Ŝajnis, ke la ŝipeto pli kaj pli rapide alproksimiĝas, ĝis fine ni povis vidi la homojn sur la ferdeko. Ĉiuj staris tenante la direktilon, pretaj movi ĝin per la tuta forto tuj kiam la ŝipestro, kiu staris en la ferdekmezo juĝante la distancon, donos la ordonon gvidi la ŝipeton trans la ondojn al la havena enirejo. Estis vana espero; la ŝipeto rifuzis respondi al la direktilo; ĝi estis kvazaŭ en la senkompata mano de giganto, kiu rifuzis liberigi ĝin sed pelis ĝin nerevokeble preter la enirejon. Dum ĝi preterdrivis la atendantan homamason la juna ŝipestro levis la manon: ŝajnis al mi, ke li ne faras salutgeston, sed nur senkonscian geston de rezignacio.
Ĉirkaŭ mi viroj kaj virinoj falis surgenuen kun manoj suprenlevitaj. Larmoj sin miksis kun la pluveroj sur la vizaĝoj de la virinoj, sed la viroj ne ploris. Ili staris kun nekovritaj kapoj kaj palaj senesprimaj vizaĝoj, tamen profunde en iliaj koroj bolegis malamo al ĉi tiu monstro, kiu prenas antaŭ iliaj okuloj ankoraŭ kvin viktimojn en la eterna lukto inter ĝi kaj la homaro.
Ni trovis iliajn kadavrojn en la sekvanta mateno, kiam forpasis la ŝtormo kaj la maro estis denove trankvila, kaj ni enterigis la kvin en unu tombon sub la ombro de la malnova preĝejo ĉe la supro de la havena deklivo, kiu alrigardas al la maro, sur kiu ili vivis kaj en kiu ili mortis. Kune ili dormas tie, kaj super ilia eterna restadejo aŭdiĝas la sovaĝa muĝado de la Norda Maro kaj la malgaja kriado de la mevoj.
John S. Dinwoodie
(El «Esperanto en Skotlando»)
Ekzercoj
15. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:
1. Kial la maljunulo ne rapidis?
2. En kiu parto de la vilaĝo staris la domo de la aŭtoro?
3. Kial nur intermite oni vidis la ŝipeton?
4. Kion povis la vilaĝanoj fari por helpi la ŝipeton?
5. Kial la homoj ariĝis apud la haveno?
6. Kial la maljunulo opiniis, ke la ŝipeto ne apartenas al tiu vilaĝo?
7. Kial la «Ora Brilo» ne iris kun la ceteraj ŝipetoj al la insulo?
8. Kio estas «familia ŝipeto»?
9. Kial la alproksimiĝo de la ŝipeto ŝajnis okazi rapidege?
10. Kial oni antaŭtimis katastrofon?
11. Kio estis la sole ŝanco por savi la ŝipeton?
12. Kial la ŝipeto klopodis eniri la havenon anstataŭ preterveturi?
13. Kial estis senutile, pretigi raketan aparaton?
14. Kial tamen la homoj ĝin pretigis?
15. Kio okazis, kiam la ŝipestro ordonis gvidi la ŝipeton trans la ondojn?
16. Kiel reagis la viroj, kiam ili konstatis la perdiĝon de la ŝipeto?
17. Kiel la fiŝistoj sentis malamon al la maro?
18. Kie oni enterigis la kadavrojn?
16. Jen estas kelkaj respondo. Skribu la faritajn demandojn:
1. Per marŝbastono.
2. Per ia telepatio.
3. Ĝi estis komenciĝinta senaverte.
4. Apud la Norda Maro.
5. La patro de la ŝipestro.
6. «Ora Brilo».
7. Liaj du pli junaj fratoj kaj du kuzoj.
8. Ili tenis la direktilon.
9. Ĝi estis senkonscia gesto de rezignacio.
10. Ili falis surgenuen.
17. En la sekvanta propozicioj, aldonu, kie necese, la akuzativan finaĵon -N.
1. Mi staris sur la bordo kaj ĵetis ŝtonon en la maro.
2. Pro la ventego ondoj ĵetiĝis kontraŭ la bordo.
3. De la haveno oni paŝas sur la ŝipo.
4. Metu ruĝan zonon ĉirkaŭ via korpo.
5. En la mondo venis nova sento.
6. Li metis la ŝnuron sub roko, por ke li sciu trovi ĝin poste.
7. La knabo rapidis trans la muro por atingi la domon.
8. Vi atingos Skotlandon la 22a de novembro.
9. Ĵaŭdo la ŝipo ekvojaĝos norde.
10. Li paŝis tie kaj ree sur la ferdeko.
18. Uzu korekte en propozicioj la sekvantajn vortojn:
BOREMA FRAKASIĜEMA FURIOZEMA GAJEMO GRUPIĜEMA KOMPATEMA LARMEMA ONDIĜEMA PLUVEMA RIFUĜEMO
19. Per KIU, KIUN, KIUJ aŭ KIUJN, kunmetu ĉiun paron da propozicioj:
1. Raketo estas aparato. Oni uzas ĝin por savi ŝipanojn danĝerminacatajn.
2. Mevo estas birdo. Ĝi loĝas sur la marbordo.
3. La radio avertis la ŝipojn. Ili estis ekster la haveno.
4. La knabo ŝparis la monerojn. Li ricevis ilin de la maljunulo.
5. La ŝipanoj klopodis sin savi. Ili konsciis pri la danĝero.
6. La raketon pretigis apudstarantoj. Ĝi estis sur la haveno.
7. La raketon pretigis apudstarantoj. Ili tamen havis neniun esperon.
8. La raketaparato staris preta. Oni tamen ne multe fidis ĝin.
9. La helpantoj eklaboris. Oni estis alvokinta ilin.
10. Skotlando estas montara lando. Ĝi troviĝas en la norda parto de Britujo.
20. Kompletigu la sekvantajn propoziciojn:
1. Giganto estas homo, kiu …
2. Promontoro estas terpeco, kiu …
3. Muĝo estas bruo, kiun …
4. Oni ŝatas homojn, kiuj …
5. Literoj estas signoj, kiujn …
6. Junuloj, kiuj …, estas ŝatataj.
7. La ŝipoj, kiuj …, rapidis al la insulo.
8. La katastrofo, kiun …, vere okazis.
9. Kuzo oni nomas tiun, kiu …
10. La kadavroj, kiujn …, oni enterigis en unu tombon.
21. Verku mallongan priskribon pri VENTEGA TAGO, aŭ pri TERURA TRAVIVAĴO.
Paŝo kvara
Vortaro
AFIŜO: surmura presita sciigo.
APERTI: malfermi.
APOGI: subteni iun aŭ ion per io.
BILETO: rajtiga papereto.
DAMNI: kondamni (ofte uzata kiel sakro).
DEZERTA: senhoma.
DOMAĜO: bedaŭrindaĵo.
EKSPRESA: tre rapida.
ENUI: malplezuri pro senintereso.
FERO: malmola metalo.
FOIRO: granda komerca kunveno.
FUĜI: forkuri por sin savi.
FUNKCII: plenumi sian taskon.
GASTO: amika vizitanto.
GIĈETO: fenestreto en muro, kie oni aĉetas, ekzemple biletojn.
GLUO: fluaĵo, per kiu oni fiksas ion al io alia.
GRUMBLI: murmuri malkontente.
KABANO: iom kruda dometo.
KAJERO: maldika libreto.
KALVA: senhara.
KASO: monkesto.
KATO: hejmbesto kun belaj korpharoj.
KOMBINI: kunmeti.
KOOPERATIVO: societo kunaganta.
KUBUTO: mezpunkto de la brako.
KULTURI: prilabori la teron.
KUPEO: parto de la vagono.
LACA: bezonanta ripozon.
LAGO: etendaĵo da akvo, ĉiuflanke ĉirkaŭata de tero.
LINIO: kontinua streko.
MENUO: listo de haveblaj manĝaĵoj.
MIOPA: havanta neordinare mallongan vidpovon.
NAJLO: larĝkapa metala pinto.
NAZO: korpoparto, per kiu oni flaras.
OLDA: maljuna, aŭ malnova.
OPONI: kontraŭstari.
PARKERE: per la memoro.
PASAĜERO: veturanto.
PINTO: pika ekstremo.
PLORI: montri doloron per larmoj.
PRINCIPO: fundamenta veraĵo.
RANDO: ĉirkaŭa ekstremaĵo de io.
RESTORACIO: loko, kie oni povas manĝi se oni pagas.
SEKA: enhavanta neniom aŭ malmulte da akvo.
SKRAPI: iom akre froti ion.
STACIO: loko, kie haltas publikaj veturiloj.
STREKI: desegni linion per unu movo de skribilo.
STRIO: longa mallarĝa peco kun paralelaj randoj.
STUDI: diligente esplori.
SUFERI: senti doloron.
SUFOKI: mortigi per senigo de aero.
SUMO: ĉiuj partoj kune, kiel tuto.
SURDA: nepovanta aŭdi.
SVARMI: esti tre multnombra.
TRAJNO: vagonaro kun lokomotivo.