Выбрать главу

RELIEFO: atentiga distingeco.

REVOLUCIO: subita grava ŝanĝiĝo.

REZULTO: logika sekvo.

ROLO: agado aŭ funkcio (ekz-e de aktoro).

RUTINO: kutimo, kiun oni daŭre kaj senpense ripetadas.

SEKTO: aro da personoj aliĝintaj al stranga doktrino.

SENTIMENTALA: havanta romantikan sentemon.

SINONIMO: vorto samsignifa.

SINTEZO: sistemiga rezonado.

SKIZO: rapida desegno.

SOLIDARA: respondeca ĉiuj pri la aliaj.

STADIO: difinita grado de evoluo.

STATI: esti en certa kondiĉo.

STREBI: energie streĉi la fortojn.

ŜANCELI: malfirmigi.

TAKSI: difini la valoron de io.

TAVOLO: parto de la socio konsiderata kompare kun pli superaj kaj pli malsuperaj partoj.

TENDENCO: daŭra inklino al io.

TEZO: scienca aserto.

TRADICIO: ideo transdonita de pli fruaj generacioj.

TRADUKI: transigi de unu lingvo en alian.

TRENI: pene tiri post si.

U.E.A.: Universala Esperanto Asocio.

Legaĵo:

Zamenhof kaj la Movado

Por kompreni la personecon de Zamenhof, oni devas distingi en lia karaktero du kontraŭajn tendencojn, kiuj daŭre bataladis inter si. De unu flanko lin pelis la altaj faroj granda idealismo kaj profunda kredo je la bono de la homa koro. De alia flanko fera malvarma racio kaj neŝancelebla logiko kontrolis kaj modifis ĉiun lian impulson, tiel ke hodiaŭ ni ne trovas agon en lia tuta vivo, nek vorton en lia plena verkaro, kiu ne estis atente pesata kaj kribrita tra prudenta analizo. Nur homo kun granda morala supereco povis ne esti disŝirita de tiaj diverĝaj tendencoj, sed male superregi kaj harmoniigi ilin.

Kiel idealisto, Zamenhof ekde la junaĝo estis profunde impresita de la batalado inter popoloj de diverĝaj nacioj. Li supozis, ke du estas la kaŭzoj de la konfliktoj inter la homoj: lingvoj kaj religioj. Li ne povis stati inerta antaŭ spektaklo de sanganta homaro kaj ellaboris du planojn, kiuj — tamen respektante la lingvojn kaj religiojn — donu al la homoj la eblecon renkontiĝi kaj toleri sin reciproke sur neŭtrala tereno. La unua plano nomiĝis Esperanto kaj rapide disvastiĝis tra la tuta terglobo. La dua nomiĝis «homaranismo» aŭ «hilelismo» kaj ne sukcesis kolekti adeptojn. Al tiuj du idealoj, kiuj en lia menso kompletigis unu la alian, sed kiujn en la publika aktivado li nete dividis unu de la alia, Zamenhof dediĉis sian vivon.

Idealisto estis Zamenhof kaj samtempe malpasia aganto, kiu neniam sekvis sian instinkton aŭ emocion, sed nur obeis al sia logika inteligenteco. Ni ĉiuj scias, ke malgraŭ la interna impeto doni al la homaro solvon de la lingva problemo, li atendis naŭ jarojn antaŭ ol publikigi sian verkon kaj ke en tiuj naŭ jaroj li pacience elprovis plurajn formojn de Esperanto, korektadis kaj fundamente refaris ilin ĝis eltrovo de la definitiva. Tiu lia fera logika inteligenteco pli ol unu fojon savis Esperanton de la pereo, al kiu gvidus ĝin la fanatikuloj. La adorado, per kiu la unuaj esperantistoj ĉirkaŭis lin, neniam tuŝetis lian saĝecon. Li tuj komprenis, ke lingvo ne povas esti ligata al unu homo, sed nur al ĝiaj utiligantoj: tial, malgraŭ ĉiu malaprobo, tuj en la komenco li klopodis senpersonigi la Internacian Lingvon: li forĵetis por ĉiam ĉiajn rajtojn kaj rifuzadis esti leĝofaranto de la lingvo kaj gvidanto de la Movado. Kun karakteriza demokrata sento, li volis Lingvan Komitaton (nuntempe Akademio), kiu konstatu la naturan evoluon de la lingvo, kaj kies decidoj estu devigaj por ĉiuj. Konscia pri la neceso gardi la unuecon de la lingvo, li kreis la Fundamenton, sed samtempe, zorgema ne sufoki la maturiĝon de Esperanto li akceptis kaj mem vaste praktikis la metodon de neologismoj, nome de paralelaj formoj flanke de la fundamentaj. Zamenhof frue komprenis, ke Esperanto estas akceptebla de la tuta homaro nur kiel lingvo kaj ne kiel nova speco de mistiko. Tial, li mem verkis la faman Deklaracion de 1905, kiun la unua Kongreso en Boulogne-sur-Mer alprenis kaj kiu restis kiel dua Fundamento, ne por la lingvo, sed por la Movado, ĝis hodiaŭ. Eĉ pli reliefiĝas lia racia konduto en la lukto kontraŭ la reformistoj. Zamenhof daŭre agnoskis, ke Esperanto ne estas perfekta, sed ke reformoj povus ĝin ruinigi: projektoj de reformoj dependas de la preferoj de unuopaj personoj kaj komencante la reformadon ni neniam povos kontentigi ĉies postulojn kaj devos senĉese aldoni reformojn al reformoj. Kiam eksplodis la Ido-krizo, en la tiama Movado ĉiuj perdis la sinkontrolon escepte de Zamenhof. Boirac volis forlasi la prezidantecon de la Lingva Komitato, Sébert esperis je abstraktaj kompromisoj, la esperantistoj ĉie akre kverelis unu kontraŭ la alia. Sed en Varsovio jam en la unuaj krizaj tagoj Zamenhof en plej granda trankvilo skribas kun preciza antaŭvido, ke Ido estas mortnaskito, kontraŭ kiu ne valoras lukti, ĉar «la ruza konstruaĵo baldaŭ falos». Li precize preparis la kontraŭagajn planojn kaj liaj antaŭvidoj tute plenumiĝis.

Sed, ne ĉiam la bolantaj esperantistoj de la unuaj tempoj sekvis lin. Plurfoje kaj vane ili proponas la fondon de neŭtrala komuna asocio tutmonda: unue en «La Esperantisto», jam en 1889, sub la nomo Tutmonda Ligo de Esperantistoj kaj poste en 1905. La reciproka malkonfido de la tiutempaj francaj gvidantoj kaŭzis, ke lia projekto eĉ ne estis diskutata en la Kongreso. Pasos tri jaroj ĝis kiam Hodler fondos U.E.A.; Zamenhof antaŭvidis kaj proponis tion 19 jarojn pli frue!

Estas signo de vera grandeco ne aparteni al unu epoko, sed al ĉiuj epokoj, resti aktuala trans la jardekoj kaj la jarcentoj. Ni lasu momenton Zamenhof kaj pririgardu la nuntempajn problemojn de la Internacia Lingvo de li kreita kaj klopodu apliki al ili iom da Zamenhofa disciplino.

La transiro de la nuntempa polilingvisma ĥaoso en la internaciaj rilatoj al monolingvismo — kio ja estas la alpreno de Esperanto — signifas formorton de jarcentaj rutinoj kaj privilegioj. En tiu senco Esperanto povas esti konsiderata lingvorevolucio. Estas normale, ke kontraŭ ĝi koalicias ĉiuj malnovaj interesoj, kiuj akurate plektas ĉirkaŭ ĝi komploton de silento. Ĉiuj revolucioj estas unue faritaj ne de la larĝaj amasoj, sed de elitoj gvidataj de intelektuloj. Esperanto ne estas kaj ne povas esti movado de amasoj. Ĉia socia portanto estas malplimulta avangardo. Tiu avangarda elito — la nuntempa esperantistaro — havas la funkcion maturigi la cirkonstancojn, en kiuj la Internacia Lingvo atingos la finan celon.

Fundamentan gravecon havas la demando ĉu la Esperanto-Movado efektive plenumas la supre skizitan rolon.

En la nuna stadio, kiam niaj tezoj ankoraŭ ne estas popularaj kaj ni ne disponas pri la rimedoj de amasinformado, la disvastigo de la Internacia Lingvo dependas grandparte de persona propagando. Kaj ĉar la publiko ne distingas — eble prave — la ideon disde la homoj, la esperantistoj, vole-nevole, fariĝas prototipoj, laŭ kiuj estas juĝata la ideo de komuna lingvo. La tre delikata situacio donas al ĉiu el ni pezan respondecon. Ni povas adekvate plenumi ĝin, se ni enkondukos en nian Movadon tri internajn elitecojn: socia eliteco, kultura eliteco kaj eliteco de metodoj.

Estis tempo, kiam la Movado konsistis grandparte el sciencistoj kaj plej gravaj Akademianoj. Estis la ora franca periodo. Kaj estis tempo, antaŭ kaj post la lasta milito, kiam esperantismo fariĝis sinonimo de malgranda sekto, kun adeptoj praktikantaj strangajn kultojn. Ni hodiaŭ ne volas esti Asocio nur por altaj tavoloj, nek disdonejo de etaj vivĝojoj al vivmalfeliĉuloj. Movadano rajtas esti ĉiu esperantisto, el kiu ajn socia ŝtupo, el kiu ajn raso, el kiu ajn religia, filozofia kaj politika konvinko. Sed, ni ne volas en niaj aktivaj vicoj homojn, kiuj en la ordinara vivo estas konsiderataj fuŝuloj, fantaziuloj kaj sentaŭguloj. Nur tiu, kiu en sia ĉiutago estas serioze respektata, povas sukcese disradii siajn ideojn kaj influi la ĉirkaŭan medion. Bona aŭ malbona socia konsisto de nia Movado estas ekzisto-demando por la Internacia Lingvo.

Kial la Esperanto-Movado bezonas altan kulturan nivelon? Ĉar esperantismo, kiel lingvomovado, havas esence kulturan karakteron. Altigante la kulturan nivelon de la movado, ni kreas la kondiĉojn, en kiuj ni regajnas al niaj celoj la simpation de la intelektularo. Sen ili Esperanto ne havas esperon venki sian batalon. Tiu simpatio penetros ĉiujn tavolojn de la publika opinio, ĝis kiam la registaroj estos devigataj agnoski la Internacian Lingvon kiel fakton.