— Al diablo! ni eĉ malsekiĝos! — grumblis Mario por si mem kaj manovris por direkti la velboaton al la bordo. Sed jam estis iom malfrue. Li konsciiĝis pri tio. Kontraŭ la vento la leĝera velboato pene luktis por alproksimiĝi al la bordo kiu apenaŭ videbletis. Dume la tempesto rapide alproksimiĝis… La suno tute malaperis malantaŭ la nigra nubkurteno. Malheliĝis. La vento fantome ekhurlis kaj la ondoj furie ekdancis kvazaŭ la maro estus bolanta… La tempesto atakis per sia tuta sovaĝa forto.
Portata per la ondegoj kvazaŭ juglandŝelo, post iu nova ventatako la velboato renversiĝis…
— Mario-o! — ekkriegis malgranda Mare, — sed en la sama momento fortaj brakoj kaptis ŝin kaj konata voĉo trankviligis la infanon:
— Mare, ne timu… Mare, via frato portos vin… ne timu! Luktante kontraŭ la ondoj, kun la fratineto en la manoj, li plenforte kriis al la fratino kiun li fojfoje vidis inter la ondoj.
— Zlatica-a-a, naĝu laŭ mia voĉo. Ne timu pri Mare, mi portos ŝin.
— Je-e-e-s! Eĥis ŝia respondo. Ekscio ke Mare estas en la manoj de la frato trankviliĝis Zlatican kaj ŝi eknaĝis per fortaj membrosvingoj, gvidata per la voĉo de Mario. Ŝi naĝis kuraĝe, sentime, kvankam la ondoj fojfoje superiris ŝian kapon. Ŝi ja estas infano de la maro… De tempo al tempo la frato vokkriis al ŝi kaj ŝi respondkriis. Tranĉante la ondojn ŝi naĝis kvazaŭ sireno… Post ioma tempo, ŝajnis al ŝi ke ĉiam malpli ofte ŝi aŭdas la voĉon de la frato… kaj ke ĝi malproksimiĝas, dume la hurlo de la vento superas la ondofrakason…
— Mario, Ma-ri-o-o! — krivokis ŝi, sed la voĉo de Mario ne aŭdiĝis plu. Sola ŝi estis. Sola… en tiu infero de la elementoj kaj sen gvidvoĉo de la frato. Tamen ŝi ne cedis al la teruro. Ŝi naĝis, naĝis en la direkton el kiu ŝi lastfoje aŭdis la voĉon de Mario. Sed vane… Ne estis eble gardi la direkton en la maro kiu infere bolis…
La tempo pasadis. Ŝi jam sentis lacon kaj por ŝpari la forton ŝi forlasis sin al la ondoj… — Mario certe atingos la bordon, — pensis ŝi, — kaj ili venos min trovi. Ili scias ke mi naĝas kiel fiŝo. Kaj, se mi forlasas min al la ondoj ili alproksimigos min al la bordo, — ŝi rezonis. Sed krom la ventofajfado kaj ondomuĝoj nenian bruon ŝi estis aŭdanta. Tamen ŝi esperis… De tempo al tempo por memkuraĝigo ŝi vokkriis: — Mario, Ma-ri-o!
Ree minutoj fariĝis horoj. Kiom longe ŝi jam solas portata per la ondoj? Nur ne perdi kuraĝon, ne pensi pri ebla droniĝo! Vivi ŝi volas… kaj pense ŝi ekvagis tra sia vivo rememorante siajn geamikojn. Laŭ iliaj voĉoj ŝi ĉiam rekonadis ilin: «Pala voĉo», «Nigra voĉo», «Verda voĉo»… El ŝia brusto kelkfoje eliĝis la nomo kvazaŭ voksopiro. Laca, tro laca ŝi ja estas. Tiu ĉi maro… kiu estis ŝia unua lulilo… ne povas sin nun malamike forrabi… el la vivo…
En la vilaĝa ŝtondometo, okupita per sia hejmlaboro, la patrino ne rimarkis la veterŝanĝon. La patro, kiu pasigis du lastajn noktojn en fiŝkaptado kun la aliaj fiŝistoj el la vilaĝo, nun ripozis en la apuda ĉambro. La ventatako kunfrapis la larĝe malfermitan fenestron kaj la patro vekiĝinta ekvidis la nuboplenan ĉielon.
— Tempesto alvenas, ĉi-nokte ni ne povos fiŝkaptadi! — grumblis li por si mem. Li aliris la fenestron kaj alrigardis la marovaston kiu etendiĝis antaŭ liaj okuloj. La malheliĝintan horizonton tranĉadis fulmoj kaj sur la bordorokojn disrompiĝis ondoj. La vizaĝo de la maljuna fiŝisto malsereniĝis. Forlasante la fenestron li rapidpaŝe eniris la kuirejon, kie lia edzino okupiĝis pri lavado.
— La infanoj jam revenis, ĉu ne? — demandis li.
— Verŝajne… Mi ne scias! — respondis ŝi.
— Tempesto alvenas, al diablo, kaj mi ŝatus vidi ilin hejme, — rediris la patro kaj prenante sian veston kaj ĉapon li rapide eliris.
En la malgranda insulhaveno la fiŝistoj okupiĝis pri plifirmigo de la boatoj kaj ŝipetoj. Rigarde esploris la patro la havenon sed lia velboato ne troviĝis ligita al la bordo.
— Amikoj, ĉu iu vidis Marion kaj nian velboaton?
— Marion? Ne, neniu vidis lin! — respondis iuj.
— Ĉu li eble per velboato…? ekdemandis iu junulo.
— Jes, tuj post la tagmanĝo li elveturis kun Zlatica kaj Mare… kaj ili ankoraŭ ne revenis! — lia vizaĝo streĉiĝis zorgoplene.
— Al diablo! Certe li malproksimen elveturis kaj la tempesto jam alvenis sur la maron! — diris iu mezaĝa viro.
— Eh, infanoj, infanoj! neniam ili estas prudentaj! — sopiris iu maljunulo.
— Mi timas ke la velboato ne povos rezisti al tia ĉi tempesto, malgraŭ la lerteco de Mario.
— Li estas sperta fiŝisto kaj certe li revenus ĝis nun se tio estus ebla, des pli ĉar la fratinoj estas kun li, — aldonis iu alia fiŝisto.
— Ni ne perdu la tempon, — diris iu altstatura viro. Jen, mia motorboato kies forton vi konas, per ĝi ni facile kontraŭstaros al la ondegoj. Venu ni kelkaj kaj iru serĉi ilin.
Ĉe tiuj vortoj jam kelkaj fiŝistoj ensaltis la motorboaton; inter la unuaj estis la zorgoplena patro. Dume, alkuris la patrino sekvata de la malmultnombraj loĝantoj de la vilaĝeto.
Timoplenaj okuloj esploradis la maron sur kiu ne videblis io ajn alia krom la jam tre alten leviĝintaj ondoj.
Jam unu horon per motorboato la bravaj fiŝistoj esploradis la bordoproksimajn regionojn. Neniun ili trovis. Iom okcidente troviĝas ia rokinsuleto kaj ili decidis tien direktiĝi. Malgraŭ la ventego ili senĉese vokkriis kaj daŭre esploradis la maron.
Kaj jen, sur unu rokpinto, svingante per sia ĉemizo, sidis Mario premante al sia brusto la sepjaran fratineton Mare. Danĝere estus iom pli proksimiĝi, ĉar la ondoj furioze frapadis sur la rokojn. Tamen lertaj manoj sukcese alĵetis al la junulo ferfadenŝnuregon, kiun li firme ligis al la rokpinto kaj per alia ŝnuro ligis al si la fratineton. Simiosimile li glitrampis laŭ la ŝnurego kaj helpe de la sindonaj amikoj, post pena streĉiĝo, li atingis la motorboaton.
— Ĉu… ĉu vi trovis Zlatican?! — estis lia unua demando. Post nea respondo, liaj okuloj pleniĝis de larmoj. Per kelkaj vortoj li klarigis kio okazis al ili kaj kiel li kun Mare surdorse, pli dank’ al la feliĉo ol al siaj muskoloj, atingis la rokinsuleton. Sed, Zlatica… ŝin li luktanta kontraŭ la ondegoj ne plu vidis, nek aŭdis delonge jam. Ĉiuj mutis. La patro, karesante la malsekajn harojn de Mare kiu silente ploris en lia sino, kun larmoplenaj okuloj rigardis la larĝon de la maro… Ŝi, lia malfeliĉa filino… ŝi… Sed, ne! Li ne povis, ne volis ŝin kredi pereinta.
Li kuŝigis la knabineton sur la boatfundon kaj kun petoplena rigardo ekkriis:
— Serĉu ni plue! — Ĉiuj jese kapsvingis.
— Mario, kie vi ŝin lastfoje vidis? — demandis iu maljuna marlupo. Mario revigliĝis. Montrante per tremanta mano la okcidentan direkton li streĉe observis la marosurfacon.
La motorboato ree ekveturis.
Tri horojn ili serĉis senrezulte. La okuloj jam laciĝis pro streĉa observado. Iom post iom la maro trankviliĝis…
Dume, ne havante plu forton por naĝi, Zlatica kuŝis surdorse forlasante sin al la kaprica danco de la ondoj. Ŝiaj membroj jam rigidiĝis. Laca ŝi estis, tiom laca. — «Estus eble pli bone se mi ne scipovus naĝi, ol tiu malrapida droniĝo», — pensis ŝi amare. Tamen, de tempo al tempo preskaŭ aŭtomate ŝi vokkriis: — Mario! Ma-ri-ooo!
— He-ej! He-e-ej! eĥe alvenis ŝin raŭkaj voĉoj. Ŝi ektremis ne kredante al sia aŭdsento.