La malkovroj en la kampo de radioaktiveco malfermis novan eraon por fiziko, biologio kaj medicino. Ankoraŭ en 1899 Maria Skłodowska starigis hipotezon pri «la atoma transformiĝado de radiumo» kaj pri la transformiĝado de la radioaktivaj elementoj. Tri jarojn poste W. Ramsay kaj F. Soddy konfirmis ĉi tiun hipotezon eksperimente kaj konstatis, ke preparaĵoj de radiumo estas fonto de alia elemento — heliumo. Iom poste Rutherford kaj Soddy prezentis la ĝeneralan teorion de la radioaktiva malkomponiĝo. Konfirmiĝis ankaŭ alia hipotezo de la genia sciencistino — ke ne sole la kemiaj elementoj kun granda atompezo (kiel ekzemple uranio aŭ radiumo) povas elmontri radiadon — tio devas esti pli ĝenerala eco de la materio. La ĝustecon de ĉi tiu hipotezo montris la malkovro de la radioaktivaj izotopoj de la malpezaj elementoj — tiaj kiel kalio kaj rubidio — kaj baldaŭ poste la malkovro de la artefarita radioaktiveco. La propreco de radioaktivado estas efektive ĝenerala propreco de la materio.
La laboro de Maria kaj Pierre Curie, kaj poste tiu de Ernest Rutherford, permesis formi la unuan nuklean modelon de atomo, kaj ili ekkomencis la lavangan progreson de la nuklea fiziko alkondukante ĝis la liberigo kaj ekrego de la nuklea energio. En biologio kaj medicino ekestis apartaj branĉoj, ligitaj kun la aplikado de radioaktiveco. La esploroj super la influo de radioaktivado al la viva materio kaj la apliko de la radioaktivaj izotopoj en biologio malfermis novan eraon — de la molekula biologio, kiu provas hodiaŭ solvi la enigmon de la plej kaŝitaj fundamentoj de la vivo.
Oni povas diri, ke la malkovro kaj esploro de la radioaktiveco de kemiaj elementoj fariĝis la bazo de preskaŭ la tuta nuntempa naturkono. Ĉi tiuj malkovroj ŝanĝis la antaŭajn, falsajn konceptojn pri la konstruo de la materio kaj ĝustendirektis la esplorojn pri ĝia strukturo. Dank’ al ĉi tiuj unuaj malkovroj estas ebla la hodiaŭa evoluo de la nuklea tekniko, kiu ricevas la decidan signifon en la civiliza progreso sur la tero. «La Verkoj de Maria Skłodowska — skribas unu sciencisto — kaŭzis la potencan revolucion en la scio pri mikrokosmo, simile kiel la malkovro de Nikolao Kopernik elvokis renversiĝon en la scienco pri makrokosmo… La revolucia transformiĝo realigita dank’ al la laboroj de Maria Skłodowska (…) apartenas al tiuj grandaj atingoj, kiuj influis la konceptojn de la tuta naturkono.»
La 4-an de julio 1934 Maria Skłodowska-Curie mortis pro la sangomalsano «kiu estis sekvo de longedaŭra efikado de la radioaktivaj substancoj, kiujn ŝi malkovris kune kun la edzo.» En la sama jaro ŝia filino, Irena Curie, publikigas kune kun la edzo, Frideric Joliot, la komunikon pri la malkovro de la artefarita radioaktiveco de elementoj (kiu malkovro ankaŭ estis baldaŭ kronita per Nobel-premio). Komenciĝas la erao de radioaktivaj izotopoj kaj de la nuklea energio — nova erao en la historio de la scienco kaj de la homaro.
Maciej Ilowiecki
(el «Heroldo de Esperanto»)
Ekzercoj
110. Leginte la supran artikolon, respondu jenajn demandojn:
1. En la artikoto la aŭtoro uzas, kvankam la okazaĵoj estas jam ĉiuj pasintaj, sufiĉe ofte la nuntempon (-as); kelkfoje la nuntempa kaj pasinta tempoj proksime intermiksiĝas. Ekzemple: «Maria Skłodowska aplikas novajn metodojn de mezurado de la mistera fenomeno. Baldaŭ ŝi malkovris, ke …» Ĉu vi povas klarigi tian uzadon de la nuntempo, kiam temas pri pasintaĵoj?
2. «En la uraniaj ercoj troviĝas nekonata ĝis nun en la scienco kemia elemento.» En tiu propozicio estas adjektiva frazo priskribanta la vorton elemento: «nekonata-ĝis-nun-en-la-scienco». Tiu vortordo disigas la vorton kun adjektiva finalo (nekonata) disde ĝia substantivo (elemento); ĝi tamen metas la ĉefan vorton en la fino de la propozicio, kaj ĝi atentigas, ke la tuta frazo devas esti konsiderata kiel adjektiva tutaĵo. Oni povus skribi la propozicion ankaŭ jene: «En la uraniaj ercoj troviĝas kemia elemento ĝis nun nekonata en la scienco»; tiu vortordo apudigas la verbon kaj ĝian subjekton. Dank’ al la libera vortordo de Esperanto, elekto estas afero de stilo, kaj oni havas diversajn eblecojn akcenti kaj elegantigi sian esprimadon. Trovu en la artikolo minimume du aliajn ekzemplojn de tiaj frazoj, kiuj disigas adjektivon kaj ĝian substantivon.
3. «La lavanga progreso de la nuklea fiziko». Klarigu la tiean metaforon.
4. Klarigu la diferencon inter radioaktiveco kaj radioaktivado.
5. «El kie do fontis la energio de ĉi tiuj misteraj, nevideblaj radioj, efikantaj sur la kliŝon kaj jonizantaj la aeron.» Reskribu tiun propozicion, ne uzante la participajn finaĵojn.
6. «Tiutempaj fizikistoj.» Donu sinonimon de «tiutempaj».
7. «La kunlaboron finigos lia tragika morto.» Klarigu la uzon de -ig en tiu propozicio.
8. «Tio estis penego tute eksterordinara kaj pro la ĝeneralaj malfacilaĵoj kaj pro la escepte malfacilaj laborkondiĉoj.» Klarigu la signifon de la duobla kaj. Per kiu alia vortparo oni povas esprimi la saman signifon?
9. «… konfirmis ĉi tiun hipotezon eksperimente.» Anstataŭ la vorto eksperimente, skribu samsignifan adverban frazon.
10. «La molekula biologio, kiu provas hodiaŭ solvi la enigmon…» Tie enestas ekzemplo pri personigo: klarigu ĝin.
111. Kompletigu la subajn propoziciojn:
(a) Temas pri … (b) Okazis ke … (c) Pro tio, ke … (d) Ŝajnas ke … (e) Venas al mi en la kapon, ke …
112. En la subaj propozicioj elektu ĉiufoje la ĝustan vorton el tiuj inter krampoj:
(a) ĉiu el vi ricevos (LIAN, VIAN, SIAN) monon.
(b) Neniu el ni evitos (NIAN, SIAN, LIAN) sorton.
(c) Karlo kaj (LIA, SIA) frato ne povas iri al la konferenco.
(d) Skłodowska kaj (SIA, SIA) edzo eltrovis radiumon.
(e) Li volis sin liberigi de la konsciencriprocoj (LIN, SIN) turmentantaj.
(f) Ŝi tre amas la kanton kantatan de (SIAJ, SIAJ) infanoj.
113. Uzu korekte en propozicioj la subajn vortojn:
SINREGADO; SINGARDEMA; SINESTIMO; SINDONEMA; SINDETENEMA; SINKONO; SINFIDO; SINOFEREMO; SINAMO.
114. Skribu po du propozicioj, uzante la subajn vortojn. En la unua propozicio uzu la vorton senmetafore; en la dua uzu ĝin metafore. Ekzemple: (1) Ni rostis terpomojn en la fajro. (2) Ŝi bruligis amofajron en mia koro.
AKUŜI; AMBOSO; ARMEO; BEBO; BOJI; BURĜONI; DRAKO; DRESI; FAŬKO; EBENA.
115. La rado; la skribado; la kalendaro. Kiu el ĉi tiuj tri teknikaj inventoj ŝajnas al vi la plej grava, kaj kial?
Paŝo dudek unua
Vortaro
AKTORO: teatra ludisto.
ALMOZO: monhelpo al malriĉulo.
ANEKDOTO: mallonga sprita rakonto.
APLAŬDI: montri aprobon.
ARTIFIKO: trompa ruzaĵo.
BENGALA: rilata al Bengalujo, orienta regiono de Hindujo.
CIGANO: homo el vaganta hindujdevena gento.
CIVITO: tutaĵo de la regnanoj.
DIREKTORO: direktisto de ofico.
DORNO: pikileto de vegetaĵo.
EVIDENTA: klara kaj senduba.
FILISTRO: senidealulo, vulgarulo.
GRATULI: esprimi al iu kontentecon pri iu lia sukceso.
ĜEMI: aŭdigi plendan brueton.
ILUZIO: erara penso aŭ opinio.
IMITI: similigi sin aŭ ion al io aŭ iu alia.
INFEKTI: havigi al iu malsanon.
INKLUZIVA: enhavanta en si.