6. «Sopirante kiel fornego.» Klarigu tiun similigon.
7. «Mirigaj ĵuroj». Kiu vorto estus pli preciza ol «ĵuroj» ĉi tie?
8. Donu sinonimon de «pafilego».
9. «Havante barbon kvazaŭ leopardo.» Ĉu vi trovas tiun similigon trafa? Motivigu vian respondon.
136. En la subajn propoziciojn metu korekte PLI aŭ PLU:
a) Iru _______ rapide!
b) Mi postulus nenion ________ krom ke oni montru al mi estimon.
c) Danĝere estas lin lasi _______ en tia libereco.
d) Li ne vivos _________o1 unu tagon.
e) Mi ne povas iri unu paŝon __________.
137. En ĉiun suban propozicion enmetu korekte po unu el jenaj vortoj:
DETRUI; EKSTERMI; ELĈERPI; FORMANĜI; KONSUMI; NENIIGI; NULIGI; PERDIGI; PEREIGI; RUINIGI.
a) Malsato __________os lian forton.
b) Kia granda homo _________iĝis!
c) Ne sufiĉas _______i, necesas plenigi la malplenon.
d) Sekeco _______as la grenon.
e) La krizo _________is al ni multajn amikojn.
f) Li baldaŭ _________is la tutan vinon el la barelo.
g) La bordon iom post iom ________as la maro.
h) Tertremo _________is la urbon.
i) La komitato ________is sian antaŭan decidon.
j) La malamikoj volis tute ________i nian popolon.
138. Donu sinonimojn de la sekvantaj vortoj:
BONEMO; FLIRTEMA; HEJMŜUO; ENSPEZO; JUĜDECIDO; KANAJLO; PAROLADISTO; ROLANTO; SABLOMONTETO; TERPOSEDAĴO.
139. Uzu jenajn substantivojn verbe en propozicioj:
FONTANO; GEMO; HIMNO; HIPOTEZO; INDIVIDUO; KAŬĈUKO; KONTURO; KRIZO; MANDARENO; METODO.
140. Uzu korekte jenajn vortojn en propozicioj:
PERI; PERLABORI; PERFORTI; PERLETERE; PERKRAJONE; SENPERA
141. Elpensu sep aĝojn de la virino. Klopodu, por ke viaj komparoj estu simile trafaj kaj spritaj, kiel tiuj de Ŝimeon Ben Eleazar.
142. Priskribu (proze, se vi volas!) la sep stadiojn de la geedzeco.
143. Vi legis supre tri opiniojn pri la diversaj aĝoj de la homo. Kiu el ili ŝajnas al vi plej trafa? Plej sprita? Plej serioza? (Pravigu ĉiufoje vian respondon.) Ĉu vi konsentas kun ili? Se ne, kial ne?
Paŝo dudek kvina
Vortaro
ABIO: konifera arbo.
ACERO: speco de arbo.
AGRIMONIO: speco de herbo.
AKTIVA: agema.
ALISMO (PLANTAGA): speco de herbeca marĉoplanto.
ASIGNI: destini, disponigi.
ASPERULO: speco de floro.
BALZAMINO: speco de planto.
BERO: frukto de diversaj plantoj.
BETULO: blankligna arbo.
BLUZO: vesto por la supra korpo parto.
CITIZO: arbo kun flavaj floroj.
ĈERIZO: ruĝkolora bongusta frukto.
EKSKREMENTO: tiu parto de la nutraĵo, kiun oni poste eligas el la korpo.
EMBUSKO: sinkaŝo por surprize ataki malamikon.
ERIKO: arbeto kun rozaj aŭ blankaj floroj.
FAKTORO: kaŭzo de fenomeno.
FRAGILA: tiel delikata ke ĝi facile rompiĝus.
FRAGMITO: speco de fortika herbo.
FRAKCIO: ono.
FRAKSENO: arbo kun fleksebla ligno.
FURAĜO: manĝaĵo por bestoj.
GALIO: speco de planto.
GRAJNO: malgranda semo.
ĜEMELO: dunaskito.
ĜERMO: komenca formo de estonta vegetaĵo aŭ besto
HAKI: battranĉi.
HEKTARO: unuo do termezurado.
HOKO: pinta ferkurbaĵo.
HORTIKULTURO: la metio kulturi plantojn.
HUMO: nigrebruna tero uzata kiel sterko.
INFLORESKO: la aranĝo de floroj sur tigo.
INVADI: perforte eniri kaj okupi.
KAMECIPARIDO: konifera arbo.
KAMENO: fajrujo.
KONFETOJ: karnavalaj paperpecetoj.
KAPSULO: skatoletforma ujo.
KONIKO: duaorda kurbo.
KUKO: franda bakaĵo.
LANUGO: delikata plumaro aŭ hararo.
LAPO: speco de planto.
MANAO: ĉiela nutraĵo.
MEJLO: mezuro de distanco.
METRO: mezuro por linioj.
MIGRI: translokiĝi de loko al loko.
MIRTELO: speco de arbeto.
NUKSO: frukto en malmola ŝelo.
ODISEO: heroo de greka poemo, kiu dek jarojn vagadis tra la mondo.
OMBRELO: kontraŭpluva ŝirmilo.
OVO: maturiĝonta bestĝermo en ŝelo.
PARAŜUTO: aparato por malrapide fali tra la aero.
PARKO: publika plezurkampo.
PASERO: birdspeco.
PELTO: speciale preparita felo.
PICEO: konifera arbo.
PINO: konifera arbo.
PIRO: bongusta frukto.
PLANTAGO: ofta plurjara herbo.
PLUGI: tranĉi la teron per speciala kulturilo.
PLUKI: deŝiri floron.
POTO: speco de vazo.
PRIMOLO: printempa floro.
RADIKO: subtera parto de vegetaĵo, per kiu ĝi alsuĉas nutraĵon.
RETRO-: sufikso, kiu signifas «dorseniri».
RINGO: cirkloformaĵo.
SKALO: dimensioj de desegnaĵo rilate al la reala objekto.
SORPO: arbo, kies fruktojn oni manĝas tromaturajn.
STURNO: speco de birdo.
TAŬZI: ĉifante malordigi.
TERENO: difinita terspaco.
TIFAO: speco de marĉherbo.
TIGO: flortrunketo.
TORFO: spongeca substanco, per kiu oni povas hejti.
TRIKI: teksi per vergetoj.
TROPIKO: paralelo je 23° de la ekvatoro.
TRUPO: soldataro.
TUBO: longa kava cilindro.
TUJO: konifera arbo.
ULMO: speco de fortika arbo.
URSO: speco de granda rabobesto.
VITAMINO: helpa nutrofaktoro necesa por la sano.
Legaĵo:
Flugantaj semoj
Antaŭ trideko da jaroj mia patro aĉetis kamparan domon kun terpeco de du-tri hektaroj, plejparte herbokampo kaj iama torfejo. La herbo de nia kampo donis furaĝon por unu ĉevalo, kaj ni sentis nin kiel veraj kamparanoj. Sed dise ni plantis piceojn kaj pinojn, kelkajn betulojn kaj fraksenojn kaj citizojn kaj apud la domo pli delikatajn arbojn kiel tujon, kameciparidon kaj noblan abion.
Nun disvolviĝas sur nia grundo peco da sovaĝa naturo. Tiuj arboj, kiujn ni plantis, kiam mi estis knabo, fariĝis grandaj, sed tie kaj ĉi tie, en la plej diversaj lokoj, je longa distanco de la grandaj arboj, ekaperas nun amaso da malgrandaj arbetoj, tute surprize, ĉar oni povas konstati, ke ili estas infanoj de la gepatroj, kiuj kreskas malproksime de tiuj lokoj, kie sukcesis enradikiĝi tiuj ĉi novalvenintoj.
En fora angulo staras granda acero. Ankaŭ ĝi ekhavis nun idojn je longa distanco de sia loko. Ĝia globa nukso portas grandan flugilon, duope la nuksoj formas perfektan ŝvebaviadilon — ĝemeloj kiel ĉiam estas tiuj fruktoj. En kvieta vetero la semo ronde turniĝas, kiam ĝi malleviĝas tra la aero, sed kiam la vento forte blovas, la flugilo helpas al la semo longe forflugi. Neniel, tamen, komparebla kun la betulo, kiu vere nin turmentas sur la grundo.
Kiel trudherbo la betulo ekaperas ĉie, la fruktetoj estas tre malpezaj kaj krome ĉirkaŭitaj de papere maldika, korforma portilo, por ke la vento povu ilin disen kirli. Sekve fariĝas tro multaj el tiuj belaj, blankŝelaj arboj ĉi tie, kaj nun ni devas haki kaj multe peni por forigi ilin, tiomgrade la etaj, flugantaj konfetoj komencas transpreni la potencon.
Eĉ nun montriĝis kelkaj ulmoj, kaj ilin tamen ni ĝis nun evitis sur la tereno. Ni malkovris, ke ili sendube devenas de la komunuma vojo, situanta je distanco de kvinminuta promeno de tie ĉi. Forta vento supozeble portis aere la flugilhavajn ulmofruktojn, kaj nun ili desupre falis al ni kvazaŭ manao el la ĉielo, sed malpli bonvenaj ol la manao de la Biblio, al kiu asignis la popola kredo ja i.a. ankaŭ la ulmofruktojn. Kiam mi estis knabo, miaj kamaradoj kaj mi kolektis manaon en la strato antaŭ nia lernejo, de granda parko, kaj ni gustumis la nukseton, kiu sidas en la mezo de la flugilo. Ni imagis al ni la situacion dum la dezerta migrado, tutaj neĝamasoj da tiuj ĉi fruktoj abundis, malavaro de la naturo. Kaj ni imagis al ni la amatan parkon, al si mem tute lasitan, iom post iom transformita al unu grandega arbaro plena de ventokirlita manao.