4. ___________ mia surprizo, ___________ li venis ankaŭ liaj du amikoj.
5. Ni batalos ________ ĉiuj rimedoj __________ la akuzoj de niaj kontraŭuloj.
6. Mi vidis __________ la propraj okuloj, ke li ne ĉeestis _________ la dua kaj tria horoj.
7. _________ lia mistraktado, mi ne forgesos lin _________ mia morto.
8. Zamenhof estis inda __________ ĉiaj honoroj, sed eĉ _________ la Movado li ne volis esti gvidanto.
9. ___________ la instruo de la historio, la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion _________ mokoj kaj atakoj.
10. Kiu ne estas __________ ni, estas _________ ni.
71. Uzu korekte en propozicioj la subajn prepoziciajn frazojn:
DANK’ AL; FAVORE AL; FRONTE AL; HONORE AL; APARTE DE; ĈIRKAŬE DE; DAŬRE DE; DEKSTRE DE; KOMPARE KUN; KONFORME KUN.
72. Ĉu vi konas proksimumajn sinonimojn de jenaj vortoj?:
AMARA REALA EGOISMO BUNTA KAMARADO INSTRUITA DIVENI HAZARDO PRIRIDI RENVERSI.
73. «Mia rolo en la Movado: kion Esperanto povas fari por mi, kaj kion mi povas fari por Esperanto». Jen temo por diskuto aŭ eseo.
Paŝo dek kvara
Vortaro
AKCELI: plirapidigi.
AKURATA: ĝustatempa.
AŬTOMOBILO: motorveturilo.
BOTELO: vitra ujo.
BROVO: hararo super la okulo.
DEPRIMI: senkuraĝigi.
DEVIZO: fremdmona ĉeko.
DISTRI: agrable okupi.
DUNGI: interkonsenti kun servisto por ricevi lian servadon.
ENTREPRENI: komenci la plenumadon de grava tasko.
ESTINGI: ĉesigi bruladon aŭ lumadon.
EVENTUALA: povanta okazi.
FOSFORESKI: lumi en mallumo.
HOTELO: loĝejo por vojaĝantoj.
INKO: kolora fluaĵo uzata por skribi.
KAŬĈUKO: elasta gumo.
KOMODO: tirkestaro.
KONFIDENCO: sciigo, kiun oni konfidas, kaj kiu ne estu malkaŝota.
KONSILI: sugesti farotaĵon.
KONTO: komerca kalkulo.
KONTURO: ĉirkaŭanta limlinio de io.
KRUTA: preskaŭ vertikala.
LIPO: buŝrando.
LUI: havigi ion por provizora uzado, kontraŭ pago.
NEPO: filo de fil(in)o.
OBSEDI: premokupi la spiriton.
PARALIZI: perdigi la movkapablon.
PASPORTO: dokumento rajtiganta vojaĝi eksterlanden.
PESTO: epidemia malsano.
POLICO: administracio por prizorgi la publikan ordon.
PREZO: vendvaloro de objekto.
PROVINCO: la lando, ekster la ĉefurbo.
RIFO: danĝera roko en la maro.
SITUO: situacio.
STAMPI: frapreliefigi markon.
STARTI: ekiri.
STRANDO: sabla marbordo.
SUGESTI: proponi, subinspiri.
SVELTA: ĉarme kaj elegante maldika.
ŜALO: lantuko.
ŜILDO: tabuleto surskribita.
TAKSIO: aŭtomobilo luebla kun ŝoforo.
TERASO: eksterdoma sidejo.
TESTAMENTO: skribaĵo, per kiu oni difinas postlasaĵon postmortan.
TRINKI: gluti fluaĵon.
TRIUMFO: granda venko aŭ sukceso.
VALIZO: kofreto.
VELURO: mola ŝtofo.
VIZIO: imagaĵo, iluzio.
Legaĵo:
Avinjo
— Ni restu en mallumo — li petis. — Estas tiom ripozige aŭdi bruon de la ondoj inter la rifoj, kaj nenion vidi. —
Mi estingis la lampon malantaŭ ni. La teraso fariĝis tute malhela. Dum momento, nenio estis videbla; sed baldaŭ ni perceptis konturojn de la sveltaj kolonetoj; sub necerta lumo falanta de miriadoj da steloj, la sablo, la rifoj, la maro nigris malsame. Niaj vizaĝoj fantomis pale unu al la alia. Kaj mi komprenis, ke mia amiko estis preta ellasi per konfidenco la tro streĉitajn nervojn. Cigaredo fosforeskis. Dum ĝia ekfajriĝo, mi rimarkis la kuntiritajn brovojn de mia amiko.
— Nu, mi bezonas konsilon.—
— Diru.
— Mi devas mortigi mian avinjon, kaj ne scias kiel. Mi eksaltis:
— Ho!
— Jes. Mi devas mortigi ŝin. — Sed kial?
— Ĉar ŝi jam mortis.
— Kion vi diras?
De sia reveno el Francujo, mia amiko ŝajnas eviti min, kaj, la tre malmultajn fojojn kiam mi povis alparoli lin, li aspektis ne tute sana mense. Li ne atentis; li ne respondis, aŭ respondis post kelkaj minutoj. Li agis kaj parolis hezite, nedecide, kvazaŭ obseda ideo posedus lin. Kaj nun… Ĉu tiu estis la obsedo?
— Jes. Ŝi jam mortis; kiel do mi povas fari, ke ŝi mortu?
— Ŝi? Avinjo Dalia? Ĉu vi parolas pri avinjo Dalia?
— Jes. Ĉu vi memoras ŝin?
Mi memoris la maljunulinon; preskaŭ naŭdekjara ŝi estis: sulka vizaĝo, hezitema voĉeto, ne plu vigla menso. La tutan tagon ŝi estis dormetanta kvazaŭ infano kiu pene trenas sin atendante baldaŭan definitivan endormiĝon. Avinjo Dalia, laca el sia longa vivo… Ĉu ŝi definitive endormiĝis?
— Aŭskultu, kaj ne interrompu min. Alie, mi ne kuraĝos ion rakonti.
Mi silentis obeeme. La maro daŭre grumblis inter la rifoj.
— Nu, kiam mi planis tiun vojaĝon al Côte d’Azur, avinjo Dalia neatendite ekvigliĝis. Lastan fojon, ŝi diris, mi volas vojaĝi; prenu min kun vi en via aŭtomobilo; kia ĝeno mi estos por vi? Vi kalkulu havi unu plian valizon; kaj tiel plu. Elna pledis por la afero de avinjo ĉe mi: finfine, kompatinda avinjo, kiajn ĝojojn ŝi havis de la vivo? Tri militoj venis kaj pasis, kaj ĉiam ŝi restis en sia provinca urbeto; la mondo ŝanĝiĝis, ŝi ne konas ĝin; se ŝi tiom deziras tiun vojaĝon, nu lasu…
Mi fine cedis al mia edzino kaj al avinjo Dalia. Foriris ni tri. Pasportoj, kofroj, devizoj, ŝaloj kaj kaŭĉuka botelo por avinjo. Kaj triumfe avinjo Dalia marŝis sur la laŭstranda promenejo de Cannes. Eble ŝia maljuna koro tro pleniĝis je maro, je ĉielo, je luma ĝojo de sunsubiroj: eĉ de sia propra sunsubiro. Ĝi krevis.
— Ho! Mi ne sciis!
— Silentu. Neniu sciis. Neniu scias. Ĉar ni komprenis, ke transporto de kadavro al nia lando kostos terure, ke oni devos plenumi nedireble multajn formalaĵojn, ke ni certe devos malfruigi nian revenon hejme je tagoj, eble je semajnoj, kaj tio signifus bato por mia entrepreno, por mia laboro, ni diris al neniu, ke avinjo mortis. Inter Elna kaj mi ne estis diskutoj. Ni tuj vestis avinjon por vojaĝi: ŝi veturos kun ni, en ombra angulo de nia aŭto, kovrita per ŝaloj. Malmultaj horoj dividis nin de nia hejmlanda limo: ŝi mortos oficiale tuj trapasinte ĝin, de ĝi nia urbo ne estas malproksima. Tien alvenintaj, ni esperis, ke nia familia kuracisto helpos nin, eventuale deklarante, ke la morto okazis unu-du horojn pli malfrue ol la vero, do trapasinte la landlimon.
Ni ekveturis tuj: ni pagis hotelkonton, ŝarĝis nian aŭton per valizoj kaj, profitante el la fakto, ke la ĉambro de avinjo havis fenestropordon al la ĝardeno de la hotelo (ni ne volis, ke ŝi estu devigata grimpi ŝtupojn), portis tien la veturilon kaj situigis avinjon sidanta sub aro da ŝaloj. La kapo apogiĝis dormmiene sur ŝultro: pala kiel ĉiam, ŝi ŝajnis, kiel ĉiam, dormeti.
Mi forglutis kilometron post kilometro, piedon sur la akcelilo, okulojn al rapid-montrilo. Jen la limo. Ni donis la tri pasportojn. Niaj koroj — niaj du koroj batis; neniu rimarkis, ke ne batas la tria.
Do, oficiale, laŭ la stampo sur sia pasporto, avinjo Dalia eniris vivanta nian landon.
Vespero estis falanta. Ni veturis inter montoj krute minacaj.
Neniu el ni emis paroli. Ni sentis interese la ĉeeston, kaj samtempe la malĉeeston, malantaŭ ni, de avinjo Dalia.
Subite Elna ekparolis:
— Tamen, — ŝi diris — oni devos manĝi. Jes, sed kiel…
Nu… Ni haltigu la veturilon en malluma strateto; poste, ni — ni du — serĉos restoracion kaj manĝos.
Ni estis enirantaj mezgrandan urbon. Jen taŭga strato: malluma, silenta, soleco. Neniu ĝenos la grandan dormon de avinjo Dalia. Mi ŝlosis akurate ambaŭ pordojn de nia veturilo.
Post kelkaj minutoj, la lumoj, la bruo, la miksitaj odoroj de restoracio malstreĉis niajn nervojn kaj iom distris niajn deprimitajn spiritojn. Bonega vespermanĝo kaj taŭgaj alkoholaĵoj plie helpis nin momente forgesi pri la dormantino en senluma veturilo.