En la vilaĝeto de Provenco la brunhaŭta Jeanne, ŝutante per sulfuro la vitojn, ploris pro Pierre kaj fininte plori, ŝi enlasis en sian hejmon alian edzon — Paul, ĉar iu devis surtranĉi la vitojn kaj kunpremadi ŝiajn mamojn, krutajn kiel la vinberaroj en la rikoltabunda jaro kaj tre malproksime de ŝi, sed pli proksime ol stelo de stelo, en la vilaĝeto de Pomerio ploris la blanketa Johanna, alŝutante la nutraĵon al la gravedaj bovinoj kaj ĉar la bovinoj postulis multe da zorgoj kaj ŝia karno blanka kiel la lakto ne povis vivi sen la karesoj, en la bieno aperis la nova edzo laŭ antaŭnomo Paul. Eksciinte, ke la viroj finfumis sian lastan pipon, du virinoj tristegis kaj poste denove ĝojis kun la aliaj edzoj, ja tiun jaron, same kiel dum aliaj jaroj, estis la vivo.
En aprilo 1916 la neniesa tero odoranta de la fekaĵo kaj sango, ĉesis resti neniesa. En la varma serena tago sur ĝi mortis tre multe da homoj el diversaj provincoj kaj la flava argilo, fermentita de la sango, estiĝis ies propra laŭleĝa tereno. Unuan fojon laŭlonge de la tranĉeo, havinta la nomon «La Kata Koridoro», la homoj antaŭe rampintaj sur la ventro ekiris trankvile, ne ekfleksante eĉ la kapon. Sur la tranĉekurbigo tie, kie finiĝis la «Kata Koridoro» kaj disbranĉiĝis dekstren kaj maldekstren aliaj tranĉeoj, ne havantaj nomojn, ili ekvidis du skeletojn, ĉirkaŭbrakumantajn unu la alian, kiel feliĉaj amantoj, ekkaptitaj de la morto. Apude kuŝis neglektite la eta pipo.
Jen ĝi estas antaŭ mi, la povra soldata pipo, malpurigita per argilo kaj sango, la pipo, kiu estiĝis en la milito «La Pipo de Paco!» En ĝi ankoraŭ grizas iom da cindro — la postsigno de la du vivoj, forbruligitaj pli rapide ol la pinĉokvanto de la tabako, la vivoj mizeraj kaj belegaj. Kiel konstrui tiun pesilon, ke oni pesu la vegetadon de la homgrajno, ke oni ĵetu sur unu pesilteleron milmilojn da jaroj kaj sur la alian tiom da tempo dum kiu povas fumi la eta soldata pipo?…
Ilja Erenburg
el la rusa tradukis Viktor Gruŝko
(el «Norda Prismo»)
Ekzercoj
168. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:
1. Iasence la aŭtoro ja sugestias pesilon por mezuri la homvivon kontraŭ la ĉielaj radioj. Kiasence?
2. Evidente la aŭtoro prezentas du soldatojn, kiel li skribas, «tiel diversajn kaj similajn», eble pli similajn ol diversajn. La ripetado de detaloj de la du malamikoj estas unu el la rimedoj, per kiuj li volas sentigi sian temon. Sed okazas ankaŭ ripetiĝoj vortaj, kiuj havas fortan efikon. Trovu kelkajn el tiuj vortaj ripetiĝoj, kaj analizu ilin.
3. «Iu el la du enmeditiĝis kaj ĝustatempe ne plilongigis per la englutita enspiro ties mallongan vivon.» Kritiku la pozicion de «ĝustatempe» en tiu propozicio.
4. Kiel Pierre kaj Peter malsimilis inter si? Kiel ili similis? Kiuj, laŭ via opinio, estis la pli gravaj vivfaktoroj — la malsimilaĵoj aŭ la similaĵoj? Kiuj faktoroj estis, laŭ la opinio de la aŭtoro, la pli gravaj? Kiel li sukcesis sentigi sian opinion?
5. Ĉu Pierre Dubois batalis por la libero?
6. Pri kio Pierre pensis, dum li ekbruligis sian lastan pipon? Kion tiuj pensoj sciigas al ni pri la homoj soldatiĝintaj dum milito?
7. Kiel reagis Pierre, kiam li ekvidis tiel proksima Peteron Debau?
8. La rakonto ne finiĝas kun la morto de la du soldatoj: ni sciiĝas pri la efiko de tiu duobla morto. Kion tiu efiko sentigas pri (a) la milito? (b) la vivo?
9. Al kio komparas la aŭtoro la du trovitajn skeletojn? Kial tiu komparo estas (intence) ironia?
10. Kio estas la fina efekto de la rakonto sur la leganton? Analizu tiun efekton.
169. La subaj propozicioj enhavas po unu el jenaj figuroj: metaforo; similigo; ironio; antonomazio; kalemburo. Trovu kaj analizu la figurojn.
a) La miljara paco estis rimarkinda fenomeno en si mem.
b) Kion bezonas la Movado, tio estas financa napoleono.
c) … kaj lante kun ni la insulo eknaĝas kiel nupta barko.
d) Tra la stratoj kaj bulvardoj de la urbo Antverpeno, mi multfoje la brutaron de ĉagrenoj miaj trenis.
e) Kiumotive vi venis al Londono? — Lokomotive!
170. La poeto Eŭgeno Miĥalski verkis poemon sub titolo «Paraleloj», kies unua strofo legiĝas jene:
Kiel vi vidas, temas pri vortparoj, kiuj estas antonimaj. Vi vidas krome, ke la unua kaj tria paroj rimas, ankaŭ la dua kaj kvara. Sube vi trovas 24 vortojn; ili estas la vortoj de tri aliaj strofoj en la poemo, sed tute misordigitaj. Laŭ tiuj indikoj, ĉu vi povas rekonstrui la tri strofojn?
KARESO SINCERO INFERO MILDECO PROMESO ĴALUZO SUFERO EKFLAMO FIDELO KOMPATO BEATO EDENO RIBELO INSULTO TRANKVILO ADORO KONFIDO MALAMO FI-TROMPO KRUELO ADULTO KONSTANTO AMUZO ĴURROMPO.
171. Korektu la subajn propoziciojn, tiel ke ili diru tion, kion la aŭtoroj evidente intencis.
a) Estas notinde, ke la eldonejo akceptis Esperanton, kvankam ĝis nun ĝi estis kontraŭ nia lingvo sekve de la multa pruvmaterialo, kiun nia samideano povis disponigi.
b) La patrinoj faras sian eblon forigi la infanojn, kokojn kaj ceterajn dombestojn de sur la reloj.
c) Prelegis nia arminda instruistino.
d) Morgaŭ, frumatene, la metiistoj rapide pakis sian ekipaĵon kaj ĝentile formarŝis.
e) Post du jaroj la patro de Aleksandro estis mortigita kaj sekve li surtroniĝis.
f) La helpkuracisto estis homo nejuna kun grasa ventro kaj kun senharaĵo.
g) Elektis vin Dio, ho granda virino, naskigi la Majstron.
h) Montoj, surkreskitaj de abioj kaj piceoj kaj belegaj sunaj valoj, estas la vidindaĵoj de tiu ĉi regiono.
i) Malgraŭ landlimaj bareloj, la esperantistoj devas kaj povas aranĝi ligilojn inter la popoloj.
j) La opinioj pri la valoro de la kiso estas tre malsanaj.
[Solvoj]
172. Uzu korekte en propozicioj la subajn vortojn kaj frazojn:
ĜUSTE; ĴUS; MALPLEJ; JAM DELONGE; NOME; ENTUTE; JAM NE; POR MI; PRO MI; UNUOPE.
173. «Prefere vivanta malkuraĝulo ol mortinta heroo.» Diskutu.
Paŝo trideka
Vortaro
AGORDI: emigi iun al io.
AKVOPOLOO: pilkludo en naĝejo.
ALIANCO: interligo.
ALTARO: rita tablo por religiaj oferoj.
ANĈOVO: speco de fiŝeto.
ANONCI: antaŭsciigi.
ANSO: kurba tenilo.
ARENO: loko en la centro de cirko por bataloj kaj ludoj.
BAGO: valizo.
BANTO: ornama nodo.
BARBITURATO: speco de drogo.
BASENO: akvujo en ĝardeno.
BIKINI-KOSTUMO: tre eta dupeca naĝkostumo.
BOMBONO: sukeraĵo.
BRETO: horizontala tabulo por surmeti objektojn.
BRUTO: kvarpieda paŝtobesto.
BUDAPEŜTO: la ĉefurbo de Hungarujo.
BUĜETO: la sumo de la jaraj en- kaj el-spezoj.
BUKEDO: kunligaĵo de detranĉitaj floroj.
BURĜO: mezklasulo.
ĈAMPANO: speco de saŭmvino.
ĈERKO: kesto, en kiun oni metas kadavron.
DIGO: akvobarilo.
EKSTRA: plia, aldonita.
EVENTO: grava okazaĵo.
FANDI: fluecigi per varmo.
FARBO: koloriga substanco.
GALONO: dika rubando por ornami aŭ borderi veston.
GIMNAZIO: mezgrada lernejo.
GRANDIOZA: impone granda.
GRATI: froti per la ungoj.
GVATI: kaŝe aŭ deĵore observi.
HENI: ĉevalbleki.
HEPATO: granda glando, kiu produktas galon.
HUMIDA: malseka.