Distance 500 paŝojn de Pierre Dubois sidis Peter Debau kaj la vivo de tiu estis nesimila al la vivo de Pierre, same kiel estas nesimila la terpomo je la vinbero aŭ nordo je sudo kaj ĝi estis senlime simila same kiel estas similaj unu la aliajn ĉiuj fruktoj de la Tero, ĉiuj landoj kaj ĉiuj vivoj. Peter eĉ unu fojon ne manĝis vinberojn, li nur vidis tiujn en la fenestroj de magazenoj. La muzikon li ne ŝatis, sed festotage li kegloludis. Li malsereniĝadis kiam la herbo flaviĝadis kaj la bovino de Peter produktis malmulte da lakto. Li neniam havis oreldoloron. Iam li malvarmumis kaj dum semajno kuŝis havante tre altan temperaturon.
Estinte knabo li ludis kun la maljuna depatra vertago kaj per la kasketo li kaptadis la sunrebrilojn. Lia edzino Johanna estis blanka kiel lakto, malkompakta kiel la kuirita terpomo kaj ĉi tio plaĉis al Peter. Tiel vivis Peter. Poste — unuj parolis ke Germanujo batalas por la libero, la aliaj — ke ĝi volas forrabi la feron kaj karbon — Peter Debau estiĝis la soldato de la 87-a rezerva bataliono.
Sur la neniestereno estis nek libero nek karbo — estis nur la rubaro de la ostoj kaj rusta pikdrataro, sed la homo volis per ĉiuj ajn rimedoj akiri la neniesan terenon. Pri tio oni ekpensis en la staboj kaj menciis en la paperaro. La 24an de aprilo 1916 la leŭtenanto alvokis al si soldaton Pierre Dubois kaj ordonis je la dua horo post la noktomezo tragrimpi la forlasitan tranĉeon, nomitan «La Kata Koridoro», ĝis la germanaj pozicioj kaj kaŝrigardi kie estas dislokitaj la malamikaj postenoj.
Pierre Dubois estis dudek-ok-jara. Ĉi tio certe estas tre malmulte — la silentega radio flugkuras dum jarcentoj. Sed Pierre, ekaŭdinte la ordonon, ekpensis, ke estis la filokseroj pereigantaj la vinberojn kaj la malsanoj pereigantaj la homon, sed aperis la milito kaj por la homo necesas kalkuli ne jarojn, sed la horojn. Ĝis la dua post la noktmezo restis ankoraŭ 3 horoj kaj 15 minutoj. Li sukcesis alkudri la butonon, skribi al Jeanne ke ŝi ne forgesu surguti la sulfuron sur la junajn vitojn kaj laŭte ŝmactrinkante, varmigante la manojn super la kruĉo eltrinki la nigran acidan kafon.
Je la dua postnoktmeze Pierre rampis sur la gliteca argilo por konkeri la neniesan terenon. Li longedaŭre trarampadis la tranĉeon, nomitan «La Kata Koridoro», kunpuŝiĝante kun ostoj kaj pikdrataroj. Poste la koridoro finiĝis. Dekstre kaj maldekstre estis la samaj forlasitaj tranĉeoj, orfecaj kiel forlasitaj domoj. Pripensante kiun elekti: ĉu la dekstran aŭ maldekstran — ili ambaŭ kondukis al la malamikoj, tio estis — al la morto. Pierre decidis ekripozeti kaj uzante la kaŝitecon de la loko, ekfumi la povran soldatan pipon, malpurigitan de argilo. Estis tre mallaŭte — la homo kutime laŭte pafadis tage, sed nokte ili mortigadis unu alian sen bruo, sendante solecajn homojn, serpentumantajn kiel Pierre, aŭ fosante la subfosaĵojn. Pierre fumis la pipon kaj rigardis al la malplena steloza ĉielo. Li ne mezuris, nek divenprovadis, nek komparadis la mondojn kun sia vilaĝeto en Provenco. Li nur ekpensis: «se tie en la sudo estas la sama nokto — por la vinberoj tio estas bona kaj al Jeanne same, Jeanne ŝatas la varmajn noktojn.» Li kuŝis kaj fumis, ĝojante per la tuta varmo de sia harabunda besteca korpo de tio, ke tie ĉi sur la morta neniesa tero, li ankoraŭ estas viva, li spiras kaj fumas kaj kapablas ekmoveti la manon kaj piedon.
Sed Pierre ankoraŭ ne sukcesis fumigi bone la pipon, kiam de post ia angulo aperis homo. Iu rampis renkonten al li. Pierre vidis la vizaĝon — helan kaj larĝan, ne similan al la vizaĝoj de vinfaristoj kaj paŝtistoj de Provenco, la fremdan vizaĝon, fremdan ŝirmkaskon, fremdajn butonojn. Ĉi tiu estis Peter Debau, sed por Pierre li estis simple la malamiko, kiel simple estis la milito, aŭ simple — estis la morto. Li ne sciis, ke vespere la germana leŭtenanto alvokis al si soldaton Peter kaj donis al tiu la ordonon, ke Peter same riparis la kapoton, skribis al Johanna, ke ŝi ne forgesadu la gravedajn bovinojn, kaj ŝmacante trinketis la supaĉon. Pierre ne sciis pri tio, sed se li eĉ scius, ĉioegale li ne komprenus — ja tiun jaron estis milito. Peter estis por Pierre simple la malamiko, sed renkontinte la malamikon alrampantan renkonten, Pierre kiel la antikva praulo en la arbaroj, kiel la lupo fleksiĝis, streĉis sin, preparante sin alkroĉiĝi en la kaptitaĵon. Kaj apude Peter ekvidinte la malamikon tiel proksime, ke li aŭdis kiel batadas la fremda koro, kiel la praulo, kiel la lupo liberigis la manojn, submetis la krurojn, mezurante la pli bonan eksalton.
Ili kuŝis unu kontraŭ la alia. Ĉiu atendis kaj ne volis komenci. La manoj de ambaŭ estis videblaj kaj, ne rigardante la vizaĝon, ili ambaŭ atentege rigardadis la malamikecajn manojn.
Kaj la pipo de Pierre fumis. La malamikoj kuŝis apude, ne volante mortigi, sed firme sciante, ke mortigi estas necese, ili kuŝis pace kaj laŭte spiradis unu al la alia en la vizaĝon. Ili kiel la bestoj alflaradis la fremdan lanon. La odoro estis parenca kaj konata, la odoro de la soldato, de tramalseka kapoto, ŝvito, malbona supo, argilo. La alvenintaj el la malproksimaj terenoj, el Provenco, el Pomerio sur ĉi tiun teron, neniesan kaj fremdan, ili sciis: la malamiko — oni strangolu… Ili ne penis interparoli: estas multaj fremdaj terenoj kaj fremdlingvoj. Sed ili pace kuŝis apude kaj la pipo de Pierre fumis kaj Peter (kiu ne povis ekfumi la sian, sciante, ke la plej eta manmovo — ekestos batalo kaj morto) enspirinte avide la tabakofumon, malfermis la buŝon. Li per ĉi tio petis kaj Pierre komprenis lin, kaj ankoraŭ pli proksimen eltiris sian kapon. Peter prenis la pipon per la dentoj el la dentoj. Kaj la okuloj de ambaŭ kiel ĝisnune ne lasadis la liberiĝintajn, kvazaŭ senvivajn, manojn. Enspirinte la tabakfumon Peter redonis la pipon al Pierre kaj tiu siavice, jam ne atendante la peton post la fumenspiro proponis la pipon al la malamiko. Tiel ili faris kelkfoje, dolĉe fumante la soldatan pipon, la du malamikoj sur la neniesa tero, kiun oni neprege konkeru. Ili enspiradis la tabakfumon singarde, malrapide, tre, tre malrapide. La plej silentega radio flugkuras dum miljaroj, sed ili sciis, ke por unu el ili ĉi tio estas la lasta pipo. Okazis la malfeliĉo — la pipo ne finfuminte ĝis la fino, estingiĝis. Iu el la du enmeditiĝis kaj ĝustatempe ne plilongigis per la englutita enspiro ties mallongan vivon. Ĉu tiu estis Pierre, ekmemorinta la brunhaŭtan Jeanne, aŭ Peter adiaŭinta kun la blanketa Johanna? Iu el tiuj du… Ili sciis, ke elpreni la flamigilon ne eblas, ke je plej eta manmovo — ekestos la lukto kaj morto. Sed iu unua ekdecidis, ĉu Pierre, defendanta la francan respublikon, kaj en la malantaŭa poŝo konservanta la silikon kun la longa ŝnuro,— ĉu Peter, kiu havis alumetojn kaj kiu batalis por la germana imperio? Iu el tiuj du…
Ili kunkroĉiĝis kaj komencis strangoli unu la alian. La pipo elfalis kaj enargiliĝis. Ili strangoladis kaj batadis unu la alian, strangoladis longe, silente, ruliĝante sur la tero, kovrante sin per la argilbuloj. Poste, ĉar neniu povis superforti, ili per la dentoj enkroĉiĝis en la durajn vilajn vangojn, en la angiozajn kolojn, eligantajn la parencan kaj konatan odoron, fermentante la flavan argilon per la varmega sango. Ili denove eksilentis, denove pace kuŝis apude, nur sen la pipo, mortaj sur la morta kaj neniesa tero.
Baldaŭ ĉesis esti videblaj la plej silentegaj radioj, irantaj de la steloj al la Tero, mateniĝis, kaj kiel ĉiun tagon, la homoj mortigantaj dum la nokto silente, rampante sur argilo kaj fosante la subfosaĵojn, ekvidinte la Sunon, komencis murdadi laŭte, pafante el la pafiloj kaj kanonoj. En la du staboj oni enskribis en la listojn de la malaperintoj tiel diversajn kaj similajn du soldatojn, sed kiam denove alvenis la nokto, ekrampis sur la teron, nomitan «la neniesa», novaj homoj por fari tion, kion faris nek Pierre, nek Peter, ja tiun jaron estis la milito.