Ili ekregis fajron kaj kreis la domon, la hejmon. Ili poste eksciis ke fajro povas mortigi.
Jarmiloj kaj jarmiloj. Ariĝi pli strikte, venki distancojn, krei multajn, belajn, komplikajn ilojn. Jarmiloj kaj jarmiloj.
Truante la teron por elpreni trezorojn, ili trovis multajn novajn substancojn, ili ne demetis envion, malpaciencon kaj malamon.
Iam mi estis peco de stelo; kaj nur la silentaj steloj, senvivaj estaĵoj kaj sen scio, estis la alrigardantoj senkonsciaj. kiam la bela, rida, vivsubtenema planedo malaperis.
La rjuiaoj havis ĉion: amon, amikecon, hejmojn, ilojn, artojn, metiojn, lumon, atmosferon, akvon, plantojn, bestojn. Milmiloj da aliaj steloj havis nur gasojn aŭ rokojn. Sed ili brilis kaj beligis la noktojn, la diversajn noktojn de la diversaj ĉefsteloj.
La rjuiaoj havis senfinan variecon, kaj trovis novajn, strangajn substancojn; kaj komprenis kiel ili povos esprimi malamon plenplene, dum ili ankoraŭ, mallerte kaj vespirante pro la maladekvateco de esprimiloj, fuŝesprimis amon. La vasta plimulto de la rjuiaoj volis daŭre provi, volis vivi, eĉ maladekvate, sed vivi kaj vivigi kaj iel krei estontecon; sed kelkaj rjuiaoj volis havi ĉion tuj kaj iĝi tre gravaj.
Tial, ili eksplodigis la planedon.
La katastrofo estis nur malgranda en la kosmo; subite tre bela lumego; pluvego da aerolitoj; nigra vakueco. Nenio ajn; ĉar astroj ofte mortas.
Sed tiu planedo ne mortis nature; tiu planedo estis murdita. Amo, amikeco, hejmoj, iloj, artoj, metioj, tuj malaperis, ekmalestis. Milmiloj da belegaj komplikaĵoj kaj variaĵoj ne plu estis. Sur tiu planedo ne plu ekzistis eĉ lumo, eĉ maro, eĉ atmosfero por rekomenci. Aerolitoj forvaporiĝis en belaj lumostriaj flugoj; poste, silento, nigro, vakueco, absoluta nenio.»
«Fino,» diris la astronomo.
«Ne!» diris la aerolito, kun fera firmeco. «Ne fino; nur perdego, malŝparego, murdo de planedo vivsubtenema, eksperimento finita multe tro frue.»
«Lumjarojn malproksime de tiu nigra, silenta vakueco, troviĝis la suno. Ĉirkaŭ la suno diversaj planedoj orbitis. Kaj, dum la lastaj, plej grandaj pecoj de la hejmo de la rjuiaoj ankoraŭ forvaporiĝis en flugo, dum tiu efemera beleco orpluvis en la vastega volbo, mistera nova energio ekvibris super la akvoj de la Tero.
Kaj kelkaj etetaj, unuopaj ĉeloj ekekzistis en la akvoj sur la Tero.»
La astronomo duone rekonsciiĝis.
«Rekomenci…» li flustris, kun tragika senpersona espero. Kun fera firmo, la aerolito respondis: «Ĉiam rekomenci… aŭ daŭri kaj iri pli alten…»
«Aŭ daŭri… aŭ daŭri… aŭ daŭri…» ritme pulsis la sango, brue en la lacegaj oreloj, kiam la kapo de la endormiĝinta astronomo falis sur la skribotablon.
«Sur alia stelo, se ne ĉi tie…» diris merlo en la ĝardeno. «Aŭ daŭri… Aŭ daŭri…» ritmis la homa sango.
Marjorie Boulton
(el «Belarto»)
Ekzercoj
93. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:
1. Kial la astronomo estis laca?
2. Kio estis la aerolito, kaj ĉu ĝi estis bela?
3. Kiel la aŭtorino aŭtentikece sentigas al ni la ĥaosan, ŝajne senprijuĝan impreson pri tio, kio, laŭ la ĵurnaloj, estas grava kaj interesa por la homoj?
4. Ŝiaj kontrastoj estas zorge elektitaj: citu plurajn ekzemplojn de tio.
5. En la lasta parto de la radiodissendo, la aŭtorino fine rezignas pri ĉia interpunkciado. Kion ŝi komunikas per tiu rimedo?
6. Kian humoron havis la astronomo, aŭskultinte la novaĵojn?
7. Priskribu la mondon de la rjuiaoj.
8. Kiaj kreaĵoj estis la rjuiaoj?
9. Kio fine okazis al la mondo de la rjuiaoj, kaj kial?
10. Ĉu la fina impreso de la rakonto estas optimisma aŭ pesimisma? Kial vi opinias tiel?
94. Uzu korekte en propozicioj jenajn prepoziciajn frazojn:
KOMISIE DE; KONDIĈE DE; KONSEKVENCE DE; KONTRAŬE DE; KONTRAŬVIZAĜE DE; LAŬLARĜE DE; LAŬLONGE DE; MANKE DE; MEMORE DE; MEZE DE.
95. Sube troviĝas du listoj. En listo (a) troviĝas vortoj formitaj el la radiko LAS; en listo (b) troviĝas la signifoj de tiuj vortoj, sed misordigitaj. Skribu la LAS-vortojn, kaj apud ĉiu el ili metu la korektan signifon.
a) ALLASI; DELASI; ELLASI; ENLASI; FORLASI; POSTLASI; PRETERLASI; TRALASI; TRANSLASI.
b) restigi post si; ne mencii; restigi sola forirante; akcepti; ne plu teni; lasi
transpreni; lasi trairi; lasi netuŝita preterpasante; lasi eniri.
96. El la vortoj inter krampoj, forstreku ĉiukaze la malkorektan:
1. (ĈIU, ĈIA) lernanto devas studi la participojn.
2. Tio forigas (ĈIUN, ĈIAN) dubon pri la estonteco de la lingvo.
3. Lia klarigo forigis (ĈIUJN, ĈIAJN) miajn dubojn pri lia konduto.
4. Ni ekskursos en (ĈIU, ĈIA) vetero.
5. Ke Esperanto plene funkcias, devus esti evidenta al (ĈIU, ĈIA) plej elementa inteligenteco.
6. Ili ellernis en la daŭro (DE, DA) iaj kelke (DE, DA) semajnoj.
7. Esperanto (EVOLUAS, EVOLUIGAS) laŭ la natura kaj rekta vojo.
8. Ni ferias surborde de (NIGRA MARO, LA NIGRA MARO).
97. Daŭrigu kaj kompletigu la suban rakonton:
«Negrave kiom da jaroj oni jam deĵoris sur spacveturiloj, tre dramecaj estas ĉiam la unuaj horoj sur nova neesplorita planedo. Per observado de malproksime ni jam ekhavis kelkajn bazajn informojn pri la nova tereno, sed neniu povas antaŭvidi precize, kio atendas ekstere kiam la veturilo alteriĝas. Tial, apenaŭ la „Vojaĝanto“ ektuŝis la surfacon de la dua planedo de stelo 2145 kaj la motoro eksilentis, jam mi leviĝis de sur mia kuŝejo kaj rapidis al observa fenestro. Tie, antaŭ miaj okuloj………»
98. «Eble multloke tra la universo troviĝas inteligentecoj, kun kiuj la homoj iam kontaktiĝos.»
Priskribu la emociojn — ĉu pozitivajn, ĉu negativajn — kiujn tiu koncepto vekas en vi. Provu analizi la kaŭzojn de tiuj emocioj.
Paŝo dek oka
Vortaro
ALEO: (ĉi tie) mallarĝa trapasejo.
ALUDI: nerekte paroli pri io.
AMBOSO: feraĵo, sur kiu oni batas metalon.
AVIZO: anonco, informo.
BALONO: kaŭĉuka ludilo, kiun oni plenigas per aero aŭ malpeza gaso.
BAZARO: vendejo.
BLAGO: ŝerca mensogo.
BOJI: hunde bleki.
BUDO: ligna butiketo.
CIRKO: rondforma spektaklejo.
DISPUTI: malpace diskuti.
EKSKLUZIVA: esceptanta ĉion alian.
EKZORCI: preĝe forpeli diablon.
ESKAPI: sukcese forkuri aŭ eviti.
FARSO: neserioza teatraĵeto.
FASKO: kunligita aro.
FAŬKO: besta buŝego.
FILANTROPO: bonfaremulo.
FORMATO: dimensio de libro (k.s.).
FUNEBRO: malĝoja sento pro ies morto.
GALIMATIO: sensencaĵo, konfuzaĵo.
GORĜO: interno de la kolo.
HISTERIO: konvulsia nerva malsano.
IDIOTO: homo malinteligenta.
INICIATIVO: entreprenemo.
JUKI: kaŭzi malagrablan senton en la haŭto.
KALSONO: subpantaloneto.
KORNO: malmola kapelstaraĵo.
KRETENO: malspritegulo.
KRIĈI: alte kaj are krii.
KUNIKLO: malgranda rapidkura longorela besto.
KVAKI: bleki kiel ekz. rano.
LEONO: granda kateca rabobesto.
MAGIO: arto fari mirindaĵojn.
MANDATO: rajtigilo.
MARTELO: peza batilo.
MURMURI: aŭdigi malfortan obtuzan bruon.
NEGOCO: monprofita afero.
OFERTI: komerce proponi.
OPORTUNA: facile uzebla; bone adaptita por sia celo.
PAKI: pretigi ion por transportado.
PANIKO: subita ektimego.
PAPILIO: bela grandflugila insekto.
PIA: religie respektema.
PRUNTI: disponigi aŭ akcepti ion poste redonotan.
PSEŬDA: falsa, nur ŝajna.