Выбрать главу

Preta, la naturo embuskas ĉie de niaj ĝardenoj kaj kampoj. Se nur malmultajn jarojn ni lasas la bridon, jam transformiĝas tiu tero, kiu antaŭe estis sub plugilo aŭ forkego, kaj fariĝas el ĝi sovaĝa naturo, kreita el senĉesa luktado inter tiuj plantoj, kiuj sin trudas en la regionon de la senbridigita socio de plantoj. Pratempa dana pejzaĝo reaperas, certe ne tre diferenca de tiu mondo, en kiu vivis niaj malproksimaj prapatroj antaŭ du-tri jarmiloj.

La granda movoforto malantaŭ tiu ĉi proceso de transformiĝo estas la semdisvastiĝo. Kaj antaŭ ĉio la disvastiĝo per la vento portis sian parton al la ŝanĝiĝo de la grandaj, malfermitaj, herbokovritaj ebenaĵoj inter tiuj arboj, kiujn ni plantis, kiam mi estis knabo, al la nuna, fekunda arbara kaj arbetara pejzaĝo, tiel varia kaj rida de sovaĝaj floroj.

Ĉe la vojeto apud la domo staras miloj da leondentoj — eble la plej potenca floro de nia sovaĝa floraro, potenca, ĉar ĉien ĝi povas penetri, kaj ĉar ĝi per sia fortika pivotradiko solide povas persisti. Estas la perventa disvastigado, kiu ĉeestigas ĝin ĉie ĉe niaj vojoj, en niaj kampoj, en niaj ĝardenoj.

La leondento estas la unua kaj plej bela floro de nia infaneco. Kun mia knabineto mi eliris por studi ĝin. Singarde ni plukis unu el la finflorintaj kapoj kaj rigardis la malgrandan, iomete volbitan tabureton, kiu estas dense okupita de areto da lanugaj ombreloj, ĉiu portanta unu grajnon. Kaj tiam, per unuigitaj fortoj, ni faris blovan veteran, kaj leviĝis nubeto da paraŝutoj el la malgranda startejo sur la kava flortigo, alte aeren turniĝis la nubeto kaj disflugis en ĉiujn direktojn, disportita de aerfluoj kaj ventetoj, multaj el ĝiaj eroj baldaŭ malaperis el nia vidpovo, for de la patrina planto.

Ĉe nia kampara domo ni posedas lageton, dense ĉirkaŭitan de fragmito kaj tifao sur preskaŭ sia tuta bordo. Tia granda, grasa tifao konsistas el miloj da grajnoj. Per la ungoj ni povas distaŭzi ilin, kaj la dense kunpremita pelto malfiksiĝas en sennombrajn floketojn, kiujn la vento alten forportas. Ĉe la lago, kie ĝi kreskas, ĉio ja estas okupita. La flokoj bezonas amasflugi super la ĉirkaŭanta pejzaĝo, estas necese, ke ili neĝu de supre al la tuta regiono, por ke iu floko povu ĝermi sur la bordo de alia lageto kun pli da spaco ol ĉe la nia.

Dise inter la fragmitoj de la lago kaj pli malproksime en la akvo kreskas planto kun belaj konikoj el helruĝaj floroj kaj kun freŝe verdaj folioj. Estas la plantaga alismo — ĝiaj folioj rememorigas pri plantago.

Alismo forsendas siajn grajnojn en la mondon laŭ la akva vojo. Ĝiaj malgrandaj frukteroj estas nete aranĝitaj en ringo. Se oni dismanipulas la ringon kaj faligas la grajnojn en la akvon, ili restas flosantaj. La vando, kiu ĉirkaŭas la semon, konsistas el grandaj, aerplenaj ĉeloj. La semo portas naĝozonon, flosante sur la akvo ĝi povas fari longan vojaĝon, malproksimen for de la gepatra planto.

Kiam ĝi estas flosinta dum iom da tempo, la akvo penetras en la naĝozonon, la semo pezigas, la vojaĝo finiĝis, la semo malsupreniĝas al la fundo, kaj ekĝermas. Tiel komencas sian vivon multaj akvoplantoj.

Ankaŭ ĝis la kamentubo de nia domo disvastiĝis la naturo. Granda urtiko enradikiĝis ĉe ĝia bazo, kaj unu-du metrojn de tie, en la malnova, muskokovrita parto de nia pajlotegmento, ekdisvolviĝis malgranda sorpo. Tiun ĉi lastan praarbaran ĝermon ni facile povas devenigi el vico de sorpoj, kiuj staras apenaŭ cent metrojn disde la domo, kaj kiom koncernas la urtikon, ho ve, tro da ili abundas sur la tereno. Sed de tie ĝis la dorso de la domo, jen tamen salto. Estas bestoj, supozeble birdoj, kiuj prizorgas la transporton tien. Disvastigado de semo per bestoj okazas grandskale. La etaj, malgrandaj urtikgrajnoj facile povas alfiksiĝi sur la plumaro de birdo, kaj la interesiĝo de la birdoj al la sorpaj beroj estas perfekta faktoro en la disvastiĝbiologio de la arbo: la ruĝaj beroj logas la birdojn al kunlaboro.

La sturnoj atakas niajn ĉerizojn — la vivo estas vigla en la arboj, kaj tio estas pli je la profito de la arboj ol de ni. Grajnoj el multaj plantoj estas manĝataj tutaj kun la dika, ŝirma ŝelo, kaj eble ili finas la vojaĝon, perditaj en la ekskrementoj de birdo aŭ pli granda besto, en iu malproksima loko, kie la kondiĉoj por ĝermado estas favoraj. En bovina kuko aŭ en ĉevala piro, perdita ie en la erikejo, elĝermas plantetoj nekonataj tie, kie regas eriko kaj mirtelo.

La lapon kun ĝia densa ekipaĵo de hokoj oni apenaŭ povas forŝiri el trikita bluzo. La solidaj hoketoj efektive prizorgas, ke la infloreskoj de la lapo kiel kaŝpasaĝeroj estu longe forportataj sur la felo de besto, for al lokoj, kie estas pli da ŝancoj, por ke la semo ĝermu, ol en densa kreskaĵaro de larĝfoliaj lapoj. Ankaŭ asperulo, hundolango, galio, agrimonio jam longe antaŭ Odiseo konis la avantaĝon esti ŝtelportata de besta felo.

Grandaj bestoj kaj malgrandaj bestoj agas kiel semistoj. Ursoj, paseroj kaj formikoj. Sur nia tereno ni havas du-tri konsiderindajn formikejojn de la rando de abiaro. Iliaj etaj loĝantoj urĝe portadas siajn blankajn, ovosimilajn pupojn, sed ankaŭ aliaj objektoj estas transportindaj, i.a. grajnoj — pli ol cent metrojn ili pene povas forporti ilin. Grajnoj de violo kaj primolo kaj multaj aliaj plantoj surhavas oleoriĉan kaj vitaminhavan alpendaĵon, kiun la formikoj ŝatas manĝi, kaj kiu instigas ilin forporti la grajnojn. En la tropikoj la formikoj portas grajnojn kaj fruktojn supren al la arboj kaj aranĝas milojn da pendantaj ĝardenetoj, mejlojn vaste en la kunplektitaj branĉoj de la praarbaro.

Sed aliaj plantoj disvolvas en siaj ŝajne tiel delikataj ĉelaroj sufiĉe da energio por povi mem dissendi en la mondon siajn grajnojn per forta puŝo. En nia vilaĝo estas ĝardenisto, kiu travivis invadon de balzamino sur sia tero. Antaŭ kvar-kvin jaroj li ricevis ĉaron da arbara humo por siaj potplantoj. La humamaso kuŝis iom da tempo de la rando de la hortikulturejo. La postan someron aperis la unuaj balzaminoj, kaj jaro post jaro ili disvastiĝis kaj nun atingis de unu fino de la entrepreno ĝis la alia kaj ankoraŭ eĉ konsiderindan distancon en la ĝardenon de la najbaro. Tra tiuj jaroj oni povis observi la progresantan fronton de la balzaminaj trupoj, ĝis fine ili nun okupadis la tutan hortikulturejon.

La balzamino kun sia fragila sukstreĉo estas ĉarma planto. Ĝi havas fajroruĝan tigon, freŝe verdajn foliojn, flavajn kun ruĝaj punktoj, ĝia longa frukto estas kapsulo kun multaj grajnoj. La frukto estas la pafilo de la planto. Se oni tuŝas per fingro ĝian pinton, ĝi krakete eksplodas, kaj grajnoj dissaltas en ĉiujn direktojn. En frakcio de sekundo la diskrevinta frukto retroruliĝas kaj finas sian ekziston falante al la tero kiel taŭzita fadenaro, dum la grajnetoj rapidegas for de la gepatra planto. Aktiva, drama memdisvastigo de semo.

Paul Neergaard

(el «La Vivo de la Plantoj»)

Ekzercoj

144. Leginte la supran eltiraĵon, respondu jenajn demandojn:

1. Supre oni trovas multajn nomojn de arboj, plantoj, birdoj kaj bestoj. Laŭeble identigu ilin, ne nur laŭ iliaj nacilingvaj nomoj, sed ankaŭ per birdoj aŭ eĉ specimenoj.

2. En la supra ĉapitro, kaj tra la tuta libro, la aŭtoro uzas, apud sciencaj nomoj, ankaŭ popolajn nomojn por iuj floroj. Sube ni listigas, maldekstre, plurajn popolajn nomojn, kaj dekstre la sciencajn nomojn, de iuj floroj kaj plantoj. Ĉu en via nacilingvo ili havas nomojn popolajn, kaj ĉu ili estas similaj al la esperantaj?

ezokfaŭko — linario

herbo de Sankta Johano — sedo

hundolango — Cynoglossum officinale

kaskofloro — akonito

kavalirsprono — delfinio

leondento — leontodo

neforgesumino — miozoto

neĝborulo — galanto

nudaj virgulinoj — kolĉiko aŭtuna

orpluvo — laburno

terpiro — tubera helianto

vergo d’oro — solidago

3. «Bovina kuko» kaj «ĉevala piro» estas evidente uzitaj figure. Klarigu.

4. Distingu inter «trideko da jaroj» kaj «tridek jaroj».