2. «Ŝtelisto klopodas eniri mian domon! Venu tuj!» kriis la domposedanto al la policano.
3. «Se mia amanto ne skribos baldaŭ al mi», plorĝemis la junulino, «mi kredos, ke li forlasis min por ĉiam!».
4. «En la baldaŭa estonteco», konjektas la sciencisto, «homoj elpaŝos sur la lunsurfacon».
5. «Ĉu ĉielarkojn vi kolektas?» demandis mia inkvizitoro.
6. «Kion? … Ĉu ĉielarkojn vi kolektas?» demandis mia inkvizitoro kun la okuloj larĝe malfermitaj. (N.B. … kiel vi raportos la nuancon de tiu vorto «Kion»?).
7. «Sed kiel komenci? Al vi ja estis facile komenci, vi ja havis fraton!» ekparolis la knabino.
8. «Sed ne kredu», mi daŭrigis post ioma paŭzo, «ke ĉiuj ĉielarkoj el mia kolekto estas altvaloraj. Estas en ĝi ankaŭ kelkaj kiujn mi kolektis nur pro strangeco».
56. Via vortelekto estu prefere kolorplena kaj esprimiva. Ofte uzataj vortoj emas perdi sian trafecon. En la subaj propozicioj, uzu anstataŭ DIRIS verbojn formitajn el jenaj radikoj:
VIGL DIVEN BANAL AKCENT KONSTERN KONFIRM FLAT DEDUKT
1. «Jes, mi venos morgaŭ laŭ nia interkonsento,» diris la kliento.
2. «Jes, ni nepre iru al la bankedo!» diris mia manĝema frato.
3. «Tiel amuzan prezentadon mi neniam pli frue ĉeestis,» mi diris al la komikulo.
4. «Laŭ liaj piedsignoj la ŝtelisto altis preskaŭ du metrojn,» diris la detektivo.
5. «En ĉiu malbono,» diris mia fratino, «troviĝas iom da bono.»
6. «Ĉu vi vere donacas al mi tiel valoran rubenringon?» diris lia edzino.
7. «Memoru bone,» mi diris, «ke vi nepre ne forlasu la domon ĉi-vespere!»
8. «Vi tute ne intencis ĉeesti la kunvenon,» mi diris, «kaj tial vi ja neniun paroladon pretigis!»
57. Skribu pri unu el jenaj temoj:
a) «Mi estas kolektanto de ……………»
b) «Se mi estus milionulo, mi kolektus …………»
c) «Mi malŝatas la kolektadon.»
Paŝo dek unua
Vortaro
ADRIA MARO: la maro kuŝanta inter Italujo kaj Jugoslavio.
AŬTOMATO: io funkcianta sen homa direktado.
BOATO: ŝipeto.
BRAVA: preta sentime fari sian devon.
ĈAPO: plata kapvesto.
ĈEMIZO: subvesto.
DALMATIO: regiono de Jugoslavio.
DANCI: ritme moviĝi laŭ muzika takto.
EĤO: ripetiĝo de sono.
EKSTREMA: plej malproksima.
ETENDI: plilongigi ĉiudirekten.
FADENO: longa maldika ŝnureto.
FAJFI: krei sonon blovante tra la lipoj.
FANTOMO: spirito de mortinto; reaperanto.
FATALA: malfeliĉiga, grava, ne evitebla.
FEBRO: forta eksciteco.
FIRMA: neŝancelebla.
FULMO: granda rapidpasanta ĉiela fajro.
FURIO: furioza virino.
HORIZONTO: limo de la vidkapablo.
HURLI: bleki sovaĝe.
INFERO: loko, kie mortintaj animoj suferegas.
INSTINKTO: aŭtomata aktivigo, plej ofte de bestoj.
KALO: malmolaĵo de la haŭto
KANDIDATO: aspiranto al ofico
KAPRICO: subita, neantaŭvidebla emo.
KARBO: nigra substanco, uzata por hejti.
KNARI: eligi akran bruon skrapan aŭ frotan.
KRAKI: eligi sekan bruon elŝirado aŭ rompado.
LARĜA: multampleksa.
LAZURO: blua koloro de la ĉielo.
LEĜERA: malpeza.
LULI: balanceti.
LUPO: sovaĝa hundsimila besto.
MANOVRI: fari laŭcelajn iradojn.
MOKI: priridi iun.
MUSKOLO: fibraĵo, kiu movas la membrojn de korpo.
NEPRA: neevitebla, deviga.
PALPI: tuŝesplori per la mano.
PALPEBRO: membrano kovranta la okulon.
PENI: energie streĉi siajn fortojn.
PEPI: birdokrieti.
PETOLI: amuziĝi infanece.
PIPO: aparato, per kiu oni fumas tabakon.
POŬPO: ŝipmalantaŭo.
PRUO: ŝipantaŭo.
PUPO: ludila figureto.
RAMPI: antaŭeniri malfacile, foje surventre.
REGIONO: speciala land- aŭ marspaco.
REVI: imagi tion, kion oni forte deziras.
REZONI: logike tiri konkludon el argumentoj.
RIGIDA: nefleksebla.
SALO: blanka substanco, uzata por gustigi manĝaĵojn.
SAPO: substanco uzata por lavpurigi.
SILKO: delikata teksaĵo.
SIMIO: homosimila besto.
SINO: homa brusto.
SIRENO: marvirino kun fiŝa vosto.
SOJLO: ŝtono aŭ trabo de enireja fundo.
SOPIRI: ĝeme elspiri.
SULKO: kavaĵeto.
SVINGI: moveti ion rapide ĉiudirekten.
ŜAŬMO: blankaĵo sur akvo aŭ alia fluaĵo.
ŜELO: malmola ekstera krusto.
TEMPESTO: ŝtormo.
TRAJTO: karakterizaĵo.
TUKO: peco de teksaĵo.
VASTA: granddimensia.
VELO: granda tuko fiksita por kapti la venton.
VEZIKO: globeto.
Legaĵo:
Sur Dalmata fiŝistinsulo
Neniam ŝi vidis la sunon. Nur la karesojn de ĝiaj varmaj radioj ŝi sentis sur sia juna vizaĝo. Neniam ŝi vidis la lazuran bluon de la Adria Maro, nur ĝojplezure ŝi ĝuis lulata per ĝiaj ondoj. Nek sian patrinon nek la patron ŝi vidis, nur palpkarese ŝi ekkonis iliajn kaloplenajn manojn kaj vizaĝojn, sur kiuj ŝi tiel bone konis ĉiun sulkon… Nenion ŝi iam ajn vidis, ĉar ŝi estis de la naskiĝo blinda…
Jarojn longe ŝi vivis en la lernejoj por blinduloj kaj nur somere ŝi revenadis pasigi la ferion apud siaj karaj. Nun, ŝi denove troviĝas en sia fiŝistvilaĝo sur fora insuleto perdiĝinta en la marovasto. Feliĉa ŝi estis forlasi por ioma tempo bruegon de la grandurbo en kiu ŝi vizitadas lernejon. Tamen, sidante sur la pruo de leĝera velboato kiu petole saltetis sur la ŝaŭmantaj ondoj, kaj karesante la harojn de sia sepjara fratineto, ŝi pensis pri tiu grandurbo kien ŝi revenos post la ferio por fini sian lastan studjaron kaj kie ŝi, dank’ al siaj lertaj manoj, ricevos postenon. Ho, kiel ŝi revadis pri sia unua salajro! Pri ĉio kion ŝi aĉetos per ĝi. En ŝia imago jam ĉiu monero estas fikselspezota! Al la patrino ŝi aĉetos kaptukon el belega pura silko… Ridetante ŝi imagas kiel la vilaĝaninoj rigardos ŝian patrinon, kiam ŝi kun tiu kaptuko aperos dimanĉe inter ili. Ĉiuj ekdeziros ĝin tuŝi por prijuĝi la kvaliton, kaj la patrino fiereme rakontos al ili ke ŝia Zlatica aĉetis ĝin. Jes, Zlatica kiu nun laboras en la grandurbo kaj perlaboras tiom, ke ŝi eĉ povas de
tempo al tempo helpi al ili… Kaj, al la patro?… Al li ŝi aĉetos novan pipon el rozoligno ĉar la malnovan forglutis la maro, kiam pasintan printempon tempesto surprizis lin, dum li estis ĵetanta reton en la maron. Ĝojos la patro pro tiu donaco… Al la frato? Oh, li jam fariĝis edziĝkandidato kiu eĉ rajtas malkaŝe fumi. Al li ŝi aĉetos belegan arĝentan cigaredujon, kaj kiam li elpoŝigos ĝin, ĉiuj junulinoj el la vilaĝo admire rigardos!… Al la fratineto Mare, nepre ŝi aĉetos tiun grandan pupon kiu palpebrumas kaj pepas: «Panjo, panjo»! Ho, kiel ŝiaj karbonigraj okuletoj mire gapos!
Subite, iu granda ondo frapis la boatpruon kaj amaso da akveroj ŝprucmalsekigis ŝian korpon. Ŝi tremskuiĝis kaj la revaĵo disrompiĝis kvazaŭ sapveziko… Instinkte ŝi antaŭsentis tion, ŝia frato senzorge sidanta ĉe la poŭpo ne rimarkis: iom troe ili malproksimiĝis de la bordo. Laŭ timkrioj de la mevoj li sentis alvenon de tempesto, kvankam la sunradioj ankoraŭ varme brilis.
— Mario, ni iru returnen. Ĉu vi rimarkas la tempestalvenon?
Mario nur memfide ekridetis kaj per sia sonora voĉo iom mokeme respondis: «Ne zorgu vi, grandurba sinjorino, kaj ne saligu al mi la cerbon!»
Ŝi eksilentis, sed ĉiuj ŝiaj sentoj streĉiĝis. Ne, ŝi ne eraras. Ne plu blovas la agrabla venteto. La veloj de la boato ne plu gaje kraketas sed knarkrakas sub ĉiam pli forta ventpremo. Sur la ondoj, la leĝera velboato ĉiam pli kaj pli supreniĝas kvazaŭ iu ĉevalo transsaltanta barojn.
— Mario, ni iru returnen! Fine… ni ne estas solaj, Mare povas ektimi de la ondoj.
— Mare ja estas fiŝista filino. Ĉu ne, Mare? Ni ne timas de la maro kiel tiu nia fratino, kiu tute urbaniĝis… ĉu ne, Mare?
La knabineto nenion respondis, nur pli forte sin premis al la fratino. Mario, tenante la poŭpon per siaj fortaj manoj, gaje fajfetis kaj videble ĝuis sian lertan manovradon. Ankaŭ li estis rimarkinta la malboniĝon de la vetero kaj rapidan plialtiĝon de la ondoj sed pro sia vireca fiero li ne volis obei al la «ina saĝo»… Subite, malaperis la rideto de sur lia vizaĝo. Jen, tie malantaŭ la fora horizonto, aperis ia verdnigra nubo kiu fulmrapide pligrandiĝadis kaj ĝiaj brakosimilaj ekstremoj minace disvastiĝadis. Fulmobriloj trakuris la ĉielon kaj perdiĝadis ien en la vasto. Eĥis timigaj tondrobruoj…