5. En la dua alineo estas uzitaj 7 neparticipaj afiksoj. Klarigu ilian signifon,
kaj skribu po 5 aliajn, en kiuj la afiksoj estas korekte uzataj.
6. «… sin vidigi kiel la Salomonon de la dezerto.» Tio estas ekzemplo de speciala metaforo, kiun oni povas nomi antonomazio: ĝi estas uzado de konata propra nomo por reprezenti la kvalito(j)n, per kiu(j) la persono estas konata.
Donu aliajn ekzemplojn de tiu figuro.
7. Distingu inter «nejuna» kaj «maljuna» virinoj.
8. Analizu la vorton posteularo. Donu ĝian antonimon.
9. «… mallevante siajn bovajn okulojn.» Klarigu tiun metaforon. Per kiu sufikso oni povus forigi la metaforon, restigante simplan komparon?
10. «La sablodunoj ridetas al la subiranta suno.» Klarigu tiun personigon.
11. «Mi konkludis, ke de tre malproksime venas la vojaĝanto.» Kial en tiu propozicio estas uzita la as-tempo?
12. «Trinkinte la tri ritajn tasojn da teo …» Kiun signifon donas la artikolo la al tiu frazo?
130. SEN________ULO. Kiom da senchavaj vortoj vi povas konstrui, enmetante diversajn radikojn en tiun kliŝon?
131. En la subaj propozicioj troviĝas po unu eraro. Trovu la erarojn kaj korektu ilin.
a) La kongreso komenciĝis la 3-a de aŭgusto.
b) En la akceptejo regis viglan atmosferon.
c) Kiel abonanto de via gazeto bonvolu publikigi mian anonceton.
d) Li faris decidon, kiu mutigis sian edzinon pro mirego.
e) La anekdotoj, kiujn li skribis dum lia libertempo, estas tre amuzaj.
f) La sekretario elparolis vortojn jam de longe atenditaj.
g) Ĉesu vian petoladon!
h) Niaj gastoj ne ankoraŭ alvenis.
i) Mia amiko montris min gravan dokumenton.
j) Multaj ribelintoj estas en la karcerejoj.
[Solvoj]
132. En ĉiun suban propozicion enmetu korekte unu el jenaj radikoj:
GARD; DEFEND; HELP; KONSERV; KOVR; PROTEKT; SAV; ŜIRM
a) Oni konsilas kaj konsolas, sed _______i ne volas.
b) Tio ne _________os nian aferon el pereo.
c) La ombrelo ______is nin kontraŭ la pluvo.
d) ________u min kontraŭ miaj malamikoj.
e) Kiun reĝo ________as, tiun ministro elektas.
f) Kaŝita malĝojo ĉiam _________as mistere vian koron.
g) Li sukcesis _________i de putriĝo la kadavron.
133. Priskribu per 250 vortoj sunsubiron, aŭ kafejon, aŭ stacidomon, aŭ akvofalon.
134. Skribu rakonton, pravigante unu el la subaj proverboj:
a) Nokte eĉ monstro estas belulo.
b) Hodiaŭ festene, morgaŭ malplene.
c) Vi sekrete vorton diris, ĝi tra l’ tuta mondo iros.
Paŝo dudek kvara
Vortaro
AŬDACI: maltimi.
BALADO: rakonta poeziaĵo.
BANDAĜO: longa tolaĵo por kovri vundon.
BASO: plej malalta vira voĉo.
BLEKI: krii kiel besto.
BUBO: petola knabeto.
ĈEVALO: kvarpieda rajdbesto.
GLORO: famo kaj honoro.
GRIMACO: tordiĝo de la vizaĝo.
ĴALUZA: timanta pri perdo de kara objekto.
KAPONO: kastrita koko, kiun oni manĝas.
KAPREOLO: cervosimila besto.
LEOPARDO: afrika katsimila rabobesto.
LIMAKO: ĝardena rampuleto.
MASAĜI: kurace premfroti la muskolojn.
MIRAĜO: erariga alloga iluzio.
PANTOFLO: hejma piedvesto.
PAVO: birdo kun granda bela vosto.
RIMO: versfina samsoneco.
RUBANDO: longa mallarĝa teksaĵo.
SENTENCO: mallonga frazo en havanta ĝeneralan moralan principon.
SOPRANO: plej alta virina voĉo.
TAMBURO: muzikilo, kiun oni batas per bastonoj.
VARTI: zorgi infaneton.
VILA: kovrita per densaj mallongaj haroj.
Legaĵo:
La aĝoj de la homo (1)
Je la unua jaro, li similas reĝon kuŝantan en portlito, ĉiuj lin ĉirkaŭbrakas kaj kisas;
je la dua jaro, li similas porkon, kiu baraktas en malpuraĵoj;
je la deka jaro, li saltadas kiel kapreolo;
je la dudeka jaro, li blekas kiel ĉevalo, vostumas kiel pavo, kaj postulas inon;
kiam li akiras edzinon, li similas azenon;
kiam li akiris idojn, li fariĝas aŭdaca kiel hundo, por havigi al ili panon kaj vivtenon;
fine, maljuniĝinte, li similas simion…
Rabeno Ŝimeon Ben Eleazar
el la aramea tradukis A. Nurak
(el «La Nica Literatura Revuo»)
La aĝoj de la homo (2)
(el «La Stranga Butiko»)
La aĝoj de la homo (3)
el la angla tradukis Ivy Kellerman
(el «Kiel Plaĉas al Vi»)
Ekzercoj
135. Leginte la suprajn eltiraĵojn, respondu jenajn demandojn:
1. «Li vostumas kiel pavo.» Analizu la nuancon de la sufikso -UM.
2. «Ĉirkaŭbrakas.» Esprimu la saman koncepton per radiko plus -UM.
3. En la poemo de Schwartz troviĝas multaj vortludoj, kiujn oni nomas kalemburoj. Ilia efiko dependas de la samformeco de diverssignifaj vortoj. Elpensu plurajn propoziciojn, kiuj estas ambiguaj pro kalemburoj.
4. «… ĉien sur la vojo.» Klarigu la neceson de la akuzativo en ĉien.
5. «Tiam la juna lernejknabo … nevolonte al lernejo.» Kio estas gramatike neregula en tiu propozicio?