Kiam ni parolas pri movado, ni ne celas senkorpan abstraktaĵon, sed konkretan unuiĝon de individuoj. Tial, kiam mi parolas pri kultura nivelo de la Movado, ni scias, ke ĝi estas proksimume suma rezulto de la kultura nivelo de ĉiu unuopa membro. Ĉiu el ni devas kontribui levi la kulturan nivelon de la Esperanto-Movado per senĉesa ampleksigo de nia propra klereco. Malofte devo estas pli agrabla tasko ol en la nuna okazo. Nia spirito postulas ĉiutagan nutradon: la scio estas senlima, se ĝiajn ĝuojn ne bremsas horizonto. Same kiel la Imperiestro Marko Aŭrelio je la fino de la tago ne estis kontenta, se li ne estis farinta bonan agon, tiel ĉiu movadano je la fino de la tago ne devus esti kontenta, se li ne plivastigis sian propran kulturon. Zamenhof mem, dronanto en peza kaj zorgoplena vivo, ne postlasis unu tagon ĝis sia morto sen labori intelekte. En la nokto, kiam Varsovio ripozis, Zamenhof kreis por ni senmortajn tradukojn, paroladojn, leteraron, li ellaboris la doktrinon de hilelismo kaj verkis — eble kiel la unua — plenan gramatikon de la jida, hodiaŭ konservata en Muzeo en Jeruzalemo. Zamenhof mem konfesis, ke li konis 12 lingvojn: plurajn el ili li flegis ĝis la lastaj tagoj. Kie ni trovu pli taŭgan ekzemplon?
Eliteco de metodoj signifas unue klaran diferencigon inter, unuflanke, la lasta celo kaj la afero mem kaj, aliflanke, ties rimedoj kaj la simboloj. Nia strebado estas difinita en la Deklaracio de Boulogne-sur-Mer: «disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donos al la homoj de malsamaj nacioj la eblon interkompreniĝadi inter si». La enkonduko de Esperanto en ĉiujn internaciajn rilatojn estas la fina celo. La Esperanto-organizaĵoj — lokaj, regionaj, landaj kaj internaciaj — estas nepre havindaj, sed nur provizoraj rimedoj. Ilia potencigo estas necesa por la bono de la Internacia Lingvo. Sed, nia rigardo ne povas halti ĉe la limoj de niaj societoj: ni ne povas luli nin en blinda kontenteco de partaj atingoj. La taksado de nia laboro devas esti multe pli alta kaj objektiva: ni devas percepti la pulsadon de la Internacia Lingvo kaj la progresojn de ĝia popularigo ne interne de ni, sed tie ĉe la publika opinio. En Mainz Prof. Lapenna parolis pri la tempo, kiam la Esperanto-organizaĵoj ne plu estos necesaj. Niaj strebadoj per la Esperanto-organizaĵoj celas al tiu tempo.
Hodiaŭ oni ne plu diskutas pri la du famaj vojoj, kiuj konduku Esperanton al ĝenerala akcepto: nome pri leĝfarado de supre — flanke de oficialaj instancoj — kaj pri la iompostioma ĝeneraligo de malsupre, flanke de la popolo. Ni superis tiun demandon ĉar ni laboras samtempe laŭ ambaŭ principoj. Hodiaŭ ni konscias, ke ambaŭ vojoj estas nedisigeblaj, ke agnosko de supre kuraĝigas plian disvastigon de la lingvo malsupre, ke, inverse, pli vasta aplikado malsupre trenas oficialajn rekonojn de supre. Sed, ankoraŭ en niaj tempoj, kelkaj adoras la simbolojn kaj kredas servi la aferon mem. Eksteraj simboloj — flagoj, insignoj, himnoj — estas nur pontoj por konvencie kaj sinteze prezenti nian veron. Tiuj rekoniloj estas respektindaj kaj tradiciaj, sed ni devas preteriri la simbolon kaj posedi la esencon. Ne tiu, kiu — sincere aŭ demagogie — multe krias «samideano, samideano» vere ion faras por la Internacia Lingvo, sed tiu, kiu pozitive utiligas ĝin kaj kreas per ĝi.
Eliteco de metodoj signifas, krome, aplikadon de informadaj principoj, kiuj bone koheras kun la jarcento. Jam delonge pasis la tempo de romantikismo. Esti romantikaj en epoko de atomismo signifas esti dekadencaj. Homoj vivantaj en tempoj de rapideco kaj de mondproblemoj ne plu atentas sentimentalajn argumentojn. Ili konvinkiĝas nur, se oni proponas avantaĝojn. Esperanto ne proponas al la mondo pliajn idealojn, sed simple solvon de la lingva ĥaoso, kun sekva nekalkulebla ekonomio de tempo, gajno de ekzakteco kaj defendo de la naciaj lingvaj kontraŭ lingvaj diskriminacioj. Kiel jam konstatis UNESCO, Esperanto grave kontribuas al disvastigo de scienco kaj kulturo. Ĝi, do, ne plu estas projekto — kiel en la pioniraj tempoj de esperantismo — sed vivanta lingvo, kiu jam nun estas praktike uzata tra la tuta mondo por ĉiaj internaciaj interŝanĝoj. Ĝi, fine, alportas al la homaro fundamentan bazon, sur kiu eblas efektivigi solidarecon kaj moralan unuecon inter la popoloj. Elitaj metodoj signifas prezenti al la homoj la palpeblajn faktojn pri Esperanto, alvoki kaj konfidi al ties racio prefere ol al malfirmaj emocioj. En nia laboro por Esperanto ni ne rajtas forgesi, ke Esperanto estas lingvo kaj nenio alia ol lingvo; ke ĝi evoluas laŭ la leĝoj de ĉiuj aliaj lingvoj, nome per alpreno de necesaj neologismoj kaj forlaso de nenecesaj arkaismoj.
«Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga». Per tiuj vortoj la citita Deklaracio de 1905, la fondoŝtono de nia Asocio, difinas nin. Ĉiu alia ideo, eĉ interna, kiun ĉiu el ni ligas al Esperanto estas pure privata afero, pri kiu Esperantismo ne respondecas. En la sama Deklaracio Zamenhof mem ĝisdetale fiksis, ke ankaŭ liaj opinioj kaj verkoj havas privatan karakteron kaj estas por neniu devigaj.
Dum sia tuta vivo Zamenhof mem oferis siajn flankajn idealojn — kaj ni scias kiom fortaj kaj turmentaj ili estis — al la bono de Esperanto. Li ne nur verkis kaj akceptigis la Deklaracion, sed poste li plurfoje konfirmis ĝin. Plej solene tio okazis dum la malferma parolado pri la fondiĝo de U.E.A. en Barcelono en 1908.
Ni hodiaŭ kunvenis por honori D-ron Zamenhof en la tago de la datreveno de lia naskiĝo. La plej taŭga honorigo, pli ol teksi laŭdojn al lia nomo, estas firma sekvado de lia ekzemplo, utiligado de lia verko kaj laborado por ĝi, ĝis atingo de la lasta celo.
Gian Carlo Fighiera
(el «Esperanto»)
Ekzercoj
69. Leginte la supran artikolon, respondu jenajn demandojn:
1. Kiujn du kontraŭajn tendencojn oni trovas en la karaktero de Zamenhof?
2. Kial tiuj du tendencoj ne konfliktis en lia menso?
3. Ĉu Zamenhof kutime agis impulse?
4. Kio, laŭ Zamenhof, estis la kaŭzoj de interhomaj konfliktoj, kaj kion li faris por forigi tiujn kaŭzojn?
5. Ĉu ambaŭ liaj projektoj sukcesis?
6. Kial, laŭ via opinio, la du projektoj ne same sukcesis?
7. Kial Zamenhof atendis, antaŭ ol publikigi sian lingvon?
8. Kiel Zamenhof reagis al la adorado de la adeptoj?
9. Kiu, laŭ Zamenhof, devis kontroli la evoluon de la lingvo?
10. Kial reformoj ruinigus Esperanton?
11. Kio ĉefe malhelpis la fondon de internacia asocio antaŭ 1908?
12. Klarigu la taskon de la nuntempaj esperantistoj.
13. Nomu, kaj klarigu, la tri internan elitecojn.
14. Kion povas fari ĉiu esperantisto por altigi la kulturan nivelon de la movado?
15. Kiel Zamenhof donis al ni ekzemplon?
16. Klarigu la rolon de la Esperanto organizaĵoj en la movado.
17. Kio estas pli grava — leĝfarado de supre, aŭ popularigo de malsupre?
18. Kion Esperanto proponas al la mondo?
19. Kio, laŭ la aŭtoro, estas la rolo de idealismo en la movado?
20. Laŭ la Deklaracio de 1905, kiu estas esperantisto?
70. En la sekvantajn propoziciojn enmetu korekte jenajn prepoziciojn:
EN ĜIS INTER JE KONTRAŬ KROM KUN LAŬ MALGRAŬ PER.
1. ________ miaj konatoj mi havas neniun intiman amikon _____________ ŝia frato.
2. _________ mia opinio, ni trovos la solvon __________ tiu libro.
3. Esperanto ne venkos _________ la cirkonstancoj maturigos, tamen ĝi venkos, _____________ ĉiaj kontraŭuloj.