KUPRO: brunruĝa peza metalo (Cu).
KURENTO: fluo de elektro.
LAVANGO: falanta neĝamasego.
LICENCIO: universitata rango.
LISTO: serio de nomoj.
LONDONO: la ĉefurbo de Britujo.
MAKROKOSMO: la tuta universo.
MANSARDO: subtegmenta ĉambro.
MATERIO: perceptebla substanco.
MEDALO: metala honoriga disko, stampita ambaŭflanke.
MEDICINO: scienco pri sano kaj malsano.
MIKROKOSMO: malgranda universo; modelo de la universo.
MODELO: malgranda kopiaĵo de io.
MOLEKULO: plej malgranda ero de kemia korpo.
NUKLEO: atomkerno.
OMAĜI: fari honoron al iu.
PARIZO: la ĉefurbo de Francujo.
PERSPEKTIVO: aspekto de io malproksima.
POLA: rilata al Pollando.
PRECEDENCO: pasintaĵo, kiu pravigas nunan agadon.
PROFESORO: fakestro en universitato.
RADIKALA: ĝisfunda, esenca.
RADIOLOGIO: scienco pri radiokrea energio.
RANGO: grado de graveco de iu.
SOLDATO: militisto.
SORBONO: la universitato en Parizo.
SPONTANA: propravola; ekestanta sen ekstera influo.
STRUKTURO: kunaranĝo de diversaj partoj de tutaĵo.
SUBSTANCO: ĉiu speco de materio.
TERAPIO: arto kuraci.
TITOLO: nomo montranta rangon.
TORIO: unu el la kemiaj elementoj (Th).
TRAFIKO: ĉirkaŭirado sur vojoj.
TRAGIKA: terure malfeliĉa.
TUMORO: malsaneca ĉelaro kreskanta en organismo.
VARSOVIO: la ĉefurbo de Pollando.
Legaĵo:
La verko de Maria Skłodowska-Curie
Aŭtune de 1891 en la pariza Sorbono komencas studadon juna polino — Maria Skłodowska, alveninta el la lando, kiu de cent jaroj estis mallibera. Loĝante en eta, nehejtita mansardo, sur la sesa etaĝo de iu domo en Quartier Latin, baraktante kontraŭ la ĉiama manko de mono kaj la malfacilaĵoj de la vivo en fremda lando, ŝi studas samtempe fizikon kaj matematikon. Jam en 1893 Maria Skłodowska fariĝis licenciatino pri fiziko, akirante la unuan lokon; unu jaron pli poste, sur la dua loko, ŝi fariĝis licenciatino pri matematiko. Ŝi ekkonas tiam la jam elstaran francan fizikiston, Pierre Curie, kiu fariĝas ŝia edzo kaj la plej proksima scienca kunlaboranto. Komence la juna sciencistino okupiĝas pri la esploroj super magnetismo — tamen baldaŭ turninte la atenton sur la mirigan observon de Henri Becquerel, ŝi decidas ekokupiĝi pri la radiado eligata de la plej peza el inter la konataj tiam elementoj — uranio.
En tiu tempo unu el la plej grandaj sciencaj enigmoj estis la trapenetrantaj radioj, malkovritaj en 1895 fare de Konrad Roentgen dum la esploroj super la elektraj malŝarĝoj en maldensigitaj gasoj. Becquerel provis difini, ĉu la kemiaj kombinoj de uranio ankaŭ eligas similajn radiojn — hazarde li rimarkis, ke preparaĵoj de uraniatoj nigrigas fotokliŝon tute spontane, antaŭ prilumigo aŭ efikado per elektra kurento. El kie do fontis la energio de ĉi tiuj misteraj nevideblaj radioj, efikantaj sur la kliŝon kaj jonizantaj la aeron. (t.e. farantaj el la aero elektrokondukilon)? Maria Skłodowska kun la tuta energio komencis esplorojn pri ĉi tiu problemo — la genia scienca intuicio tuj montris al ŝi la vastecon de la perspektivoj, kiujn ekmalfermis la malkovro de Becquerel.
En la komenco de la esploroj la juna sciencistino formulas la leĝon, kiu estas la fundamento de la novmalkovrita sfero de la fenomenoj, nomitaj de ŝi radioaktiveco de la materio; la radiadkapablo estas eco de elemento kaj ne de la kemiaj kombinoj (kion komence sugestis aliaj fizikistoj), kaj la intenseco de la radiado estas proporcia al la kvanto de ĉi tiu elemento en koncerna radioaktiva substanco. Sekve, la novmalkovrita de ŝi propreco de la materio kaj nomita radioaktiveco — estas la atoma eco de difinitaj elementoj.
Maria Skłodowska aplikas novajn metodojn de mezurado de la mistera fenomeno. Baldaŭ ŝi malkovris, ke krom uranio la radioaktivajn ecojn havas ankaŭ torio. Esplorante la uraniajn ercojn ŝi konstatas, ke ili montras eĉ pli grandan radian aktivecon ol la kemie pura uranio. Ĉi tiu fakto mirigis kaj surprizis tiutempajn fizikistojn. Juna doktorkandidatino en Sorbono (kaj en tiu tempo ŝiaj sciencaj aktivadoj, pro la fakto mem, ke ŝi estis virino, eĉ juna virino, elvokadis kelkfoje ironiajn rimarkojn flanke de pli aĝaj profesoroj) ne hezitis fari kuraĝan, kaj eĉ — laŭ ies rimarko — «simple fantazian» hipotezon: en la uraniaj ercoj troviĝas nekonata ĝis nun en la scienco kemia elemento pli aktiva ol uranio. Kaj krome — devas ekzisti pliaj radioaktivaj elementoj. Skłodowska antaŭvidas, du eble antaŭsentas — jam tiam — ke tiel esenca eco de la materialo, kiel la radiado, devas esti ligita kun iuj fundamentaj, ĝeneralaj naturaj leĝoj.
Pierre Curie, profunde fascinita per la esploroj de la edzino rezignas pri siaj ĝisnunaj eksperimentoj en alia sfero de fiziko kaj komencas kunlaboron kun Maria — kiun kunlaboron finigos lia tragika morto sub la radoj de ŝarĝveturilo en 1906.
En la jaro 1898 geedzoj Curie publikigas komunikon, en kiu ili konstatas la malkovron de du novaj kemiaj elementoj — unuan, pro siaj karakterizaĵoj proksima al bismuto, ili nomis «polonio» («… se ekzisto de ĉi tiu nova elemento konfirmiĝos, ni proponas nomi ĝin polonio, laŭ la gepatra lando de unu el ni»), kaj la alia, simila al bario, «radiumo».
Nun necesis apartigi el la ercoj kaj ricevi en la pura stato du elementojn. Tio estis penego tute eksterordinara kaj pro la ĝeneralaj malfacilaĵoj de la apartigado de nekonataj substancoj, kaj pro la escepte malfacilaj laborkondiĉoj de geedzoj Curie. La sciencistoj disponis sole pri unu malnova budo en la korto de la Lernejo pri Industria Fiziko kaj Kemio, ĉe la strato Lhomond. En ĉi tiu hazarda laboratorio «…ni laboris — preskaŭ sen ies helpo — dum du jaroj, okupiĝante kune kaj pri la kemiaj laboroj, kaj pri la sciencaj esploroj super la radiado de ĉiam pli forte radioaktivaj elementoj, kiujn ni iom post iom ricevadis.»
La rezultojn de la esploroj en la malnova budo publikigas Maria Skłodowska en la jaro 1903 en la doktoriĝa disertacio «La esploroj super la radioaktivaj elementoj». La Fakultato de Ekzaktaj Sciencoj en Sorbono atribuas al ŝi la titolon — doktoro de la fizikaj sciencoj. La Reĝa Londona Societo distingas geedzojn Curie per la arĝenta medalo je la nomo de Davy. Kaj en la sama jaro la scienca mondo omaĝas la malkovrintojn de radioaktivado per la plej alta distingo — Pierre kaj Maria Curie, kune kun Henri Becquerel, ricevas Nobel-premion pri fiziko.
Nun ilia vivsituacio ŝanĝiĝas radikale. Pierre Curie investiĝas en la Katedro pri Fiziko de Sorbono; de ĉiuj flankoj ŝutiĝas medaloj, invitoj, proponoj de kunlaboro.
Post la tragika morto de la edzo en 1906, Maria Skłodowska Curie ricevas la gvidon de la Katedro pri Fiziko, komence kiel eksterordinara profesoro, kaj de la jaro 1908 — jam regula profesoro de la pariza Sorbono. La unuan fojon en la historio de la fama franca altlernejo oni konfidis katedron al virino. Maria Skłodowska difinas la atompezon de radiumo, ŝi esploras la bazajn proprecojn de polonio kaj radiumo, ŝi preparas la unuan internacian modelon de la kvanta signado de la radiado, ŝi iniciatas la biologiajn kaj medicinajn esplorojn de radioaktiveco. Ekestas tiam nova branĉo de medicino — kuriterapio — aplikanta la radiumajn radiojn por kontraŭbatalo de tumoroj. En 1910 la sciencistino eldonas sian klasikan, 1000-paĝan verkon «Traité de Radioactivité» — la unuan eksplikon de la atingoj kaj principoj de la nova scienco. En decembro 1911 — la afero tute senprecedenca en la historio de la scienco — Maria Skłodowska-Curie la duan fojon ricevas Nobel-premion, ĉi-foje pri kemio.
Dum la Unua Mondmilito la sciencistino organizas trafikantan radiologian servon — helpo por vunditaj soldatoj — kio permesos al ŝi kolekti spertojn kaj pruvi la signifon de radiologio por kuracado. Post la milito ŝi organizas en Parizo Radiuman Instituton, estanta la monda centro de la esploroj en ĉi tiu sfero. Laŭ ŝia iniciato similaj institutoj fondiĝis en aliaj landoj, kaj ankaŭ — en 1932 — en ŝia gepatra lando, en Varsovio (Radiuma Instituto je la nomo de Maria Skłodowska-Curie). La listo de la distingoj kaj premioj atribuitaj al ŝi atingas jam la nombron 130. Tri uraniaj mineraloj estas nomitaj: kurito, sklodovskito, kaj kupro-sklodovskito. La plej altrangaj superaj lernejoj de la mondo lokigas ŝin sur la listoj de siaj honoraj doktoroj; cent sciencaj societoj proponas al ŝi la membrecon.