Ĉiu horloĝo laŭ sia grandeco kaj kvalito devas esti post 1-3 jaroj purigita kaj reviziita. Tio estas ĉe ĉiu alia maŝino pli frue urĝa kaj memkomprenebla, tial de unu horloĝo oni ne atendu eternan kaj precizan funkciadon.
Konfidu vian horloĝon nur al vera specialisto kaj ne lasu ĝin detrui de iu ajn fuŝulo. Fuŝita horloĝo ne funkcias plu bone.
Se vi zorgoplene manipulas vian horloĝon, ĝi rekompencas vin per relativa precizeco. Restreĉu horloĝon regule matene (aŭ vespere), dumnokte lasu ĝin en la sama pozicio (pendanta aŭ kuŝanta). Gardu ĝin antaŭ fortaj magnetoj (ekz. elektromotoroj, radioaparatoj), alie ĝia delikata spiral-risorto magnetiĝas kaj la precizeco de la horloĝo tute detruiĝas. Ŝirmu ĝin kontraŭ pli grandaj diferencoj de varmeco ol 20 varmogradoj. Ekzemple la horloĝo portita dumtage sur brako aŭ en poŝo, ne povas montri precize, se ĝi dumnokte kuŝas sur glacimalvarma vitro de nokta tableto en nehejtita dormoĉambro. En malvarmo la horloĝo plirapidiĝas, en varmo ĝi malfruiĝas.
Malnovaj, tre ofte riparitaj horloĝoj ne povas funkcii kiel la novaj. Ankaŭ bona horloĝo foruziĝas per sia senripoza aktiveco dum longaj jaroj kaj ĝi meritas ripozon. Tial la memoraĵojn pri niaj geavoj ni konservu plej bone en vitrinoj kaj ne uzu ilin plu.
Al viaj horloĝoj mi deziras bonan funkciadon kaj precizan tempon.
Stanislav Knižek
(el «Esperantisto Slovaka»)
Ekzercoj
49. Leginte la supran artikolon, respondu jenajn demandojn:
1. El kiom da partoj konsistas horloĝo?
2. Proksimume kiom da distanco vojas punkto sur la perimetro de balanciero dum tri jaroj?
3. Kiel kompariĝas la efikecoj de lokomotivo kaj horloĝo?
4. Kio estas la valoro de spiral-risorto horloĝa?
5. Kiel oni ofte difektas spiral-risorton?
6. Kiel la polvo povas difekti horloĝon?
7. Priskribu la lubrikadon de horloĝo..
8. Kial horloĝo ne estas tiel preciza, kiel observeja kronometro?
9. Kiaj eksteraj influoj povas malprecizigi la funkciadon de via horloĝo?
10. Donu instrukciojn por bona prizorgado de brakhorloĝo.
50. Verku resumon de la artikolo «Horloĝo — malgranda miraklo», uzante ne pli ol 150 vortojn.
51. En du el la sekvantaj propozicioj, skribu frazon anstataŭ la montritaj adverboj. Ekzemple: Ili bonorde atingis sian domon = En bona ordo.
1. La enlitiĝonto laŭkutime streĉis sian horloĝon.
2. La instruisto malgrandanime malpermesis la feston.
3. La horloĝo difektiĝis oleomanke.
4. Mi volas sange bati la amason vantan!
5. La fantomoj lunlume revivas en pejzaĝo antaŭlonge konata.
6. Aprilo pluvokise baldaŭ trempos foliojn.
7. Mateno frapis la nokton pugnalnaze, kaj ĝia sango ruĝigas la horizonton.
8. Brutmense la homoj lin ignoris.
9. Mi ŝutas for mian dentgrince gardatan trezoron, la Vivon.
10. Blekis la kanonoj, kaj fratobuĉe falis milionoj.
11. Per amo li ribelas vivjese kontraŭ la monstro de l’ pereo.
12. La sklavoj komencis revi buĉe, ke baldaŭ venos venĝ-okazo!
52. En ĉiu el la sekvantaj propozicioj, skribu adverbon anstataŭ la montritaj frazoj. Ekzemple: En tiu norda regiono, li solecis kiel fremdulo = Fremdule.
1. Kiam ni estis geknaboj, ni vadis en la maro.
2. La raketoj brodis la nokton per oraj fadenoj.
3. La albatroso sur larĝaj flugiloj ŝvebis super la ondoj.
4. Ŝi forviŝis larmon, kiu aperis en angulo de ŝia okulo.
5. Ili rimarkis la larmojn, kiuj ardadis sur miaj vangoj.
6. Tirante la ŝultrojn, li indiferente foriris.
7. La knaboj interpugnis ĝis la sango ŝprucis.
8. Mirinda multkolora bruto fontis sur la ĉielo, kvazaŭ kreado de steloj.
9. Plena de zorgoj li klinis sin denove al la libro.
10. Horloĝo povas difektiĝi pro diversaj influoj.
53. Parolu dum ne pli ol kvin minutoj pri via profesio aŭ liberhora intereso, tiel ke aliaj havu bonan perspektivon kaj komprenon pri ĝiaj specialaĵoj.
Paŝo deka
Vortaro
ABSTRAKTA: malkonkreta.
AKCENTO: plilaŭtigo de voĉo.
AMUZI: gajigi.
ANTIKVA: malnovega.
ARĤIVO: dokumentujo.
ARKO: kurblinio.
AVENTURO: neordinara kaj ne atendita okazaĵo.
BANI: meti en akvon por ĝin lavi.
BANALA: seninteresa, ĉar tre ordinara.
BANKEDO: komuna manĝo.
BARI: fermi vojon per io.
BILDO: videbla similaĵo de io.
BORDERI: stari ĉe la rando de io.
BRILIANTO: speco de diamanto.
BUNTA: diverskolora.
ĈERPI: elpreni, eltiri.
DEDUKTI: fari konkludon per logiko.
DIMENSIO: mezuro.
DIVENI: supozi laŭ elpensado.
DORSO: malantaŭo de la korpo.
EKZEMPLERO: unuopa specimeno.
ENIGMO: malfacile komprenebla afero.
ETOSO: spirita atmosfero.
FENDI: disigi laŭlonge ion.
FENOMENO: malofta afero.
FILMO: tio, sur kiu oni faras negativojn dum fotado.
FLATI: trolaŭdi.
FOTI: fari bildon sur filmon.
FOTOGRAFO: homo, kiu fotas.
FRONTO: antaŭa parto de objekto.
FRUNTO: superokula parto de vizaĝo.
GAPI: rigardadi kun larĝe malfermitaj okuloj.
GLUTI: enstomakigi.
GRAVURI: desegni sur metalo aŭ ŝtono.
GRIMPI: pene supreniri.
HAŬTO: natura korpokovro de la homo.
HIPNOTO: arte kaŭzita dormo.
IMPERIO: granda regno.
INDIGO: malhelblua koloro.
INDIKI: precize konigi ion.
INKVIZITORO: rigora esploranto.
INTENSA: tre energia.
INUNDO: superakvego.
JUGLANDO: speco de nukso.
JUVELO: multekosta ŝtono.
KARTO: kartonfolieto.
KOFRO: granda kesto, ujego.
KOLEKTI: iom post iom amasigi samspecajn objektojn.
KOMIKA: ridiga, amuza.
KOMPLIKI: malsimpligi.
KONCENTRA: havanta komunan centron.
KONFIRMI: plicertigi.
KONSTERNI: konfuzi, maltrankviligi.
KONVERSACIO: interparolado.
KONVULSIO: fortega skuiĝo.
KRONO: reĝa kapornamo.
KURTENO: ŝtofa fenestrokovrilo.
LANTERNO: lampego.
LOGIKO: rezonanta pensmaniero.
LUKSO: riĉa vivmaniero.
MARKO: distingiga signo.
MARŜI: paŝi.
MEBLO: seĝo, tablo, lito, aŭ alia hejmobjekto.
METALO: malmola substanco.
MUZEO: domo, kie oni konservas malnovajn interesaĵojn.
NAVIGI: marveturi.
NUBO: densaĵo sur la ĉielo.
ODORI: esti flarebla.
OPERACIO: agmaniero.
ORNAMI: plibeligi.
PALACO: reĝa domego.
PAŜTI: manĝigi bestojn sur kampo.
PEJZAĜO: landvidaĵo.
PERLO: juvela globeto.
PIRATO: marrabisto.
PLAFONO: plataĵo super ĉambro.
PLANKO: tio, sur kiu oni paŝas en ĉambro.
POŜTO: organizo por transporti leterojn.
PROCESO: sinsekvo de fenomenoj.
PSIĤO: tuto de la mensaj fortoj.
RUBENO: ruĝa valorŝtono.
SAFIRO: blua valorŝtono.
SERIO: laŭorda sinsekvo.
SKATOLO: ujo el ligno aŭ simila materialo.
SPEKTAKLO: interesa vidaĵo.
ŜPRUCI: rapide elflui.