Выбрать главу

10. En sia lasta parolado, la Doĝo prononcas sentencojn po verspare. Verku mem sentencojn, uzante la subajn rimparojn. Atentu la ritmon: ĉiu verso konsistas el 11 silaboj, el kiuj la 2a, 4a, 6a, 8a kaj 10a estas akcentataj. Imitu laŭeble tiun ritmon, kiun oni nomas la kvinjambo (jambo estas unu senakcenta silabo sekvata de unu akcenta silabo).

ribelas—forpelas; kisiĝo—disiĝo; agrabla—diabla; matene—katene; ĝoji—voji.

164. Uzu korekte en propozicioj la subajn vortojn kaj frazojn:

ĵus; pli frue ol; supermezure; konsekvence; ĝustatempe; alivorte; kelkrilate;

vane; vante; kiel ajn.

165. En ĉiu suba grupo da vortoj, unu el la vortoj ne akordas kun la ceteraj. Trovu la nekonforman vorton ĉiuokaze.

a) malĝoja, malgaja, moroza, ŝika, splena, melankolia, trista, funebra.

b) alĝustigi, konformigi, konfirmigi, akomodi, adapti, konvenigi, akordigi.

c) putra, velka, ŝima, kaduka, dekadenca, petola, mucida.

d) grandega, ampleksa, kolosa, giganta, elefanta, mamuta, stumpa.

e) konduki, konduti, gvidi, direkti, komandi, estri, administri.

f) efiko, influo, importo, impreso, efekto, impono, rezulto.

g) fola, stulta, kretena, idiota, obstina, naiva, malsprita.

h) fekundo, raviĝo, ekstazo, entuziasmo, fervoro, ardo, pasio.

166. Ĉiu el la subaj propozicioj enhavas po unu eraro. Trovu la erarojn kaj korektu ilin:

a) La nova filmo estos prezentita dum la kongreso.

b) La ekskurso estis tre agrabla kaj tial niaj samideanoj ne bedaŭris ilian partoprenon.

c) Ni esperas, ke vi havu agrablan vojaĝon.

d) Tiun konstruaĵon oni uzos kiel la centro de la japanaj studoj en Eŭropo.

e) Tiu prelego estis tre amuza kaj lernema.

f) Ni ne deziras miksi nin en la disputo.

g) Ne necesas, ke la homoj morti kaj mortigi por la patrujo.

h) La ministro kaj siaj kunuloj ne petis la opinion de la parlamento.

[Solvoj]

167. Komparu la eltiraĵon el «Otelo» (ĝi estas el la 3-a sceno de la 1-a akto) kun la originala teksto, aŭ kun nacilingva traduko.

Paŝo dudek naŭa

Vortaro

ABSCESO: pusamaso.

ABUNDA: grandkvanta.

ACIDA: akragusta.

ALUMETO: ekbruliga lignopeco.

AMELO: substanco uzata por rigidigi tolaĵon.

ANGIO: korpa tubo, tra kiu fluas sango.

ARGILO: glueca tero.

BELGA: rilata al Belgujo.

BULO: globforma peco de materialo.

BUTONO: vestkuntenilo.

DRATO: metalfadeno.

DURA: malmola.

EPITETO: kvalitiga adjektivo.

FARĈO: viandpecetoj, kiujn oni enmetas internen de manĝaĵo.

FAVO: parazita kaphaŭta malsano.

FEKI: eligi ekskrementon.

FERMENTO: organika substanco, kiu kaŭzas malkomponiĝon.

FIGO: dolĉa mola frukto.

FILOKSERO: tre malgranda insekto.

FLARI: percepti per la nazo.

FOSI: fari kavaĵon en la tero.

KAPOTO: granda dika mantelo.

KEGLO: ligna staraĵo, kiun oni renversas per pilko.

KOLO: korpoparto inter kapo kaj trunko.

KONKERI: militakiri.

KORPULENTA: dikventra.

KORPUSO: granda armedividaĵo.

KRISPA: neregule ondeta.

KRUĈO: speco de vazo kun tenilo.

KUDRI: kunligi per fadeno.

KVODLIBETO: muzikaĵo diversspeca kaj varia.

LANO: ŝafhararo.

LEŬTENANTO: oficiro sub kapitano.

MAGAZENO: luksa butiko.

MEKANIKA: farata per maŝino.

OBUSO: kuglego.

ORANĜERIO: varma halo por konservi arbojn dumvintre.

ORFO: knabo, kies patro aŭ patrino mortis.

-OZ: sufikso signifanta plena de, riĉa je.

PINĈI: premi inter du fingroj.

POMERIO: germana provinco.

PRINCO: reĝido.

PROVENCO: suda regiono de Francujo.

PUTRI: malkomponiĝi.

REGIMENTO: parto de armeo.

RENDEVUO: interkonsentita renkontigo.

RESPUBLIKO: reĝimo, en kiu regas popolaj reprezentantoj.

RIKOLTI: detranĉi kaj kolekti, ekz-e grenon.

RODI: mordeti.

RUBO: senvaloraĵoj, forĵetindaĵoj.

SILIKO: malmola ŝtono, per kiu oni povas fari fajron.

SOLDO: malgranda monero.

SPIKO: vico de grajnoj sur tigo.

STRANGOLI: sufokpremi la gorĝon de iu.

SULFURO: flava materialo trovebla de vulkanoj.

ŜMACI: kisi aŭ manĝi brue.

TAVERNO: trinkejo.

TRANĈEO: protekta fosaĵo.

TRISTA: malĝoja.

VENTRO: meza parto de la korpo.

VINO: alkohola trinkaĵo.

VITO: vinberarbeto.

VERTAGO: speco de hundo kun mallongaj kruroj.

Legaĵo:

La kvara pipo

La plej silentega radio flugkuras miljarojn, sed mallonga estas la vivo de l’ homo: infanjaroj kun ludoj, amo kaj laboro, malsanoj kaj mono. Estas teleskopoj, estas la saĝo kaj okuloj, sed kiel konstrui tiajn pesilojn por ekpesi la mallongan vivon: sur unu pesilteleron meti la silentegan radion, la vicaron de la nombroj, spacon, mondojn, kaj sur la alian la vegetadon de la grajno, kiu ĝermas, spikiĝas kaj forvelkas? Kiu scias, ĉu eblas, ke kvardek mizeraj jaroj superpezos?…

Estas la milito. Iam oni elektos la epiteton «La Granda» aŭ «La Malgranda» por tuj distingi ĝin de aliaj militoj pasintaj kaj estontaj. Por la homoj vivintaj tiun jaron ĝi estis simple — la milito, kiel estis simple — la pesto, kiel estis simple — la morto.

Estis la milito kaj sur la eta punkto — sur la punkto inter punktoj — proksime de la ŝtonamaso, kiu antaŭe estis nomita la urbo Ipr, kuŝis, sidis, manĝis kaj mortadis fremdaj, alvenintaj homoj. Oni nomadis tiujn la 118-a batallinia regimento de la franca armeo. La regimento kunformita en la sudo, en Provenco, konsistis el kamparanoj — vinfaristoj aŭ paŝtistoj. Dum ses monatoj la krispeharaj malhelaj homoj manĝis kaj dormis en la argilozaj kavaĵoj, pafadis, mortadis suprenĵetante la manojn, unu post alia kaj en la stabo de la korpuso estis signite, ke la 118-a batallinia regimento defendas la poziciojn de «La Nigra Transirejo».

Aliflanke je la distance, de 500 paŝoj sidis aliaj homoj kaj same pafadis. Inter ili estis malmulte da krispaj kaj nigraj. La blanketaj kaj helokulaj ja ŝajnis pli grandaj, pli krudaj ol tiuj vinfaristoj kaj parolis nesimilan lingvon. Ĉi tio estis la agrikulturistoj de Pomerio, oni nomadis ilin en la alia stabo la 87-a rezerva bataliono de la germana armeo.

Ĉi tiuj estis la malamikoj kaj inter la malamikoj estis la tero pri kiu la vinfaristoj kaj la agrikulturistoj diras: «La neniesa». Ĝi apartenis nek al la Germana imperio, nek al la Franca respubliko, nek al la Belga reĝregno. La disfrakasita de la obusoj, trarodegita laŭlonge kaj laŭlarĝe per la forlasitaj tranĉeoj, abunde farĉita per la homostoj kaj rusta metalo, ĝi estis la tero morta kaj neniesa. Eĉ ne unu herbeto restis nedifektita sur ĝia fava haŭto kaj je la julia tagmezo ĝi peze fiodoris je fekaĵoj kaj sango. Sed neniam por ia ajn benita ĝardeno kun korpulentaj fruktoj kaj floroj de oranĝerioj, la homoj tiele batalegis, kiel por ĉi tiu deziriga putra senuza tero. Ĉiun tagon iu elgrimpadis el la terenoj franca aŭ germana sur la terenon nomatan «la neniesa» kaj fermentadis la flavan argilon per la densa varmega sango.

Unuj diradis ke Francujo batalas por la libero, la aliaj, ke ĝi volas forrabi la karbon kaj feron. Sed la soldato de la 118-a batallinia regimento Pierre Dubois militis nur tial, ke estis milito. Sed antaŭ la milito estis la vinberaro. Kiam pluvis tro ofte aŭ la vitojn atakadis filokseroj, Pierre estiĝis malserena kaj vipis per seka branĉo la hundon, ĉar al li ŝajnis, ke tiu troe manĝas ĉe li. Sed en la bona jaro vendinte profite la vinberarojn, li sin vestigis en la amelumitan surĉemizon kaj veturis en la proksiman urbeton. Tie en la taverno «La Rendevuo de la Princoj» li ĝojis plene, t.e. ke li frapadis la servistinon sur la larĝan brusonan dorson kaj ĵetinte en la meĥanikan gurdon du soldojn, li aŭskultadis, malferminte la buŝon, la kvodlibeton. Unu fojon Pierre ekmalsanis, ĉe li aperis absceso en la orelo kaj ĉi tio estis dolora. Kiam li estis malgranda li ŝatis rajdi sur kaprino kaj ŝteli de la patrino sekigitajn figojn. Pierre havis la edzinon Jeanne kaj li ofte ame kunpremadis ŝiajn mamojn, krutajn kaj brunetajn kiel la vinberaroj en la sunabunda bonjaro. Tiela estis la vivado de Pierre Dubois. Kaj poste Francujo komencis batali por la libero aŭ akiri la karbon kaj li estiĝis soldato de la 118-a batallinia regimento.