ŜTELI: preni ion, kio apartenas al alia.
ŜVITI: eligi fluaĵon tra la haŭto.
TEGMENTO: domsupraĵo.
TENDO: provizora loĝejeto el tolo.
TUFO: densa aro da maldikaĵoj.
VALO: intermonto.
VANDO: maldika mureto.
VAPORO: gasa nubo.
VETERANO: homo, kiu longe servadis ĉe io.
VIGLA: vivoplena.
VIOLO: floro kun karakteriza koloro.
Legaĵo:
Kolektanto de ĉielarkoj
La atmosfero en la triaklasa kupeo estis sufoka. Ŝvitodoro ŝvebis en la aero. Kun malŝato mi pensis pri la multaj horoj de vojaĝo, kiuj ankoraŭ staris antaŭ mi.
Miaj kunvojaĝantoj vigle babilis pri temoj, kiuj eĉ ne por momento povis fiksi mian atenton.
Vidalvide de mi, de la kontraŭa flanko de la fenestro, sidis dekjara nigrokula knabino. Sur ŝia vizaĝo ŝajnis al mi diveni la saman enuon, kiun mi mem sentis.
Mi decidis alparoli ŝin.
Responde al miaj demandoj Sita rakontis, ke ŝi lernas en la kvara klaso de elementa lernejo. Ŝi ŝatas la geografion kaj malŝatas la matematikon. Post kelkaj pluaj demandoj la konversacia materialo estis elĉerpita. Paŭzo ekestis.
Mi ekmemoris pri kelkaj leteroj kun diverslandaj poŝtmarkoj, kiujn mi havis en la poŝo, kaj pensis, ke per ili mi povus ĝojigi la knabinon.
«Ĉu vi kolektas ion, Sita?»
«Kolekti?… Ne, nenion mi kolektas,» ŝi respondis.
Silento. Mi ekserĉis alian temon por vivteni la konversacion. «Kaj ĉu vi kolektas ion, sinjoro? Kion vi kolektas?» La fronta atako de Sita frapis min neatendite.
Mi ja estis veterana kolektanto de ĉio imagebla. Por ne kompliki la aferon, mi volis diri ion simplan, kiel poŝtmarkojn aŭ bildkartojn. Tamen post momento tio ŝajnis al mi neinda banalaĵo. Dum tempero mi pretis konfesi al li la sekreton de mia vivo: mi kolektas aventurojn! Sed tio ŝajnis tro abstrakta. Ŝi certe ne kapablus kompreni min.
Dum kelkaj sekundoj mi rigardis tra la fenestro meditante. Ĉar ni sidis en la unua vagono de la trajno, mi klare povis vidi tra la fenestro la vaportufon elŝprucatan el sub la lokomotivo. La sunradio rompiĝadis tra la vaporo kaj formis duonrondan zonon de ĉielarko ĉirkaŭ ĝi.
«Ĉielarko!» mi ekkriis kun admiro.
«Kion?… Ĉu ĉielarkojn vi kolektas?» demandis mia inkvizitoro kun la okuloj larĝe malfermitaj.
«Kion?… Jes, kompreneble, hm, ĉielarkojn. Ĉu io stranga pri tio?»
Sita ne sciis ĉu kredi al mi aŭ ne. Subokule ŝi ekzamenadis mian vizaĝon por malkovri sur ĝi ŝercan rideton. Sed ŝerca rideto tie malestis. «Kaj kiel vi kolektas ilin?» ŝi kuraĝis finfine demandi.
La radoj de la vagono per monotona frapado akcentadis la sufokan atmosferon de la kupeo. La ĉielarko ĉirkaŭ la vaportufo vetkuradis kun la lokomotivo antaŭ miaj okuloj.
«Kiel mi kolektas ilin? Simple. Kie ajn mi vidas unu, mi enmetas ĝin en mian kolekton… Kompreneble, nur se mi ne havas ankoraŭ similan ekzempleron.»
La nigraj okuloj de Sita fikse rigardis min. Ili atendis. Ili atendis iun gravan malkovron.
«Ĉar ĉielarkoj povas esti, vi ja scias, tre diversspecaj…»
«La unua, kiu eniris mian kolekton, estis tre kutima ĉielarko. Mi vidis ĝin, kiam mi estis apenaŭ kvinjara. Mi subite ĉesigis la ludadon kun mia pli aĝa frato kaj aliaj vilaĝaj knaboj. Senspire mi gapis al la bunta miraklo. Ĝi ŝajnis tiel proksima!»
«Mia frato, vidinte mian admiron, diris: „Tiu, kiu sukcesas pasi sub la ĉielarko, ĉiam en la vivo sukcesos plenumi sian deziron!’ Li ŝajnis paroli serioze. Mi eĉ momenton ne dubis pri la vereco de lia aserto.»
«Senvorte, kvazaŭ hipnotita, mi ekmarŝis en la direkto de la mirinda pordego. Mi rapidis tra la vilaĝa strato ne deprenante la rigardon de la ĉielo, kaj alveninte al la rando de la vilaĝo mi daŭrigis la marŝadon tra la vasta paŝtejo. Ŝajnis al mi, ke mi rapide alproksimiĝas al la arko de ĉiuj sukcesoj.»
«Kaj ĉu vi sukcesis? Ĉu vi pasis sub ĝi?» senpaciencis Sita.
«Ne. La suno malleviĝadis pli kaj pli, kaj la ĉielarko paliĝis ĝis fina malapero. Nur mi restis sola kun mia senlima admiro, gapanta al la ĉielo.
«La vidaĵo de tiu ĉielarko restis tiel profunde gravurita en mia menso, ke mi senhezite povas diri, ke ĝi restis mia propraĵo. Tiu estis mia unua sperto pri la posedo de ĉielarko. Posedo, cetere, kiun neniu povas de mi forpreni, okazu kio okazos.»
«Poste sekvis aliaj. Unu post la alia ili fariĝis miaj, kreante mian kolekton.»
Sita sidis senmova aŭskultante min. Sia patro proponis al ŝi oranĝon, sed ŝi malakceptis. Ŝi estis tro okupita per la rakonto.
«Kaj ĉu vi havas multajn ĉielarkojn, sinjoro? Kiaj ili estas?»
«Hm, jes. Ne estas multaj en mia kolekto, ĉar… mi ja ne prenis ĉiun ajn ĉielarkon. La kutimajn mi lasas por aliaj, kaj prenas nur la eksterordinarajn. Ekzemple…»
Dum momento mi intense serĉadis en la arĥivo de mia memoro iun elstaran ekzempleron el mia kolekto. Fine jen ĝi estis.
«Mi troviĝis en antikva marborda urbeto de mia lando. Post pluva mateno subite disiĝis la nuboj kaj, eĉ antaŭ ol mi ekvidis la sunon, ĉielarkoj aperis sur la ĉielo. Mi diris „ĉielarkoj“, ĉar ne estis unu, sed du. Unu super la alia. La pli malgranda estis klara, kun koloroj tre intensaj. Unu el ĝiaj flankoj ripozis sur la antikvaj tegmentoj de la domaro, dum la alia dronis en la maron. Ĝi aspektis kvazaŭ simbolo esprimanta la ligon inter la urbo kaj la maro. Kaj la ĉielarko pravis. Dum multaj jarcentoj la loĝantoj de la urbo estis navigistoj, fiŝkaptistoj, piratoj, markomercistoj kaj maristoj sur ĉiuspecaj ŝipoj.»
«Super tiu ĉi bildo, kvazaŭ formante kadron al ĝi, etendiĝis la dua ĉielarko. Iomete pli pala ol la suba.»
«Kaj nun, Sita, se vi promesas ne rakonti ĝin al aliaj, mi diros al vi sekreton.»
«Mi promesas,» flustris la knabino.
Mi ĉirkaŭrigardis por certigi ke neniu aŭskultas nin. Tiam mi alproksimiĝis al la knabino.
«Imagu,» mi diris, «la koloroj de la supra ĉielarko estis renversitaj. Ĉiu bona kolektisto scias, ke la violkoloro kaj la blua estas la supraj koloroj, kaj la ruĝa kaj indiga troviĝas malsupre. Kaj tiel ili troviĝis en la malsupra ĉielarko. Sed en la supra la ordo estis renversita, kvazaŭ ĝi nur respegulus la alian.»
Sita rigardis min konsternite. Sur ŝia vizaĝo estis videble ke ŝi estis konscia pri la graveco de la sekreto.
«Kaj poste…?»
«Poste… Mi fotografis per kolora filmo la duoblan ĉielarkon, kaj se iu ne kredas, mi montras la foton. Aŭ mi diras „demandu Nina. Ŝi estis tie kaj ŝi povas konfirmi mian aserton.»
«Sed mi prezentos al vi alian ekzempleron de mia kolekto,» mi reprenis la rakonton, jam kuraĝigita per la granda intereso, kiun la brunhaŭta amikino montris por mia kolekto.
«Okazis tio en alta montaro. Kune kun kelkaj amikoj mi troviĝis en tendaro, en valeto inter neĝaj pintoj. Pro la alteco ni ĉiuj sentis iom da sufokiĝo, kiu ne permesis al ni dormi.»
«Post longa sendorma horo mi decidis eliri el la tendo. Ekstere mi trovis mian amikon Georgon, sidantan sur ŝtono. Fumante li observis la naturon.»
«Estis plenluna nokto. La luno kvazaŭ grandega lanterno pendis super la proksima glaciejo, banante la rokecan pejzaĝon per blua mistera lumo. La ĉielo surhavis milojn da steloj. Ĉiuj brilegis tiel grandaj, kiajn mi ankoraŭ neniam vidis ilin. La altaĵa aero estis pura pro la maldenseco kaj sekeco. La videblo estis senfina.»
«Subite du flamoj aperis sur ambaŭ flankoj de la luno, apogante sin sur montojn ĉirkaŭ la glaciejo. „Kia stranga afero!“ diris Georgo, homo kun longa sperto montgrimpa.»
«Antaŭ niaj surprizitaj okuloj la du flamoj komencis leviĝadi transformiĝante en du kolonojn. Nun ili kurbiĝadis. Iom post iom ili formis arkon ĉirkaŭ la luno. Kaj fine la arko koloriĝis je ĉiuj koloroj de la ĉielarko.»
«La spektaklo estis eksterordinare bela. Ni staris tie kun la spiro retenita, kaj ĝuis intense.»
«Poste mi eksciis ke nur malmultaj homoj en la mondo ekzistas kiuj vidis similan fenomenon. Kaj kompreneble, mi estas tre fiera havi en mia kolekto tian maloftaĵon.»