Выбрать главу

Jam estis la deka vespere kiam ni pagis kaj eliris. Ni iom penis trovi la strateton; sed, kvankam ni streĉis niajn okulojn en la mallumo, neniel ni povis vidi nian aŭtomobilon. Kaj ni devis konvinkiĝi, ke oni ŝtelis ĝin. Kun avinjo ene.

Strange, dum mia lango pasis febre sur miaj sekaj lipoj mi ne pensis pri nia situacio, nek pri la perdo de mia veturilo, nek pri avinjo Dalia. Mi pensis pri la ŝtelistoj. Kian mienon ili havos, kiam ili malkovros la kadavron! Kaj mia dua penso estis: ni devas retrovi ĉiukaze la veturilon, sed ni ne povas turni nin al la policejo: ili pridemandus nin, volus scii kion enhavis la aŭtomobilo. Nia nura espero estis, ke la ŝtelistoj, kiel ofte okazas, forlasu la aŭton, eventuale sen kromrado, sen radio, sen valizoj, sen la diablo kiu forportu ilin… sed kun avinjo.

Ni luis taksion. Ni pasigis tri kvaronojn de la nokto laŭirante ĉiujn stratojn, vojojn, placojn kaj stratetojn de tiu damnita urbo. Mi povas certigi al vi, ke mi konas ĝin parkere. Mi detale vizitis ĝin. Tute detale.

Nenio.

Ni maldungis la taksion. Ni pagis fabelan lu-prezon kaj ne aldonis trinkmonon. La taksiisto foriris ne sciante ĉu ĝoji pro la longa dungado aŭ ĉu grumbli pro manko de trinkmono. Mi opinias, ke li faris ambaŭ.

Jen ni en flavromana situacio. Ni sentis nin krimuloj. Nur, anstataŭ havi la problemon senigi nin de kadavro, ni devis solvi tiun rehavi nian kadavron. Sen kadavro, ni estas perditaj.

Grize mateniĝis. Pluveto ekfalis. Sed ni ne atentis ĝin. Ni estis marŝantaj sencele, senpense laŭ kampara vojeto ekster la urbo. Laceco, emocioj, timego malplenigis niajn kapojn. Elna donis al mi duonkuraĝige la brakon. Mi dankis per rideto senkolora.

Subite, en la duba lumo, jen vizio. Ĝi frapis nin kvazaŭ nerealeco. Nia veturilo fantomis, kotmakulita, antaŭ ni, ĉe kurbo de tiu vojeto. Mi legis kaj relegis la numeron sur la ŝildo. Nenia dubo, estis ĝi! Ni kuris, mi febre malfermis pordon ĉe kiu la ŝlosilo jam ne plu estis bezonata…

Avinjo ne estis tie. Valizoj, ŝaloj, radio, kromrado, ĉio netuŝita. Sed avinjo mankis.

Ni nin rigardis senespere. Kien la ŝtelistoj povis ĵeti ŝin? Ni serĉis en la proksimaj kampoj. Ni serĉis inter la arbetaroj. Nenio. Ni revenis al la aŭto, ĉiam serĉante, eĉ sub ĝi…

«Ĉu mi povas helpi — demandis propone preterpasanta kamparano — Ĉu vi perdis ion?

«Jes. Kadavron! — senvole elbuŝigis Elna per raŭka voĉo.

La kamparano haltis, gapis momenton, senmova, senesprima. Poste li ruĝiĝis:

«Ne, mi ne vidis ĝin… — li balbutis, kaj forkuris.

Kion fari nun? Ni ne povis iri al policejo, diri ke oni ŝtelis kadavron. Ni ne povis diri, ke avinjo forkuris: duonparalizita naŭdekjarulino ne forkuras tiel. Ni ne povis deklari, ke ŝi malaperis: kiam oni trovus la kadavron (mia Dio, kie? kiel?), oni konstatus, ke ĝi estis ĵetita jam post morto el la aŭtomobilo: tio estas elemente simpla; kaj ni… teruro!

Ni reengrimpis la aŭtomobilon. Mi silente startis. Ni veturis malrapide al nia urbo, al nia domo. En mia poŝo, sur pasporto, kuŝis avinjo vivanta; en mia veturilo tamen ne plu kuris avinjo mortinta.

Ni venigis hejmen niajn gekuzojn, kaj pristudis la situacion, kiun mi sincere klarigis al ili. Kaj, jen nova problemo. Avinjo Dalia, kiel vi scias, estis riĉa. Ŝi posedis multon; ŝi kompreneble testamentis, preskaŭ certe je favoro de ĉiuj ŝiaj nepoj. Sed la testamento kuŝas fermita en tirkesto de ŝia komodo; kiel malfermi ĝin? Kiel pruvi, kiel diri eĉ al geamikoj, ke ŝi mortis? Ŝi laŭleĝe vivas kaj eniris nian landon vivanta. Intertempe, ni neniun vidas, al neniu parolas, vivas solaj, kiel pestmalsanuloj evitas ĉies kontakton. Nur vin mi enlasis ĉi-vespere, profitante el momenta foresto de Elna. Kaj mi enlasis vin por peti, por preĝi vin: helpu min ne freneziĝi, sugestu al mi rimedon, por mortigi mian avinjon…

La maro ĉiam grumblis inter la rifoj. Mi ne vidis solvon, nek en la nigra inko bruete moviĝanta sub ni, nek en la lumetanta veluro silente etendiĝanta super ni.

Avinjo Dalia, kie vi estas?

Clelia Conterno Guglielminetti

(el «La Suda Stelo»)

Ekzercoj

74. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. En kia loko troviĝis la du amikoj?

2. Per kiu kontraŭdiro la amiko de l’ aŭtoro enkondukis sian konfidencon?

3. Kial la rakontanto fine decidis kunpreni avinjon Dalia por la ferioj?

4. Kie ili pasigis la feriojn?

5. Kial la geedzoj decidis ne anonci la morton de l’ avinjo?

6. Kiun planon ili havis por transiri la landlimon? Ĉu ĝi sukcesis?

7. Kiel ili perdis la aŭtomobilon?

8. Kial ili ne iris al policejo?

9. Kie ili retrovis sian aŭtomobilon?

10. Kiu proponis helpon, kaj kial li forkuris?

11. Kion la geedzoj faris, veninte hejmen?

12. Kiel ili povus solvi sian problemon?

75. En la subajn propoziciojn enmetu korekte jenajn prepoziciojn:

PO POR POST PRETER PRI PRO SEN SUB TRA TRANS.

1. __________ la manĝo, kiu kostis ________ dudek steloj, ili ĉiuj foriris.

2. Ni iris _________ la riveron, kaj _________ la aliborda arbetaro ni alvenis vilaĝon.

3. ___________ plus diskutado ni ekiris __________ la longa silenta strato.

4. Mi dankis __________ la mono, kiun li donis al mi _________ la societa kaso.

5. __________ sia trankvila ekstero, li tute ne estis kontenta _________ la irado de la afero.

6. Li revenis _______ du tagoj, kaj el la gajnitaj cent dolaroj li donis __________ al siaj infanoj __________ dudek.

7. Li ne volis diskuti _________ tio, do iris ________ mi _________ saluto.

8. ________ multaj kaŭzoj li ne povis atingi tiujn, kiuj jam staris ________ la valeto.

9. _________ la tuta nokto li laboris _________ sia familio.

10. La demando estis ankoraŭ ________ juĝado, do mi nenion rajtis diri ________ ĝi.

76. Uzu korekte en propozicioj la subajn prepoziciajn frazojn:

HONORE AL; KOMPENSE AL; KONFORME AL; KONSIDERE AL; DEPENDE DE; EKSKLUZIVE DE; ESCEPTE DE; INTERKONSENTE KUN; INTERRILATE KUN; FINE DE.

77. Ĉu vi konas proksimumajn sinonimojn de jenaj vortoj?:

MALDIFEKTI MALCEDI MALLAŬDI MALLIBERIGI MALAKTIVI MALELASTA MALREALA MALAMPLEKSA MALENTUZIASMA MALVARMEGA.

78. Kiom da radikoj vi scias formi, uzante nur la literojn de la frazo:

AVINJO MALAPERIS ?

79. Skribu rakonton pravigante unu el la subaj proverboj:

a) Peke akirita ne estas profita;

b) Ŝipon rompitan ĉiuj ventoj atakas;

c) Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo.

Paŝo dek kvina

Vortaro

ABRUPTA: malagrable subita.

ABSURDA: kontraŭa al la saĝo.

ANALOGIO: io, kio estas parte simila.

ASTRONOMO: homo, kiu studas la ĉielajn fenomenojn.

ASTRONOMIO: studo de la ĉielaj fenomenoj.

EFEKTO: forta impreso.

EKSPANSIO: plietendiĝo.

ENERGIO: laborkapabla forto.

FIZIOLOGIO: scienco pri la funkcioj de vivantaj estaĵoj.

FREKVENCO: nombro de periodoj en unu sekundo.

GALAKSIO: stelamasego.

GASO: aersimila fluidaĵo.

GRAVITO: reciproka altiro de la korpoj.

HEROLDO: diskoniganto.

HIPOTEZO: provizore akceptata supozo.

KEMIO: scienco pri la konsisto de materiaĵoj.

KOMPETENTA: kapabla plenumi ion.

KONSTELACIO: grupo da steloj.

KOSMO: la tutaĵo de tio, kio ekzistas.

LENSO: speciala vitraĵo tra kiu oni pasigas la lumradiojn.

MIKROSKOPO: instrumento por vidigi malgrandegaĵojn.

MILIARDO: mil milionoj.

NUDA: tute senvesta, nekovrita.

PLANEDO: terbulo ĉirkaŭanta sunon.

PRISMO: vitraĵo uzata por analizi lumkonsiston.

REGISTRI: note enskribi.

RELO: longa metalaĵo, sur kiu ruliĝas lokomotivoj ks.

SPACO: senfinaĵo, en kiu moviĝas ĉiuj objektoj.