Mi do ĝojis, kiel Zweimal Fric ree estos kuranta tra la stratoj, sed ĉi jare la ludo ne okazis — kaj mi tuj diros al vi, kial. Mi elkuris el la domo — kaj kion mi vidas? Zweimal Fric pelas tra la strato nian leporon! Renversita mondo! Leporoj kuras tra la stratoj — ĉu li, la ŝtata oficisto, povas tion toleri? Li devas ĝin elpeli el la urbo. Kion dirus al li alie liaj superuloj?
La leporo kuras sur la trotuaron, zigzagas, nun estas sur la ŝoseo — sed la policano ne laciĝas kaj sekvas ĝin kaptoproksime. Sed — kapti ĝin? Sensencaĵo! De maldekstre ruliĝas ŝarĝ-aŭtomobilo, de dekstre ankaŭ: la haltigiloj ekgrincas, tintas vitro, ekkrio — sed la leporo elkuras viva kaj sana, kaj post ĝi — Zweimal Fric. Dank’ al Dio, okazis nenio, ankaŭ ambaŭ ŝoforoj ĝustatempe elsaltis, sed la aŭtomobilojn riparos neniu plu.
La leporo daŭrigas, Zweimal Fric ĝin postsekvas. Kontraŭ ili paŝas avo kun bastono en la mano. La leporo enkuras al li sub la piedojn, la maljunulo perdas la ekvilibron, falas kaj en instinkto de memsavo eksvingas la bastonon, kiu trovas kiel celon la polican kaskon kaj surkapigas ĝin al Zweimal Fric ĝis la oreloj. La persekutado finiĝas — la leporo venkas kaj fuĝas, senĉese fuĝas for el la urbo. Ankoraŭfoje ĝi kaŭzas karambolon — ĉi-tiufoje de kvar aŭtomobiloj kaj unu motociklo — sed fine ĝi atingas la sopiratan arbar-randon kaj malaperas.
Zweimal Fric versimile vidis, ke la leporo elkuris el nia domo, kaj nia najbarino certe volonte al li sciigis, al kiu la leporo apartenis; alie mi ne scias klarigi al mi la fakton, kial la sekvantan tagon ekfrapis du policistoj senhezite ĝuste sur nian pordon. La patro ilin elĵetis, ekinsultis la najbarinon kaj eltrinkis reston da sorpa likvoro. Poste lia rimeno ekdancis sur certa korpoparto de la frato Fabiano, por ke li memoru ke alkoholaĵo ne estas taŭga trinkaĵo por infanoj — kaj kvankam mi eltrinkis nenion, ankaŭ mi havis la okazon gajni spertojn, ĉu la batregaligo per rimeno estas agrabla.
Necesas aldoni, ke la patron oni juĝos pro ofendo de ŝtata oficisto kaj ke li devas aĉeti al la policano Zweimal Fric novan kaskon. La patrino senĉese ploras. La avineto forloĝiĝis, la aveto pasigas la tutajn tagojn en gastejo. La frato Fabiano forkuris el la hejmo, kaj mi malsukcesos en naturscienco. Krome oni klasifikos miajn morojn kiel «ankoraŭ malkontentigajn», ĉar mi estas aroganta. Diris al mi tion la instruisto, ĉar al lia demando, kion mi scias pri leporo, mi respondis «nenion», kaj poste mi rakontis al li ĉi tiun historieton.
Vladimír Vaňa
(el „Esperanto“)
Ekzercoj
149. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:
1. Al la komikeco de la supra rakonto kontribuas ankaŭ la stilo. Ekzemple, la aŭtoro ofte troigas detalojn per pompa, eĉ bombasta, frazelekto. Trovu en la rakonto plurajn ekzemplojn de tia troigo.
2. Inverse, la aŭtoro utiligas ankaŭ maltroigon komikefekte. Trovu ekzemplojn de tio.
3. Citu ekzemplojn, kie la uzo de -eg kaj -ad aldonas al la komikeco de la rakonto (komencu jam ĉe la titolo!).
4. Kia person estas la patro? la patrino? la avino? Fabiano? la aŭtoro?
5. Donu sinonimojn de tiumaniere kaj haltigiloj.
6. Estis decidite. Reskribu aktive tiun pasivan frazon.
7. Kiu frazo en la sesa alineo pruvas la eternan optimismon de la homa raso?
8. Donu sinonimon de malebriiĝo.
9. Donu sinonimon de kuirejo.
10. Kritiku la propozicion: «Je kio li estis pli ridinda, je tio li volis esti pli severa».
150. Ĉiu el la subaj propozicioj enhavas po unu eraro. Trovu la erarojn kaj korektu ilin:
a) Tiel estis la lernejo.
b) En la festvespero oni prezentis teatraĵeton, verkita de la prezidanto.
c) La ĉeestantoj, larĝe malfermis iliajn monujojn por kunhelpi en la starigo de la monumento.
d) Ni legu tiun libron, ĉar ĝi estas grave koni la opinion de la aŭtoro.
e) Ili konsideris Esperanton kiel ekzotika aspiro.
f) la nova kurso komencos post du semajnoj.
g) Ni tre ĝojus, kiam vi povus plenumi nian peton.
h) La aliĝoj estos akceptitaj nur ĝis la fino de junio.
i) Ni forigu la malsaton en la neevoluiĝintaj landoj!
j) La homa socio estas daŭre ŝanĝanta.
[Solvoj]
151. Skribu propoziciojn por distingi inter la diversaj vortoj en ĉiu grupo:
PIMPA, POMPA, PUMPA; STALO, ŜTALO, STELO, ŜTELO, STILO; HORO, ĤORO.
152. Kreu nemiskompreneblajn difinojn de la subaj vortoj:
KUIRI; APLOMBO; DEKLIVO; JUSTA; GIĈETO; ĈERPI; ĈIFI; DIVENI; BLONDA.
153. Verku propoziciojn, kiuj ilustras jenajn figurojn:
metaforo, similigo, personigo, troigo, maltroigo, antonomazio, kalemburo.
154. Klarigu la signifon de la subaj proverboj:
a) De semo putra venas frukto ne nutra.
b) Pasero sperta estas lerta.
c) De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas.
d) Melki kaproviron.
e) Ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta.
155. Rakontu historion pri unu el la subaj temoj:
a) Kiel mi apenaŭ ne eskapis la geedzecon.
b) Kiel mi sukcesis vendi mian aŭtomobilon.
c) Kiel mi postulis salajraltigon.
Paŝo dudek sepa
Vortaro
AFRIKANSA: rilata al nederlanddevena lingvo parolata en Sudafriko.
AGENTO: komisiito.
AGRIKULTURO: terkulturado.
AMERIKA: rilata al la termaso okcidente de Atlantiko.
ARISTOKRATO: nobelo.
BASTARDO: eksteredzeca infano.
DEMOKRATIO: demokrataro.
DEVII: devojiĝi.
DILUI: maldensigi likvaĵon.
EDINBURGO: la ĉefurbo de Skotlando.
EKLEZIO: tuto de la anoj de iu kristana religio.
FABLO: versrakonto en kiu bestoj aŭ objektoj rolas kiel homoj.
FARMI: lui bienon por ĝin kulturi.
GENERACIO: tuto de la samaĝaj homoj samtempe vivantaj.
HINDUSTANA: rilata al lingvo parolata en Hindujo.
HONESTA: konforma al honoro, virto kaj justeco.
HUNGARA: rilata al Hugarujo.
INTRIGI: ruze kombini por atingi ion.
KONTINENTO: granda terdividaĵo.
KULTIVI: kulturi la teron.
MALICA: konscie malbonfarema.
MENTORO: saĝa gvidanto.
MERKATO: vendosfero.
ORGOJLA: fierega.
ORTODOKSA: konforma al tradicia doktrino.
PAROĤO: eklezia distrikteto.
SATIRO: verko, kiu kritike primokas ion aŭ iun.
ŜAFO: lanprodukta besto.
TEKSTO: enhavkonsisto de libro.
TIRANO: senindulga kaj severa reganto.
VERSIO: tradukvarianto.
VOLUMO: unuopa libro.
Legaĵo:
Robert Burns kiel mondpoeto
Ĉiujare pli ol 100 000 vizitantoj venas al la Burns-Muzeo en Alloway, apud Ayr en sudokcidenta Skotlando, apud la malgranda farmdomo, kie Robert Burns naskiĝis dum la ŝtorma nokto de la 25-a de januaro, 1759. Ĉiujare novaj tradukoj de la poemoj de Burns aperas en multaj lingvoj. Mi ĵus ricevis belan volumon de polaj versversioj de D-ro Stanisław Kryński kaj aliaj. En Moskvo mi ricevis kun plezuro de Samuel Jakovleviĉ Marŝak ekzempleron de liaj bonegaj rusaj tradukoj; li informis min, ke nur malfacile li akiris ekzempleron por mi, kvankam oni presigis 200000 ekzemplerojn de ĉiu eldono; tiel entuziasme la rusoj aĉetas kaj legas Burns. Ĉinaj, hindustanaj, afrikansaj, hungaraj, eĉ anglaj tradukoj estas daŭre entreprenitaj; kio estas tiom pli surpriza, ĉar la plej bonaj el la poemoj estas verkitaj en la skota lingvo, kiun jam dum generacioj la eduka sistemo malmulte kultivis, kaj kiu nun malfortiĝas kaj estas diluata per alsimiliĝo al la angla aŭ usona por sia ĉiutaga uzado inter la nuntempaj loĝantoj de Skotlando, eĉ en kamparaj paroĥoj, kie ĝi plej vigle vivadas.