5. «En fora angulo.» Donu sinonimon de «fora».
6. «La betulo, kiu vere nin turmentas.» Klarigu tiun personigon de la betulo.
7. «Tiomgrade.» Reskribu tiun vorton kiel trivortan frazon samsignifan.
8. «… portis aere la flugilhavajn ulmofruktojn.» Reskribu la vorton aere kiel trivortan frazon samsignifan.
9. Klarigu la diferencon inter «gustis» kaj «gustumis».
10. «Kaj ni imagis al ni la amatan parkon, al si mem tute lasitan, iom post iom transformita al unu grandega arbaro…» Klarigu, kial la vorto transformita estas nominativa.
11. En la sesa alineo trovu po unu ekzemplo de personigo kaj metaforo.
12. Analizu ĉiujn vortojn el la naŭa alineo, kiuj estas formitaj per afiksoj.
13. «La solidaj hoketoj efektive prizorgas, ke la infloreskoj de la lapo kiel kaŝpasaĝeroj estu longe forportataj sur la felo de besto, for al lokoj, kie estas pli da ŝancoj, por ke la semo ĝermu, ol en densa kreskaĵaro de larĝfoliaj lapoj.» Klarigu la du uzojn de la u-finaĵo de la verbo.
14. ODISEO: «… estis virsafoj bonnutritaj kaj denslanaj, belaj kaj grandaj, kun violkolora lano; senbrue mi tiujn kunligis per flekseblaj branĉetoj, sur kiuj kutimis dormi la Kiklopo, la monstrulo, inklina al maljustaĵoj, kaj ĉiufoje mi prenis tri virŝafojn kune; ĉiu meza portis viron, kaj ambaŭ aliaj iris ambaŭflanke por ŝirmprotekti la kunulojn. Tiel do ĉiufoje tri virŝafoj portis unu viron; sed mi — ĉar estis unu virŝafo multsupere plej granda inter ĉiuj ŝafoj — ĉirkaŭprenis ties dorson kaj sub lia harkovrita ventro kurbigante min, mi tiel restis pendanta; kaj envolvinte la manojn en la densegan lanon mi tenadis min konstante al ĝi kun persistema animo… Ilia mastro, turmentata de teruraj doloroj, palpadis la dorsojn de ĉiuj virŝafoj rekte starantaj; sed tion ne rimarkis la stultulo, ke miaj kunuloj estis ligitaj sub la brustoj de la lankovritaj virŝafoj. Laste el ĉiuj iris eksteren mia virŝafo, ŝarĝite per sia lano kaj per mi kun miaj inteligentaj pensoj… Kiam ni estis venintaj je malgranda distanco de la kaverno kaj la barilo, tiam unue mi malligis min mem de sub la virŝafo kaj tiam mi liberigis miajn kunulojn.» («Odusseias de Homeros», tradukita de W.J.T. Manders.)
Ĉu vi konas, aŭ povas eltrovi, aliajn aventurojn de Odiseo?
15. «Tra tiuj jaroj oni povis observi la progresantan fronton de la balzaminaj trupoj, ĝis fine ili nun okupadis la tutan hortikulturejon.» Kiel nomiĝas tiu figuro? Klarigu ĝin.
145. En la subaj alineetoj, pluraj verboj, kursive presitaj, estas aktivaj. Reskribu la propoziciojn tiel, ke tiuj verboj estu pasivaj.
(a) Sed se ekzistos la plej alta institucio, kiun la tuta esperantistaro elektis, tiam miaj manoj liberiĝos, kaj ĉion, kion mi trovos utila, mi povos kuraĝe proponi al la decido de tiu institucio, kaj ĉion, kion tiu institucio decidos, oni povos kuraĝe fari, kaj neniu havos la rajton protesti aŭ disputi.
(b) Oni mortigis multe da personoj. Kompreneble oni atingis nenian rezultaton, ĉar la bone armita kaj senkompata soldataro montriĝis multe pli forta ol la malfeliĉa tute senarma popola amaso.
(c) Oni devas diri, ke, kiam la firmo ĉesos pagadi al mi la minimumon, tiam la kontrakto perdas sian leĝan valoron kaj mi fariĝas tute libera kaj mi povas eldonadi mem ĉiujn miajn verkojn, ne sole kiujn mi faros sed ankaŭ kiujn mi faris.
(d) Se mi bezonos presi iajn artikolojn pri Esperanto, mi penos ĉiam fari tion ĉi en tiuj gazetoj, kiujn Hachette eldonos.
(e) Persono, kiu iam ellernis Esperanton, devas havi plenan certecon, ke neniu vorto, kiun li ellernis, iam perdos sian valoron kaj ke lin neniam malkomprenos aliaj esperantistoj.
146. En ĉiun suban propozicion enmetu korekte po unu el jenaj radikoj:
ASIGN; ATRIBU; DEDIĈ; DESTIN; DETERMIN; DIFIN; DISPON.
a) La registaro _________is grandan sumon por la batalo kontraŭ la tuberkulozo.
b) La patro _________is lin por komerca kariero.
c) La sindikato ________igis 6ambron al nia societo.
d) Niaj infanjaroj ofte _________as nian estontan vivon.
e) Mi ________is multajn jarojn al la lernado de lingvoj.
f) La juĝantoj ________is al li la unuan premion.
g) La policanoj klopodis _________i la kaŭzon de la akcidento.
147. Skribu ĉiujn bestnomojn, kiujn vi konas en Esperanto.
148. Listigu ĉiujn nomojn de floroj aŭ birdoj, kiujn vi konas en via nacilingvo. Trovu la esperantajn nomojn kaj lernu ilin. Elektu unu el la floroj aŭ birdoj, kaj skribu pri ĝi 250 vortojn.
Paŝo dudek sesa
Vortaro
AKVARIO: vitra akvujo en kiu estas fiŝoj.
ANIMALO: vivanta estaĵo, sed ne vegetaĵo.
AROGANTA: impertinenta, fieraĉa.
BALAI: forpuŝi polvon aŭ malpuraĵon.
BROSO: speciala ilo uzata por forigi malpuraĵon.
DESERTO: lasta parto de manĝo.
DISKO: metala ronda plataĵo uzata en ĵetludoj.
DOTO: geedziĝa havaĵo.
EKVILIBRO: egalpezeco.
FALDI: refleksi ion maldikan, tiel ke unu parto kuŝas sur alia.
FAZO: evolustadio.
GAMBO: kruro.
GRINCI: eligi malagrablan frotsonon.
KADUKA: ruiniga.
KARAMBOLI: kolizii.
KASKO: soldata aŭ oficista kapŝirmilo.
KLASIFIKI: aranĝi laŭ klasoj aŭ gradoj.
KRISTO: laŭ la kristanoj, la Filo de Dio.
KUGLO: konusforma metalaĵo, kiun oni ĵetas per pafilo.
KULMINO: la plej alta punkto, la ekstremo.
KVITANCO: ricevatesto.
LEPORO: longorela besteto simila al kuniklo.
LIKVORO: alkoholaĵo.
MANIKO: parto de vesto, kiu kovras la brakon.
MESO: katolika diservo.
MOTOCIKLO: biciklo kun motoro.
NOKAŬTI: senkonsciigi per bato.
OPOZICIO: kontraŭstaro.
PISTI: batpecetigi.
PROCEDO: difinita agmaniero.
PROKLAMI: oficiale kaj publike anonci.
RIMENO: longa mallarĝa leda strio.
STABO: armeestraro.
STANGO: longa peco de ligno aŭ metalo.
SUPO: manĝaĵo el akvo, en kiu oni kuiris viandon kaj legomojn.
ŜOFORO: kondukisto de aŭtomobilo.
ŜRANKO: meblo, en kiu oni pendigas vestojn aŭ konservas manĝaĵojn.
TAĈMENTO: aro da homoj senditaj por speciala celo.
TINTI: seke resoni.
TRIBUNALO: juĝistaro.
TROTUARO: apudvoja irejo por piedirantoj.
Legaĵo:
Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo
Pasintjare je Kristnasko ricevis la patro de iu sia kolego en la oficejo vivan leporon. Ĉi tiun pliriĉigon de la antaŭkristnaska manĝokarto kvitancis la tuta familio kun dankemo kompreneble, krom la avineto, kiu ĉiam opoziciis. Sed eĉ ŝi, vidante, ke ŝi estis de la familia konsilantaro voĉdone superita, eĉ ŝi submetis sin al ĉi tiu decido, kaj kiel persono sperta ŝi prenis sur sin la taskon organizi la tutan preparon de la leporo por la antaŭkristnaska vespermanĝo. Poste la avineto elserĉis en «La hejma konsilanto» la devizon «Leporo», kie estis skribite (paĝo 824): «Mortigado de la leporo — vidu la samon sub la devizo „Kuniklo“.» Ĉi tiu saĝa libro poste konsilis, ke «kuniklon, same kiel leporon, ni ekprenos je malantaŭaj kruroj kaj mortigos per bato inter la orelojn» (paĝo 381). Post ĉi tiu grava konstato estis la taskoj dividitaj jene: la patro — mortigo de la leporo, la patrino — ĝia prilaboro. La frato Fabiano estis tenonta la leporon je kruroj. La avineto — kontrolo de la tuta procedo. La aveto estis destinita kiel unua, mi kiel dua rezervulo.
Poste do la afero komenciĝis. La patro suprenfaldis al si la manikojn, elprenis la leporon el kesteto kaj transdonis ĝin al la frato Fabiano, kiu — laŭ la konsilo — ekprenis ĝin je malantaŭaj kruroj. La patro dismetis la gambojn, trifoje profunde ekspiris kaj levis la manon, por doni al la leporo mortigan baton; sed subite la animalo ekkomprenis, ke la afero fariĝas grava — ĝi ekskuiĝis, kaj Fabiano kontraŭvole ĝin liberlasis. Anstataŭ la leporo ricevis la baton Fabiano; por la plua batalo li estis tiamaniere perdita.