ĝi apartenis al mia vivo, iĝis parto de mia mio, same kiel — se estas permesate uzi tian komparon — la ĉiutaga lego de la ĵurnalo. Ĝi iĝis kontinua sento, jam ne sentata. Se oni havus dentdoloron ekde sia naskiĝo, neniu kredus, ke dento povas ne dolori, aŭ la mankon de la doloro oni rigardus malsano. Strange, ĉu ne?»

Li gestis kvazaŭ forigante muŝon.

«Denove mi filozofadas. Kion mi rakontis? Jes! Pasis la jaroj. Mi laboris, pensadis pri ŝi kaj mi sentis certege, ke ankaŭ ŝi faras la samon.»

«Poste alvenis la konjunkturo, vi scias, la «ora epoko». Mi akiris sufiĉe bonan kaj ĉefe konstantan postenon en la hejmolando. Mia unua sento estis: ŝi. Nur nun mi konstatis, kiel malmulton mi scias pri ŝi! La vizaĝon — jes, tion mi povus desegni precize, se mi scius desegni, sed ŝian adreson, nu, la adreson de ŝiaj gepatroj mi ne sciis. Nur la nomon de la urbeto — en la orienta landparto. Mi skribis leteron adresitan sen strato kaj numero: nek respondo venis, nek la letero revenis. Mi havis nek tempon por esplori, nek monon por esplorigi kaj mi jam rezignis. Mi ja estas tia: tre facile mi rezignas anstataŭ batali.»

«Kaj unu tagon en la ĵurnalo mi legis pri konkurso por printempaj amversaĵoj. La plej sukcesaj aperis en la ĵurnalo kaj mi — vi scias — kiel pasia leganto, legis ankaŭ tiujn. La tria aŭ kvara, je mia plej granda surprizo, estis unu el miaj faraĵoj! Eraro neebla, nenia dubo: mi ja konas la proprajn poemojn. Kaj ĝi, la «Simpla Konfeso», estis mia plej kara ido.»

«Nepre mi devis konstati, kiu sendis la poemon? Se ŝi estas tiu, mi trovos ŝin. Se ne… do ankaŭ tiam mi scios kion fari.»

«La versaĵoj aperis anonime. Mi skribis al la redaktoro, poste mi persone vizitis lin: li rifuzis doni klarigon antaŭ la fermo de la konkurso. Ses monatoj ankoraŭ! La premio estas dumonata somerumo de Mediteraneo por du personoj, sufiĉe granda sumo, mi komprenu…»

«Mi komprenis. Post longa kaj persista petado li promesis peri leteron al la ensendinto. Tuj mi skribis: la amaj sentoj ariĝintaj dum jaroj nun ŝvebis, plenigis la paĝojn: konfeso, peto, riproĉoj kaj denove konfeso…»

«… la letero ekiris. Dum la sekvantaj semajnoj mi estis kvazaŭ somnambulo. Mi atendis la respondon kaj samtempe mi tremis… Ĉu ne ĉio estis superflua? Mia vivo jam preskaŭ enordiĝis… eble, verŝajne ankaŭ la ŝia… kaj nun… se ĉio renversiĝos?… ĉu inde?…»

«… sed la letero jam ekiris…»

Li ekhaltis momenton, kvazaŭ serĉante la rememorojn. Li fumsuĉis la cigaredon, kiu estis jam preskaŭ elbrulinta, elspiris la fumon kaj longe postrigardis ĝin. Mi atendis la daŭrigon nervostreĉe, preskaŭ mi ekkriis: «Do? Estis ŝi?» — sed mi bridis mian senton.

Post iom da tempo li parolis plu.

«Pasis preskaŭ du monatoj, ĝis respondo venis. Mi kredis, ke mia koro krevos, kiam mi rigardis la literojn konatajn sur la koverto. Eble horojn mi sidis apud la tablo, antaŭ mi la letero, ĝis mi ekhavis kuraĝon malfermi ĝin.»

«Jes, ŝi estis. Ŝi, ŝi. Ŝi sendis la poemon, ŝi ne donis ĝin al aliulo, ankaŭ nun ŝi gardas ĝin kune kun la aliaj, kun niaj memoroj. Ŝi ne forgesis min, neniam ŝi forgesos, ŝi atendis min, eĉ nun ŝi atendas, ŝi amas min, ĉu mi volas iri al ŝi…»

Fine do! mi ĝemis profunde. Nu, stultaĵo, mi ja estus povinta imagi la finon, nature «happy end», mi ja vidis la finalon, ĉi tiun feliĉan familion.

«Vi povas ĉesi, amiko. Vera romano! Do, tiel vi retrovis vian amatinon, vian edzinon. Vi ja estas feliĉulo, maljunulo…»

La inĝeniero nun alrigardis min unuafoje dum la rakontado. Forte li fumsuĉis la cigaredon kaj returnis siajn okulojn al la fajro jam cindriĝanta. Dume la krepusko kovris la ĉambron per malhelo. Lia vizaĝo apenaŭ estis videbla kaj min ekregis ia stranga, malcerta sento. Miaj vortoj gaje ekestintaj stumpe pendis en la densiĝinta mallumo. Mi ne kuraĝis daŭrigi, kvankam mia amiko ne faris eĉ moveton.

Ni sidis tiel, senvorte, dum longaj minutoj kaj mi jam sciis, ke okazos io neatendita.

La inĝeniero fine moviĝis, la cigaredrestaĵon ĵetis en la fajron kaj ekparolis per strange raŭka voĉo:

«La letero… tiu letero… alvenis hieraŭ…»

Lászlő Böti

(el «Norda Prismo»)

Ekzercoj

44. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Kia homo estis la aŭtoro?

2. Kiel li amikiĝis kun la inĝeniero?

3. Kio okazis al la aŭtoro antaŭ tridek jaroj?

4. Kial la inĝeniero ekloĝis en tiu urbeto?

5. Kiom aĝa estis la edzino de la inĝeniero?

6. Kial oni «ne povas gradigi la amon»?

7. Sur kiu fakto ĉefe baziĝis la fiero de la inĝeniero pri sia amo?

8. Kion faris la inĝeniero, kiam li finis sian universitatan studadon?

9. Kiamaniere modifiĝis la amo de la inĝeniero kun la tempopaso?

10. Kion vi opinias pri tio, ke la inĝeniero ne sciis la hejman adreson de sia amatino?

11. Kial la redaktoro ne volis tuj transdoni la adreson de la konkursinto?

12. Kiajn dubojn spertis la inĝeniero post enpoŝtigo de sia letero al la konkursinto?

13. Kion respondis la konkursinto al la inĝeniero?

14. Kion supozis la aŭtoro pri la historio de la inĝeniero ĝis tiu punkto?

15. Kiel la sinteno de la inĝeniero maltrankviligis la aŭtoron post la supozata «happy end»?

45. ADVERBOJ PARTICIPAJ rilatas adverbe al la ĉefa verbo de la propozicio, kaj sekve la agado aŭ estado, kiun ili esprimas, estas agado de aŭ al la subjekto de la ĉefa verbo, aŭ estado de tiu subjekto. Ili ne povas havi rilaton kun aliaj substantivoj ol la subjekto en la propozicio. Ekz-e: Legante la ĵurnalon, la inĝeniero trovis sian junaĝan poemon. La inĝeniero verkis poemojn inspirite de la amo. En ambaŭ ekzemploj temas pri la inĝeniero, kiu ja legis kaj estis inspirita. «Legante» sciigas, kiam la inĝeniero trovis; «inspirite» sciigas, kiel aŭ kial li verkis.

Kompletigu la sekvantajn propoziciojn:

1. Ŝercante _____________________________________.

2. Renversinte sian kontraŭulon, ________________________.

3. Ekfumonte cigaredon, _________________________________.

4. Komunikite per ĉiuj ĵurnaloj, ________________________.

5. Sorĉate de la bela ĉirkaŭaĵo, ______________________.