Eta Sita senspire min aŭskultis. Ŝi glutis ĉiun mian vorton.
«Rakontu ankoraŭ, sinjoro,» ŝi diris kun peta voĉo, kiam mi ekpaŭzis. Kaj mi daŭrigis.
«Sed en mia kolekto troviĝas ne nur maloftaĵoj, sed eĉ veraj altvaloraj ekzempleroj. Mi prezentos al vi la plej altvaloran el ĉiuj miaj ĉielarkoj. La plej multekostan, por tiel diri.»
«En iu malproksima lando mi vizitis foje la iaman imperiestran palacon, kiu nun estas transformita en muzeon. Ĉiuj salonoj estis malfermitaj. Nur unu ĉambreton, en kiu la krono de la imperiestro estis gardata, oni malfermis nur je speciala peto de la vizitantoj. Post la necesaj formalaĵoj la gardisto malŝlosis la pordon, kaj mi eniris. Nun ni staris en malgranda ĉambro, malplena kaj sen ornamaĵoj. „Kio okazos?“ ni demandis nin. Sed la respondo jam venis.»
«El la planko, meze de la ĉambro, ekleviĝis kvarangula kolono. Kiam ĝi leviĝis ĝis la alteco de niaj brustoj, subite la metalaj vandoj de la kofro sur la supro de la kolono malfermiĝis lasante libera vitran skatolon. Kaj en ĝi la kronon.»
«Jes, vere, tie estis antaŭ niaj okuloj la ora kronego de la imperiestro, plena de brilaj juveloj. La plej belaj rubenoj kaj safiroj viciĝis tie unu apud la alia. Kaj pluraj perloj je grandeco neniam vidita.»
«Kia bankedo por la okuloj!»
«Sed la plej valora juvelo troviĝis sur la frunto de la krono. Ĝi estis brilianto granda kiel juglando. Neniam mi sonĝis eĉ pri io simila. Jam mi ne memoras ĉu ĝia nomo estas Kohinor aŭ Orlov, aŭ io alia, sed mi estas certa, ke ĝi estas unu el la plej grandaj briliantoj ekzistantaj en la mondo.»
«Subite okazis io neatendita. Tra trueto sur la kolora kurteno kiu kovris la fenestron, sunradio eniris, kaj tusis la kronon. Ĝi tuŝis precize la gigantan diamanton. Sammomente centoj da delikataj strioj de ĉielarkoj kovris la murojn kaj la plafonon de la ĉambreto. Subite ni jam ne troviĝis en senornama griza ĉambreto. Ni staris meze de luksa salono kun cento da ĉielarketoj kiuj multobligis la dimensiojn de la ejo, kaj kreis la ĝustan etoson por la observado de la imperiestra krono.»
«Jen, Sita, tiu ĉi estas la plej altvalora el ĉiuj miaj ĉielarkoj. Kaj mi devas al vi konfesi, ke por mi ĝi valoras pli ol se mi posedus la brilianton mem. Ĉar havante la juvelon, mi ĉiam timus ke iu ĝin forŝtelos de mi. Kaj krome, eble neniam mi sukcesus plu per ĝi krei tiel riĉan aron da ĉielarkoj.»
«Vere, sinjoro, mi kredas ke vi estas tre riĉa! Mi envias vin.»
«Ho, ne, ne diru tion,» mi rifuzis la flaton kun modesta rideto. «Eble iam ankaŭ vi povos fari vian propran kolekton, kaj fariĝi eĉ pli riĉa ol mi.»
«Sed ne kredu,» mi daŭrigis post ioma paŭzo, «ke ĉiuj ĉielarkoj el mia kolekto estas altvaloraj. Estas en ĝi ankaŭ kelkaj kiujn mi kolektis nur pro strangeco. Estas inter ili, ekzemple, unu komika ĉielarko.»
«Komika? Kiel povas esti ĉielarko komika? Rakontu, sinjoro.»
«Jen kiel okazis. Mi dormis en la sama ĉambro kun miaj gepatroj. Estis somermeza frumateno. Tra fendo apud la kurteno penetris iom da sunradioj, kiuj inundis la ĉambron per milda oranĝkolora duonlumo. Mi estis kuŝanta surdorse. Subite mi rimarkis sur la plafono kolorajn striojn. Post ioma observado mi konstatis, ke temis pri vera ĉielarko, en kiun endesegniĝis vico da montetoj, barante tiel partojn de kelkaj koloroj.»
«Mi fariĝis scivolema. Mi ĉirkaŭrigardis serĉante la fonton de la
stranga ĉielarko, sed ne sukcesis malkovri ĝin. Mi klopodis fari logikajn
deduktojn pri la direkto de la radioj. La serĉado de meblo kun dentumita rando restis senutila. Longe mi kuŝis sendorma, cerbumante.»»
«En certa momento mia patrino vekiĝis. Kaj tio ĉion ŝanĝis.»
«Per sia unua movo ŝi elstreĉis la brakon al la nokta tableto, kaj el la glaso kun akvo ŝi elprenis sian falsan dentaron. Dum tiu operacio la ĉielarko malaperis de la plafono. Tuj poste ĝi reaperis vigle ondumanta, sed… sen la serio de montetoj. Jen estis la solvo de mia enigmo: komika ĉielarko kreita en glaso da akvo kaj borderita per falsdentaro!»
Mia kunvojaĝantino ekridis jam antaŭ la fino de la rakonto. Ŝi divenis la finon kaj ĝi amuzis ŝin. Nun ni kune ridis.
«Sinjoro,» ekparolis la knabino post momento. «Mi ŝatus kolekti ĉielarkojn.»
«Ĉu vere?»
«Ho jes, mi tiel ŝatus… Sed kiel komenci? Al vi estis facile komenci, vi ja havis fraton!»
«Kiel komenci? Jes, tio estas problemo,» mi diris penseme. «Tamen, mi havas ideon, Sita. Ekrigardu tra la fenestro.»
Ni klinis nin trans la fenestro, kaj mi indikis per la fingro al la ĉielarko, kiu fidele akompanadis ankoraŭ la vaportufon sub la loko motivo. Kiam Sita rimarkis ĝin, ŝi ekkriis pro ekscitiĝo.
«Ĉu ĝi plaĉas al vi, Sita?… Ĉu vi ne kredas, ke ĝi taŭgus por komenci vian kolekton per ĝi?»
«Belega ĝi estas. Mi volus per ĝi komenci, sed kiel?»
«Jen kiel. Ni ŝanĝu la sidlokojn, tiel ke nur vi povu vidi ĝin. Mi promesas ne plu elrigardi tra la fenestro, kaj ĉar la suno baldaŭ subiros, vi estos la lasta kiu ĝin vidos. Ĝi restos nur via. La unua en via kolekto.»
«Vi estas vere bonkora, sinjoro. Sed tiu ĉi belega ĉielarko tiam mankos el via kolekto.»
Malpeze mi svingis la manon antaŭ mia vizaĝo:
«Ho ne zorgu, amikino, mi ne bezonas ĝin. Mi jam havas similan en mia kolekto.»
Dum duonhoro Sita fikse rigardadis tra la fenestro. Sur ŝia vizaĝo intensa koncentriĝo estis videbla. Jes, la proceso de la ekposedo de la unua ĉielarko ĉiam estas akompanata de psiĥaj konvulsioj. Eĉ de fizikaj doloroj kelkfoje.
Subite la patro de Sita ektiris ŝin je la brako. Ni estis atingintaj la stacion kie ili devis forlasi la trajnon. Ni adiaŭis. Mia eta amikino brilis pro feliĉo.
Kaj ekde tiam mi ĉiam dum la vojaĝoj rigardadas tra la fenestro de la vagonaro. Mi tre dezirus denove vidi tian ĉielarkon, por meti ĝin en mian kolekton.
Ĉar, vi ja povis supozi, ke tian ĉielarkon mi ne havis ankoraŭ en mia kolekto. Mi mensogis al Sita nur por ke ŝi akceptu la donacon sen konsciencriproĉo.
Tibor Sekelj
(el «Esperanto»)
Ekzercoj
54. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:
1. Kial la vojaĝanto enuis en la kupeo?
2. Kia knabino sidis kontraŭ li?
3. La aŭtoro dufoje entreprenis konversacion kun Sita. Dufoje lia provo fiaskis. Kial?
4. Kiamaniere estiĝis la miskompreno, ke la aŭtoro kolektas ĉielarkojn?
5. Kial la aŭtoro nomas la knabineton inkvizitoro?
6. Kie kaj kiam la aŭtoro vidis sian unuan ĉielarkon?
7. Kio atendas la homon, kiu pasas sub la ĉielarkon?
8. Kial la aŭtoro ne sukcesis pasi sub la ĉielarkon?
9. Kion simbolis la duobla ĉielarko, kaj pro kio la simbolo estas trafeca?
10. Kian pruvon havas la aŭtoro, ke li fakte vidis duoblan ĉielarkon?
11. Kial la montgrimpantoj ne povis bone dormi?
12. Ĉu ĉielarko ĉirkaŭ la luno estas ofta fenomeno?
13. Priskribu, kie kaj kiel vidis la aŭtoro sian plej multekostan ĉielarkon.
14. Kial la kvina ĉielarko estis «komika»?
15. Ĉu Sita ĉiam rememoros sian unuan ĉielarkon? Kial?
55. Kiam oni raportas parolon, la verbtempo post KE aŭ ĈU en subpropozicio restas tiel sama, kiel la verbtempo en la origina parolo mem. Ekzemple:
a) «Mi kolektas ĉielarkojn», diris la sinjoro.
La sinjoro diris, ke Li kolektas ĉielarkojn.
b) «Ĉu la veteranoj venos al la kunveno?» demandis la sekretario.
La sekretario demandis, ĉu la veteranoj venos al la kunveno.
c) «Prezentu vin tuj!» la inkvizitoro ordonas al la akuzito.
La inkvizitoro ordonas al la akuzito, ke li prezentu sin tuj.
Reskribu laŭ tiuj modeloj la subajn propoziciojn en formo de raportataj paroloj:
1. «Ŝtelistoj forportis el mia domo kelkajn valorajn juvelojn», raportis malgaje la domposedanto. (N.B. …el kies domo?).